Previous PageTable Of ContentsNext Page

Daniele Vitali

La nazaloj de la Internacia Lingvo

(Ĉar la aŭtoro uzas la memfaritan tiparon por precize esprimi iujn fonetikaĵojn, ni ne povas konverti ilin en Unikoda tiparo. Tial vi ne povas legi kelkajn literojn en tiu ĉi artikolo. Se vi volas legi la artikolon en la perfekta formo, bonvolu legi ĝin en PDF formato. --- LHT)

Zusammenfassung

Die Nasale der Internationalen Sprache

Nach der Neunten Regel des grammatischen Regelwerkes des Esperanto entspricht jeder Buchstabe einem einzigen Laut. Wenn man diesen Grundsatz nicht phonetisch, sondern phonologisch interpretiert, werden Lautvarianten akzeptabel, die die Flüssigkeit der gesprochenen Sprache erleichtern und die in allen Sprachen zu finden sind. Dies gilt auch für das nasale Phonem /n/, das dieselbe Artikulation des darauffolgenden Lautes annehmen darf, wobei /m/ unverändert bleiben müsste, um jede assimilierungsbedingte Verwechslung mit /n/ zu vermeiden. Die Frage, ob die Koartikulation nicht nur innerhalb derselben Vokabel, sondern auch zwischen verschiedenen Wörtern zulässig sei, lässt sich durch eine Analyse der pragmatischen Lage beantworten: Wortunterscheidende Funktion hat im heutigen Esperanto nicht die Artikulation von /n/, sondern die Stellung der Silbengrenzen und der Emphase im Satz, wobei die erste vom agglutinierenden Charakter des Esperanto zur Verfügung gestellt und von den Sprechern nur wenn nötig in Anspruch genommen wird.

Abstract

The Nasals in the International Language

The Ninth of the Fundamental rules which govern Esperanto lays down that every letter represents a single sound. Taking this principle phonologically, and not phonetically, phonic variants which ease the flow of the spoken language are acceptable, as they are in all languages. This applies also to the nasal phoneme /n/, which may take on the articulation of the following sound; /m/ instead should not be assimilated, to avoid confusion with /n/. The issue of whether co-articulation within a given word may also apply between two separate words can be settled by assessing the pragmatic situation involved: in current Esperanto, it is not the articulation of /n/ which plays a role in distinguishing between words, but the placing of syllable boundaries and emphasis within the sentence. Recourse is had to the former, which is available to the speaker thanks to the agglutinating nature of Esperanto, only when necessary.

Kio estas nazalo?

Kiel konate, literoj m kaj n indikas la ekziston en Esperanto de fonemoj /m, n/, kies ĉefaj sonaj realigoj estas respektive [ m ]_ voĉa lip-lipa nazalo, kaj [n ] voĉa alveola nazalo. Sed tio ne estas ĉio, ĉar ĉe nazaloj oftas fenomeno, nomata kun-artikulacio, kiu estigas plurajn poziciajn variaĵojn.

"Nazalo" estas konsonanto, kiun oni artikulacias mallevante la palatan velon kaj eligante la spiraeron tra la naza kavo, dum en la buŝo aŭ ĉe la lipoj estas baro. Temas pri sonoj baze voĉaj, kvankam ili povas esti senvoĉigataj aŭ eĉ senvoĉaj (sed tio ĝenerale okazas pro poziciaj variaĵoj, kaj la priskriboj de lingvoj kun senvoĉaj nazalaj fonemoj restas kontrolendaj). [ m ] estas sono tute baza, ia speco de voĉa kaj nazigita [ p]. Ĉi lasta ne estas nazalo, sed senvoĉa lip-lipa plozivo, la sono plej proksima al silento: el la pulmoj eliras aero, kiu renkontas en la du proksimigitaj lipoj baron rapide forprenotan. Kiam la baro abrupte malaperas, la aero same abrupte eliras el la buŝo, kaŭzante sekan bruon (plozivon). Por havi [ m], simile oni kunfermas la lipojn, sed samtempe oni vibrigas la voĉkordojn kaj mallevas la velon, tiel ke ni havos voĉon kaj ke la aero fluos ĉefe tra la nazo ([ m] povas esti laŭplaĉe longa, malsame de [p ]). La facileco de [p ] kaj [m ] klarigas la uzadon de vortoj kiel mama, papa en amaso da lingvoj, eĉ se pri la cetero tiuj kutimas plene interdiverĝi: en la germana ni havas Mama_ 'ma:ma__ kaj en la rusa mama ['mµa;må ], en la ĉina [5ma ] "panjo" 1, tiel ke Broccatelli (1996) proponas vorton kiel *"mamao" ankaŭ por Esperanto (kp. krome Piron 1989).

