Previous PageTable Of ContentsNext Page

Gerrit Berveling

Tradukado de bibliaj tekstoj, specife en Esperanto.

Kelkaj personaj spertoj.

Zusammenfassung


Bibelübersetzung, insbesondere im Esperanto. Einige persönliche Erfahrungen

Bibelübersetzungen haben das Esperanto von Anfang an begleitet. Obwohl bereits 1926 (zum Weltkongress in Edinburgh) eine vollständige Bibelübersetzung vorlag, gab es stets die Notwendigkeit zu neuen Übersetzungen. Dies ist u.a. auf die emotionalen Beziehungen der Leser zu spezifischen Bibelstellen zurückzuführen. Der Autor zeigt an Beispielen einige Probleme der Bibelübersetzung, wie jenes der Zeit- und Kulturgebundenheit der Texte sowie das stilistischer Besonderheiten, welches er anhand der Briefe des Apostels Paulus veranschaulicht. Er zeigt anschaulich, in welchem Maße sich der Übersetzer biblischer Texte in einem Spannungsfeld zwischen inhaltlicher Präzision und gegenwärtiger Lesbarkeit befindet. In seiner eigenen diesbezüglichen Übersetzertätigkeit setzt sich der Autor das Ziel, die ,Patina der Zeit' zu beseitigen.

Abstract

Biblical Translation, Especially in Esperanto: Some Personal Experiences

Biblical translation has been a feature of Esperanto right from the beginning. Despite the availability of a complete translation of the Bible as early as 1926 (the Universal Congress in Edinburgh) new translations have always been considered necessary. One reason for this, among others, is the readers' emotional bond to specific biblical passages. The author gives various examples of the problems of biblical translation, such as historical and cultural textual references as well as peculiarities of style, illustrated through the epistles of Paul the Apostle. He clearly demonstrates the delicate position in which the translator is placed when choosing between accuracy of content and contemporary readability. In his own translations the author aims specifically to set aside `time's patina'.

1 Iom da historio

Depost la plej unua fazo de l =Lingvo Internacia , ni renkontas en ĝi ankaŭ citojn el la biblio. La t.n. Unua Libro montras kelkajn ekzemplajn erojn en la nove proponata lingvo: 1 Patr,o ni,a , 2 El la Bibli,o (la komenco de Genezo), 3 Leter,o , 4 Mi,a pens,o, 5 El Heine =, kaj 6 Ho, mi,a kor = . 1 Du el la unuaj ses Esperanto-tekstoj do estas bibliaj tradukaĵoj. Ke Zamenhof elektis ĝuste tiujn ĉi, ne estas tre mirige, ĉar ambaŭ estis (kaj estas ankoraŭ) tre vaste konataj. 2 El propaganda vidpunkto, saĝa elekto: nepreparitaj legontoj probable tuj kaptos la sencon de tiuj frazoj.

Jam en 1893 aperis la unua kompleta biblia libro: Ruth. 3 Tamen, daŭris ĝis 1907 antaŭ ol estis farita la unua serioza paŝo direkte al kompleta biblio en Esperanto. Dum la tiujara U.K. en Cambridge Akomitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio @. Zamenhof tradukis la Oldan Testamenton; 4 la N.T. tradukis ĉefe pastro J.C. Rust kaj A.E. Wackrill. En festa diservo dum la U.K. en Edinburgh en 1926 oni solene ekuzis la novan E-Biblion. 5

2 Tamen restas bezono je novaj tradukoj

Per tio, ŝajne, plenumiĝis la bezono je Esperanta traduko de l = judaj-kristanaj sanktaj libroj. Almenaŭ, - mi supozas ke nereligiulo tiel reagus. La Movado - minimume por propagandaj celoj - nun ja disponas pri traduko de tiu mondfama verko; do sufiĉas ...

