Previous PageTable Of ContentsNext Page

Humphrey Tonkin

Esperantologio eksogena kaj endogena

Zusammenfassung

Esperantologie: exogen und endogen

Die Esperantologie ist die Lehre von den linguistischen, sozialen, psychologischen, kulturellen und anderen Aspekten der Sprache Esperanto sowie ihrer Gemeinschaft. Dabei kann Esperanto entweder als eine Sprache unter vielen anderen Sprachen (d.h. exogen) betrachtet werden oder als sprachliches Phänomen, das einer eigenständigen Analyse nach spezifischen Kriterien bedarf (d.h. endogen). Frühe endogene Arbeiten zum Esperanto entstanden insbesondere in Verbindung mit der Erweiterung der lexikalischen Ausdrucksmittel, den Untersuchungen zur Morphologie sowie der Ausarbeitung der Stilistik. Diese führten zur Reife der Sprache in den 20er und 30er Jahren, einer Periode, die durch die Entstehung beachtlicher literarischer Werke, die Herausgabe großer Wörterbücher, einer umfassenden Grammatik, einer Enzyklopädie und literarischer Anthologien gekennzeichnet ist. Die Beachtung, die das Esperanto von außen bei Linguisten fand, war minimal und zumeist auf die Interlinguistik (die Lehre von den Plansprachen) beschränkt. Nach dem zweiten Weltkrieg werden systematischere Bemühungen um die Entwicklung der Esperantologie deutlich, jedoch erst in den 60er und 70er Jahren - durch Untersuchungen zur Beziehung zwischen Plansprachen und Sprachplanung, durch die Entwicklung der Soziolinguistik, durch zunehmende Beachtung sprachpolitischer Aspekte im internationalen Maßstab, durch Forschungen zur Rolle des Esperanto in der maschinellen Übersetzung, durch die Wahrnehmung des Esperanto als eine Möglichkeit zur Realisierung sprachlicher Gleichberechtigung - beginnen Sprachwissenschaftler, sich ernsthaft mit dem Esperanto zu beschäftigen. Gleichzeitig lässt sich in Gestalt moderner Grammatiken sowie umfassender Wörterbücher auch ein Zuwachs endogener Bemühungen feststellen.

Abstract

Esperantology, Exogenous and Endogenous

Esperantology can be described as the study of linguistic, social, psychological, cultural and other aspects of Esperanto and its community. Esperanto can be looked at either as a language among other languages (the exogenous approach) or as a linguistic phenomenon worthy of analysis in its own terms (the endogenous approach). Early endogenous work on Esperanto was largely conducted in the context of expanding the lexical resources, exploring the morphology, and defining the stylistics of the language. This process brought the language to maturity in the 1920s and 1930s, a period of considerable literary production and the publication of large dictionaries, a comprehensive grammar, an encyclopedia, and literary anthologies. External attention to Esperanto among linguists was minimal, and largely confined to interlinguistics (the study of planned languages). Following the war, more systematic efforts were expended on developing Esperanto studies, but it was in the 1960s and 1970s that the attention of linguists began to be directed at Esperanto in serious fashion, through the linkage of the study of planned languages with language planning, the development of sociolinguistics, rising interest in issues of language policy at the international level, investigation of roles for Esperanto in machine translation, and an awareness of the connection between Esperanto as a mode of language equality and the whole question of linguistic human rights. Meanwhile endogenous study has continued too, in the production of modern grammars of the language and comprehensive dictionaries.

