New Publications of Interlinguistics
Nova Eldonajhoj de Interlingvistiko
La vorto "Nova" en la titolo havas du signifojn: 1. lau aperdato ghi vere estas nova. 2. la eldonajho estas ne nova date, sed estas nova al mi. Mi laueble nur listas la veran ajhon lau la unua signifo, sed mi ankau mencias la eldonajhojn, kiu eble aperis antau jaroj, ech dekjaroj, sendube ili devas menciinda lau enhavo kaj graveco.
Se vi havas iujn eldonajhojn novajn, kiujn mi ne listas tie chi. B.v. retposhti al mi au subskribi en la gastolibro, kompreneble mi tre bonvenas ke vi povas sendi al mi la novajn librojn kaj artikolojn kaj aliajn materialojn pri interlingvistiko, kiujn mi enmetos en TTT-ejo unuatempe por diskonigi ilin al retanoj. Kore antaudankas!
Detlev Blanke. (2006) Interlinguistische Beiträge: Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen, Herausgegeben von Sabine Fiedler, Frankfurt/M. etc.: Peter Lang, 2006. 405 p.
Necesa por chiuj lingvistoj, kiuj interesighas pri planlingvoj kaj interlingvistiko.
Duliĉenko, Aleksandr Dmitrijeviĉ (2006) En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 160 paĝoj. — (Serio Scio; №7).
Leginda por chiuj, kiuj interesighas pri internacia lingva komunikado.
Detlev Blanke (2004) Esperanto kaj Socialismo? pri la movado sur la 'alia flanko'. Novjorko: Mondial, 2004.
Interesa broshuro ne nur por la homoj de (eks)soclandoj, ankau por chiuj.
Detlev Blanke (red. 2002):Plansprachen und ihre Gemeinschaften. GIL-Beiheft 8. 161 pages.
Ne ekzistas lingvo sen parolantaro. Tiu chi volumo enhavas la artikolojn pri Ido, Interlingua, Occidental, Esperanto kaj iliaj lingv-komunumoj. Estas tre interesa kontribuo de interlingvistiko al sociolingvistiko.
Boris Kolker (2002): Vojagho en Esperanto-Lando. Rotterdam: UEA. 279 p.
La plej elstaraperfektiga kurso de Esperanto, ne nur el enhavo, ankau el aspekto. Havindas ghin chiuj E-parolantoj. Dankas Boris pro la donaco.
Georges Kersaudy (2001): Langues sans frontières: À la découverte des langues de l'Europe. Paris: Éditions Autrement. 383 p.
Vere interesa libro pri Europaj lingvoj, multaj aktualaj informoj estas trovitaj tie chi. Ghi ne nur estas utila por generalaj lingvistoj, precipe ankau por interlingvistoj. Char la autoro rekomendas esperanto kiel la solvo de interkomunikado en multalingva europo. En multaj lokoj vi povas trovi la informon pri esperanto, ech etan kurson pri Esperanto!
Detlev Blanke (red. 2001):
Sprachenpolitik in Europa. GIL-Beiheft 6. 161 pages.
Zur Struktur von Plansprachen. GIL-Beiheft 7. 159 pages.
Du novaj membroj de GIL-kajera serio. Vere tre bonaj kaj necesaj kolektoj pri la temo. Kiel kutime, la volumo estas en la germana. Ajn interesatoj de interlingvistiko devas legi la du volumojn kaj aliajn Gil-kajerojn.
Detlev Blanke (red.) 2001. Esperanto kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj. Aktoj de la 19-a Esperantologa konferenco en la 81-a universla kongreso de esperanto, Prago 1996. Rotterdam: UEA. 50 paghoj.
Detlev Blanke enkondukas tiun chi volumon, kiu enhavas la kontribuojn de N.Rasic, Z. Galor, G. Berveling, A. Melnikov kaj M. Fettes. La volumo estas ne malbona referenco pri la temo. Dankas Detlev pro la donaco.
Christer Kiselman & Geraldo Mattos (red.) 2001. Lingva Planado kaj Leksikologio/Language Planning and Lexicology. Proceddings of an international symposium Zagreb, July 28-30, 2001. Chapeco-SC: Fonto. 286 page.
Tiu chi volumo enhavas 17 artikolojn verkitajn de Balbin, Benczik, Blanke, Fiedler, Haszpra, Kiselman, Koutny, Mattos... Estas tre utila por interesitoj de lingva planado kaj leksikologio. Dankon al G. Mattos por la donaco.
Salikoko Mufwene (2001). The ecology of language evolution. Cambridge: Cambridge University Press. 255 p.