Sed la historio instruas alie. En la probable ne tute kompleta, certe ne plu ĝisdata, bibliografio Religia Literaturo en Esperanto de Karl-Olof Sandgren, 6 sub la vorto Biblio (p. 22-24) renkontiĝas jam kelkaj aliaj tradukoj de bibliaj tekstoj. Unue la grandformata ludovikita eldono de la originaj Zamenhofaj tajposkriboj 7 apud eldonoj de memstaraj libroj el la >Londona eldono =, kiel kutime oni titolas la E-Biblion, sed ankaŭ pluraj malsamdevenaj kromaj tradukaĵoj: Kanto de kantoj en dulingva eldono de A. Cherpillod (1988); la biblia profeto Cefanjaho en traduko anonima (1910); pluraj tradukoj de duakanonaj aŭ apokrifaj bibliaĵoj fare de D.R. Broadribb; kaj miaj kvar evangelioj: La bona mesaĝo de Jesuo, laŭ Marko k.a. (1992). Sed ne nur tie, ankaŭ s.v. Katolikismo troviĝas indikoj pri novtradukoj; mi menciu nur pri La evangelio laŭ S. Marko kun katolikaj komentoj (p. 60, s.j.). Ankaŭ la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO, fondita 1967) dum certa tempo tre aktivis sur tiu kampo, ateste je Principoj kaj gvidlinioj por nova traduko de la Biblio en Esperanto el 1972 (p.24).

Supozeblas, do, ke iamaniere la ekzistanta E-Biblio ne plene plenumas ĉiujn atendojn. Kaj kiu ĉeestis koncernajn diskutojn, ekzemple dum kongreso de la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI, fondita 1911), kiel mi mem foje, tiu povas konstati ke precipe pri la kvalito de l= ekzistanta traduko de N.T. la opinioj ne estas vere flataj. Kelkaj parolas pri tro teda stilo, aliaj pri nesufiĉa fidindeco de la traduko, aliaj pri lingve aŭ eble eĉ teologie tordita redono. La Zamenhofan tradukon de O.T., male, preskaŭ senescepte ĉiuj laŭdas.

3 Tradukado estas ja tradukado, ĉu ne?

En 1992, dum KELI-kongreso en Svedio, mi prelegis pri kelkaj specifaj problemoj kiujn oni povas renkonti dum tradukado de bibliaj tekstoj. 8 Unuflanke tradukado ĉiam restas tradukado. Tio implicas ke la koncernajn lingvojn (fonto- kaj cel-lingvojn) oni regu je sufiĉa nivelo, ke la tradukotan tekston oni bone komprenu, eventuale helpe de komentarioj, vortaroj, gramatikoj ktp, ke la enhavon - kaj kiom eble ankaŭ la specifan literaturan formon - oni fidele transdonu. Kio estas sensuka, plata mencio pri nura fakto ne subite fariĝu kvazaŭ-poemo kaj inverse. Tio estas vera pri ĉiu ajn traduklaboro.

Sed aliflanke, la biblio por multege da homoj ne estas simple >ia = literatura teksto el fora paseo. Por multaj ĝi estas la Parolo de Dio, la >sankta libro =, tekstaro kiu montras la vojon tra la vivo. Kaj la konscio pri tiu flanko preskaŭ aŭtomate metas specialan ŝarĝon sur la ŝultrojn de l = tradukanto. Ĉi tie mi povas paroli el propra sperto.

Se certa ero en malnova teksto ne estas 100%e komprenebla, ĉe pluraj aŭtoroj mi foje iome >glatigis =, >poluris = la tekston por ne tro ĝeni la plipostan legadon de l = publiko. Sed ĉe biblia teksto ne tiel facile tion mi povas fari. 9

Kaj tria afero estas verŝajne la plej grava: pri multege da bibliaj eroj povas okazi, ke ĝuste tiu teksto (pro kiu ajn vivhistoria hazardaĵo) fariĝis specife grava al difinita persono. Kiel pastoro mi tre ofte tion konstatis, eĉ ĉe liberalaj kristanoj, kiuj kutime ne estas tiel bibliemaj. Foje temis pri tekstoj sufiĉe ĝenerale konataj, kiel ekzemple ALa Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.... @ (Psalmo 23). Aŭ Psalmo 24: 10: A Kiu estas la Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro @. Aŭ AEn la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio @ (Joh 1: 1).

Sed tio sama ankaŭ okazas kun bibliaj eroj absolute ne tiel ĝenerale konataj. Povas esti, ke iu en terura premateco iamaniere estis > tuŝita= de certa esprimo biblia, kiu enhokiĝis en lia animo kvazaŭ la >sava Parolo de Dio =.

