Previous PageTable Of ContentsNext Page

Zbigniew Galor

Esperanto movado: Ĉu perdita komunumo?1

"La esenco estas nevidebla por okuloj."

Zusammenfassung

Die Esperanto-Bewegung: Eine verlorene Gemeinschaft?

In Untersuchungen zur Esperanto-Gemeinschaft werden häufig Modelle zu nationalen Gemeinschaften nachgeahmt, doch weder theoretische noch empirische Forschungen lassen sich auf Kategorien der Nation reduzieren. Der Artikel beschäftigt sich mit der Frage, ob die gegenwärtige Esperanto-Bewegung durch einen Verlust ihrer ideologischen Gemeinschaft gekennzeichnet ist. Es werden soziologische Untersuchungen zur Esperanto-Gemeinschaft und -Bewegung verschiedenster Art analysiert und interpretiert sowie deren häufigste Merkmale, Struktur und Kultur aufgezeigt. Der Autor nimmt eine kritische Auseinandersetzung mit der Auffassung vor, die Esperanto-Gemeinschaft als Diaspora aufzufassen sowie ,finvenkismo' (Esperanto als zukünftige Zweitsprache für jeden) und Raŭmismo' (Nutzung des Esperanto für dessen kulturelle Werte ohne dieses Ziel) einander gegenüberzustellen. Es wird die Schlussfolgerung gezogen, dass es notwendig ist, klar zwischen alten und neuen Wirkungs- und Organisationsformen zu unterscheiden. Die Esperanto-Gemeinschaft kann sich in gleichem Maße rückläufig entwickeln, sich in einer Krise befinden oder gar verschwinden wie auch sich weiterentwickeln.

Abstract

The Esperanto Movement: A Lost Community?

Conceptions of the Esperanto community often imitate models based on national communities, but neither theoretical nor empirical research should be limited to such categories. The paper deals with the problem of whether the contemporary Esperanto movement has lost its ideological community. Sociological approaches to the Esperanto community and movement (both commonsense and scientific) are analyzed, interpreted, and their most common characteristics, their structure and culture are shown. Critical questions are raised concerning the notion of the Esperanto community as a diaspora, and the confrontation of `finvenkismo' (regarding Esperanto as a common language for everybody in the future) with `Raŭmismo' (using Esperanto for its cultural values without this aim). In conclusion, it is argued that old and new forms of activities and organizations should be clearly distinguished. The Esperanto community can regress, be in crisis, or even disappear, just as it developed.

0 Enkonduko

La demando pri karaktero de E-komunumo akompanas la E-movadon en ĝia tuta ĝisnuna historio. Inter diversaj bildoj tiurilate oni povas trovi imagojn de: "monda familio", "pacbatalantoj", "nacio", "ŝtato", "diasporo". Tiel esprimiĝas pluraj aspektoj de la fenomeno. La gravecon de la demando en nuntempaj cirkonstancoj influas ankaŭ ŝanĝoj, kiuj okazas kaj ekstere kaj interne de la movado. Trarigardo de ĉefaj aliroj al E-komunumo kaj rolo de kulturo en ĝi permesas provon respondi la demandon pri specifeco de E-komunumo.

La provo gvidas al konstato, ke la plejmulto de diversaj aliroj al Esperanto (kaj kiel lingvo kaj kiel movado) imitas la naci-komunuman modelon. Kvankam la elirpunktoj (teoria, esplora kaj empiria) de pensadmaniero pri Esperanto neniel redukteblas al pensado pri ĝi en kategorioj de nacio.

1 Aktualeco de la demando pri E-komunumo

Ekde la 1989-a jaro daŭras ŝanĝoj en ekssocialismaj eŭropaj landoj. Diferenciĝas sociaj (ekonomiaj, politikaj, kulturaj) kondiĉoj de ekzistado de E-movado (aŭ E-komunumo). Tiu ĉi procezo esprimiĝas en kolapso aŭ perdo de organizaj fortoj de E-komunumo, en kontraŭdiro inter malnovaj kaj novaj formoj de movada agado. La fondo de Eŭropa Unio (EU) reelvokis aspirojn de esperantistoj enkonduki Esperanton al tiu eŭropa organizo. Samtempe la plivastigado de angla-usona kulturo, speciale en orient-centreŭropaj landoj, realvokas el historio argumentojn pri sinteno de E-komunumo al la angla lingvo. Sekve plivigliĝas demandoj pri nuntempa idearo de E-movado.

Plifortiĝas ankaŭ kontraŭdiroj ene de la E-movado. Ili rilatas ĉefe al celoj kaj sintenoj de la movadanoj. Tian rolon plenumas i.a. la malo de "finvenkismo", la "raŭmismo" kaj kontraŭdiro inter idealismo (baziĝanta sur "interna ideo") kaj "materialismo", en plej populara senco egala al mono, nomata ankaŭ "praktikismo". La supraj tendencoj speguliĝas en la E-gazetaro i.a. forme de debato pri "raŭmismo" inter Tonkin, Silfer k.a (Literatura Foiro 1994), de diskuto "pri mono" inter Werdin kaj Fettes (Eventoj 1992) kaj en tiaj ĝeneralaj opinioj, kiel en la sekvaj:

La cititaj rimarkoj rilatas al problemo, kiun ni povas formuli jene: ĉu nuntempan E-movadon karakterizas perdo de ĝia ideologia komunumo? Sociologiaj esploroj (kp. Stocker 1996) montras, ke ideologia oferto (difinoj de celoj) de Esperanto konsistas el kvar bazaj proponoj:

1) tradicia, universalisma, en malvasta senco - Esperanto kiel dua lingvo por la tuta mondo;

2) universalisma, en vasta senco - supra celo traktata baze de iu monda idearo (laborista, ekologia, religia k.a.);

3) raŭmisma - Esperanto kiel prizorgata, minoritata kulturo;

4) hobiisma - Esperanto kiel hobio, ne speco de politika aŭ propaca agado (Mickle 1998). Ĉiuj propononoj prezentas du tipojn de agado: peresperantan kaj proesperantan.

2 Pri sociologia aliro al Esperanto

Lastatempe pligrandiĝis la interesiĝo pri sociologio de la Esperanto- movado. Tion atestas laste aperintaj libroj de N. Rašić, F. Stocker, Z.M. Sikosek. Tiel ŝajnas esprimiĝi interesiĝo de esperantistoj pri la stato de sia movado en situacio, kiam kolapsas multaj ĝisnunaj, tradiciaj agadmanieroj.

De ĉiutagaj imagoj pri sociaj fenomenoj, kiujn havas socianoj diferenciĝas scienca bildo de la samaj fenomenoj. Krom "sociologio de normala prudento" (Znaniecki 1976) ekzistas scienca sociologio. Ne egalas, kiun sociologian tendencon oni uzas kiel fundamenton por esplori la fenomenon de Esperanto.