The major new work explores the development of creoles and other new languages, focusing on the conceptual and methodological issues they raise for genetic linguistic. Written by an internationally renowned linguist, the book discusses the nature and significance of internal and external factors - or "ecologies" - that bear on the evolution of a language. This is an important book not only for creolists, also for interlinguists. Dankas prof. S. Mufwene donaci la libron.
Usui Hiroyuki (2001): Libereco allasata al ne-denaskuloj~Studoj pri la Esperanta "Landnoma problemo". Japanlingva magistra tezo. 64 p.
En tiu chi tezo la autoro sisteme studas la landnoman problemon en Esperanto. Gratulon por Hiroyuki, vi liveras al ni multaflankan studon pri la interesa temo, kiu ofte allogas la atenton de Esperantologo.
Alwin Fill/Peter Mühlhäusler (Edited, 2001). The ecolinguistics reader. Language, Ecology and Environment. London and New York: Continuum. 296 p.
This book brings together the work of precursors in the field and classic authors with that of more recent contributors. In addition to the original ecolinguistic topics of language interrelation, language endangerment and language pressure, the themes of biological and linguistic diversity, as well as the ecocritical aspect, are given due consideration. Ekde kelkaj monatoj mi kolektis kaj legis nemalmultajn dokumentojn pri ekologia lingvistiko kaj lingva ekologio kaj lingva diverseco kaj lingva rajto. Konsiderante la gravecon de tiuj chi temoj al interlingvistiko kaj esperantologio, mi planas fari specialan rubrikon pri ili. Tamen, nun mi volas enkonduki chi libron al chiuj, kiuj interesighas pri la temo, ghi estas vere richa kolekto pri la temo. Dankas prof. Alwin Fill pro la donaco.
Ebbe Vilborg (1989-2001). Etimologia Vortaro de Esperanto. Eldona Societo Esperanto. Vol. 1-5. Paghoj: 104+114+128+124+196.
Finfine la longe atendita 5-a volumo aperis en la Vortaro, kiu certe necesas por chiuj Esperantologoj kaj interlingvistoj(? !). Mi kore dankas ke prof. Christer Kiselman donacas ilin al vi.
Sabine Fielder/LIU Haitao (Red/Hrsg.): Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik. Festlibro por Detlev Blanke/Festschrift für Detlev Blanke. Dobrichovice cxe Prago: KAVA-PECH 2001. ISBN 80-85853-53-1. 736 p.
Tiu cxi libro estas dedicxita al la internacie renoma interlingvisto Detlev Blanke. Gi enhavas studajojn en Esperanto kaj en la germana pri temoj, kiuj staras en la centro de la sciencaj esploroj de la jubileulo: lingvoplanado kaj lingvopolitiko, esperantologio, terminologio, leksikografio, tradukscienco, historiaj kaj aplikaj aspektoj de interlingvistiko. Per kontribuajoj de 43 autoroj el 19 nacioj la libro spegulas la largan spektron kaj interdisciplinan karakteron de interlingvistikaj esploroj. Jen la enhavtabelo kaj la tuta libro.
Klaus Schubert (red.) (2001): Planned Languages: From Concept to Reality. Brussel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst. ?Paralele en: Interface. Journal of Applied Linguistics / Tijdschrift voor Toegepaste Linguïstiek 15 [1, 2] (2001).
Bela artikolaro verkita de kelkaj konataj interlingvistoj(Blanke, Tonkin, Corsetti, Koutny, Oostendorp, Schubert, Liu Haitao, Duc Goninaz). Vi povas legi la enhavtabelon kaj resumojn en TTT-ejo de redaktoro.
Geraldo, Mattos (1999). Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. 88p. (2000). En la komenco estas la VORTO. 166 p. Chapeco: Fonto.
Jen estas la dua kaj tria volumoj en 'Lingva Kolekto' de la eldonejo Fonto, same kiel la unua volumo (La deveno de Esperanto, 1987), kies autoro estas nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto. La libroj estas tre utilaj por interesitoj pri verbo kaj vortfarado speciale kaj Esperantologio ghenerale. Dankas la autoron pro la donaco.
Kotoba e no Kenri(Rajto je lingvoj). 1999. 214 p. ISBN 4-88303-061-X. Redaktis: Studgrupo pri lingvaj rajtoj. Eldonis: Sangensya-eldonejo.