En la kunteksto de tiu ĉi artikolo mi nomos Esperantologio la studadon de la lingvistikaj, sociaj, psikaj, kulturaj kaj aliaj aspektoj de la lingvo Esperanto kaj ties komunumo. Mi do uzas tiun vorton en sama signifo kiel la terminon "Esperanto-studoj" (vd. Tonkin/Fettes 1996). La terminon Esperantologio kreis Eugen Wüster en 1921 (Wüster 1978: 17-26), sed en multe pli strikta senco ol hodiaŭ oni kutime uzas ĝin. Laŭ Wüster, Esperantologio estas branĉo de la sinteza lingvistiko, "tiu relative nova branĉo de la lingvistiko, kiu ne nur konstatas, sed kiu konscie influas (gvidas) la evoluon de lingvo" (Wüster 1978: 209), do tio, kion oni nomus korpusa planado, la branĉo de lingvoplanado, kiu okupiĝas pri la evoluigo de la elementoj mem de difinita lingvo (kontraste al la statusa planado, kiu rilatas al ĝia socia ktp. ĉirkaŭaĵo - vd. Haugen (1966) - kaj eventuale la akira planado, kiu rilatas al ĝia lernado kaj instruado - vd. Cooper 1989). Wüster siavice kaptis tiun terminon de Wilhelm Ostwald, konata sciencisto kaj pioniro de Ido, kiu en 1907 inventis la terminon "sinteza filologio" por priskribi tiun branĉon de lingvoscienco, kiu okupiĝas pri la kreo de lingvaĵoj, kontraste al la "analiza filologio," kiu okupiĝas pri priskribado (Kuznecov 1989: 94). Ĉar la teorio de lingvonormigo kaj tiu de lingvoplanado sekvis apartajn vojojn en la dua duono de la 20-a jarcento, la grava rolo de Wüster kiel kontribuanto al la lingvoplanado (parte sub inspiro de Esperanto) ne ricevas sufiĉan atenton de la hodiaŭaj fakuloj (sed vd. Rubin/Jernudd 1971: xx, kaj precipe Blanke 1998), kaj sekve la historian rolon de Esperanto en tiu fako oni malofte rekonas.

Kiam Paul Neergaard fondis la revuon Esperantologio en 1949, jam la difino de la vorto Esperantologio ampleksis tion kion Manders en 1950 nomis "scienco konstata kaj priskriba." Neergaard jam montris tiun vojon per sia verko La Esperantologio kaj ties disciplinoj, de 1942. La revuo Esperantologio, nun refondita dank' al la admirinda laboro de prof. Kiselman, daŭre celas aperigi artikolojn, kiuj traktas ĉiujn aspektojn de la studado de Esperanto (Kiselman 1999).

Por kio Esperantologio, en tiu ĉi pli vasta senco? Kial studi la lingvan fenomenon, kiun oni nomas Esperanto - kaj kiu studu ĝin? Jam en la komenco, Esperanto havis siajn esperantologojn. Kion tiuj homoj studis, kaj kial? La celo de la nuna artikolo estas ĵeti historian rigardon al tiu demando. Ni konstatos, ke malsamaj homoj studis tra la jaroj malsamajn aferojn, depende de la evolustadio de la lingvo kaj la historiaj kondiĉoj. Temas pri studkampo ankoraŭ nur parte plugata: ĝuste unu el la kontribuoj de la honorato de tiu ĉi libro estis kaj estas starigi planon de agado por pliampleksigi la studkampon kaj sisteme ĝin esplori.

La lingvistikan studadon de la fenomeno Esperanto oni povas konsideri el du vidpunktoj. Kiel lingvo inter multaj lingvoj, Esperanto ludis kaj ludas sian rolon en la lingvoscienco - rolon ne tiel centran kiel foje ĝi devus ludi, sed tamen rolon. Sekve, lingvistoj ĝin esploris kaj esploras el ekstere, por loki ĝin en la lingvistiko ĝenerale. Foje tiuj lingvistoj regas Esperanton kaj konas ĝin intime, sed pli ofte ilia scio fontas el konatiĝo kun verkoj alireblaj en naciaj lingvoj kaj el teoria studado de facile konstateblaj strukturaj kaj gramatikaj trajtoj.

Kontraste kun tiu eksogena aliro al Esperanto, ekzistas alia, endogena aliro, de tiuj, kiuj mem uzas kaj parolas la lingvon kaj interesiĝas pri ĝiaj trajtoj ne tiom por kontribui tiun scion al la lingvistiko, kiom por disdividi ĝin kun aliaj fakuloj, kiuj interesiĝas pri la evoluo kaj evoluigo de la lingvo. Precipe inter tiuj, kiuj bone konas la lingvon kaj samtempe ĝuas bonajn reputaciojn kiel profesiaj fakuloj pri lingvistiko kaj rilataj temoj, foje malfacilas decidi, al kiu kategorio ili apartenas - ĉu la endogena ĉu la eksogena. Efektive, sub gvido de homoj kiel Detlev Blanke, John Wells, Marc van Oostendorp kaj aliaj, komencas aperi tuta skolo de transpontantoj, kiuj celas enkadrigi la modernan lingvistikon en Esperanton kaj Esperanton en la modernan lingvistikon. Tamen du padoj estas klare videblaj - unu direktita internen, la alia eksteren. Kritikantoj de Esperanto foje klopodas senvalorigi la eksterajn asertojn de la internuloj, argumentante, ke tiu, kiu uzas Esperanton estas laŭdifine partia pledanto, kies opiniojn oni do flankenmetu. Tio kondukas al la absurda konkludo, ke manko de scio estas pli alta kvalifikaĵo ol scio (Edwards 1993).