2.1 Normalprudenta aliro al E-komunumo

Sociologia aliro al Esperanto-komunumo estas ligita kun diversaj antaŭjuĝoj kaj stereotipoj. Al ili apartenas ankaŭ specifaj imagoj devenantaj de "sociologio de normala prudento". En ĝi individua, normala prudento estas ununura fonto de ĉiuj ĝeneralaj konstatoj. Tri eraroj de tiu ĉi sociologio karakterizas ankaŭ esperantistojn.

Laŭ la unua eraro de la normal-prudenta sociologio, esperantistoj konas la esperantan movadon (komunumon, kulturon), ĉar ili estas ĝiaj membroj, partoprenantoj, ili "vivas en ĝi". Laŭ tiu ĉi vidpunkto anstataŭ scienco sufiĉas individua sperto kaj "normala prudento". Ju pli longe daŭras membreco, des pli vera devas esti la individua, praktik-devena, normal-prudenta scio pri esperantaj komunumo, movado kaj kulturo.

Laŭ la dua eraro, ĉiuj esperantistoj reagas same al la samaj influoj, ideoj. El tiu ĉi perspektivo ne ekzistus hodiaŭ problemoj pri karaktero de E-komunumo k.a., ĉar jam delonge ĉiuj membroj de E-movado agus laŭ ekz. zamenhofa "interna ideo". Ne estus loko por diversaj komprenoj de la E-komunumo, E-kulturo.

La tria eraro signifas, ke nur depende de cirkonstancoj evoluas aŭ ne, ecoj, kiujn ĉiuj havas de momento de sia naskiĝo. Ekesti esperantisto - membro de la komunumo - signifus realigi sian naskiĝdevenan potencialan kapablecon, trovante en sia socia ĉirkaŭaĵo ekz. jam ekzistantajn E-organizojn.

Tiuj ĉi tri eraroj de la normal-prudenta sociologio, gvidus al la sekva bildo de E-komunumo: sciencsociologiaj esploroj pri ĝi ne estas bezonataj. Ĉiu membro de la komunumo havas sian propran, veran scion pri karaktero de la esperanta komunumo kaj ĝia kulturo.

2.2 Sciencsociologia aliro al Esperanto kaj E-komunumo

Por normalprudenta sociologia aliro, diferencigo inter Esperanto kiel lingvo kaj Esperanto kiel movado ne estas esence grava. Ĉe la sciencsociologia aliro estas alie. Ĝi permesas sekve, enkonduke, skizi la problemaron pri E-komunumo:

· socia aro de esperantistoj (homoj, kiuj konas E-on) ne estas la sama fenomeno kiel socia komunumo de esperantistoj, kiuj formas specon de socigrupo;

· E-komunumo estas pli mallarĝa ol E-a socia aro; tio devenas de la sekvaj faktoj:

· E-komunumo diferenciĝas kiel socia fakto kaj kiel objekto de socia konscio; en tiu ĉi lasta kazo kun ĝi ligitaj estas sociaj imagoj, deziroj ktp.; pro tio sociologio de E-movado kaj komunumo ne egalas kun sociologio de iliaj ideoj;

· laŭ la socia konscio la E-komunumo enhavas imagojn pri si, pri siaj membroj (esperantistoj) kaj pri eksteruloj (neesperantistoj);

· normalprudentaj bildoj de la komunumo ne estas la samaj kiel sciencsociologiaj;

· E-komunumo estas kondiĉo por ekzisto de la E-movado.

Objekton de sociologio oni traktas pere de teorio pri socistrukturoj. Tio signifas, ke en sciencsociologia aliro al E-komunumo (E-movado) oni povas formuli kelkajn bazajn tezojn, kiuj permesas precizigi la priskribatan problemaron.

Laŭ interna strukturo de sociologio la esplorado de la E-komunumo (E-movado) devas rilati al la tri teorisociologiaj niveloj.

La unua - teorio de la scienco kaj humanisma kono - signifas i.a. bezonon akcepti kriterion, surbaze de kiu certajn pensadmanierojn pri E-komunumo (ĝia movado) oni traktas kiel sciencajn kaj aliajn kiel ne sciencajn, ekz. ideologiajn. Alia devo estas konscia akcepto de iu teorio pri sociaj evoluleĝoj de E-komunumo.

La dua nivelo - teorio de socio kiel tuto - enhavas tiajn teoriarojn kiel teorion de E-komunumo (ĝia movado) kaj teoriojn de ilia rilato al: gento, popolo, nacio, civilizo, agado, proprietaĵo, sociklasoj, ekonomio, kulturo (arto, scienco, eduko), familio, religio, lingvo, personeco, devio. Alie dirante, esplorado de E-komunumo ne eblas sen iu ajn teorio de socio kiel tuto.

La tria nivelo - teorio de pasintaj kaj nuntempaj sociaj strukturoj kaj procezoj - devigas diferencigon inter ekz. teorio de E-komunumo (E-movado) antaŭ la dua mondmilito kaj teorio de ĝi post la jaro 1989.

Esperantaj komunumo kaj movado kiel esplorobjekto de sociologio estas sociaj strukturoj, kies ŝanĝojn (reproduktadon kaj evoluon), genezon kaj malgenezon studas tiu ĉi sciencobranĉo.

E-komunumo kaj E-movado, kiel socistrukturoj, ne povas konservi sian ekzistadon, sian daŭrecon, pere de speco de ŝanĝo, kiu estus nur pura reproduktado. Nepra kondiĉo de ĝia ekzistado kaj daŭro estas evoluo. Do tia ŝanĝo, kiu enhavas momenton, kiam aperas novaj elementoj, momenton de pereo de malnovaj elementoj kaj momenton de rekreo de la elementoj, kiujn E-komunumo havis en periodo de sia genezo. Tiel, kiel ne eblas - almenaŭ ĝis nun - plilongigo de ekzisto kaj daŭro al homo pere de pure reprodukta ŝanĝo: t.e. restarigi infanecon aŭ junecon al oldulo; tiel ne eblas restarigi karakteron de E-komunumo el la jaroj 1914-1930 al nuntempa periodo.

Esplorado de la procezoj de genezo kaj malgenezo rilatas al aperado kaj malaperado de tutaj E-komunumoj (ekz. E-komunumo en Rusio dum stalinisma periodo) aŭ de apartaj elementoj de ĝi (ekz. morto de multaj esperantistoj - membroj de la universala E-komunumo dum mondmilitoj).