Tiu chi estas unua verko pri lingva rajto en Japanio. Redaktoroj (Usui Hiroyuki kaj Kimura Goro) dividas la libron en tri partoj, en la unua parto oni legeblas la prelegojn aperintajn en la simpozio 'Lingvo kaj homaj rajtoj'. La dua parto konsistas el tri tradukoj japanaj de artikoloj verkitaj de H. Kloss, M.Fettes kaj R. Phillipson/T. Skutnabb-Kangas. La tria parto liveras al la legantoj kelkajn gravajn dokumentojn pri homaj rajtoj kaj lingvaj homaj rajtoj. Dankas Usui Hiroyuki donaci la libron.
Carlevaro, T. (2000). Cxu Esperanto postvivos la jaron 2045?. Bellinzona: Hans Dubois. 88-87282-03-X. 61 p. La dua eldono reviziita kaj pligrandigita.
Kiel vi respondas la demandon de Carlevaro? Kvankam mi ne volas kredi tion vera, mi ne havas sufichan fakton ne kredi tion:-(. Lingvo evoluas lau sia legho. Legindas al chiuj Esperantaj parolantoj. Ghi ankau iom pensigas ekologian lingviston. Dankas la autoron pro la donaco.
Gledhill, Christopher 2000. The Grammar of Esperanto. A corpus-based description. Muenchen: Lincom Europa. ISBN 3-89586-217-7. 151 p. La dua eldono.
"The book provides a detailed description of Esperanto for linguists who are not familiar with the language... This work presents for the first statistical and contextual anaylsis from a representative computer-based text archive using the latest techniques of corpus linguistics". Se vi interesighas pri la moderna analizo al Esperanta strukturo, la libro eble estas necesa. Finfine vi povas legi la ampleksigitan eldonon. Certe, vi devas havi ghin. Mia longa recenzo aperos en EES 2. Dankas la autoron pro donaco.
Frank Nuessel (2000): The Esperanto Language. Ottawa: Legas. ISBN 0-921252-95-1. 153 p.
Ne ofte videblas, ke profesia lingvisto, kiu parolas la anglan, verkas la monografion pri Esperanto en angla. Do, usona profesoro Nuessel plenumas nian deziron. Tiu chi bone strukturita libro enhavas jenajn chapitrojn: 'Introduction', 'A Zamenhof biography', The esperanto language', 'Esperanto pedagogy and linguistic scholarship', 'Esperanto literature', 'The esperanto movement' , 'Esperanto artifacts' kaj 'Conclusion'. Alie ankau estas 7 aldonajhoj. Richa bibliografio. Lau la vortoj en la kovrilo, 'This volume is intended for a general audience with little or no knowledge of Esperanto". Tamen por Esperantistoj kaj interlingvistoj, la libro ankau havas gravan signifon kaj valoron. Vidu mian recenzon. Dankas Frank Nuessel pro la donaco.
I. Ohnheiser/M. Kienpointner/H. Kalb (Hg.): Sprachen in Europa. Sprachsituation und Sprachpolitik in Europäischen Ländern. Innsbruck: Verlag des Instituts f¨¹r Sprachwissenschaft 1999 (= Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft 30). ISBN 3-85124-194-0. 516 p.
Jen estas unu el la plej ampleksa libro pri Europaj lingvoj, kompreneble eble mi ne vidas aliajn pli ege ampleksajn:-). Certe, mi povas kompreni ke la autoroj dedichas pli multajn partojn pri la temoj de Austrio. Al interlingvistoj, la artikolo de H. Ö lberg 'Plansprachen - Interlinguistik - Esperanto' estas aparte interesa. Vere bela libro pri lingva problemo kaj situacio en Europo. Kore dankas Manfred Kienpointner pro la donaco.
Skutnabb-Kangas, Tove (2000). Linguistic genocide in education - or worldwide diversity and human righs? Mahwah, NJ & London, UK: Lawrence Erlbaum Associates, xxxiii+785 pp. ISBN 0-8058-3468-0. US $55.00(paperback), $150.00(Hardback).
Vere elstara verko pri Lingva Homrajto, Lingva diverseco kaj .... Certe legind/endas ghin chiuj, kiuj interesighas pri lingva problemo. En la fino de la libro, oni povas trovi la bibliografieton redaktitan de Mark Fettes pri interlingvistiko kaj esperantologio. Mi recenzos ghin detale. El la hejmpagho de la autorino, vi povas legi la enhavtabelon de la libro. Mia recenzo por la libro en Chinlingvo.
Materiali di Interlinguistica ed Esperantologia. Eldonisto: COEDES - Milano.
Bela serio pri interlingvistiko, kvankam aspekte modesta, enhave richa. Dankas Fabrizio Pagliaroli, li estas kunordiganto de la serio, kiu donacis al mi tri kajerojn: Lingue pianificate ed Esperanto, Quale lingua prima? Naturismo kaj skemismo en Esperanto. La serio estas leginda por interesatoj de interlingvistiko kaj Esperantologoj.