Kaj se foje, post serioza, eĉ literatur-science aŭ filologie bazita pristudo, la tradukanto venas ĉe tia amata teksto al komplete malsama traduko: ho ve! Kio okazas? Oni >rabas de mi la Parolon de Dio!=

Se doni belan ekzemplon, en la Nederlanda aperis komence de l = 70-aj jaroj nova romkatolika traduko, vere grandioza mirindaĵo lingve, stile, fidindece ktp. Sed... en Genezo 1: 2 malaperis la spirito de Dio. Tie la nova traduko tekstis, post la konata obskuro super la abismo, ke >giganta ŝtormego flugis super la akvo= - en si mem tute bona, laŭ ĉiuj plej novaj atingoj de nia scio pri la tiama Hebrea lingvo. Estas ja vere, ke la aldono >de Dio = ofte estas nura plifortigo de l= koncerna vorto aŭ esprimo (ĝi do iel identas je nia -eg-); estas ja vere, ke la Hebrea vorto kiun ni konas tiuloke kiel >spirito = ankaŭ signifas >ŝtormo = aŭ simple >vento =. Sed ... por la piaj romkatolikoj ĝuste tiuj versikloj en la komenco de Genezo, pro multe da generacioj da predikoj, jam bibliokomence anoncas, ke Dio estas Triunuo! Ĉar jen: Dio kreis la ĉielon kaj la teron; tio estas la Patro, la unua persono de l = Triunuo; la Spirito (kompreneble majuskle, ho herezuloj!) kiu ŝvebas super la akvo, estas la Sankta Spirito, tria persono de l = Triunuo; kaj jen Dio diris : Estu lumo - kaj fariĝis lumo: jen la dua persono Triunua, la Parolo de Dio.

Teologoj kompreneble povas aserti, ke tio estas simplismo, ke ne tion povis diri tiu teksto de Genezo, ke tempe de ĝia verkiĝo ankoraŭ ne ekzistis la tuta nocio Triunuo - sed tio ne gravas: por la fiduloj tiu teksto ja montras Dion Triunuan. Kaj tiun rabi rajtas neniu! Jen la afero. Ne estas nura alternativa redono de l = enhavo; estas kvazaŭ neado de la fido je Dio - almenaŭ tiel sentas ĝin multaj.

En dua eldono, vi jam divenas, kompreneble revenis la ŝvebanta Spirito...

Kaj kion oni dirus, se iu kuraĝus prezenti la tradukon >la Eternulo estas mia paŝtisto; mi do ne mankos = - kvazaŭ la poeto volus diri, ke fido je Dio kiel JHVH [= la Eternulo ĉe Zamenhof; la Ĉeesta laŭ aliaj] implicas, ke la fidulo mem do ankaŭ estu tia: li ĉeestu la aliajn, li do ne mankos kie bezonate...?

4 Mia propra rilato al la biblio

Kiel supozeble sciate, mi relative multe okupiĝas pri tradukado de bibliaj kaj ĉirkaŭ-bibliaj tekstoj. 10 Tio minimume atestas pri intereso, eble kelkaj emus diri: obsediĝo.

Naskite en tradicia, romkatolika medio, jam kiel infano mi esperis fariĝi pastro. Kiel 13-jarulo mi por tio forlasis la hejmon. La gimnazian edukon mi ricevis en seminario. En ties kvina jaro mi ekhavis biblion kompletan; ĝin mi tralegis, trastudis - kaj ĝi ŝanĝis mian vivon: la seminarion mi forlasis; la romkatolikan eklezion mi forlasis. Mi fariĝis provizore filologo pri klasikaj lingvoj, instruisto mezlerneja. Poste, trovinte teologian hejmon en la liberalkristana remonstranta eklezio, mi studis teologion kaj fariĝis pastoro. Ree sur la unuaj spuroj de l = iama 8-jarulo... sed alieklezie, dank = al la biblio.