Iasence, la serioza, scienca studado de la fenomeno de Esperanto komenciĝis jam antaŭ la ekesto de la lingvo kaj ĝia publika apero en 1887. La moderna lingvistiko estis en tiu periodo nur en sia infaneco, kaj same la interlingvistiko ne estis konata kiel aparta fako, sed Esperanto ne falis el la aero: ĝi estis produkto de ŝanĝiĝanta aliro al la demando pri kio estas lingvo kaj kiel lingvoj funkcias; ĝia aŭtoro estis unu el tiuj, kiuj kontribuis al tiu demando. Ni ne scias ĝis kiu grado Zamenhof estis senpere konscia pri la evoluoj en kompara filologio kaj la iompostioma apero de strukturismo: ni malmulton scias pri lia legado kaj liaj kontaktoj dum tiu frua periodo de lia vivo. Tamen, Zamenhof montris tra sia tuta vivo, ke li estas malferma kaj sentema pri la pensofluoj de la propra epoko, kaj ke li multe legis. La studentoj de Ferdinand de Saussure aperigis lian Cours de linguistique générale, kutime konsideratan la fondoŝtono de la strukturismo, nur en 1916, sed lia Mémoire sur la système primitif des voyelles dans les langues indo-européennes, kvankam historia (diakrona) laŭ karaktero, jam en 1878 prezentis la lingvojn kiel sistemojn kaj tiel proksimigis la lingvistikan pensadon al la nocio de elkreo de nova lingvo el sistemigo de jam ekzistantaj lingvaj elementoj. La jaro 1878 estis la jaro de Lingwe Uniwersala, la unua provo de la gimnaziano Zamenhof je internacia lingvo (Waringhien 1959). Kiam, pli poste, en 1887, Zamenhof aperigis sian Unuan Libron, ĝi enhavis tiun bone konatan klarigon pri la karaktero de vortoj en la nova lingvo, kiu montras tute alian koncepton de la funkciado de lingvo ol tiu uzata de la filologoj:

La lingva instrumento, kiun Zamenhof publikigis en 1887, estis konsiderinde pli radikala kaj originala ol multaj el la unuaj esperantistoj konsciis, kaj Zamenhof mem faris sian eblon malemfazi tiun originalecon por ne forpuŝi la unuajn adeptojn. Teni la novan movadon harmonia estis en tiu unua periodo ege malfacile: volante (tute prave) krei senton de komuna respondeco por la estonta evoluo de la lingvo, Zamenhof faris el la unuaj esperantistoj reformantojn kaj disvolvantojn, sed tamen malpermesis, ke ili tuŝu la arbon nomatan Fundamento. Tamen, la nova, strukturisma, aliro al la lingva konsisto pravigus nin se ni asertus, ke Zamenhof mem estis la unua Esperantologo, kaj inter la unuaj, kiuj traktis serioze kaj sisteme la rilaton inter la diakronaj kaj sinkronaj aspektoj de lingvoj, kaj inter la teoria gramatiko kaj la praktika utiligo.