Blanke, D., McCoy, R., & Buller, O. (Eds.). (1999). Por Aktiva Lingvopolitiko. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 92 9017 062 X. 71 p.
Fettes, M., & Bolduc, S. (Eds.). (1998). Al lingva demokratio/Towards Linguistic Democracy/Vers la democratie linguistique(Aktoj de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizoj). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 92 9017 054 9. 212 p.
Tiuj chi du libroj estas interesaj kaj utilaj al tiuj, kiuj esperas koni plimulte pri Lingva Planado, Lingvopolitiko, Lingva Demokratio, Lingva Rajto..., precipe, Esperanta rolo en tiuj terenoj. Bonaj referencoj ne nur por interlingvistoj. Dankas Detlev Blanke por la donaco.
Fiedler, S. (1999). Plansprache und Phraseologie. EmpirischeUntersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt/Main: Peter Lang. ISBN 3-631-34088-5. 444 p.
Per tiu chi libro ampleksa enhave kaj aspekte, la autorino habilitighis en Leipzig universitato. Ghi ne nur signifas al frazologoj, kaj ankau al interlingvistoj gheneralaj. Alta kaj scienca kvalito de la libro certigas la legindecon por chiuj homoj, kiuj interesighas pri planlingvo kaj frazologio. Dankas la autorinon pro la donaco.
Heil, Anett (1999): Grammatische Reduktion in Frankokreolsprachen und Plansprachen. (Rostocker Romanistische Arbeiten. Band 2). Frankfurt/Main: Peter Lang, 220 p. ISBN 3-631-34692-1.
Per tiu chi libro(doktora disertacio), la autorino komparas la planlingvojn(Esperanto, Ido kaj Latino sine flexione) kun Franca kaj ghiaj kreoloj el morfosintakso. Ofte oni diras la similecon inter Kreoloj kaj planlingvoj, tiu chi libro donas al ni positivan kaj interesan rezulton. Dankas la autorinon pro la donaco.
Pinter, A. M. (Ed.). (1999). Kybernetische Pädagogik/Klerigkibernetiko, Band 11. Praha: Akademia Libroservo(KAVA-PECH). ISBN 80-85853-43-4. 1159 p.
En la volumo estas tri libroj kaj multaj artikoloj de H. Frank en Germana kaj Esperanto(Ilo). Nemalmultaj enhavoj estas rilataj al interlingvistiko. Dankas V. Barandovska-Frank pro la donaco.
Frank, H. G. (1999). Europa so - oder besser? Anstöße zu Diagnose und Therapie. Eine Denk- und Streitschrift zur letzten Europawahl des Jahrtausends. Paderborn: Akademia Libroservo. ISBN 3-929853 -10-8. 64 p.
Racia pensado pri Europa plurlingveco kaj ghia solvo. Inde kaj ende estas legata de ajn homoj, kiuj interesighas pri la interesa kaj reala interlingvistika problemo. Dankas V. Barandovska-Frank pro la donaco.
Kontra, M., Phillipson, R., Skutnabb-Kangas, T., & V¨¢rady, T. (Eds.). (1999). Language: A Right and Resource. Approaching Linguistic Human Rights. Budapest: Central European University Press. ISBN 963-9116-64-5. 346 p.
Lingva Homarajto estas interesa al interlingvistoj kaj esploristoj de planlingvoj, char esence planlingvoj, kiel Esperanto, estas protektantoj de lingva homarajto. Kiel dirita "Language: A Right and a Resource is a valuable multi-disciplinary text which can be used in a variety of different areas of study in the legal profession, linguistics, cultural and political studies." Jen chefaj artikoloj: International languages and international human rights; Heroes, rebels, communities and states in language rights activism and litigation; "Don't speak Hungarian in public!"; Common language problem; Existing rights of minorities and international law... Dankas M. Kontra pro la donaco. Mia recenzo en Chinlingvo.
Hou Zhiping/Zou Guoxiang. red. 1999. Shijieyu zai Zhongguo Yibai nian(Esperanto en Chinio, 100 jaroj). Beijing. China Esperanto-Eldonejo. ISBN 7-5052-0441-06. 407 p.
La libro verkita de multaj autoroj. Cheftemas pri 100 jara historio kaj evoluado de Esperanto en Chinio, la autoroj multeflanke diskutas la temojn. El kiuj la deka chapitro 'Esperantologio kaj Interlingvistiko', verkita de Zhou Liuxi, estas precipe signifa al interlingvistoj. Chiuj artikloj estas en China.