En esperanta medio preskaŭ kutima iĝis plendo pri manko de sociologiaj esploroj pri E-movado kaj ĝia kulturo. Vera stato ŝajnas esti iomete alia. Jam ekzistantaj prilaboroj (ne tro abundaj - tio veras) aŭ praktike ne estas sufiĉe konataj kaj uzataj, aŭ ili estas ne kompareblaj. Baze de esploroj analizataj far N. Rašić (Rašić 1994) - oni povas rimarki esencan limigon de ĝisnunaj aliroj.

Ekzistantaj esploroj (plej ofte enketilaj) tro malofte entenas sufiĉajn datumojn pri socia pozicio de respondantoj. Limigo al eduknivelo ne sufiĉas. Same kiel deklaritaj sintenoj pri individua partopreno en E-vivo, pri Esperanto mem. Restas tamen vera konstato de N. Rašić: "Sed ja: teoriaj esploroj fakte ne ekzistas" (Raŝić 1994). Tiu ĉi manko favoras al difinaj miskomprenoj. Unu el ili estas la problemo pri diferenco inter E-movado kaj E-komunumo (kiel lingva komunumo kaj kiel ideologia komunumo).

3 Pri kompreno de E-movado kaj E-komunumo

En verkoj pri la historio de Esperanto oni trovas interesantan nin problemon. "Historio de la lingvo Esperanto" de E. Privat permesas starigi ĝin en sociteorian terenon. La unua el du partoj de la libro temas pri "deveno kaj komenco de Esperanto en la jaroj 1887-1900". La dua parto rilatas al "la movado" en la jaroj 1900-1927 (Privat 1935/1982). La aŭtoro mem tiel karakterizas ilin: "En la unua volumo (...) temis antaŭ ĉio pri la lingvo. En la (...) dua parto mi provas montri, kiel Esperanto kreis al si publikon kaj fariĝis rimarkinda socia fenomeno. Temas ĉefe pri la movado..." (elstarigo far Z.G.).

Esenca problemo traktata far E. Privat estas la demando pri interrilatoj inter komunumo de esperanta lingvo (E-komunumo) kaj E-movado. Tiu ĉi problemo ne ekzistas enkadre de tiu aliro, kiu lingvon traktas nur kiel abstraktan sistemon (strukturon) sendependan principe de sociaj rilatoj. Privat premisas alian vidpunkton pri la lingvo. Ĝin, koncerne Esperanton - laŭ nia interpreto - esprimas la sekvaj tezoj:

· lingvo estas socia fenomeno uzata per "gento" - esperantistoj,

· vortaro, gramatiko kaj fonetiko de Esperanto devenas de (jam pli frue ekzistantaj) diversaj lingvo-grupoj,

· lingvo estas nur unu el la elementoj de socia vivo de la E-komunumo,

· historio (evoluo) de Esperanto esprimas historion (evoluon) de E-komunumo ("E-gento") (Privat 1982),

· de sociaj kondiĉoj (internaj kaj eksteraj) de E-komunumo dependas natureco de la lingvouzado; tamen ĉiam ekzistas certa kontraŭdiro inter ĝi kaj lingvo-logiko; "Beaufront" - skribas Privat (1935/1982: 68) - "preferis por lingvo logikon ol naturecon kaj kredis al ebleco de leĝfaranta aŭtoritato anstataŭ libera vivado."

· historio de Esperanto kiel socia fenomeno ne estas reduktebla al historio de E-komunumo; same kiel historio de E-movado ne estas reduktebla al historio de E-komunumo kiel komunumo de lingvouzantoj.

Socilingvistika aliro al Esperanto, karakteriza por Privat rilatas al branĉo de lingvistiko, kiu studas tiujn aspektojn de interrilatoj inter lingvo kaj socio (socia komunumo), kiel lingvan specifecon de sociaj grupoj, nivelojn de uzata lingvo k.a. La teoria perspektivo situas flanke de tiuj konceptoj, por kiuj - kiel rimarkis G. Waringhien: "Lingvo estas esence socia fenomeno, ĉar ĝia tuta valoro kaj unua funkcio estas ebligi la interŝanĝon de emocioj, de deziroj, de ordonoj, de malpermesoj, de argumentoj." (Waringhien 1991: 317).

Surbaze de tiu ĉi aliro, la konvinko de Privat, ke la lingvo Esperanto mem "kreis al si publikon", "submetis al si la senordajn amasojn de novaj aliĝantoj" estas nur ŝajne kontraŭdira al trakti la lingvon kiel socian fenomenon. Ĉar lia priskribo de la lingva ligilo sugestas akcepton de la Zamenhofa "interna ideo". Laŭ Privat (Privat 1935/1982: 68; 10) tiu "bela poezia sento", kiu rilatas al "interhoma fratiga flanko" de interrilatoj "inter la Esperantistoj ĉiulandaj"; tiu "spirito de la lingvo donata pere de verkistoj (...) en la unua periodo de la Esperanto- evoluo"; tiu tre forta spirito, kiu tre fervore kunigas Esperantistojn kun Esperanto kvazaŭ popolon kun ĝia lingvo"; tio estas "interna blovo" (elstarigo far Z.G.). Malgraŭ la idealisma esprimo E. Privat konsekvence traktas la lingvon kiel socian fenomenon. Eĉ ĝia "spirito" devenas de la rezultoj de agado de E-komunumanoj (estas "donata pere de verkistoj"). La E-komunumo, kiun priskribas E. Privat, estas lingva komunumo, samtempe - kondiĉo por la ekzisto de e-movado.

E-komunumon kiel specon de socigrupo (Merton 1985) oni povas kompreni jene: Tio estas minimume 3 lingvouzantoj (esperantistoj), havantaj konscion "ni", komunikantaj inter si laŭ stabiliĝintaj modeloj, atendantaj certan konduton de siaj grupanoj, kiun ili ne atendas de "eksteruloj".

E-movado kiel speco de socia movado signifas pli alte organizitajn, relative longdaŭrajn kolektivajn penojn de E-komunumo kiel tuto (t.e. de organizita aro de E-komunumoj kaj individuaj esperantistoj) por realigi socian ŝanĝon cele fari Esperanton elemento de ĉiutagaj internaciaj lingvaj kontaktoj en la mondo. E-movado enhavas:

· specifajn celojn ligitajn kun: normoj de internacia kaj interpersona komunikado; valoroj devenantaj el pritakso pri internacia rolo de naciaj lingvoj,

· koheran organizadon por atingi celojn kaj konservi senton de komunumeco en pli longa tempo,

· unuigantan ideologion - ideojn, ideologiojn; E-movadanoj ne havas la samajn kredojn, sed konservas bazajn valorojn kaj konvinkojn pri normoj.