Inter tiuj, kiuj aparte laŭdis la Mémoire de 1878 de Saussure estis Jan Baudouin de Courtenay (1845-1929), profesoro en la Universitato de Kazan, Rusio, kiu poste fariĝis prezidanto de la polaj esperantistoj kaj estis inter la ĉefaj defendantoj de Zamenhof dum la Ido-skismo en 1907. Dum de Saussure en Ĝenevo iom singarde serĉis vojon al la kompleta rekonceptado de la lingvoscienco, en kiu gravu la priskribo de lingvoj, tiaj kiaj ili estas, kaj ne ekskluzive laŭ iliaj historioj. Baudouin pli kuraĝe sekvis tiun vojon, insistante pri (laŭ siaj postaj asertoj) "radikala revizio de principoj kaj metodoj" kaj "reformulado de la rilatoj de lingvaj elementoj," kune kun "komplete nova terminaro" (Stankiewicz 1972: 4). Baudouin aparte interesiĝis pri vortoformado kaj la rilato inter morfologio kaj fonologio. Li estis tute malferma al la ideo, ke oni povu krei tute novan lingvon (laŭ la termino de Blanke, "planlingvon"), kaj asertis i.a., ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj, kaj temas en planlingvo nur pri grada diferenco disde t.n. etna lingvo. Baudouin kaj de Saussure intime konis la verkojn kaj laboron unu de la alia. Krome, ili ne estis solaj en sia interesiĝo pri lingvoj kiel socia fenomeno - interesiĝo cetere evidenta ĉe Zamenhof en ties insisto pri kreo de lingvokomunumo, ne nur teoria planlingvo.

Umberto Eco memorigis nin lastatempe (Eco 1993, 1994), ke la serĉado de la perfekta lingvo estas instrua spegulanto kaj partoprenanto en la historio de ideoj - multe pli centra, efektive, ol la homoj ofte emas supozi. En lastaj jaroj oni komencis esplori kaj kompreni la signifan rolon, kiun ludis, en la elpaŝoj entute rekoncepti la lingvosciencon, la klopodoj krei funkciantajn planlingvojn en la fino de la 19-a jarcento. Certe, en la evoluo de la strukturismo, Esperanto kaj ties aŭtoro ludis sian rolon: Esperanto aperis sur la scenejo kiel defio al la tradicia bazo de la lingvoscienco, kaj dum siaj unuaj jardekoj Esperanto, kaj ĝenerale la internacilingva demando, logis la atenton de eminentaj lingvistoj. Tiel naskiĝis la eksogena Esperantologio.

La endogena Esperantologio sekvis kaj sekvas vojon similan al la evoluo de la socio kaj lingvo Esperanto ĝenerale. En la Enkonduko al la unua eldono de sia Esperanta antologio (1958), William Auld dividas la historion de Esperanto-poezio en tri periodojn, kiuj bele kongruas kun la periodoj de la Esperantologio. La unuan periodon li nomas tiu de "primitiva romantismo," en kiu, en la jaroj 1887-1919, la poetoj, komence de Zamenhof mem, pripalpis sian vojon kaj "ne sidis tute senpere en la lingvo" ĉar ĝi ankoraŭ ne plene enradikiĝis en la lingvan repertuaron de siaj parolantoj. La celo de tiuj fruaj poetoj estis malpli poezia ol lingva: ili volis pruvi, ke entute eblas verki en Esperanto, kaj ili volis fleksi sian nove akiritan lingvan instrumenton. Wüster malaprobus la nocion, ke tiuj homoj estis iusence sintezaj lingvistoj: Li ĝuste pledis por sistemeca aliro al la evoluigo de la lingvo, kaj tiuj poetoj ja ne celis sistemeci. Sed praktikaj lingvoplanantoj ili ja estis. Originala poeto estis tiu, kiu sukcesis sidi sur la selo, eĉ se ŝancele, ne nepre tiu, kiu havis ion interesan por diri. La grandaj atingoj en poezio en tiu frua epoko okazis ĉefe sur la tereno de tradukitaj verkoj, ĉar tradukaĵoj ja etendis la terenon de la lingvo (ne nur la leksikon, sed ankaŭ la strukturajn strategiojn disponeblajn al la uzantoj) kaj enportis spertojn kaj literaturajn formojn antaŭe nekonatajn. Rigardante preter la "spirito de la lingvoj Eŭropaj" (por uzi la Zamenhofan vortumon), Antoni Grabowski trovis per siaj tradukoj latentojn en la morfologio de Esperanto. Ĉe la originala literaturo, tamen, temis pri "epoko de simplaj lirikoj, dum kiu la poetoj komencas orientiĝi en la neelprovita lingvo kaj trovi la plej taŭgajn esprimrimedojn kaj la plej utilajn teĥnikaĵojn."

