Fundamental Bibliography of Interlinguistics
Baza Bibliografio de Interlingvistiko
Kompare kun aliaj branchoj de lingvistiko, unu el la plej grandaj esplor-barieroj de interlingvistiko estas bibliografia problemo kaj aliro de dokumentaro. Sekve, mi listas bazan bibliografion pri la tereno, lau mia scio, en la Reto vi ankau povas viziti GIL-hejmpagho por legi la bibliografion de D-ro Blanke, kiun mi devas danki pro la helpado dum 10 jaroj! Char mia kolekto pri la temo estas malgranda, tiel mi nur povas listi la bazajn verkojn. Se vi konsideras ke mi devas listi iun, sed fakte ne, b.v. retposhte al mi. Mi aldonos ghin.
Se vi interesighas pri novaj eldonajhoj, kiuj ne troveblas en la bibliografio. Vidu tie chi.
For Chinese, click here read a bibliography on Planned Languages, Interlinguistics and Esperanto in Chinese!
If you would like to read a bibliography with English, please click here for "Bibliography of Planned Languages (excluding Esperanto)" by Richard K. Harrison.
1. Bibliografio
Dulicenko, A: Sovetskaja interlingvistika. Annotirovanaja bibliografijaza 1946-1982gg. Tartu: Tartuskij universitet. 1983.
Se vi esperas koni la atingon de soveta skolo en interlingvistiko, jen estas por vi. El la libreto ni povas eltrovi multajn interesajn kaj utilajn erojn, kiuj estas malfacile trovita en aliaj lokoj.
Haupenthal, R.: Enkonduko en la librosciencon de Esperanto. Nurnberg: L. Pickel, 1968.
Unu utila bibliografieto kun komento.
STOJAN, Petr. E. (1973): Bibliografio de Internacia Lingvo.
Hildesheim-New York: Olms, 561 p. (Unua eldono, 1929)
Ghis nun, ghi ankorau estas la plej ampleksa bibliografio pri i-ko. La aktualigo certe estas necesa kaj inda.
Symoens, E: Bibilografio de disteracioj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam: UEA/CED,1989. 159 p.
Detala informo pri pli ol 100 disteracioj! Ankau ekzistas unu aldono!
Tonkin,H.: Esperanto and International Language Problems:a
Research Bibliogaphy . Washington, DC: Esperantic Studies
Foundation, 1977. 3+45 p.
Angle kaj proze diskutas la demandaron pri monda lingv-problemo, planlingvo, interlingvistiko kaj Esperanto.
Tonkin, H. & Fettes, M: Esperanto Studies: An Overview. ED43A. UEA. 1996.
Konciza aktualigo al Tonkin(1977)?!
El sekvaj informiloj, oni troveblas la plej aktualaj informoj pri i-ko:
Interlinguistische Informationen, hrsg. von der Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL)
Informilo de GIL, jare 4 au 6 numere.
Informilo por Interlingvistoj, eld. de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, CED, Rotterdam (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam)
Informilo de CED, eldonas jare 3-4 numere.
2. Planlingvo kaj Interlingvistiko
ALBANI, Paolo/BUONARROTI, Berlinghiero (1994): Aga magera difura. Dizionariodelle lingue immaginarie. Bologna: Zanichelli, 478 P.
Italalingva Enciklopedio pri inventita lingvo, ne nur inkludas planlingvojn. Bibliografie richa, elstara fonto pri planlingva projekto. Tie estas mia recenzo al la interesa encikolopedio.
Bausani. A, Le lingue inventate. Torino: Trauben edizioni.1997.
Originala studo pri inventita lingvo(planlingvo). La unua eldono aperis en 1974.
Blanke, D.: Internationale Plansprachen; Eine Einfuhrung. Berlin:
Akademie-Verlag, 1985. 408 p.
Scienca studo pri planlingva demandaro, estas norma verko pri la tereno. Gravas, ke en la fino de la libro ekzistas richa kaj detala bibliografio pri planlingvo, interlingvistiko kaj Esperanto.
Blanke, D.: Plansprache und Nationalsprache. Berlin: Akademie der Wissenschaften der DDR, Zentralinstitut fur Sprach- wissenschaft, 1981. 161 p.
Scienca komparo inter Germana kaj Esperanto.
Barandovska-Frank, V: Enkonduka Lernolibro de Interlingvistiko, EUS, 1995. Eble estas la unua lernolibro pri interlingvistiko. Bona enkondukilo al i-ko.
Barandovska-Frank, V: La latina kiel interlingvo. Akademio Libroservo, 1995.
Detala kaj scienca studo pri la latino kiel interlingvo kaj fonto de planlingvoj.