Depost tiam la biblion mi daŭre kaj ripete pristudas. Legas. Relegas. Ĝi estas por mi persone tre grava. Sed nepre ne en ortodoksa senco, ne kiel >Parolo de Dio =, ne kiel >senerara sankta libro =.

Male, ju pli mi ĝin studas, des pli mi konvinkiĝas ke ne eblas preni la biblion komplete serioze se oni ne legas ĝin kiel liberala persono. Plurloke iu biblia aŭtoro >korektas = alian biblian aŭtoron 11 kaj, se oni rigardas iom pli vaste, foje tion saman faras la Korano al biblia teksto. 12 Sed tio estas ekster la temo.

Alia kialo, kial por mi ĝi ne povas esti > sankta libro= estas, ke eĉ ne eblas ekzakte difini kiuj libroj laŭnome konsistigas > la = Biblion. Ekzistas tro da malsamaj kanonoj: por Samarianoj ĝi estu nur la Torao; por Hebreoj la TeNaĤ (= nia O.T. de l = Londona eldono); por kalvinanoj tiu O.T. plus N.T.; por romkatolikoj tio ĉi plus ilia elekto de duakanonaj libroj; por Grek-ortodoksiuloj ankoraŭ iom pli da duakanonaj libroj; por Rusaj eĉ iom pli, ktp...

Nu, - se do ne >sankta libro = en la limigita senco, en la senco ke ĝi ĉiudetale gvidu mian vivovojon, kio do estas por mi la biblio?

Por mi, ĝi estas >sankta libro = en la vasta religi-historia senco, apud Nobla Korano, Bagavad-Gito, Diaj Vojsignoj, Dhammapado ktp. Por mi, pli grave, ĝi estas neelĉerpebla amaso da tekstoj atestantaj pri generacioj da antaŭuloj kiuj vivis laŭ la sama tradicio kiel ankaŭ mi. La biblio por mi estas > testamentum = , t.e. atestaĵaro de tiom da fiduloj, kredantoj, hezitantoj k.s. - de homoj, kiuj serĉis la plej grandan Misteron por kiu ni ne havas alian vorton ol > Dio = , kaj kiuj paralele kaj saminspire klopodis por atingi >la Landon =, la vivstilon laŭ la revo de Dio JHVH, la nekaptebla...

Jes aŭtomate mi preskaŭ ekpredikas. Pardonu min.

5 Komplikaĵoj

Ĉiu kiu foje tradukis tekston ĉu el fora epoko aŭ el tute alia kulturo, konas la fenomenon, ke kelkaj konkretaj aferoj, kiuj en la tradukata teksto estas konsiderataj kiel tute ĉiutage normalaj, estas nekonataj aŭ minimume nekutimaj por la atendata legantaro. Kion fari en tia okazo?

Ekzistas homoj, kiuj kvazaŭ >for-tradukas = la problemon; aliaj redonas la originajn realaĵojn kaj aldonas noteton. Ĉi lasta estas kutime ankaŭ mia solvo. Ĉar min neniel kontentigas, se ekzemple legante verkaĵon el Japanio, mi regule ricevas la impreson ke ĝin verkis samlandano mia. Fremdecon kulturan oni ja rajtas senti.

Belan ekzemplon en bibliaj tekstoj ni trovas ĉe la manĝo-kutimoj: nuntempe, certe en mia parto de la mondo, ĉe tio oni sidas sur seĝo, ĝenerale ĉe tablo. Sed en N.T. estas normale, ke oni > alkuŝiĝas= - nome, same kiel multloke en la tiama Romia Imperio, sur longaj benkoj, kuŝante sur unu flanko tiel ke la aliflankan brakon oni povis libere uzi por preni la manĝaĵojn aŭ la trinkaĵon al la buŝo; la homoj efektive kuŝis sur tri benkoj ĉirkaŭ kvadrata tablo en la mezo, dum sklavoj povis priservadi la gastojn elde la kvara - malplena - flanko.

Se tie oni tradukus >altabliĝi =, oni ja neniel mensogus, nek tradukus erare, sed ja forlasus unu karakterizan kulturan detalon.