[n] estas simbolo uzata kaj por la alveola kaj por la denta variaĵoj de fonemo /n/. Se necese, la oficiala internacia fonetika alfabeto IPA povas diferencigi ilin per diakrito, sed en ĉi tiu artikolo ni preferas kursivigi la simbolon por montri la dentan realigon: [n], kaj nur se vere necesas distingo. Ĉiukaze, ĝenerale okazas, ke [n] estas la ĉefa realigo antaŭ vokaloj, kiel en la itala nano ['na:no ] "nano", angla nun ['nån: ] "monaĥino", germana nun _ 'nu:n_ "nun", dum [n] estas la kunartikulacie determinata variaĵo antaŭ dentaj sonoj, ekzemple itala menta _'me _:ta _ "mento". Malsamas la angla mint ['m¤nT ] "mento", kie /n/ estas alveola, ĉar en tiu lingvo /t, d/ estas alveolaj: _ T, D _ , dum en pence __ 'phTM _ s _ "penco" denove ni havas dentan /n/, ĉar en la angla /s, z/ estas dentaj, kiel en pluraj lingvoj (ekz. franca, itala, germana, serbokroata, kiel "malmolaj" variaĵoj en la rusa kaj pola ktp, sed ne la eŭropa hispana, en la nederlanda, kataluna, greka, dana, padia ...). Ĉar, kiel pruvas pluraj observoj (por citi du samaŭtorajn studojn: Vitali 1997 kaj Vitali publikigota), la esperantistoj, krom la kazoj de konscia sinkorekto, prononcas Esperanton per la sonoj de sia etnolingvo, ni havos dentan [n] antaŭ /t, d, s, z/ en la lingvoj, kiuj prononcas tiujn ĉi sonojn kiel dentajn [t, d, s, z], kaj alveolan [n] en la lingvoj, kiuj prononcas tiujn ĉi sonojn kiel alveolajn _T, D, _ ß, _ Z _ . Kiel jam indikite en la unua el la cititaj studoj, la preferindaj realigoj de /t, d, s, z/ por Esperanto estas la dentaj, sed la alveolaj allaseblas, tiel ke ankaŭ kunartikulacio de /n/ estas tute akceptebla des pli ke, kiel pruvas la simpla kursivigo, ĉe /n/ la akustika diferenco inter alveola kaj denta artikulacioj ne estas granda (se ĝi estus granda, ni nepre bezonus apartan simbolon, pliampleksigante la tro avaran IPA kiel ni jam faris por ekz. _ T,D, _ß, _Z _). Por kompletigi la kadron indikendas, ke en Esperanto estas denta ankaŭ litero c / q/ _q _, tiel ke ni havos "penco" _ 'pTM__ .