En tiu ĉi loko ni povas konkludi, ke E-komunumo kiel tuto (universala E-komunumo) estas strukturo, kiun kreas diversaj (lokaj, regionaj, landaj, naciaj, kontinentaj) E-komunumoj kaj indivuaj esperantistoj-lingvouzantoj. Tamen ne ĉiuj E-komunumoj (kaj apartaj lingvouzantoj) ekzistas kiel elementoj de E-movado.

4 Pri karakterizoj de E-komunumo

Male ol opinias W. Żelazny (Żelazny 1998), la sociologio de E-komunumo (E-movado) ne reduktiĝas al priskribo de ĝia "loko" inter aliaj sociaj grupoj, movadoj kaj fortoj. Kvankam tiu ĉi karakterizo estas grava, sed ne la plej grava por sociologia esploro. Ĉefa celo devus esti analizi la specifecon de la komunumo, movado, ĝian internan socian strukturon, efektivecon en realigado de movadaj taskoj.

Nur baze de tiu analizo eblas prezento de la "loko", ĉar la E-komunumoj, la E-movado mem, kiel pruvas tion ĝia historio, estis kaj estas ankaŭ portantoj de diversaj ideoj de aliaj sociaj grupoj, movadoj (ekz. laborista).

Diversaj karakterizoj de E-komunumo montras i.a. malfacilaĵojn ligitajn kun kompreno de ĝia specifeco. Trarigardo pri la plej signifaj aliroj permesas pli bone priskribi fonton de la problemoj.

4.1 Priskriboj laŭ nacia modelo

La graveco de la lingvo, nekomparebla kun "normalaj", "naturaj" lingvoj, por ekzisto de la E-komunumo influas provojn prezenti ĝin pere de lingvo-kriterioj: Wood (1979) deklaras, ke la E-komunumo estas ne etna, ne teritoria, memvola lingvokomunumo, simila al diasporo".

Tiu ĉi aliro premisas naci-komunuman modelon, rezulte favoras konservi sopirojn pri Esperantio kun sia propra ŝtato. Diasporo (etimologie la vorto devenas de la greka: diaspora "disigo"; de diaspeirein "disiri") signifas ian antaŭan staton de iu nacia aŭ religia komunumo, kiam ĝiaj membroj vivis kune sur iu teritorio. Tio neniam estis sperto de esperantistoj, ili neniam disiris. De tio tamen ne devenas, ke diasporo ne rilatas al nacio (nur al gento); ĝi rilatas kaj al gento (ekz. indianaj gentoj) kaj al nacio (ekz. Judoj). Analogio de la esperantistaro kun diasporo ne estas plena. Kvankam ĝi spegulas realan econ de E-komunumanoj, la saman kiu karakterizas disirintajn naciajn aŭ religiajn komunumojn. Sed E-komunumo ne estas disigita komunumo.

Dilemo kompreni la karakteron de E-komunumo esprimiĝas ankaŭ forme de la demando: "Esperanto-popolo: ĉu subkulturo, etno aŭ nacieco?" (Szilvási 1992). Oni solvas la dilemon ekz. tiel, kiel faras tion Szilvási: E-komunumon kreas esperantistoj (t.e. esperanto-parolantoj, konantaj historion, strukturon, kulturon, kutimojn de e-movado), kiujn kunligas "en tiu nedifinita e-socio" ecoj de nacieco, komunaj: lingvo, historio, kulturo, interna strukturo, kutimoj, tradicioj, valorsistemo, deveno; esperantistoj vivas diaspore kaj ilia komunumo ("popolo") ne estas nacieco, kvankam ĝi havas similajn trajtojn.

Ni povas rimarki ĝustecon de la konstato, ke esperantistoj ne havas komunan devenon. Tamen opinio pri ilia diaspora vivo ("same kiel palestinoj, judoj - ekster Izraelo, ciganoj") ne estas akceptebla.

Tre natura - pro modelo de nacia lingvo - ŝajnas pensado, kiu traktas E-komunumon en kategorioj de nacio:

· ideo de E-loĝkomunumo aperas forte influata pere de nacia modelo de la lingva komunumo havanta sian propran teritorion.

Historie ekzistas du formoj de E-loĝkomunumoj: la unua estas E-ŝtato, fondata laŭ ŝtata modelo sur iu difinita terpeco, kaj la dua - hejmkomunumo. Ekzemplo de la unua estas i.a. Moresneto, kies inicianto Gustave Roy realigis projekton pri "esperantista ŝtato" en la jaroj antaŭ la unua mondmilito (Pirlot 1987; Schrymecker). Baze de unika dokumentaro kolektita far Ch. Lavarenne (Lavarenne 1997) oni povas konstati, ke dekomence de la E-movado ekestis minimume 66 ideoj kaj praktikaj provoj fondi esperantajn loĝ- kaj hejmkomunumojn. Plej multaj okazis en Francio (19), poste en Japanujo, Germanio, Pollando (po 4), en Italio, Rusio, Brazilo, Usono (po 3), en Bulgario, Nederlando, Slovakio (po 2).

Plej multe da provoj okazis en la jaroj 1981-1990 (19). De la jaro 1991 ĝis la jaro 1996 estis 13 (registritaj) kazoj.

Alian aliron reprezentas provoj uzi difinon de socio por priskribi E-komunumon. Tiucele estas certe alloga vasteco de la difino ligita kun multaj realaj similaĵoj ne nur lingvaj:

· Ideo pri E-komunumo kiel "Esperanto-socio" devenas jam de Zamenhof, kiu - laŭ H. Tonkin - "(...) antaŭvidis ne kolektivon, kiu uzas komune lingvon, sed lingvan komunumon, en kiu la nocioj lingv' kaj komun' kvazaŭ kunfandiĝas semantike" (Tonkin 1994: 99); problemo, kiu aperas ĉe tiu kompreno rilatas al baza diferenco inter sociologiaj difinoj de lingva komunumo kaj socio; eĉ plej multflanke sociologie priskribita universala E-komunumo ne estos socio (pro manko de komuna ekonomio) kaj iu ajn landa E-komunumo ĉiam estos nur unu el la elementoj de la socio kiel tuto.

· La konvinko, ke Zamenhof antaŭvidis esperantlingvan socion akompanas bildon de E-komunumo kiel specifa, ĉar sekundara rilate al origina - primara socio, "help-socio" (Révész 1985 ); enkadre de tiel komprenata E-komunumo Esperanto funkcias kiel "help-lingvo"; fakte tiu ĉi bildo spegulas apartajn realajn fenomenojn; tamen, se oni komprenas ĝin laŭvorte kiel help-socion, ĝi tia ne estas ĉefe pro tio, ke "E-socianoj" ne havas sian propran ekonomion, dank' al kiu ili ricevadus pro sia laboro vivperilojn, kio estas fundamenta eco de ĉiuj originaj socioj.