Barandovska-Frank,V. (red. 1993) Kybernetische Padagogik/Klerigkibernetiko, la 6a kaj 7a volumoj, Akademia Libroservo.
Artikola kolekto de H. Frank kaj kunlaborantoj, temas pri interlingvistiko kaj klerigkibernetiko.
Bormann, W & Frank, H. Fuer Europas Mehrsprachigkeit. Akademia Libroservo. 1994.
Prelegoj de Bormman kaj Frank pri multlingveco de Europo.
Bormann, W. Die Hamburger Interlinguistik-Vorlesung. Strigo Verlag. 1995.
Germana kaj konciza lernolibro pri interlingvistiko.
Burney, P. Les Langues Internationales. PUF, 1966.
Bona populara libreto pri demando de internacia lingvo.
Carlevaro, T. Per costruire una lingua. Bellnzona: Dubois. 1993/1995.
Chefe temas pri naturalismo en interlingvistiko, sed ankau traktas la gheneralan demandaron pri planlingvo kaj interlingvistiko.
Carlevaro, T. (red.). Domaine de la recherche en linguistique appliquee. Bellnzona: Dubois. 1998.
La aktuala prelegaro pri interlingvistiko, en kiu troveblas la ampleksa artikolo de D. Blanke, temas pri "la aktuala stato de interlingvistiko".
Couturat, Louis/ Leau, Leopold (1979): Histoire de la langue universelle. Les nouvelles langues internationales. Hildesheim-New York: Olms. (reeldono de 1903 kaj 1907), 576 + 110 p.Grava referenco pri planlingva projekto.
Di Censo, J: Trasermo. Milano: Laser Edizioni. 1994.
Unu interesa verko pri interlingvistika demando.
Dratwer, I: Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Tel-Aviv, 1977.
La libro enhavas opiniojn pri internacia lingvo famulajn dum jarcentoj.
Drezen, Ernest K. (1991): Historio de la Mondolingvo. La kvara E-eldono, detale komentita de S. Kuznecov, Moskva: Progreso, 452 P.
Unu el la plej gravaj verkoj pri planlingvo! Certe estas necesa al interlingvistoj.
Drezen, E. Pri problemo de internacigo de scienc-teknika terminaro. Moskvo, 1935.
Unu el interesa materialo pri radiko de terminologio en planlingvo.
Dulicenko,A.D: Mezdunarodnye vspomogatel'nye jazyki. Tallinn: Valgus, 1990. 448 p.
La plej kompleta kolekto pri planlingva projekto, pli ol 900 projekto. Sed multaj projekto nur estas penso au skizo lau serioza signifo.
Dyer, L.H: The problems of an international auxiliary language and its solution in Ido. London, 1923.
La verko prezentas al ni la problemo antau pli ol 60 jaroj.
ECO, Umberto (1994): Die Suche nach der vollkommenen Sprache. Muenchen: Beck, 388 p.
Scienca libro pri "perfekta lingvo" de mondfama autoro, ekzistas tradukoj de kelkaj lingvoj.
Fettes,M: Al unu lingvo por Europo? La estonteco de la Europa Babelo, uea,1991.
Elstara broshuro pri la temo.
Gilbert, W.: Planlingvaj Problemoj. Kobenhavn: TK, 1977. 99 p.
Kompara planlingvistiko.
Gopsil, F.P: International Language-a matter for interlingua. 1990.
Interesa verko pri internacia lingvo kaj Interlingua.
GUERARD, Albert L. A short history of the international language movement. London: Fisher Unwin, 260 P. 1922.
Angla kaj konciza libro pri historio de planlingvo.
Haupenthal, R.: Plansprachen; Beitrage zur Interlinguistik. Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 1976.
Krestomatio de 21 autoroj, multaj gravaj kaj historiaj dokumentoj.
Isaev, M: Problemy interlingvistiki. Moskva: Nauka. 1976.
Du stud-kolekto spegulas la atingon de Soveta interlingvisto.
JACOB, Henry . A planned auxiliary language. London: Dobson, 160 P. 1947.
Bona kaj serioza verko pri la tereno por Anglalingvano.
Jurkkowski, M: Od Wiezy Babel do Jezyka Kosmitow, Bialystok, 1986.
Pollingva enkondukilo pri planlingvo.
Kuznecov,S.N: Teoreticekie osnovi interlingvistiki. Moskvo, 1987, 207 p.
Rusalingva universitata lernolibro pri interlingvistiko.
LARGE, Andrew (1983): The Foreign Language Barrier: problems in
Scientific Communication. London: A. Deutsch, 202 p.
En la anglalingva mondo, tiuj chi du eble trovighas sin en la plej bonaj pri interlingva komunikado kaj planlingvo.
Manderrs W. Interlingvistiko kaj esperantologio. Purmerend, 1950.