E. Drezen. 1999. Shijie Gongtongyu Shi(Historio de la mondolingvo). Beijing: Shangwu Yinshuguan. ISBN 7-100-02866-3. 410 p.
Chinigita traduko de fama libro pri planlingvoj. La tradukanto enchinigis ghin antau kelkaj dekjaroj(lau 1931 eldono), tamen nur hodiau la traduko eldonis. Oni diras ke la malnova traduko jam estis revizita lau la kvara eldono(1991, Progreso), tamen mi kontrolis kelkajn lokojn, kiuj inde estas korektita lau komentoj de Kuznecov, la problemoj ankorau restas. Tiel, mi dubas la dirajhon pri nova reviziado. Ghojinde, almenau la fama verko nun ankau povas atingi la manojn de Chinaj parolantoj. La eldonkvanto estas 3000 ekzempleroj.
Krause, E. D. (1999). Großwörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg: Helmut Buske. ISBN 3-87548-193-3. 882 p.
Eble estas la plej ampleksa Esperanto-nacilingva vortaro! Shi naskighis el la manoj de profesia leksikologo. Nepre indas havi ghin. Kompreneble, se vi ankorau ne havas shian fraton(Deutsch-Esperanto vortaro) el sama patro, samtempe enhejmigas ambau. Dankas Detlev Blanke pro donaco.
Schiffman, H. F. (1998). Linguistic Culture and Language Policy. London: Routledge.
"The main findings of this work are that language policy is primarily a social construct, and as such rests primarily on other conceptual elements---belief systems, attitudes, myths, the whole complex that we are referring to as linguistic culture. This also recognizes the role of language as the main vehicle for the construction, replication, and transmission of culture itself. " Se multaj temoj, kiujn la libroj traktas, utilas al lingvaj planistoj. Tiel, ili certe ankau estas interesaj kaj utilaj al interlingvistoj, chu ne? Dankas la autoron pro la donaco de 'prepulication'.
Lefebvre, C. (1998). Creole genesis and the acquisition of grammar. Cambrige: Cambridge University Press. 461 p.
Ofte mi audas ke oni diras similecon inter Kreoloj kaj planlingvoj. Tiu chi libro ankau estas interesa kaj utila al interlingvistoj, kiuj esperas koni pli multajn pri Kreola naskigho. Mi planas fari detalan studon pri kreoloj kaj planlingvoj, se vi havas ajn komentojn, skribu al mi. Dankas la autorinon pro la donaco.
Maat, J. (1999). Philosophical Languages in the Seventeenth Century: Dalgarno, Wilkins, Leibniz. Amsterdam: ILLC/University of Amsterdam. ISBN 90-5776-026-6. 341 p.
Filozofiaj lingvoj ne nur estas temo de interlingvistoj, precipe ankau de filozofoj kaj aliaj sciencistoj. Ni jam havas kelkajn ampleksajn studojn(librojn), en la listo la autoro aldonas sian kontribuon. En la bibliografia parto mi vidas la nomojn preskau chiujn(tamen, iomete bedaurinde ne la verkojn ofte referencatajn en interlingvistiko), kiuj antaue esploris la temoj. Marc van Oostendorp diris "Maat estas filozofo sed lau mia opinio la libro estas tre facile legebla ankau por interlingvistoj kaj ghi ankau tre amplekse diskutas la gramatikan strukturon de la lingvoj de Dalgarno kaj Wilkins (Leibniz ja neniam publikigis propran lingvon). Neniam antaue mi legis tiom bonajn komentojn pri la lingvistika valoro de la laboro de tiuj tri gravaj antauuloj de la interlingvistiko." Mi samopinias kun li. Dankas la autoron pro la donaco.
Gobbo, F. (1998). Il Dilemma dell' Esperanto. Tra vocazione ausiliaria e naturralizzazione. Torino: Universita degli Studi. 253 p.
La doktoriga disertacio enhavas la sekvajn tri partojn:"(1) communicated Esperanto; (2 ) communicating Esperanto; (3) communicable Esperanto." El la tri uzado de la vorto 'communicate', ni povas vidi la fokuson kaj emfazon de la disertacio. En la hejmpagho de la autoro, vi povas legi la resumon kaj bibliografion de la interesa disertacio. Dankas la autoron pro la donaco.
Sikosek, Z. M. 1999. Esperanto sen mitoj. Faktoj ne nur por informado. Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo. 311 p.
La libro certe ne nur celas al informanto pri Esperanto, kun richegaj komentoj kaj bibliografio, la libro estas legindata de chiuj, kiuj serioze interesighas pri Esperanto. Vi povas legi kelkajn chapitrojn el la TTT-ejo. Dankas la autoron pro la donaco.