Ni povas rimarki, ke ankaŭ aliro surbaze de analogio kun socio plenumas du rolojn: ideologian rolon - alvalorigas la E-komunumon, konservas ĝian identecon; kaj konan rolon - malkovras multajn realajn ecojn ligitajn kun sekundareco de E-komunumo rilate al "vera socio".

Komparado de diversaj komunumoj (ekz. entreprenaj) kun familio iĝis nuntempe tre populara; ilia membraro estas prezentata kiel unu familio; ankaŭ E-komunumon oni traktis kaj ofte traktas sammaniere:

· E-komunumo estas "la rondo familia" ; tiu ĉi metafora esprimo devenanta de Zamenhof havas la klaran celon: substreki neformalan, originan, senperan karakteron de rilatoj inter komunumanoj, en tiu senco, ke en la komunumo ne plej gravas funkcioj, sociaj pozicioj, titoloj, ĉar same kiel en familio kalkuliĝas ĉefe parencrilatoj, en la komunumo kalkuliĝas egalvaloraj interrilatoj de ĝiaj membroj; ĉiuj E-komunumanoj estas en siaj rilatoj egalaj; tiu ĉi vidpunkto apartenas al ideologio de E-komunumo, kies funkcio estas konservi identigon kun la komunumo.

· Alian specon prezentas aliro, kiu traktas E-komunumon laŭ religia modelo. Apartenas al tiu kaj nuntempaj stereotipoj de neesperantistoj pri esperantistaro, kiuj i.a. vidas en ili "atestantojn de Jehova", kaj imagoj devenantaj el Zamenhofa koncepto de homaranismo, aŭ el praktiko de nuntempe ekzistantaj religiaj E-komunumoj, ekz. Oomotoanoj, bahaanoj.

Se oni vidas specifecon de E-komunumo en iel ajn komprenata religio, tiam - kompreneble - tio estas limigita rigardo, vera rilate al certa tipo (religia) de E-komunumoj, sed ne al aliaj komunumoj kaj ne al la E-komunumo kiel tuto.

· Surbaze de historiaj spertoj ĉefe en la ekssocialismaj eŭropaj landoj elkreskis maniero de pensado kaj skribado pri E-komunumo en politikaj kategorioj; ekz. en stalinisma kaj neostalinisma periodoj (ĝis la 70-aj jaroj) kiel danĝera komunumo (Lins 1988), kies transnaciaj rilatoj estis traktataj kiel servantaj al malamikoj de socialisma (komunisma) reĝimo. Riĉeco de nomumoj havis sian tre dramajn konsekvencojn; i.a. la tuta estraro de la Sovetunia Esperanto-Asocio estis arestita en la jaro 1938; tiucele oni uzis argumenton pri organizado de "trockia-esperanta-spiona centro"; membroj de E-komunumo estis traktataj laŭ tiu ĉi maniero; reflektiĝon de tiu ĉi rilato al esperantistoj oni trovas en "Gulag arkipelago" de Solĵenicin (Solĵenicin 1975): "Kaj kiu ne estas en tiu ĉi Tugundo! Renkontiĝas nazo je nazo estintaj studentoj, esperantistoj, kamaradoj el blankarmeo."; "(...) tiuj ĉi ducent kvindek mil homoj povus plu vivi. Sed, por esperantistoj, tio reale estis tranĉilo sur la gorĝo (...)" (propra traduko).

En politika fono troviĝas ankaŭ rilato al E-komunumo, laŭ kiu E-komunumo estas revolucia komunumo. Tiam oni traktas ĝin kiel fonton de movado celanta ŝanĝi ĝisnunan socian ordon. Por eviti miskomprenojn ĉi rilate, oni devas diferencigi tri diversajn fenomenojn:

Sintenoj, ligitaj kun politika kompreno de E-komunumo, trovas sian klarigon en la sociaj kondiĉioj, kiuj influas ankaŭ esperantistojn. Ekstera socipolitika fono de la komunumo esprimiĝas kiel influanta ĝian funkciadon - el historio devenas ankaŭ ekzistado de "esperantistaj komunumoj de nazioj" (Lins 1988). De tiu ĉi vidpunkto E-komunumoj neniam estas "pure esperantaj", sinprezentas influoj de diversaj sociaj fortoj, dank' al kiuj ili ekzistas.

4.2 E-komunumo kiel "Esperantio"

UEA enkondukis la nocion "Esperantio" en la jaro 1908. Ĝi signifis membrojn de UEA ligitajn per fortaj solidarecsentoj. Oni povas rimarki, ke tiel komprenata E-komunumo estis komunumo de sentsintenoj.

S. Révész en sia studo pri "Esperantio" (Révész 1985) konstatas: "Esperantio mi nomas tiun socian makroobjekton, kies diferenciga specifo estas la esperantlingveco."; "Esperantion ne povas kunteni ideologio, ideo, ĉar la lingvo disponiĝas por homo de ajna ideologio (eĉ faŝisto kapablas ellerni kaj uzi ĝin) (...)"; ankaŭ "(...) iu difinita modelo de socia kunvivado (kiel ekzemple certaj sektoj), ĉar Esperanto uzeblas en ajna socia kunteksto, do formigrado en apartan E-lingvan socion ankaŭ ne estas adekvata vivmodo de Esperantio."

Malgraŭ la supra opinio, "Esperantion" povas kunteni ideologio. Ĝuste ideologio de Esperantio. Historia funkcio de tiu ĉi imago pri karaktero de E-komunumo estas realigata enkadre de individuaj sintenoj. Ideo de Esperantio havas historie pozitivan ideologian sencon - favoris kaj favoras al sento de indenteco kun E-komunumo. Tamen tia ĝia rolo ŝajnas aparteni jam al pasinta periodo de la E-movado. La ideo de "Esperantio", konstruita baze de sintenoj de solidareco inter lingvouzantoj, iĝas pli kaj pli malforta en nuntempaj sociaj kontraŭdiroj karakterizaj ankaŭ por E-komunumo.

5 Problemo pri strukturo de E-komunumo kaj ĝia kulturo

Inter diversaj aliroj al E-komunumo oni povas trovi opiniojn pri tio, ke: Ĝi ne havas sian materian bazon, aŭ tion, ke ĝi ne enhavas demandon pri proprietaĵrilatoj. Ambaŭ konstatoj estas eraraj.

Materia bazo de la esperanta komunumo estas ne nur luitaj sidejoj, sed ankaŭ havaĵo, kiu estas bazo de ekzisto de ĝia (universala) organizo. Ankaŭ E-kulturo havas sian materian flankon, ne nur spiritan.