Kiam en Egiptio siatempe oni verkis la Greklingvan LXX, 13 la Hebrea lingvo eĉ en Palestino / Israelo mem ne plu estis aktive parolata. Tamen oni plu uzis ĝin ankoraŭ por religia verkado. Tio kaŭzas, ke kelkajn duakanonajn tekstojn origine oni verkis Hebree. En Egiptio oni traduke aldonis ankaŭ tiujn al la bibliaj verkoj. 14 Sed ĉar ne jam establiĝis ia normo por bona tradukado, pluraj tekstoj, precipe inter la duakanonaj, ne estas lingve serioze zorgitaj, kio nuntempe kondukas al - ĝenerale ne tro gravaj - embarasiĝoj.

Makabeoj 1, 6: 37 (temas pri sceno, kie kunrolas ankaŭ taĉmento kun batal-elefantoj) diras: Ĉiu elefanto portis forte ŝirmatan lignan tureton, artplene ligitan al ĝia dorso, en kiu troviĝis po kvar arkpafistoj, kaj Hinda best-gvidanto.

Sed la Greka teksto tiuloke estas ne tute unusenca:

Ĉu tie temas pri kvar batalantoj = soldatoj plus 'ŝoforo', aŭ pri kvaropo inter kiuj estas li? Ĉe tiaj duboj, kutime mi konsultas buntan vicon da klasikaj kaj modernaj tradukoj nacilingvaj. Kelkaj interpretas tion, kvazaŭ, krom Hinda best-gvidanto, sidas tie kvar soldatoj; aliaj diras: tri plus unu. En unu tut-nova traduko mi eĉ - ja tajperare! - renkontis po 30 soldatoj sur elefanto!
15

6 Paŭlo

Specialan atenton meritas la apostolo Paŭlo. Ja ne senkiale postulas tiel multe da tempo kaj energio traduki ties leterojn - labortitolo: Paŭlo kaj lia skolo. En la tempo kiun mi bezonis por ĉiuj kvar evangelioj kune, eĉ ne duonon de liaj (ĉu aŭtentaj ĉu ne-aŭtentaj) leteroj mi sukcesis redoni en iom kontentiga maniero. Paŭlo havas stilon tute personan, ĝene komplikan, arogante rezisteman. Ĝi kvazaŭ rezistas tradukiĝon.

Kaj se tion oni serioze pripensas, ree trudiĝas mia antaŭa averto: preni serioze la biblion eblas nur se oni tion faras ne-dogmeme. Surbaze de tekstoj ofte tiel ne-certe interpreteblaj oni ja ne rajtas konstrui dogmojn, des malpli kondamni homojn.

Mi prenas kiel ekzemplon kelkajn versiklojn el Al la Koloseanoj 3.

En mia traduko legiĝas tie:

16 La parolo de Mesio loĝu en vi en sia plena riĉo. Instruu kaj admonu vin reciproke en ĉia saĝeco. Kantu antaŭ Dio per dankema koro psalmojn, himnojn kaj odojn. 17 Ĉion kion vi plenumas parole aŭ age, vi faru en la nomo de Sinjoro Mesio, dankante Dion la Patron per li.

18 Virinoj, submetiĝu je viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. 19 Viroj, amu viajn edzinojn kaj ne estu krudaj al ili. 20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. 21 Patroj, ne ĉikanu viajn infanojn;ĉar alie ili senkuraĝiĝos.

22 Sklavoj, en ĉio obeu viajn ĉi-terajn mastrojn, ne kiel okulservistoj, por komplezi homojn, sed en kora simpleco, respekte antaŭ la Sinjoro.

23 Kion ajn vi faros, faru ĝin plenkore, kvazaŭ estus por la Sinjoro kaj ne por homoj, 24 sciante ke de l’Sinjoro rekompence vi ricevos la heredaĵon. Vi servas la Sinjoron Mesion.

25 Kiu ja agas maljuste, rericevos maljuston: Li ne distingas laŭpersone.

Nun ni atentu pri kelkaj detaloj.

En versiklo 16 staras:


Laŭlitera tradukado liverus proksimume: La parolo de Mesio 16 loĝu [3a persono, singulare] en vi [pluralo, dative pro la prepozicio] en sia plena riĉo [kiel unu adverbo], en ĉia saĝeco instruante [nominativo, plurale] kaj admonante [nominativo, plurale] sin mem [pluralo, akuzative], en / per psalmoj himnoj odoj spiritaj en la amo kantante en la koroj de vi [pluralo] antaŭ Dio.