Interesa kaj historia studo pri la du terenoj.
MONNEROT-DUMAINE, Marcel (1969): Precis d'interlinguistique generale et speciale. Paris: Librairie Maloine, 210 p.
Kvankam ekzistas iuj bibliografiaj problemoj, ghi ankorau estas unu el la elstaraj. Vershajne ghi povas konsiderita kiel enkonduko al kompara interlingvistiko.
Mueller, K.(eds). Language Status in the Post-Cold-War Era. University Press of America. 1996.
Prelegaro pri nuna lingva stato de la mondo.
PHILIPPE, Benoit (1991): Sprachwandel bei einer Plansprache am
Beispiel des Esperanto. Konstanz: Hartung-Gorre, 362 p.
Temas pri lingva shangho de planlingvo, precipe Esperanto; la komparo inter kreolalingvo kaj Esperanto(planlingvo).
Phillipson, Robert(1992): Linguistic Imperialism. Oxford University Press.
La plej kompleta kaj elstara verko temas pri Lingvistika Imperialismo.
PIRON, Claude (1994): Le defi des langues: Du guchis au bon sens. Paris: Editions L'Harmattan, 334p.
Sociolingvistika kaj psikolingvistika studo pri interlingva komunikado.
Sakaguchi, A. Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt/M : Peter Lang Verlag, 1998.
Unu el bazaj verkoj pri interlingvistiko, precipe pri planlingvistiko. Vidu la tutan enhav-tabelon.
Schubert, K: Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Laguages. Berlin: Mouton de Gruyter, 1989, 338 p.
Artikola kolekto, kiu povas speguli la nuntempan direkton kaj stato de interlingvistiko.
Selten, R: La kostoj de la Europa lingva [ne-] komunikado. Roma: ERA. 1997.
La dokumeantaro esploras la demandaron el ekonomia angulo.
Szerdahelyi,I. Babeltol. A Vilagnyelvig. Budapest: Gondolat. 1977.
Enhavoricha libro pri interlingva komunikado kaj planlingvo, multaj utilaj informoj. Bedaurinde, ghi estas hungaralingva, kiu certe estas malfacila al multaj homoj.
Szerdahelyi, I. Bevezetes az interlingvisztikaba. Budapest: Tankonyvkiado. 1980.
Tre bona universitata lernolibro pri Interlingvistiko, Hungaralingva.
Szerdahelyi,I: Miscellanea interlinguistica, Budapest,1980.
Artikola kolekto pri diversaj temoj en interlingvistiko.
Tauli, V. Introduction to a theory of language planning. Uppsala, 1968.
Elstara scienca verko pri lingvoplandado kaj konstruado de lingvo.
Tonkin, H(eds). Esperanto, Interlinguistics and Planned Language. University Press of America. 1997.
La libro kolektas la artikolojn pri la temo aperintajn en LPLP dum jaroj.
Wuester, E. Konturoj de lingvonormigo en la tekniko. Aabyhoj 1975.
Skiza eldono de fundamenta germana verko de Wuester pri terminologio.
3. Esperanto kaj aliaj planlingvoj
Ashby,W/Clark,R: 18 steps to fluencing in Euro-Glosa, 1992.
Baza verko pri GLOSA lingvo.
Atanasov,A.D: La lingva esenco de Esperanto.UEA,1983,175 p.
Auld, W: La Fenomeno Esperanto. Rotterdam: UEA, 1988. 120 p.
Beaufront,L.de: Kompleta Gramatiko detaloza di la linguo internaciona Ido,1925.
Gramatiko de Ido. Grava referenco al Ido esploro.
Blanke, D(eds): Esperanto: Lingvo-movado-instruado. Berlin, 1977.
Tri artikolaroj, diversaj autoroj kaj temoj. Utila aro!
Blanke, D.: Esperanto und Wissenschaft; Zur Plansprachenproblematik.Berlin: Kulturbund der DDR, 1982, 88 p.
Planlingvo, interlingvistiko kaj Esperantologio. Ilia rilato kun aliaj sciencoj.
Boulton, M. Zamenhof, Creator of Esperanto. London: Routledge. 1960.
La plej bona biografio de Zamenhof, la autoro de Esperanto.
Dietterle, J.(red.), L.L. Zamenhof: Originala verkaro. 1929.
Klasika kolekto pri verkaro de Zamenhof.
Diagrammed Summary of Lojban Grammar. LLG, 1992.
Lojban Gramatiko. Lojban estas modifita versio de Loglan.
Duc Goninaz, M: Studoj pri internacia lingvo. Gent: AIMAV. 1987, 155 p.
Alte kvalita artikolaro pri diversaj temoj de Esperanto kaj Internacia lingvo.