Carlevaro, Tazio. & Haupenthal, R. 1999. Bibliografio di Ido. Bellinzona/Saarbrücken: Hans Dubois/Iltis. ISBN 3-932807-04-9/88-87282-01-3. 193 p.
Ido havas apartan lokon en la historio de planlingvoj, ne nur char ghi ege rilatas al Esperanto. Ghi ankau estas unu el tri planlingvoj, kiuj havas ampleksajn dokumentojn. Nun, la nova bibliografio donas al ni la eblecon revui la interesan planlingvon. Nepre necesa por chiuj interlingvistoj volantaj studi la planlingvon. Dankas Tazio Carlevaro por la donaco.
Arntz, Reiner. 1998. Das vielsprachige Europa. Eine Herausforderung für Sprachpolitik und Sprachplanung. Hildesheim: Universitätsbibliothek. ISBN 3-9805754-4-6. 180 p.
La verko emfazas la rilatecon inter lingvapolitiko kaj lingvaplanado. En la kvin chapitro "Fakakomunikado kaj lingvaplanado", la autoro ankau iom traktas la demandojn: interlingvistiko kaj lingvaplanado; planlingvoj; Esperanto kiel lingvistika modelo, k.t.p. La verko estas valora al konigi la fenomenon de multilingvismo en Europo kaj la mondo. Dankas la autoron pro la donaco.
Crystal, David. 1997. English as a Global Language. Cambridge University Press. ISBN 0-521-62994-2. 150 p.
"In 1950, any notion of English as a true world language was but a dim, shadowy, theoretical possibilty, surrounded by the political uncertainties of the Cold War, and lacking any clear definition or sense of direction. Fifty years on, and World English exists as a political and cultural reality. How could such a dramatic linguistic shift have taken place, in less than a lifetime? And why has English, and not some other language, achieved such a status? These are the questions which this book seeks to answer." Maldika, tamen elstara verko pri Angla kiel internacia lingvo, ankau signifas al ghenerala demando de internacia lingva komunikado.
Stillmann, Robert E. 1995. The New Philosophy and Universal Languages in Seventeenth- Century England. Cranbury /London/Mississauga/Ontario: Associated University Press, ISBN 0-8387-5310-8, 359 p
El la verkoj de V.Salmon(1972 kaj 1979), J. Knowlson(1975) kaj M. Slaughter(1982), ni jam konis projektojn de universala lingvo en la 17-a jarcento. Tiu chi libro estas nova membro de la serio pri la temo. La autoro profunde esploras la rilaton inter universala lingvo kaj filozofio. El la libro ni konas ke universala lingvo ne nur signifas al lingvistiko, ech ankau pli al filozofio. Dankas la autoron pro donaco.
Sakaguchi, A. 1998. Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden[Interlingvistiko: objekto, celo,tasko kaj metodo] . Frankfurt/M : Peter Lang Verlag. 492 paghoj, 128DM.
Unu el bazaj verkoj pri interlingvistiko, precipe pri planlingvistiko. La ampleksa libro indas detale recenzita. Dankas Alicja Sakaguchi pro la donaco. Vidu detalan enhav-tabelon!
Becker, U(red.). 1998. Soziokulturelle Aspekte von Plansprachen[Sociokultura Aspekto de planlingvoj]. Berlin: GIL. 60 p.
La prelegaro de la 7-a jarkunveno de GIL. Chefaj artikoloj: "Das soziokulturelle Selbständnis der wichtigsten Plansprachen"(T. Carlevaro), "Zu Merkmalen der Esperanto-Sprachgemeinschaft"(S.Fiedler). Vizitu la hejmpaghon de GIL por mendanta informo.
MATTUSCH, Max Hans-Jürgen. 1999. Vielsprachigkeit: Fluch oder Segen für die Menschheit[plurlingveco: malbeno au beno al homaro]? Frankfurt/M: Peter Lang, ISBN 3-631-30587-7, 321 S.
Se ni konsideras ke internacia lingva komunikado estas unu el konsistaj partoj de interlingvistiko. Tiu chi verko estas vere elstara kaj valora pri la temo. Vidu la detalan enhav-tabelon. Dankas la autoron sendi al mi la verkon.
Becker, U/Wollenberg, F. 1998. Eine Sprache für die Wissenschaft[Lingvo por scienco]. Berlin: GIL. 120 p.