Eĉ mallonga trarigardo pri la plej tipaj priskriboj de sociologia "esenco" de la E-movado (komunumo) montras tamen kiel malproksimaj de la supra konstato povas esti imagoj pri E-kulturo.

· Surbaze de modelo de nacio: E-kulturo sin prezentas kiel transnacieca kulturo (nereduktebla al naciaj kulturoj), aŭ estas komprenata kiel nur E-lingva esprimiĝo de diversnaciaj kulturoj.

· Apartan vidpunkton prezentas konstato: "mia lingvo estas mia nacio", kiu permesas praktike trakti E-lingvon kiel E-kulturon. Tiun ĉi perspektivon en "pura formo" enhavas la lingva modelo de la movado (komunumo): ne etna, ne teritoria, memvola lingvokomunumo, similas al diasporo . Membro de ĝi povas diri: mia E-kulturo estas E-lingvo.

· Laŭ la ŝtata modelo, en kiu e-ŝtato devas havi sian propran teritorion, E-kulturo aperas kiel limigita al tiu ĉi teritorio.

· Kompreno de la movado (kaj de komunumo) en kategorio de socio-modelo gvidas al bildo de "help-socio" kaj konsekvence al ebla imago pri "help-kulturo", t.e. E-kulturo estanta helpilo por bezonoj, kiujn ne eblas realigi kadre de kulturo de konkreta socio.

· Familia modelo signifas komprenadon de E-kulturo en kategorioj de kulturo karakterizaj por senperaj interpersonaj kontaktoj, en kategorioj de sintenoj, kiuj ŝajnas esti specifaj nur por esperantistoj ligitaj en "rondo familia".

· Religia modelo sekvas imagon pri E-kulturo kiel religie misticisma fenomeno, kiun oni povas partopreni nur dank' al kredo, kiu ligas kun E-movado historie ideojn (ekz. "internan ideon", "homaranismon").

· Politika (revolucia) modelo gvidas i.a. al imago pri revolucia karaktero de E-kulturo, t.e. al konvinko, ke la kulturo mem sufiĉas por atingi movadajn celojn, ĝi plej ofte estas ĉi tie komprenata en "idealismaj" -, en plej populara senco - kategorioj, ekz. kiel "spirita kulturo", nome arto.

· Modelo de Esperantio permesas kompreni E-kulturon kiel fortajn solidarec-sentojn rilate al aliaj esperantistoj, kiel econ de ilia sinteno.

Dume esperanta kulturo kiel elemento de E-komunumo estas kunmetita el: arto, scienco kaj eduko, kondutmaniero, kredoj. Do, la praktiko redukti E-kulturon al arto, kie ,,la literaturo estas la sola kulturtereno, kiu estas mezurebla al tiu de aliaj lingvokomunumoj" (Koutny 1998), pli malriĉigas la veran fenomenon kaj pensadon pri ĝi. Krome la E-kulturo mem ekzistas en diversaj formoj.

5.1 Esperanta amas-kulturo

Ekzistas bazaj literaturaj E-verkoj, aŭ originalaj aŭ tradukitaj, kiuj apartenas al la fundamento de e-kulturo, inter alie oni trovas ĉi tie tradukaĵojn de Zamenhof same kiel lian tezojn pri "interna ideo", kiu verdire devus esti mem fonto de la esperanta kulturo. Tamen: "La erara koncepto de la `interna ideo' kuŝas i.a. en tio, ke oni identigas la lingvon kun konkretaj komunikadaj celoj por kiuj Esperanto servu!" ( Blanke 1979: 201).

Al esperanta amas-kulturo apartenas ankaŭ kursoj de la lingvo. Same kiel universalaj kongresoj.

Certagrade gravas ankaŭ E-gazetaro. Ĝia amaseco estas tamen tre relativa. Dependas kaj de eblecoj aĉetadi E-revuojn far esperantistoj de la tuta mondo kaj de atingebleco de revuoj.

Specifa fenomeno kadre de la E-amaskulturo estas E-folkloro. Apartenas al ĝi troigo pri uzo de E-simboloj far certaj esperantistoj kaj la fenomeno de eternaj komencantoj.

5.2 Esperanta elit-kulturo

Tiu ĉi formo de la E-kulturo rilatas ĉefe al: profesiaj agantoj de la E-movado, funkciuloj de la movado, kreantoj de la esperantaj arto, scienco, edukado-klerigado (iliaj institucioj) kaj al tiuj membroj de E-movado, kies financa stato permesas ne nur partopreni diverslokajn E-aranĝojn, sed ankaŭ subteni certajn formojn de E-movado, praktike influi direktojn de ĝia evoluo.

Esperanta elito diferencas de la aliaj membroj de E-movado i.a. ne simple pro sia alta nivelo de la lingvokono, sed ĉefe pro eblecoj sisteme partopreni diversajn E-kunvenojn, gravajn por E-movado, aŭ pro socia pozicio okupata enkadre de la esperantistaro (certaj esperantistoj: kreantoj, sciencistoj, ĉu instruistoj).

5.3 Esperantaj subkulturoj

Koncerne la plej popularan formon de E-kulturo: la kluba kulturo, kadre de kiu membroj de la E-movado kultivas siajn valorojn en fermitaj grupoj, oni povas konstati, ke depende de valororientita grupa sinteno dominanta en la kluboj ekzistas ankaŭ E-subkulturoj. Subkulturo de esperantistoj-fervojistoj, de esperantistoj-handikapuloj, de esperantistoj-samseksemuloj ktp. Praktika esprimo de ilia E-subkultureco estas la fakto, ke tiuj ĉi grupoj principe malofte kontaktiĝas inter si.

5.4 Esperanta kontraŭkulturo

Nuntempe, plej bone esprimas ĝin ago-tago. Esence tiu ĉi agado kontraŭas kulturon limigitan al klubaj kadroj, kiel formon de la amasa E-kulturo kaj E-subkulturo. Ĝi akceptas la alfrontadon de valoroj de E-kulturo kun la ekstera mondo. Ĝia slogano povas esti "ni eliru surstraten!".

5.5 E-komunumo kaj naciaj kulturoj

Estas sufiĉe popularigita diferenco inter kulturo de esperantistoj (nacia kulturo) kaj esperanta kulturo, kiun ili ankaŭ reprezentas. Malgraŭ tio ofte okazas miskomprenoj. Pro diversaj kaŭzoj oni tamen egaligas (nacian) kulturon de esperantistoj kaj esperantan kulturon.

Specifaj valoroj de E-lingva kulturo estas (Leyk 1985):

1) proksimigi atingojn de naciaj kulturoj, emfazante kulturojn malpli konatajn, demokratigi kulturan heredon,

2) prezenti valorojn teorie kaj tempe universalajn,

3) prezenti pozitivajn ecojn de la individuo, estimi nacian specifecon,

4) kontraŭstari militkonfliktojn - paca kunvivado.