Dyer, L.H: Ido-English dictionary, 1924.
Eichholz, R: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro:Esperanto Press. 1988, 880 p.
Esperanta eldono de fama Duden Bildvortaro.
Eichholz, R & V.S: Esperanto in the modern world. Bailieboro: Esperanto Press. 1982, 600 p.
Aritkolaro pri monda lingva problemo, Esperanto.
Forster, P.G: The Esperanto movement. Hague: Mouton.1982, 427 p.
La plej bona studo pri Esperant fenomeno en Anglalingva mondo.
Gode, A: Interlingua-English dictionary, 1971.
La vortaro markas la naskighon de Interlingua. En la antauparolo de Gode oni troveblas utilajn principojn kaj teoriojn pri Interlingua kaj naturalismo de interlingvistiko.
Gode, A/Blair,H: Interlingua-A grammar of the international language,1971.
Gramatiko de Interlingua, ankau estas baza verko pri Interlingua.
Gode, A: Disscussiones de interlingua, 1983.
Kolekto pri interlingvistiko kaj Interlingua.
Isaev, M.I. Jazyk esperanto. Moskvo: Nauka. 1981.
Rusa enkonduko pri Esperanto.
JANTON, Pierre : Esperanto: Lingvo-Literaturo-Movado. Rotterdam: UEA. 1987.
Unu el la plej bonaj verkoj pri Esperantologio. Ekzistas tradukoj al multaj lingvoj, kaj Angla eldono prilaborita de Tonkin estas pli riche bibliografiita ol originala Franca kaj Esperanta eldonoj. En sama TTT-ejo, vi ankau povas trovi la chinlingvan eldonon, kiun mi mem tradukis antau jaroj, sed bedaurinde ghi ankorau restas kiel Elektronika eldono, kaj ne papera eldono.
Jespersen, O. An international language. London: Allen-Unwin. 1928.
Kalocsay, K./Waringhien, G.: Plena analiza gramatiko de Esperanto. Beijing:CHEL, 1985, 599 p.
La detala kaj autoritata priskribo pri Esperanto, estas norma gramatiko.
Kokeny, L: Enciklopedio de Esperanto. Budapest: HEA, 1979(fotokopiita). 604p.
Malnova, sed ankorau utila Enciklopedio de Esperanto. Certe oni atendas la aktualigon delonge.
Koutny, I&Kovacs, M.(eds): Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto. Steleto, 1997.
Kolekto de studaro pri struktura kaj socilingvistika aspektoj de E-o.
Lapenna,I: Esperanto en perspektivo; Faktoj kaj analizoj pri la Internacia lingvo. London/Rotterdam: CED. 1974, 876 p.
Nova enciklopedio de Esperanto?!
Lins, U: La dangera lingvo. Gerlingen: Bleicher, 1988, 546 p.
Historio pri persekutado, kiun renkontas Esperanto dum 100 jaro! En la libro, oni ankau povas trovi aliajn utilajn kaj interersajn faktojn pri Internacia lingvo.
Mattos, G. La deveno de Esperanto. Fonto. 1987.
Du legindaj libroj pri Esperanto, la lasta estas artikolaro de AdE.
Neergaard, P. La esperantologio kaj ties disciplinoj.Saarbrueken, 1942/1979.
Schleyer J.M. Volapuek, die Weltsprache: Entwurf einerr Universalsprache fuer alle Gebildete der ganzen Erde. Sigmaringer, 1880.
Unua libro de Volapuek.
Selten, R&Pool, J. Enkonduko en la Teorion de lingvaj ludoj. Akademia Libroservo. 1995.
van Oostendorp, M. The syntax of a language without grammar. Leiden, 1991.
Vilborg, E. Etimologia Vortaro de Esperanto. ESE, 1989-1993.
Waringhien, G: Plena ilustrita vortaro de Esperanto. Paris: SAT. 1970, 37+1303 p.
Autoritata kaj la plej ampleksa vortaro de Esperanto.
Waringhien, G: Lingvo kaj Vivo. Rotterdam: UEA.1989(la dua
eldono), 452 p.
La plej bona studaro kaj prozaro pri Esperanto..., verkita de elstara Esperantologo.
Wells, J.C: Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto. Rotterdam: UEA/CED. 1989(dua eldono), 76p.
La bona superrigardo pri lingvistikaj aspektoj de Esperanto.
Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto(1905). Red: A. Albault. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1963(naua eldono). 355 p.
La radiko kaj fundamento de Esperanto.
China Esperanto-Eldonejo(red. kaj eld.). 1993. Studoj pri Esperanto.
Dulingva(China kaj Esperanta) studaro enhavas la artikolojn de Piron, Auld, Hujucz, Honfan.