Evidente estus erare supozi, ke la literaturo de Esperanto konsistas sole aŭ eĉ ĉefe el poezio. Tamen, tra la unua jarcento de la lingvo, la poezio estis kaj restis kvazaŭ la spino de la literaturo. En la poezio kuniĝis la kvalitoj de koncizeco (verki mallongan lirikon estas pli facile kaj pli rapide ol verki longajn prozaĵojn plej verŝajne nepublikigeblajn), ekspluato de la unikaj trajtoj de la lingvo (precipe la vortfarado, kaj ankaŭ la simpla fakto, ke, manke de firma stilistika tradicio, estas eble atingi en Esperanto rezultojn neatingeblajn en aliaj lingvoj), kaj memoreblo (la fruaj uzantoj de Esperanto estis ja ĉiuj iasence lernantoj, kaj ankaŭ en postaj periodoj lernantoj ĉiam restis signifa parto de la lega publiko. Sur tiun bazon oni tra la jaroj konstruis tute vastan gamon da literaturaj verkoj, sed la poezio povas esti rigardata la fundamenta literatura elemento. Sekve, la periodigo de Auld en Esperanta antologio povas bone funkcii por la literaturo de Esperanto ĝenerale.

Kompreneble en tiu frua periodo la bazaj trajtoj de la lingvo estis ankoraŭ en stato evoluanta, kaj sekve granda parto de la faka literaturo pri Esperanto celis kompreni kaj komprenigi ĝiajn bazajn elementojn kaj potencialojn. Ofte tiu faka literaturo aperis en etnaj lingvoj, kiel kontribuo al la interlingvistiko kaj al tiu sinteza funkcio identigita de Ostwald. La debato ĉirkaŭ reformoj, kaj precipe la formiĝo de la Delegacio en 1907 kaj la ekesto de la Ido-skismo, rezultigis siajn foje profundajn analizojn. Ne estis hazarde, ke la vortokonstruado ricevis tiel abundan atenton, ĉi-foje interalie, unue, de alia homo iel ligita al la strukturismo, René de Saussure (1910, 1916), frato de Ferdinand; kaj, due, tiuj, kiuj sekvis propran vojon en Ido (Couturat 1910). Tiu esence eksogena ekzameno de la fenomeno tamen havis siajn endogenajn postsekvojn, precipe en la gramatika laboro de Kalocsay kaj Waringhien (1980) en la 1920-aj jaroj.

Nature, endogenaj verkoj plejparte preskribaj, cele al kreo de lingvokomunumo, abundis, en formo de vortaroj, komence de la Universala Vortaro de Zamenhof el la jaro 1893, kiu poste formis unu el la elementoj en la Fundamento de Esperanto de 1905 (Zamenhof 1963), kaj, eĉ antaŭ 1893, la Plena Vortaro Rusa-Internacia de 1889. Kiel Waringhien rimarkigas, en sia superrigardo de la Esperanta leksikologio (1980: 187-202), Zamenhof ludis rolon ĉu kiel redaktoro ĉu kiel kontrolanto en pli-malpli ĉiuj fruaj vortaroj. Kiam, en pli postaj jaroj, aperis la Plena Vortaro de Esperanto (Grosjean-Maupin 1930) kaj la Grand Dictionnaire de Waringhien (1957), kaj eĉ en la epoko de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (Waringhien 1970), la preskriba elemento ankoraŭ restis forta, kaj ne malfacilas elpalpi seninterrompan leksikografian fadenon ekde la fruaj Zamenhofaj vortaroj ĝis la hodiaŭa tempo. Ankoraŭ ne komplete difinita estas la rolo de leksikografia priskribo (kontraste al preskribo) en Esperanto: Tiu debato daŭras.

Paralele kun leksikografio, eldoniĝis konsilaroj plejparte stilaj, ekzemple la konsiloj de Privat en La Esprimo de Sentoj en Esperanto de 1910 (1980) kaj la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, kiuj aperis felietone kaj estis kolektitaj en 1925 en plena eldono (1962), kaj kiuj kovris grandan gamon de temoj, serve al evoluanta lingvokomunumo. La Fundamenta Krestomatio, kiu aperis en 1903 (Zamenhof 1992) donis ekzemplojn de modelaj tekstoj en Esperanto.