Plu parolante pri poziciaj variaĵoj de /n/, dirindas ke en la italaj vortoj conscio, pancia, mangiare "konscia, ventro, manĝi" _ 'kO~:So, 'pa~:ca, ma~'Ga:Re_ , /n/ estas la postalveol-palata _ ~_ , ĉar _ S, c, G_ en la itala, kiel en la angla aŭ Esperanto, estas postalveol-palataj (kaj protrudigitaj), nome ilia prononco estas la sekva: La antaŭa parto de la lango tuŝas la postalveolan regionon, dum la langodorso alproksimiĝas al la palato (samtempe, la lipoj estas protrudigataj, t.e. elpuŝataj antaŭen). Simbolon _ ~_ , eventuale kursivan, oni povas uzi ankaŭ por la tre simila antaŭpalata nazalo, tipa de la rusa en pluraj pozicioj: _ '~TMt, a'~i;, 'kµø ~,za'~Å E_ net, oni, kon', zanjat' "ne, ili, ĉevalo, okupi" (antaŭpalato = alveoloj + postalveoloj). Speciala kazo estas la germana, kie /n/ (kaj lateralo /l/) antaŭ /S / kaj la malofta /c / ne kunartikulaciiĝas: En tiuj kazoj, /n/ kaj /l/ estas alveolaj, por pli bona distingo de la vortoj disde tiuj kun ch /ç/ [ç], kie /n, l/ estas la antaŭpalataj _ ~, ¬ _ : manch _ 'ma~ ç __ "iu", Mansch _ 'manS _ "kaĉo". Sekve en Esperanto, antaŭ postalveol-palata konsonanto, /n/ pro kunartikulacio povos facile fariĝi [ ~ ] en la parolado de esperantistoj italaj, anglaj aŭ hispanaj (ĉi lastaj ne havas / S / kaj / G /, sed ja / c /, prononcatan sen lipelpuŝo, t.e. [ C ], sed en kelkaj prononcoj troveblas sono pli antaŭa, tiel ke facile ĉe tiuj parolantoj registriĝos ia dent-alveola [n]). Male, germanaj esperantistoj facile havos [n] antaŭ ŝ, ĉ, ĝ, kaj same pluraj sinkorektintoj kiuj sekvas Lingvan Respondon N° 71. Ambaŭ procedoj akcepteblas, dum ne eblas sekvado de la franca maniero trakti n, m antaŭ konsonanto, t.e. nazigo (aŭ nazaligo) de la antaŭa vokalo: en la francaj vortoj simple , vendre, monde "simpla, vendi, mondo", /n, m/ historie malaperis lasante spuron en la ortografio kaj cedante sian lokon al nazigitaj vokaloj, nome vokaloj kiuj prononcatas per pasado de la spiraero ne nur tra la buŝo, sed ankaŭ tra la naza kavo: ['sì:pú _ 'v_:dº _'mÚ:d ]. Estas evidente, ke prononco de la Esperanta "mondo" kiel *[ 'mÚ:&dP] ne akcepteblus, ĉar ĝi ŝanĝus la nombron de fonemoj (4 anstataŭ 5, kio estas malpermesata de la Naŭa Regulo de la Fundamento: "Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita"). Tamen, akcepteblas nazigo neŝanĝanta la fonemnombron, kiel [ 'm 9 ndø ] (aŭ io malpli forta) 2.

Antaŭ vela konsonanto, en la mondaj lingvoj ni trovas ĝenerale la velan nazalon [ n], same kiel antaŭ antaŭ vela konsonanto aperas la antaŭvela nazalo [ n] (ankaŭ ĉi-kaze kursivigo sufiĉas, ĉar malgrandas la akustika diferenco). Do ni havas en la itala / 'anke, 'lungo ___ 'a n : _ e, 'lu n :gø ] anche, lungo "ankaŭ, longa": [k] ĉi tie estas antaŭvela pro kunartikulacio kun la antaŭeca vokalo [e]. Temas sume pri afero tute aŭtomata. Male, en la angla estas konata senca diferenco inter __ sin, si n ___ 's¤n:, 's¤ n : ] sin, sing "peko, kanti": do en la itala [ n ] estas simple pozicia variaĵo de /n/, en la angla ĝi estas fonemo. Oni longe diskutis pri la allasebleco de [ n ] en Esperanto. Kiel jam indikitas en Vitali 1997, en Lingva Respondo N° 71 Zamenhof pritraktas la temon "Pri prononco en teorio kaj en praktiko", asertante ke, "se ni deziras paroli severe regule", poziciaj variaĵoj kiel [ n ] en sango estas evitendaj, sed samtempe li asertas: "Batali kontraŭ tiu natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tiun elparoladon (aŭ nomi ĝin `la sole ĝusta') ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel `erara'), ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte". La Naŭa Regulo de la Fundamento ricevas do fonologian interpreton ("tia elparolado donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon") kiu permesas la poziciajn variaĵojn, kaj feliĉe, ĉar kunartikulacio, kiam ĝi ne miksas la fonemojn, helpas parolfluecon kaj forigas senutilan baron al la lernado de nia lingvo. Tamen, la fonetika parto de LR N° 71 ("ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte") estas ankoraŭ influa ĉe pluraj inter la ĝin legintaj esperantistoj, sen distingo de aĝo, sekso kaj etnodeveno, kiel miaj surbendigoj pruvas: Tiuj homoj klopodas ne uzi [n ] 3. Kvankam minoritata, la uzado de [n] alveola aŭ denta antaŭ [ k, g ], kaj [x] en eventualaj vortoj kun 4, ekzistas kaj tipas por grupeto da konsciaj homoj. Ĝi estas stilemo allasebla, sed ne deviga, kiel jam Zamenhof notis. Sed la surbendigoj donis eĉ pli interesajn rezultojn: la elita prononco [ nk, ng ] estis regulo ĉe ĉiuj rusaj kaj polaj esperantistoj, kiuj sidis antaŭ mia mikrofono. Legiginte ilin en ties etna lingvo, mi rimarkis la saman fenomenon. Mi hipotezis do, ke la apero en la rusa de / ng / nur en fremdaj vortoj kiel mango, tango kaj la ofteco de / nk/ nur kaze de morfema renkontiĝo kiel ĉe sportsmen-ka "sportistino" ne igas la rusojn uzi [ n]. Per postaj studoj pri la rusa lingvo mi tamen certiĝis pri tio, ke la rusoj diras [ 'bank, 'mangå ] bank, mango "banko, mango" nur se ili sentas sin kontrolataj, ekzemple de mikrofono, pro psiĥologia faktoro. Se ili parolas libere, kaj ne konscias pri duma surbendigo, ili tute nature diras [ 'ban k, 'ma n ]. La aŭskultantoj de Pola Radio povas siavice rimarki ke la zorgaj elsendaj [ 'ankau ] "ankaŭ" de ĵus pensiiĝinta parolisto senpripense fariĝas [ 'a n kau ] en persona interparolo, kaj eĉ dum depodia prelego. Ni povas do konkludi ke, manke de surprizegoj el foraj teranguloj, /n/ [ n ] antaŭ vela konsonanto estas natura por ĉiuj lingvoj 5 almenaŭ en la sama radiko, kaj ke tial, respektante la fonologian interpreton de la Naŭa Regulo, ĝi estas tute pravigebla en Esperanto malgraŭ parto de la parolkomunumo, kiu donas al la Naŭa Regulo fonetikan interpreton (kp. OR 2 en Vitali 1997).