La suprajn ecojn de la E-kulturo ne ŝanĝas ĝia fundamenta karakterizo. Laŭ W. Auld (1986): La diferenco inter E-kulturo kaj naciaj kulturoj esprimiĝas en inkluziveco kaj ekskluziveco, t.e. E-kulturo estas malfermita, ĝi riĉiĝas per la naciaj kulturoj, dume naciaj kulturoj estas fermitaj al aliaj naciaj kulturoj.

6 Ĉu perdita komunumo?

Ĉu nuntempe E-movado kiel tuto perdis sian universalan E-komunumon? Plej akre la demando aperas en la diskuto pri raŭmismo. Laŭ la plej gravaj konkludoj de ĝiaj reprezentantoj universala e-komunumo ne ekzistas. Tiu konkludo devenas de la sekvaj tezoj de "La Manifesto de Raŭmo".

· Krizo de identeco kun celoj de la E-movado, rezulte de kiu "ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj."

· Kritiko de la praceloj: "la faligo de la angla estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj;"

· Celoj: disvastigi Esperanton kiel a) propedeŭtikon por lingvoinstruado, b) kontaktojn inter ordinaraj homoj, sendiskriminaciaj, c) novtipan internacian kulturon;

· Kongresoj estas vojo al kresko, sed plej grava estas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj internaciaj konferencoj;

· La kredo, ke komence de la dua jarcento ni kapablas ankaŭ prezenti ion kulture originan kaj internacie valoran.

En la E-gazetaro oni povas trovi jenan opinion: en ekssocialismaj (komunismaj) landoj ekzistas pracelismo, kaj E-movado en demokratia, libera mondo estas egala kun raŭmismo. Tiu ĉi lasta signifas, ke ekzisto kaj prospero de Esperanto "estas celo en si mem", Esperanto estas "unu el la valoroj de civilizacio", kaj por sia ekzisto esperanto "bezonas nek la strukture organizitan Movadon, nek politikan apogon, nek fanfarojn." (Żelazny 1998: 4).

Preskaŭ ĉiam la E-movado enhavis en sia historio tiel komprenatan raŭmisman momenton: Esperanto - nur kultura fenomeno, libera de praceloj, ĝuata en biblioteko, hejme, en grupo de geamikoj. Ekzisto de tiaj sintenoj estas plej normala fenomeno. Tamen ne tiaj sintenoj decidas pri evoluo de la movado. Vivi en (kultura) esperanta ebura turo, aŭ trakti Esperanton - se uzi esprimon de H. Hesse - kiel ludon per vitraj bidoj - por certaj homoj estas alloga, sed ne ili influas popularigadon de esperanto. Ili - praktike vivas en getto de bibliotekaj bretoj kaj de same pensantaj kaj agantaj geamikoj. Ne por ili estas tasko konkvinki kontraŭulojn de E-movado. Esperantan memidentecon ili serĉas inter la samaj, ne en kontakto kun aliaj, kiujn oni devas provi konvinki. Laŭ T. Carlevaro, kiu trafe opinias, ke "finvenkismo" kaj "raŭmismo" esprimas gravan miskomprenon: La plej granda raŭmisto de tiu ĉi jarcento estis (...) Hector Hodler, kiu fondis UEA-n ĝuste por kunligi la komunumon kaj vivigi ties kulturon (Carlevaro 1998).

El E-movad-historia perspektivo raŭmismo estas nenio nova. En moderna kostumo aperas malnovaj ideoj de: neutraleco, kultura rolo de Esperanto. Raŭmismanoj - pro sia kultura sinteno - devas legi E-librojn, uzi E-vortarojn. Vortarojn, kiuj devenas ankaŭ (kiel PIV) el periodo de granda kvanta kaj kvalita evoluo de la movado. Oni povas imagi, ke por ili ne gravas, ke esenca disvolvo de E-movado tiutempe estis rezulto de ĝia ligo kun laborista movado. Ili ankaŭ ne rimarkas gravan kontraŭdiron: por anonci sian manifeston kaj realigi ĝin, ili bezonas E-movadon (ĝiajn produktojn), kies ekziston (male al Hodler) ili neglektas.

Ekzistas opinioj pri la movado, kiuj ne trapasas la limojn de la normalprudenta scio. La specifeco de la E-komunumo ne permesas tamen, ke oni akceptu facilajn analogiojn anstataŭ rezultojn de sociologiaj aliroj kaj esploroj. Ĝian apartecon ne redonas konceptoj pri popolo, ŝtato, nacio, socio k.s. E-komunumo estas nek popolo, nek nacio, nek ŝtato, nek diasporo k.s. Ĝi estas specifa - pro specifeco de la lingvo - speco de socia grupo, kaj pro la sama kaŭzo - specifa tipo de socia movado.

Enkadre de la E-movado okazas ŝanĝoj, kiuj signifas ankaŭ perdon de certaj, ĝisnunaj agad- kaj organizaj formoj de E-komunumo. Ĝi mem ŝanĝiĝas. Pensado pri ĝi bezonas klaran distingon inter malnovaj kaj novaj formoj en kiuj ĝi ekzistas kaj konscion, ke nek universala E-komunumo, nek E-movado estas donitaj unu foje por ĉiam; ili povas samegale esti en retroiro, krizo, povas malaperi aŭ evolui.

Bibliografio

Auld, William (1986): Kulturo kaj internacia lingvo, Chapeco: Fonto, 120 p.

Banks, J.A. (1972): The Sociology of Social Movements. London

Blanke, Detlev (1986): "Pri la `interna ideo' de Esperanto." En: Blanke, Detlev (Red.): Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 182-208.

Carlevaro, Tazio (1977): "Sociopsikologio kaj grupdinamiko de la esperanto-movado". En: Studoj de Kultura Centro Esperantista n-ro 7. La Chaux-de-Fonds: Kultura Centro Esperantista, 36 p.

Duc Goninaz, Michel (1988): "Formiĝo de ideologiaj modeloj pri la rolo de Esperanto". En: Ĉolić, Senad (Red.): Sociaj aspektoj de la Esperanto-movado, Sarajevo: Savez za Esperanto BiH, 12-16..

Fettes, Mark (1998): "Principoj kaj praktiko en la Esperanto-komunumo". En: Al Lingva demokratio. Rotterdam: UEA, 88-92.

Fighiera, Gian Carlo (1996): "Danĝera artikolo". En: Eventoj, n-ro 0101, p.1.

Forster, Peter G. (1982): The Esperanto Movement, The Hague (etc.): Mouton, 413 p.