Ĉe la poezia fronto, sekvis en la jaroj 1919-1939, laŭ Auld, periodo de "polurita romantismo," kiam komenciĝis seriozaj klopodoj muldi la fundamenton de literatura tradicio en Esperanto. Tiuj, kiuj gvidis tiujn klopodojn, aliris la poezion kun sama seriozeco kiel aliaj poetoj sian nacian literaturon. Aperis serioza literatura revuo (la finance ŝveba sed literature altranga Literatura Mondo), kiu siavice helpis starigi seriozan libro-kulturon en la lingvo, tiel ke la homoj komencis ekkoni la personecojn de la verkistoj kaj sekvi iliajn karierojn legante iliajn verkojn. Aperis tuta arto poetika imite al la romia poezio (Kalocsay/Waringhien 1932), enciklopedio (Kökény/Bleier 1933), novaj vortaroj kompareblaj kun tiuj de etnaj lingvoj, kaj volumoj da altkvalita, enhavoplena poezio. Aperis ankaŭ antologioj de diversaj naciaj literaturoj, sed dum la tradukoj restis gravaj, la originala poezio, laŭ Auld, "stabiligis la poezian lingvon" kaj la plej bonaj poetoj montris, ke poezio en Esperanto ne plu estas tio, kion povas fari kiu ajn parolanto de la lingvo kun kapablo skandi kaj rimi. Komenciĝis ankaŭ iom da serioza literatura kaj kultura kritiko, daŭrigita dum la tria, postmilita periodo de korifeo de kaj la dua kaj la tria periodoj, Gaston Waringhien.

Estis ĝuste Waringhien, kiu alianciĝis kun sia hungara kolego Kálmán Kalocsay (kiu kun Gyula Baghy kaj Teodor Schwartz fondis la revuon Literatura Mondo), por elverki gramatikon de Esperanto (1935), kiu, kvankam en multaj detaloj preskriba, estis samtempe klopodo efektive priskribi la gramatikan staton de la lingvo. Tiu granda tasko havis sian paralelon en la kreo de Plena Vortaro de Esperanto (Grosjean-Maupin 1930), kiu celis i.a. trakribri la ekzistantan vortostokon de Esperanto, tia kia ĝi aperis en vortaroj, por konservi tiujn radikojn, kiuj efektive eniris la lingvon kaj proponi novajn tie kie ili ŝajne estis bezonataj (plejparte temis pri envortarigo de kolektitaj lastatempaj proponoj kaj literaturaj neologismoj). Surprize multaj neologismoj efektive datiĝis de la unua periodo de la lingvo, ekzemple en la teknika vortaro de Charles Verax (1910) kaj la franca vortaro de Emmanuel Robert (1910), kaj tiuj, kiuj kritikis Kalocsay pro neologismado ne rekonis, ke temis ĉefe pri (por tiel diri) postneologismado - la klopodo enkonduki en la uzadon jam proponitajn radikojn. La uzantoj de Esperanto, kiuj venis post tiu periodo de solidiĝo de la lingvo, havis je sia dispono aron da modeloj, vortaroj, stilaj konsilaroj (ekzemple Kalocsay 1931) ktp., kiujn la fruaj poetoj kaj aliaj uzantoj simple ne posedis. Tiel la lingvaj substrukturoj komencis konstruiĝi.

Se temas pri eksogena Esperantologio, la jaroj inter la militoj estis relative sterilaj. Kvankam kelkaj konataj lingvistoj daŭre okupiĝis pri aspektoj de interlingvistiko, ekzemple en la kadro de IALA (la komitato, kiu faris la esplorojn, kiuj poste kondukis al Interlingua) (Esterhill 2000a, 2000b), la plej gravaj studoj rekte rilataj al Esperanto estis verŝajne tiuj, kiuj traktis la aplikatan lingvistikon, ekzemple la laboroj de Thorndike pri la instruado de planlingvoj. La bibliografio de Stojan (1929) ebligis al fakuloj, ĉu ene de ĉu ekster la Esperanto-movado, gajni superrigardon de la tereno de Esperanto kaj interlingvistiko, kaj la laboroj de Drezen (1930a, 1930b, 1931) celis situigi Esperanton en la evoluantan historion de la laborista movado kaj Marksismo.