Tiu chi estas la tria kajero de GIL. Ghi enhavas la artikolojn kaj materialojn de interlingvistika kunveno por Wilhelm Ostwald. La konveno okazis en Humboldt-universitato je 1996-11-09. Chefaj artikoloj: "Wilhelm Ostwald, Ido und die Interlinguistik"(D. Blanke) kaj "Der Briefwechsel Wilhelm Ostwald zu interlinguistischen Problemen..."(F. Wollenberg). Dankas Detlev Blanke pro la donaco.
Albani, Paolo/Buonarroti, Berlinghiero. 1994. Aga magéra difúra. Dizionariodelle lingue immaginarie[Vortaro de inventita lingvo]. Bologna: Zanichelli, 478 P.
Italalingva Enciklopedio pri inventita lingvo, ne nur inkludi planlingvojn. Bibliografie richa, elstara fonto pri planlingva projekto. La libro entute enhavas 2900 erojn, el kiuj la plejparto estas pri planlingvo celanta al internacia komunikado, la kromaj eroj kovras lingvon filozofian, pazigrafion, lingvon inventitan por literaturo k.t.p. Vidu mian recenzon! Dankas Renato Corsetti pro la donaco.
Bausani, A. 1997. Le lingue inventate. Torino: Trauben edizioni.(la dua eldono).
Originala studo pri inventita lingvo(planlingvo). La unua eldono aperis en 1974. Ankau ekzistas germana eldono. Dankas Renato Corsetti pro la donaco.
Juste, Andreas. 1998. Idala Foliumi. Bellnzona: Dubois.
Esearo pri Ido en Ido. Dankas T. Carlevaro pro la donaco.
Carlevaro, T. (red.). 1998. Domaine de la recherche en linguistique appliquée. Bellnzona: Dubois.
La aktuala prelegaro pri interlingvistiko, en kiu troveblas la ampleksa artikolo de D. Blanke, temas pri "la aktuala stato de interlingvistiko"(p.6-90), kies partoj: Pri la objekto de interlingvistiko, Pri la objekto de Esperantologio, Chu interlingvistiko estas scienca disciplino? Noto pri la rolo de la amatoron, La pozicio de interlingvistiko en la profesia lingvistika pejzagho, Interlingvistiko en la nuntempa planlingva monado, Pri la valoro de interlingvistikaj esploroj por ne-interlingvistikoj, Kelkaj Problemoj de planlingvistiko, Du sciencorganizaj necesoj. Dankas Detlev Blanke pro la donaco.
Frank, H.& G. Lobin. 1998. Sprachenorientierungsunterricht/Lingvo-Orientiga Instruado: Klerigscienca kontribuo al la lingvokibernetiko interlingvistika. Akademio Libroservo. 280 p.
"Lingvo-Orientiga Instruado"(LOI) estas elementlerneja propedeutiko de la posta lernado de etnaj fremdlingvoj. Lau la autoroj, Teorio de la Lingvo-Orientiga Instruado apogas sin sur du fundamentoj: unuflanke sur la komunikadkibernetiko, aliflanke sur la interlingvistiko. Dankas V. Barandovska-Frank pro la donaco.
Chrdle, Petr(red.). 1995. La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto. Praha: Kava-Pech.
Prelegaro de la unua simpozio de la Akademio de Esperanto, kiu okazis en Prago 1994-07-07/14. Chefaj artikoloj: Pri la reguleco de E-o(Duc Goninaz, M.), Transitivaj kaj netransitivaj verboj en E-o(Kiselman, C.), La "Enciklopedio vortaro" de Eugen Wuester(Blanke, D.), Profesia uzo de Esperanto kaj ghiaj specifaj trajtoj(Chrdle, P.). Dankas P. Chrdle pro la donaco.
Suonuuti, H. 1998. Terminologia Gvidilo. El la angla tradukis Sabine Fiedler, redaktis Wera Blanke. UEA-TEC.
Vere utila gvidilo al chiuj, kiuj interesas pri terminologia laboro. Mi jam tradukis ghin en Chinan, vidu tie por enhav-tabelo. Dankas Detlev Blanke pro la donaco.
Tonkin, H(red). 1997. Esperanto, Interlinguistics and Planned Language. University Press of America.
La libro kolektas la artikolojn pri la temo aperintajn en LPLP dum jaroj. Gravaj artikoloj: The Term "Planned Language"(Blanke), Esperanto: A Unique Model for General linguistics(Dulicenko), One hundred Years of Esperanto(Tonkin), Ausdrukskraft und Regelmaessigkeit(Schubert), Toward a Dialogue between the Sociolinguistic sciences and Esperanto culture(Dasgupta), Esperanto and Esperantism(Jordan). Dankas H. Tonkin pro la donaco.