[ M] estas lip-denta nazalo, ofta en pluraj lingvoj antaŭ lip-dentaj sonoj kiel [ f, v ]: la germana ekzemple havas Amphore [ öaM'fo:º¢ ] "amforo", la itala anfora [ 'aM:foRa], kaj ankaŭ la angla neŭtraligas triumph, convict [ 't >aIÈMf__ 'khØMv¤kt ] "triumfo, malliberulo". Tio povas funkcii ankaŭ post [ f, v ] (germ. [ 'pºy:f è ] prüfen "ekzameni", kun la streko sur aŭ sub [ M] por indiki silabecon de tiu konsonanto), aŭ en la parolĉeno inter diversaj vortoj: it. / andjam 'fwOri kon 'voi ___ a _ &djaM'fwO;Ri køM'vo;i] andiam fuori con voi "ni eliras kun vi". En la bolonja la sistemo estas tute alia: inter a m fâg kaj a n fâg ( brîsa) estas diferenco en la signifo: "mi faras al mi" kaj "mi ne faras", do [ M ] aperas kiel ebla kaj foja alternativo al m /m/ [m] por gardi la diferencon disde la / n / [ K ] voĉa antaŭvela aproksimanto nazigita kiu kutime realigas nazalojn antaŭ ĉiu konsonanto: [ åm _ åM'få v â ] kontraŭ [ å K 'få v â ], kp. Canepari/Vitali (1995). En Esperanto ni havas la saman bezonon je fonem-distingo, eĉ pli pro la Naŭa Regulo, do [ M ] ne povas, kiel ĝi faras en la germana, angla, hispana aŭ itala, anstataŭi kaj [m] kaj [n]. Leviĝas sekve la demando, loke de kiu el la du ĝi aperu. Laŭ PMEG (Wennergren), sekvita en Vitali (1997), ĝi aperu nur loke de [m], sed simetrio konsilas la malon: se n estas denta antaŭ dentaj sonoj, alveola antaŭ alveolaj, postalveol-palata antaŭ postalveol-palataj, antaŭvela antaŭ antaŭvelaj kaj vela antaŭ velaj sonoj, ne estas kialo por ke ĝi ne estu lip-denta antaŭ sonoj lip-dentaj. Kaj por m sufiĉos tiam iom zorgi pri la unueca prononcado [m]. Ni havos sekve: "amfor-o" kaj "am-for-o" [ am'fø;Rø ] sed "infano" [iM'fa;nø ].