Ne eblas nei, ke tion oni nepre ne povas presigi kiel tradukon. Sed - pli grave - ĉu la origina teksto diras kion ĝi ŝajne intencas diri?

"La parolo [..] loĝu en vi, instruante" ktp...

Laŭlitere, la parolo kiu loĝu estas la sama kiu instruas, ĉar ambaŭ estas nominativo (la kutima kazo por subjekto de la frazo), sed grava problemo estas, ke 'instruante' estas pluralo dum 'parolo' singularas. La sola senchava solvo, tiukaze, ŝajnas: tranĉi la tuton en plurajn erojn: unue "La parolo de Mesio loĝu en vi en sia plena riĉo". Poste do memstariĝu la participoj - sed kun propra subjekto aldonenda, kaj laŭ la participa pluraleco neeviteble devas temi pri la pasintfraza 'vi': "Instruu kaj admonu vin reciproke en ĉia saĝeco". Kaj por ke ni atingu iom harmonian tradukon, la samo okazu frazofine: "Kantu antaŭ Dio per dankema koro psalmojn, himnojn kaj odojn".

Plej laŭvorte versiklo 18 diras: La virinoj [nominativo, do subjekto-formo!], submetiĝu al la viroj, kiel decas en la Sinjoro.

Tio fariĝis: 18 Virinoj, submetiĝu je viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
Versiklo 22 tekstas: La sklavoj [ree nominativo!], obeu laŭ ĉio al la laŭ-la-karno-mastroj, ne en okulservadoj kiel homoplaĉaj, sed en simpleco de koro timante la Sinjoron.

Intertempe ne plu estas mirige, ke tio ŝanĝiĝis fine en: 22 Sklavoj, en ĉio obeu viajn ĉi-terajn mastrojn, ne kiel okulservistoj, por komplezi homojn, sed en kora simpleco, respekte antaŭ la Sinjoro.

La duobla neceso, unuflanke kiel eble plej ekzakte enhave redoni kion celis Paŭlo, kaj aliflanke liveri tekston kompreneblan kaj legeblan por nuntempa kaj eĉ internacia (do ankaŭ religie/mondrigarde minimume tre bunta) publiko, faras ĉi tiun traduklaboron tre interesa.

7 Mia tradukado de bibliaj tekstoj

Kun la skizita liberal-kristana fono, mi aliris siatempe mian unuan tradukprojekton. Estis eta teksto, la Didaĥeo, speco de frukristana regularo aŭ simile. Ĝin mi klopodis traduki kiel eble plej >neŭtrale = - mi provis imagi kiel siatempe ĝi efikus al homoj ekster la kristana movado. La preskaŭ tuja reago de Waringhien 17 estis, ke tiel mi daŭrigu: multaj homoj kutimas traduki bibliajn aŭ kristanajn tekstojn kiom eble plej konforme al nuntempaj sintenoj interne de dogme fiksita kadro; > vi male = , laŭ lia esprimo, > forigis la patinon de la tempo = kiu malhelpas rigardi ĝin serioze. Li petis min, se tempon mi trovos, foje ankaŭ traduki N.T. - samstile, ne atentante kiel laŭdogme oni kutime legas aŭ interpretas la tekstojn, sed kiom eble nur tradukante...

Per tio do difiniĝas mia celado ĉe ĉi tiu laboro. Kaj nur la rezultantaj tradukoj mem atestu pri l = eventuala sukceso.

Bibliografio

Berveling, Gerrit (1997): Mia pado. Chapecó: Fonto, 312 p.

La Biblio tradukita en Esperanto. La Libro Ruth (1893) (el la originalo tradukis E. Neumark. Nürnberg: Tümmel, 15 p. (nun en ludovikologia dokumentaro VII: legolibroj I [1991] 163 k.s.)

De Jeĥezkel al Malaĥi & De Joŝuo al Jeremia (1987). Kyôto: ludovikito (du volumoj), 929 p.