Selten, R(red.) 1997. La kostoj de la Europa lingva [ne-] komunikado. Roma: ERA.
La dokumeantaro esploras la demandaron el ekonomia angulo. Dankas Detlev Blanke pro la donaco.
Varga-Haszonits, Z.(red.). 1998. Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjarigho de la universitato fako Esperantologio. ELTE. 507 p.
La prelegaro temas pri diversaj temoj de Esperantologio. Chiuj en Esperanto. Dankas Wacha Balazs pro la donaco.
La sekvaj eldonajhoj ne estas novaj lau aper-dato, sed mi nove ricevis ilin pere de la helpo de alilandaj kolegoj. Kaj mi konsideras ke la materialoj estas menciindaj:
Wüster, Eugen. (1970). Internationale Sprachnormung in der Technik. Besonders in der Elektrotechnik. Dritte, abermals ergänzte Auflage. Bonn: H. Bouvier u Co. Verlag.
Kiam Detlev Blanke diris al mi ke li jam akiris por mi la libron gravan, mi vere ghojas pri la bona mesagho. Char tiu chi libro jam estis sopirata ekde 1986 jaro. La necesa klasikajho ne nur por terminologo, ankau por interlingvisto. Dankon, kara Detlev!
Knowlson, J. R. (1975). Universal language schemes in England and France 1600-1800. Toronto: University of Toronto Press.
Multaj kolegoj diras ke la libro estas necesa por interlingvisto kaj norma verko pri la temo. Bedaurinde ghi delonge estas elcherpita. Dank'al Detlev Blanke nun la valora libro finfine kushas en mia librobreto kaj la enhavo ankau estas eniranta mian cerbon.
Lapenna, I., Lins, U., & Carlevaro, T. (Eds.). (1974). Esperanto en perspektivo faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo. London; Rotterdam: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.
Finfine mi havas la gravan referencon pri Esperanto-movado. Dankas por Detlev Blanke kaj Ulrich Becker.
Hübler, Axel 1985. Einander verstehen.Englisch im Kontext internationaler Kommunikation. Tübingen: Gunter Narr, 263 p.
Kvankam la libro ne eltiras tro multajn materialojn el fontoj interlingvistikaj. Ghi estas altekvalita kaj scienca. Dankon al Axel Hübler por la donaco de kopio.
Szerdahelyi, I. 1977. Babeltol. A Vilagnyelvig[La monda lingva problemo]. Budapest: Gondolat.
Enhavoricha libro pri interlingva komunikado kaj planlingvo, multaj utilaj informoj. Bedaurinde, ghi estas hungaralingva, kiu certe estas malfacila al multaj homoj. Dankon al Váradi Zsolt pro la donaco de la libro.
Tauli, V. 1968. Introduction to a theory of language planning. Uppsala.
Elstara scienca verko pri lingvoplandado kaj konstruado de lingvo. Kvankam la libro celas la lingvoplanadon de nacia lingvo. Multaj teknikoj kaj metodoj en la verko ankau estas valida kaj utila al konstruado de internacia lingvo. Fakte, se ni konsideras ke hodiaua lingvoplando kutime ne traktas konkretan lingvajhon de la proceduro, la libro precipe signifas al interlingvistiko (planlingvistiko). Dankas C.Kiselman pro la donaco.
Strasser, Gerhard F. 1988. Lingua universalis. Kryptologie und Theorie der Universalsprachen im 16. und 17. Jahrhundert[Universala lingvo. Kriptologio kaj Teorio de universala lingvo en 16 kaj 17 jarcentoj]. Wiesbaden: Harrassowitz. 291 p.
Vere elstara studo pri la temo. Dankas G. Strasser pro la donaco.
Phillipson, R. 1992. Linguistic Imperialism. Oxford University Press.
La plej kompleta kaj elstara verko temas pri Lingvistika Imperialismo. Dankas R. Phillipson pro la donaco. Nun Chino ankau achetas la eldonon precipe por China merkato, eldonita de Shanghai fremdlingva eldonejo.
Szerdahelyi, I. 1980. Bevezetàs az interlingvisztikàba[Enkonduko al interlingvistiko]. Budapest: Tankonyvkiado.
Tre bona universitata lernolibro pri Interlingvistiko. Instruajho el fama fako che ELTE universitato, Budapesto. Eble tiu chi estas la plej frua lernolibro pri la tereno en la mondo. Se iu povas elhungarigi ghin, la lernolibro estos pli utila al lernado de la kampo. Dankas Wacha Balazs pro la donaco de la fotokopio.
© Liu Haitao 1998-2001 |