Esceptoj al nazala kunartikulacio

Kompreneble, pro la dirita neceso distingi inter fonemoj, [n] antaŭ [p, b, m] restas [n]: Kvankam fortas la tento lip-lipigi la nazalon antaŭ lip-lipaj konsonantoj, "ran-pad-o" ne estas "ramp-ad-o"!

Kiel ni vidis en ĉi-artikola noto kaj en Vitali (1997), la PAG-interpreto de LR N° 71 preskribas realigi nj kiel /N / [N ], kio estas erara ĉar tiel estiĝus ŝanĝo en la fonemnombro. Canepari (1998) pli korekte interpretas LR N° 71 per permeso realigi nj kiel [ ~j ], kaj ni aldonas ke, se tio estas akceptebla, tamen oni devas atenti, ĉar ĉiam hantos nin la risko prononci nur [ ~ ], kun perdo de unu fonemo: ja en la rusa /nj/ estas realigata kiel [ ~] antaŭpalata sen perdo de fonemo /j/ (ekz. njanja /'njanja/ [ '~a;~å ] "vartistino"), sed en la ruse influata Esperanto tiu fonemperdo ja okazas: "panjo" /'panjo/ ['panjø ] fariĝas *['pa;~ø ], kio estas kontraŭ la Naŭa Regulo. La polaj esperantistoj prononcas [ N] por nj kaj eĉ [ Ni] por ni ("nia panjo" *[Nia'pa;Nø ]), kun akustika impreso sufiĉe fremdiga por la aliaj popoloj: ekz. en la norm-itala campagna [ kam'paN:Na ] "kamparo" malsamas de [kam'pa:nja ] Campania "italia regiono Kampanio", kaj konfuzo inter la du estas diversregiona dialektaĵo (Canepari 1986). La nedezirinda fonemperdo okazas ĉar la punkto de artikulacio ĉe [ ~,~] similas kaj ĉe [N ] identas kun tiu de [j]: pro la apartaj ecoj de [j], facile kreiĝas konfuzo inter ~j V kaj ~ V 6, kun falo de [j]. Pro ĉio ĝis nun dirita, [ ~ ] allaseblas antaŭ /i, e, j/ en prononcoj kiel [ 'pa ~jø, '~ i; ] "panjo, ni", sed ne loke de /j/: *[ 'pa;~ø ].

Lastan aldonon rilate la kombinojn en ortoepia Esperanto ni devas fari pri la senvoĉa laringa aproksimanto [h]: ĉar pro evidentaj fiziologiaj kaŭzoj ne ekzistas laringa nazalo, konsilindas resti ĉe la baza artikulacio de /n/: [ zamTMn'hø;fa, sTMn'ha;Ra ] "Zamenhofa, senhara", laŭmodele de la fontlingvoj germana kaj angla, kiuj havas respektive mein Haus, in here [ maen'hao z _¤n'h¤å ] "mia domo, ĉi tie" ([h] povus naziĝi, sed ne en tiuj du lingvoj) .

Pri la Esperanto de etnodevene rekoneblaj parolantoj ni povas ankoraŭ aldoni kelkajn sonojn: [ m] estas lip-lipa palatigita nazalo, kiu en la rusa akĉento havas la saman distribuon de [ ~]: [ '~i;, ' m i; ] "ni, mi". Eblas ankaŭ [ " ]: [ å " f i' b i;µø ] "amfibio", dum [, ] estas uvula nazalo ebla por ĉe tiuj, kiuj prononcas ĥ /x/ per la senvoĉa uvula frikativo [ X]. Eblus ankaŭ aliaj nazaloj, kiel [n ] alveola veligita aperanta kelkpozicie en la bolonja, [ N] postalveola de la skandinaviaj lingvoj, de la hindia kaj aliaj lingvoj de la sama subkontinento, ktp. La padia 7 montras tre interesan kazon, preskaŭ unikan (ĉar ĝis nun parte retrovitan nur en la provenca kaj francprovenca, do en la sama areo): tie, nazaloj ne kunartikulaciiĝas kun la postaj konsonantoj sed neŭtraliĝas ĉiuj al [ K] voĉa (antaŭ)vela aproksimanto nazigita (kvankam kun esceptoj, kp. referencon al la bolonja ĉi-supre, kaj kun ioma grado da aldona kunartikulacio): tio igis la plej modernajn vortarojn de la padiaj dialektoj skribi ekz. ganba kie la itala havas gamba "gambo" aŭ tenpo kie la itala havas tempo "tempo". La saman fenomenon ni retrovas en la Esperanto de la norditaliaj esperantistoj, kio ne estas eraro kondiĉe ke oni gardu la diferencon inter nK/n/ [K ] kaj mK/m/ [m]: do "pensi" rajtas fariĝi pe[ K]si, sed "tempo" devas resti te[m]po.