Deutscher Esperanto-Bund e.V. espeRom (1997). Freiburg: DEB

Kökény, Lajos et al. (Red.) (1933/1986): Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo, 599 p.

Ludovikologia dokumentaro I: unuaj libroj (1991). Kyôto: eldonejo ludovikito, 484 p.

Ludovikologia dokumentaro VII: legolibroj I (1991). Kyôto: eldonejo ludovikito, 562 p.

La Nobla Korano (1969) (tradukita de d-ro Italo Chiussi). Kopenhago: TK, 672 p.

Novum Testamentum Graece et Latine (1962). Ediderunt D. Eberhard Nestle, D. Erwin Nestle & Kurt Aland (21-a eldono). Stuttgart: Württembergische Bibelanstalt Stuttgart, 669 p.

Sandgren, Karl-Olof (1994): Religia Literaturo en Esperanto. Boden: Nordenstorms förlag, 136 p.

Septuaginta (sen jaro). Editit Alfred Rahlfs. Stuttgart: Deutsche Bibelstiftung Stuttgart (unua volumo: 1184 p.; dua volumo: 941 p.)

Tradukoj de Gerrit Berveling de tekstoj el la Biblio kaj parencaj tekstoj:

La Bona Mesaĝo de Jesuo: laŭ Marko (1992). Chapecó: Fonto, 64 p.

La Bona Mesaĝo de Jesuo: laŭ Mateo (1992). Chapecó: Fonto, 84 p.

La Bona Mesaĝo de Jesuo: laŭ Luko (1992). Chapecó: Fonto, 90 p.

La Bona Mesaĝo de Jesuo: laŭ Johano (1992). Berveling - kun sinopso. Chapecó: Fonto, 92 p.

La Evangelio kiopta laŭ Tomaso (1981). Ravenna: IABO-Eldonejo, 20 p.

La Evangelio laŭ Maria Magdalena (1985). Vlaardingen: VoKo, 12 p.

La Evangelio laŭ Petro & La Morto de Jesuo kaj kio poste? (1986). Vlaardingen: VoKo, 12 p.

Nombroj (1999). Chapecó: Fonto, 105 p.

La Praevangelio laŭ Jakobo (1990). Breda: VoKo, 16 p.

1 La diverslingvajn eldonojn de Unua Libro oni konsultu en ludovikologia dokumentaro I.

2 La teksto de El la Bibli,o eĉ prezentas ekzemplon de unu el la specifaj aferoj kiujn oni renkontas ĉe tradukado de bibliaj tekstoj: kelkajn ofte uzatajn teksterojn multaj homoj (specife fiduloj) parkeras. Kaj kiam aperas nova traduko, la malnova memorata traduko rezistas kontraŭ ĝi. Tre povas esti, ke ĉi tie Zamenhof tradukis parkere: li ja interŝanĝas la sinsekvon de ĉielo kaj tero en la unua frazo kaj iom poste forgesis la frazon ke Dio apartigis la lumon de la mallumo.

3 La Biblio tradukita en Esperanto. La Libro Ruth

4 Laŭ mia kutimo mi ankaŭ ĉi tie uzas la mallongigon O.T. por Olda Testamento; N.T. por Nova Testamento.

5 Kökény, L. et al. (Red.) (1933/1986: 49).

6 Sandgren, K.-O. (1994).

7 De Jeĥezkel al Malaĥi kaj De Joŝuo al Jeremia (1987).

8 Vidu en Berveling, G.(1997: 86-89).

9 Atestas tion eĉ detalo ne tiel ofte renkontebla en biblio-tradukoj: nome ke en mia Nombroj (1999) ie tie troviĝas la indiko ... en la teksto, kun akompana piednoto ke jen esprimo probable difektita, ne plu komprenebla. Kaj mi aldonis etan selekton el la interpret-sugestoj kiujn mi ekkonis en modernaj alilingvaj tradukoj.

10 Kelkaj apokrifaj evangelioj: laŭ Petro, Maria Magdalena, Jakobo, Tomaso; la kvar bibliaj evangelioj; la Duakanonaj Libroj laŭ romkatolika kanono - ĝis nun nur haveblaj sur CD-ROM; Nombroj; pli malpli la duono de la leteroj de Paŭlo. Kaj mi plu laboras tiuterene.