La trian periodon, de la jaroj post la Dua Mondmilito ĝis la dato de aperigo de Esperanta antologio, Auld nomis "metafiziko." La poetoj de tiu epoko, gvide de Auld mem, jam havis je sia dispono almenaŭ mallongan poezian tradicion, plilongigitan de la efika enkadrigo de tradukita poezio, kiu kvazaŭ komencigis tiun tradicion ne je la naskiĝo de Esperanto sed jam jarojn antaŭe: sian poezian tradicion Esperanto akiris kaj de siaj originalaj poetoj kaj de tiuj poetoj, kiuj hejmiĝis en Esperanton per tradukoj. (Interesa aspekto de Esperanto estas tiu, ke la tradukita literaturo kaj la uzo de aposterioraj vortoradikoj el eŭropaj lingvoj starigis distingeblan kulturan kaj etimologian historion por la nova lingvo - ne nur nova lingvo, sed ankaŭ artifike malnova lingva historio por tiu nova lingvo, kaj kultura tradicio.) Auld kaj aliaj konstruis sur tiun antaŭmilitan komencon imponajn verkojn, grandskale konceptitajn. La infana raso (1956), de Auld mem, estas modernisma poemo preskaŭ epopea laŭ koncepto. Dume, la eldonejo Stafeto komencis liveradi la akumuliĝintajn poemojn al libroamanta publiko, tiel sekvante, sed sur pli firma bazo, eĉ se esence sola sur la kampo, la ekzemplon de la eldonejo Literatura Mondo en la intermilitaj jaroj. La revuo Literatura Mondo (1947-49), tamen, reviviĝis morta, viktimo de la postmilita diktaturo hungara; kaj la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio lanĉi literaturan revuon, kun titolo Monda Kulturo (1962-66), same fiaskis. Pluraj aliaj vivis mallongan kvankam influan vivon: Voĉo de Islando (1949-50, 1959-60), Nica Literatura Revuo (1955-62), La Suda Stelo (1948-60), kaj, plej sukcese Norda Prismo, kiu vivis de 1955 ĝis en la 1970-aj jaroj. Noveloj kaj teatraĵoj fluis pli ofte de la plumoj de la poetoj. Temis pri periodo de vastiĝo kaj firmiĝo de la komuna kulturo de Esperanto, ne nur en skriba formo sed ankaŭ en parola formo: multe pli vasta utiligo de eltrovaĵoj de la antaŭa epoko, nome radio, diskoj kaj magnetofonaj registroj, kuniĝis kun plifaciligo de vojaĝado por krei aŭtentikan Esperanto-komunumon parolan kaj skriban.

Ekstera atento al Esperanto restis malforta. La kontribuoj de Manders al interlingvistiko ne trovis multajn posteulojn, kaj, kvankam ekzistis kelkaj lingvistoj, kiuj montris certan simpation al Esperanto, malmultaj dediĉis al ĝi seriozan atenton. Kvankam ja aperis seriozaj studoj pri la t.n. filozofiaj lingvoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kiujn oni ligis kun la intelekta historio de tiu epoko, regis en la lingvoscienco mem forta emfazo je "natura" lingvo kaj je denaskaj parolantoj. La apero de socilingvistiko kiel plena studkampo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj (Paulston/Tucker 1997) tamen ŝanĝis signife la sintenojn. István Szerdahelyi sentis sin sufiĉe forta por fondi fakon pri Esperanto en la Budapeŝta Universitato; la usona lingvistika antropologo Dell Hymes traktis Esperanton kaj planlingvojn ĝenerale kiel lingvan fenomenon similan al ĉiuj aliaj lingvaj fenomenoj (1964); Boulton (1960) verkis modernan, objektivan biografion de Zamenhof. Fondiĝis en 1969 la revuo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP), kiu celis doni al tiuj, kiuj interesiĝas pri la internacia dimensio de lingvoj, ekzemple la lingvopolitiko de internaciaj organizaĵoj, okazon aperigi siajn studojn en pli-malpli kiu ajn lingvo. La fondinto, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), sub gvido de Ivo Lapenna, deziris per tio kapti la atenton de lingvistoj pri demandoj akre interesaj al la esperantistoj, kaj levi la prestiĝon de la ofte malestimata lingvo Esperanto inter la lingvistoj. Iasence la laboro de Szerdahelyi kaj la apero de LMLP konsistigis transpontajn iniciatojn inter la endogena kaj la eksogena Esperantologio: Szerdahelyi signife kontribuis al ambaŭ terenoj, kaj LMLP estis iniciato elinterne influi la fakon ekstere.