Asimilo inter morfemoj

Kiel ni vidis, /n/ kunartikulaciiĝas kun la diversaj konsonantoj, dum ĝi estas alveola antaŭ vokaloj kaj vortfine 8, plus kompreneble antaŭ alveola konsonanto: ['nø;mø, 'hTMimTMn,hTMn'Ri;kø ] "nomo, hejmen, Henriko". Sed kion fari se vortfina /n/ troviĝas firme kunligita en la parolĉeno kun la komenca konsonanto de la posta vorto?

La respondo jam troviĝas en la demando: En la embarasita frazo "Mi restis sen ... kaj mono kaj laboro ... Ĉu vi ... helpus al mi?" la paŭzo post "sen" igas konsideri tiun vorton ne firme kunligita kun la komenca konsonanto de la posta vorto, sed fina , kaj /n/ restas [n]. En la kriata frazo "Ne gravas ĉu kun ĉu sen ĉia rimedo, mi tamen ĝojas", pro la ritmo de la frazo kun emfazo de "kun" kaj "sen", ĉi du vortoj same gardas [n], sed eblas [ mi&tamTM~'Gýýø;jas ], kun /n + G __= __~G _. Male, se la frazo estus dirita unuspire, senzorge kaj rapide, ni havus [ ~] ankaŭ en "kun" kaj "sen", ĉar ili estus kunligitaj en la parolĉeno kun la sekvantaj vortoj.

Certe dependas ankaŭ de la unuopaj vortoj, de la kunteksto kaj de la parolanto, ĉar paŭzoj kaj intonacio krom havi kelkajn universalajn trajtojn finfine dependas de la volo (do de la intencoj, karaktero, personeco) de tiu, kiu konstruas la frazon. Krome, pli bonas ne preskribi regulon unuavide tre elegantan kia "Eblas poziciaj variaĵoj interne de la radiko, sed oni gardas la bazan realigon de ĉiu fonemo je la limo inter diversaj morfemoj", kiel faras Canepari (1998: 46), ĉar tiel farante oni riskas estigi la novajn fonemojn */ M, n, ¹~, n ,n /: Se ekzemple por rimarkigi la malsaman distribuon de morfemoj inter la akustike identaj vortoj "sonĝ-em-o" kaj "son-ĝem-o", oni sisteme prononcus [sø~'GTM;mø ] respektive [søn'GTM;mø ], la senca diferenco inter la du vortoj estus esprimata de la opozicio inter [~ ] kaj [n], sekve ni havus fonemon */ ~/, nun ne ekzistantan en Esperanto. La reala situacio estas malsama: Ĝenerale unuakursaj instruistoj, zorgante ke la lernantoj komprenu la mirindan eblecon malmunti la Esperantajn vortojn laŭ morfemoj, uzas la vortakcenton por distingi, metante ĝin je la morfema limo, do: "sonĝ-emo" / sonG'emo / kontraŭ "son-ĝemo" /son'Gemo /, sed dum senĝena dialogo kun samnivela kunparolanto tiu sama instruisto ĝenerale uzos la saman silabigon por ambaŭ vortoj, kaj realigos /n/ laŭ la kombinoj tipaj de sia lingvo (do italo uzus [ ~] por ambaŭ signifoj de "sonĝemo", germano ĉiam alveola [n], dum bolonjano [ K]), aŭ, laŭ la jam aludita sinkorekto pro LR N° 71, [n]. Se la kunparolanto ne komprenus, tiam la uzata strategio estus ripeti la celatan vorton kun granda emfazo sur la paŭzo inter morfemoj kaj sur la vortakcento: ni havus do en multaj kazoj "sonĝ-emo" ['sø~G "TM:mø ] kontraŭ "son-ĝemo" ['søn "GTM:mø ], kie la diferenco inter [n] kaj [ ~ ] estus nur akcesora, redundanca, kaj ekzemple neobservebla ĉe germanoj.