11 Dio JHVH ne estas nefidinda; do ne estis Li kiu alparolis Davidon, sed Satano! - 2 Samuel 24, korektita de 1 Kroniko 21.

12 Vidu la kialon pro kiu Abraham ekis buĉoferi sian filon: ĉu Dio ĝin ordonis - aŭ ĉu li sonĝis, ke Dio tion volas... Genezo 22: 1-19: Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas. Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie, ktp. Nobla Korano 37: 103-114a: Kiam tiu ĉi [la dolĉa filo de la antaŭa versiklo - menciita do sen nomo; kutime en islamo oni interpretas tion, ke temas ĉi tie pri la alia filo, Iŝmael] estis sufiĉe aĝa por labori kun li, li diris: "Ho mia filo, mi vidis min en sonĝo oferbuĉanta vin. Nu vidu, kion vi pensas pri tio?" ktp. - kursivigo mia.

13 La Septuaginto (ĝia internacie uzata scienca indiko estas: LXX) estas la fama Greklingva traduko de TeNaĤ - juda biblio -, kiun oni verkis en Aleksandrio Egipta. Maldetale oni povas diri, ke la teksta formo kaj ties fidindeco estas plej poluritaj ĉe la Torao, ĉar tiuj "Libroj de Moseo" por Judoj ĉiam estadis - kaj estas! - la plej kernaj de la tuta biblio. La profetaj verkoj estas ankoraŭ bone zorgitaj, - kaj lingve kaj traduk-fidelece. Tiel do evoluas: ju pli malgrandiĝas por Juda kompreno la enhava graveco, des malpli zorgita estas la konservata teksto. Memkompreneble la teksto de la duakanonaĵoj estas plej varia: kelkaj el ili estis verkitaj rekte en la Greka kaj parte havas bonan lingvaĵon, foje eĉ stilistike ekzemplodonan - kiel la Saĝeco de Salomono . Aliaj estas tradukoj - foje iom tro haste faritaj - el Hebrea originalo kutime ne plu ekzistanta. Ke grandan parton de l' Hebrea originalo de Saĝeco de Jesuo Siraĥ en la 20a jc oni retrovis, estas escepte. La duakanona Makabeoj 1 estas tia traduko el perdiĝinta Hebrea originalo.

14 Kiam fine de l' unua jc. p.K. fiksiĝis la Hebrea kanono de la biblio, tiuj Grekaj tekstoj kompreneble ne estis enprenitaj. La tiutempaj kristanaj aŭtoroj, tamen, plu uzis LXX, tiel ke ĉe ili konserviĝis la duakanonaĵoj. Nur en la tempo de l' Reformacio estiĝis debato, ĉu konsideri ankaŭ tiujn kanonaj aŭ ne. Kie Lutero restis iom duba, Kalvino estis tre klare kontraŭ ; la romkatolika koncilio Tridentina, male, decidis, ke jes.

15 Ĝi aperis ĝuste kiam tiun scenon mi estis tradukanta; kaj ĉar el mi mem mi iom hezitis, kiel interpreti (kaj sekve: kiel traduke redoni?) tiun scenon, mi konsultadis tutan vicon da tradukoj en pluraj lingvoj. Estis pli malpli same multaj kun triopo tiea kiel kun kvaropo. Al la eldonanto de la aludita nova traduko mi tuj skribis, ke ilian elefanton mi vere kompatis; duaprese la trideko reduktiĝis al triopo.

16 En miaj tradukoj de N.T. mi uzas sufiĉe sisteme la vorton Mesio por Χριστoς, ĉefe por konsciigi la nuntempajn legantojn, ke oni ne tro simplanime aŭtomate kun-legu en ĝi la plipostan kristanisman interpreto-tradicion. Certe ne la dogmojn pri Jesuo kiel Kristo, kiel dua persono de l' Dia Triunuo, kio tute ne estas biblia. La uzado de tiu esprimo, en si mem tute defendebla, do primare celas ian kvazaŭ-malrapidigon de la legada percepto, ian devigon prikonsideri kion/kiel kompreni ...

17 Privata letero, januaro 1980.