Galor, Zbigniew (1997): "Esperanto - movado kaj ĝia kulturo. Kelkaj sociologiaj rimarkoj". En: Koutny, Ilona/Kovács, Márta (Red.): Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto. Budapest: Steleto & ELEI, 103-106.

- (1998): "Danĝeraj skemoj". En: Literatura Foiro, nr-o 176.

Golden, Bernard (1995): "Kaŭzoj kaj prevento de kulturŝokoj". En: Literatura Foiro, n-ro 158, 325-330.

Ignev, Canko T. (1988): La rolo de la sociologiaj esploroj en la vivo de la esperantista movado. En: Čolić, Senad (Red.): Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Sarajevo: Savez za Esperanto BiH, 91-97.

Kleef, van C. (1965): La Homaranismo de D-ro L.L. Zamenhof. Historia enketo pri la naskiĝo kaj evoluo de la Zamenhofa Homaranismo (el la nederlanda trad. C. Ribot). Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 34 p.

Korĵenkov, Aleksandro (1998): Esperanto post la jaro 2000. Diskutkajeroj 1. Rotterdam: UEA, 20 p.

Koutny, Ilona (1998): ,,Interkultura komunikado". En: Kongresa Universitato. Montpellier, Rotterdam: UEA.

Krásko Ryszard/Leyk, Jerzy/Żelazny Walter (1983): Zamenhof - Movado - Doktrino. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio, 124 p.

Lapenna, Ivo (1974): Esperanto en perspektivo. Faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo. Rotterdam: UEA, 844 p.

Lavarenne Christian (1997): "Esperanto-komunumoj kaj projektoj". En: Hejmoj. Bulteno pri esperantaj komunumoj n-ro 10, 9-12.

Leyk, Jerzy (1985): "Esperanto-komunumo, kromrezulto, instrumento ĉu subjekto?" En: Biedulski, Czesław (Red.): Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo, Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 47-66.

Lins, Ulrich (1988): La danĝera lingvo. Gerlingen: Bleicher, 326 p.

Lloancy, Marie-Térèse (1995): Esperantistoj kaj normo. Socilingvistika enketo pri parola Esperanto-normo 1992-1995. Lons (Pau): Lloancy (multobl. Man.), 170+XIII p.

Masson, Henry (1996): "Umberto Eco ree pri Esperanto". En: Esperanto, n-ro 5, 90.

Merton, Robert K. (1987): Social Theory and Social Structure. New York.

Mickle, Gary (1998): "Kelkaj alineoj de ankoraŭ verkota Manifesto de hobiuloj". En: LEA/G-Magazino 24; n-ro 4, p.5.

Pirlot, Germain (1987): Rigardo al Coup d` Oeil sur Neutrala Moresnet Neutre 1816-1919, Oostende: Aŭtoro.

Piron, Claude (1994): "Psikologiaj reagoj al Esperanto". En: Maitzen, Michael/Mayer, Herbert/Tišlar (Red.): Aktoj de Internacia Scienca Simpozio `Esperanto 100-jara'. Vieno/Maribor: Pro Esperanto/Inter-kulturo, 31-45.

Privat, Edmond (1935/1982): Historio de la lingvo Esperanto, Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 74+199 p.

Rašić, Nikola (1994): La rondo familia. Sociologiaj esploroj en Esperantio, Pisa: Edistudio, 192 p.

- (1995): "Pledo por sociologio de la Esperanto-movado". En: Esperanto, n-ro 5, 90-92.

Révész, Sándor (1985): "Esperantio: sociologilingva meditaĵo". In: Biedulski, Czesław (Red.): Strategioj demandoj de la esperanto-komunumo. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 93-110.

- (1989): "Esperanto kaj novtipaj sociaj movadoj". En: Literatura Foiro, n-ro 118, 27-33 kaj 119, 13-18.

Schrymecker, M.: La historio de neŭtrala Moresteno rilate al Esperanto, manuskripto (jaro ne konata), ĉe: Ch. Lavarenne.

Sikosek, Z. Marcus (1999): Esperanto sen mitoj. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 311 p.

Silfer, Giorgio (1994): "La raŭma fluo pore sukcesa lofo". En: Literatura Foiro n-ro 148, 79-81.

Solĵenicin, Aleksandr (1975): Archipelag Gulag 1918 - 1995. Próba analizy literackiej. Parizo.

Stocker, Frank (1996): Kiu parolas Esperanton? Analizo de la Esperanto movado en Germanio laŭ soci-demografiaj, asoci-politikaj soci-kulturaj aspektoj. München: Lincom Europa, 156 p.

Symoens, Edward (1998): "La Esperanto-komunumo". En: Čolić, Senad (Red.): Sociaj aspektoj de la Esperanto-Movado. Sarajevo: Savez za Esperanto BiH, 77-83.

Szilvási, László (1992): "Esperanto popolo: ĉu subkulturo, etno aŭ ĉu naciecieco". En: Eventoj, n-ro 10, p. 2.

Tišljar, Zlatko (1985): "La rolo de Esperanto-komunumo en la homara progreso". En: Biedulski, Czesław (Red.): Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo, Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 130-137.

Tišljar, Zlatko (1997): Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Maribor: Interkulturo; Zagreb: LibroTIM, 177 p.

Tonkin, Humphrey (1994): "La estiĝo de la esperanto-socio". En: Maitzen, Michael/Mayer, Herbert/Tišlar, Zlatko (Eld.): Aktoj de Internacia Scienca Simpozio `Esperanto 100-Jara', Vieno/Maribor: Pro Esperanto/Inter-kulturo, 95-104.

Tyblewski, Tyburcjusz (1985): Skizo pri personeco de esperantisto. Varsovio: Ritmo, 67 p.

Vaha, Blazio (1994): Oriento liveras defion: al ĝi respondas raŭmismo. En: Literatura Foiro, n-ro 149, 123-125.

Wood, Richard E. (1979): "A Voluntary, Non-ethnic, Non-territorial Speech Community". En: Mackey, W.F./Ornstein, J. (Eld.): Sociolinguistic Studies in Language Contact. The Hague (etc.): Mouton, 433-450.

Usakiewicz, Wojciech (1989): Esperancja, kultura i kulturotwórcze mechanizmy. Varsovio: Instytut Kultury, 120 p.

Znaniecki F./Thomas W. (1976): ,,Nota metodolologiczna". En: Chłop polski w Europie i Ameryce, vol. 1, Varsovio.

Żelazny, Walter (1998): "Sociologio de la Movado kaj la Internacia Lingvo". En: Literatura Foiro, n-ro 172, 60-65.

1 Aktualigita referaĵo, prezentita dum la Esperantologia Konferenco (UK Prago 1996), organizita far Detlev Blanke