Same, sur plaĝo oni povas diri: "Kiu volas fari konkludon?", kie "konk-ludo" facile estos [ &køn 'klu;dø], t.e. ludo per konkoj, sed se iu gape montras nekomprenon, ni povas specifi: "Ne konklud-o, sed konk-ludo!": kun klara kaj substrekita diferenco inter [n 'klud ] kaj [ "kø n k 'lu;dø]. Kiel oni vidas de la transskriboj, ĉi tie n /n/ en ambaŭ kazoj estas [ n] (aŭ ĉe konsciaj sinkorektintoj ĉiam [n]), sed la du vortoj per la aliaj metodoj oni tamen sukcesas tre bone distingi.

Sekve, vortdistingan, fonologian rolon havas en Esperanto la distribuo de la vortoj mem en la frazo (kaj eventuale de morfemoj en la vorto) kun la sekvaj karakterizoj de akcentado kaj paŭzado, kiel normalas en la etnaj lingvoj, dum la manko de kunartikulacio estas nur akcesora, redundanca, kaj ne povus klare distingi sen paŭzoj, dum eblas la malo 9. Gravas insisti pri la rolo de prozodio, ĝuste por eviti proponojn de novaj nazalaj fonemoj, kiuj laŭ la Fundamento de Esperanto estas nur du, nome /m, n/.

Bibliografio

Bednařik, Aleš (1986): "Ĉu `Ĥ' denove moderna?". En: Kontribuo al lingvaj teorio kaj praktiko, IV 1986. Poprad: Slovakia Esperanto-Asocio, 13-23.

Broccatelli, Umberto (1996): Esperanto, lingvo planebla. Milano: CoEdEs, 19 p.

Canepari, Luciano (1986): Italiano standard e pronunce regionali, (3-a eldono). Padova: CLEUP, 287 p.

- (1998): "Non c'è proprio niente da dire sulla pronuncia e la grafia dell'esperanto?" En: La linguistica, le lingue pianificate e l'Esperanto, Centodieci anni di storia, revuo de Itala Esperanto-Federacio, redaktoris Daniele Vitali, numero 3 de 1998, 44-55.

Canepari, Luciano/Vitali, Daniele (1995): "Pronuncia e grafia del bolognese" En: Rivista Italiana di Dialettologia , RID 19, 1995, 119-164.

Kalocsay, Kálmán/Waringhien, Gaston (1985): Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. (5-a eldono). Rotterdam: UEA, 598 p.

Piron, Claude (1989): La bona lingvo. Vieno: Pro Esperanto, 111 p.

Vitali, Daniele (1997): "La fonetika analizo de Esperanto, Propono por metodologio". En: Literatura Foiro , N° 170, decembro 1997, 316-324.

- (publikigota): Literoj j kaj ŭ inter duonvokaloj kaj aproksimantoj. Pri diftongoj kaj hiatoj en Esperanto.

Wennergren, Bertilo: Plena Manlibro de la Esperanto-Gramatiko, http://purl.oclc.org/NET/pmeg

Zamenhof, Ludoviko Lazaro: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto (editoris G. Waringhien), Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande 1962 (6-a eld.), 140 p.

mama kaj papaestas interkulturaj manieroj de gepatra alvokado, ĉar ili estas facilaj kaj videblaj: Por /m/ kaj /p/ oni uzas la lipojn, por /a/ oni mallevas la mandiblon, sekve la infanoj tuj rimarkas kiel produkti tiujn sonojn, kiuj do estas inter la unuaj, kiujn beboj elprovas eklernante paroli. Grandan rolon en tio havas la plenkreskuloj, kiuj reinterpretis tiujn infanajn provojn, kaj atribuis al ili apartan signifon: Ĝenerale mama estas "patrino",ĉar temas pri la unua, kiun multaj infanoj prononcas ([m ] estas eble pli facila ol [p ], ĉar oni produktas ĝin per fermita buŝo dum la tuta daŭro de la sono: Ĝi estas voĉproduktado sen aktiva interveno de la parolorganoj. Fakte oni povas uzi ĝin por subkanti kiam oni ne konas la vortojn kaj por respondi al ĝenuloj ŝparante energion - per la simpla grumblo "mmm"). Tamen tiu ordo ne estas tute ĝenerala regulo, kiel pruvas la plendoj de kelkaj patrinoj, laŭ kiuj la patro neniam ĉeestas kaj tamen la infanoj diras papa kiel sian unuan vorton ... Krome, aparta kazo estas la kartvela, kie mama signifas "patro", dum "patrino" estas deda. Tio surprizas multajn, interalie ĉar deda ['dTMda ] memorigas pri la angla daddy ['D a ] "paĉjo" sed, se bone analizi, la substanco ne multe ŝanĝiĝas: ankaŭ kaze de la kartvela ni havas kunmeton de silaboj simplaj. Krom en la hindeŭropaj lingvoj (slavaj, ĝermanaj, latinidaj, keltaj, bengalia ...) kaj la ĉina, ni trovas m por "panjo" ankaŭ en ekzemple la svahila, haŭsa, araba kaj vjetnama.

Konsilindas atento ankaŭ al la parolantoj de tiuj afrikaj lingvoj, kiel la svahila, kiuj konas fenomenon nomatan "antaŭnazigo" de konsonantoj: la palata velo malleviĝas dum la komenco de konsonanto, kaj leviĝas dum la dua parto de la artikulacio, tiel ke nur la unua parto estas nazeca. Ĉar ĝenerale la vortoj karakterizataj de tiu ĉi fenomeno skribatas per nm plus konsonanto, oni riskas havi en Esperanto prononcojn kiel _ 'plTM_dø, 'a_ bau, 'ma _ _ por "plendo, ambaŭ, mango", kio estus kontraŭ la Naŭa Regulo.

Aliflanke, la tre oportuna permeso uzi poziciajn variaĵojn estis miskomprenita kiel devo de kelkaj aŭtoroj, tiel ke PAG preskribas uzadon de la palata nazala fonemo / N / por realigi duliteron nj! Tia fonemo, respondanta al ñ de la hispana español _ _TMßpa'Nøl _ "hispano" aŭ gn de la franca poignard __ pw_'N_:k_ "ponardo" kaj de la itala pugno [ 'puN:Nø ] "pugno", havas neniun rilaton kun Esperanto, kiel evidentas al ĉiu, kiu rigardas la lingvon tia, kia ĝi estas, anstataŭ amuziĝi per inventado de novaj fonemoj. La PAG-preskribon verŝajne kaŭzis, krom LR N° 71, la fakto ke, ĝuste manke de [ N ] en la Internacia Lingvo , la esperantigo ekzemple de la itallingva urbonomo Bologna estas "Bolonjo". Ĉi-lasta cetere tute klare interpretendas kiel / bo'lonjo /, ne kiel */ bo'loNo /!

Ekz. la malofta "lamenbranĥuloj" trovita de Bednařik 1986 en la verko "Ĉu vi konas la teron"? de Imre Dudich.

Krom la aparta kazo de [w] kaj aliaj similaj velaj aproksimantoj.

V= vokalo, K= konsonanto.

Sub la koncepto "padia" oni referencas lastatempe al la galo-italikaj dialektoj de norda Italio, konsiderataj kiel dialektofasko de lingvo alia ol la itala tie oficiala: temas pri la piemonta (Torino), lombarda (Milano), ligura (Ĝenovo), emili-romanja (Bolonjo) kaj, laŭ kelkaj aŭtoroj, veneta (Venecio).

Kvankam tio fonologie nenion ŝanĝas, ortoepie ne aperas tre eleganta la vortfina prononco de kelkaj eŭropaj hispanparolantoj kun [ n] aŭ de multegaj norditaliaj esperantistoj kun [K ]: "tempon" ['tTMmpø n, * 'teKpo K].

Ankaŭ aldonendas ke mia Interreta sondado de 1996 montris ke la multaj kaj diversnaciaj respondintoj bone konsciis pri morfemaj diferencoj kiam ili devis decidi kiel skribe silabigi la vortojn. Sed miaj surbendigoj, ankaŭ faritaj kun homoj lingve kompetentaj, multnombraj kaj diversnaciaj, pruvas ke fonetike tio ne nepre ĉiam okazas.