Dume, la endogena Esperantologio daŭrigis sian vojon, per aperigo de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto sub redakto de Waringhien (1970) kaj per la impona priskribo de la historio, movado kaj literaturo de Esperanto de Lapenna, Lins kaj Carlevaro (1974), esence kulmino de la laboro de CED sub Lapenna dum la antaŭaj dudek jaroj en kombino kun la historiista talento de la pli juna Lins. Aperis dise novaj vortaroj, terminaroj, kaj konsilaroj.

En la dua eldono de la Antologio la Postparolo iom alie disperiodigas la historion. Nun post la unua periodo venis, laŭ Auld, jardeko de "matura romantismo" (1921-1931), periodo de "parnasismo" (1931-1956), kaj nova, "postparnasisma" periodo de 1956 ĝis la apero de la dua eldono. Verdire, temas pri rekonsidero de la tuta nocio de periodoj, kiuj en tiu dua skizo fariĝas pontoj - ekzemple inter la grandaj atingoj de la Budapeŝta Skolo en la 1930-aj jaroj kaj la novaj demarŝoj de la britoj en la 1950-aj, kaj inter la maturiĝo de la britaj poetoj kaj la apero de nova, pli juna generacio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La periodigo proponata en la unua eldono, klare motivita en la kadro de tiea prezento de mallonga historio de Esperanto-poezio, estas pli kontentiga ol la skiza postparola hasto de la dua. Sed nun necesus kompreneble aldoni kvaran periodon, tiun de la posteuloj de Auld kaj Boulton - homoj kiel Mauro Nervi, Abel Montagut kaj Gonçalo Neves. Jam en la 1970-aj jaroj la maljuniĝinta Régulo ĉesigis sian eksterordinaran eldonan aktivecon (eksterordinaran i.a. pro la ekstreme primitivaj kondiĉoj, sub kiuj li laboris), cedante la kampon al la belga FEL, la itala Edistudio kaj aliaj. Tra pli-malpli la tuta periodo, almenaŭ du regule eldonataj literaturaj periodaĵoj, Fonto kaj Literatura Foiro, aperis kun pli-malpli kompleta reguleco - Literatura Foiro jam pli ol 30 jarojn. Floris ankaŭ aliaj literaturaj formoj, precipe romanoj, tiel ke pli ol duono de la romanoj en Esperanto aperis en la lasta kvarono de ĝia historio. Auld turnis sin ĉefe al kultura kritiko, tiel daŭrigante la tradicion de Waringhien (Auld 1997). La libroproduktado, dank' al malpli kostaj presteknikoj, grandiĝis. Tiu periodo, de eble 1970 ĝis hodiaŭ, igis la Esperanto-literaturon tute komparebla kun tiu de, ni diru, malgranda eŭropa etnolingvo. Kvankam ja ekzistas multaj nuboj sur la horizonto, ekzemple la grada fragmentiĝo de la iama Esperanto-movado, kaj la malfortiĝo de tiu libro-kulturo kiun mi pli frue aludis, oni pravus nomante la nunan Esperanton literature matura.

Same, se temas pri eksogena Esperantologio, ni vidas ĉie eksterordinaran progreson kompare kun la situacio en la antaŭa periodo. La Monda Lingvo-Problemo, transformita en la 1970-aj jaroj en Language Problems and Language Planning, daŭre aperas kaj ĝuas altan prestiĝon inter socilingvistoj (Tonkin 1997a). Ĝi prezentas Esperanton kiel seriozan sciencan temon, kaj antaŭ kelkaj jaroj selekto de ĝiaj priesperantaj studoj aperis libroforme (Tonkin 1997b). La Centro de Esploro kaj Dokumentado regule organizas Esperantologiajn Konferencojn dum Universala Kongresoj, kiuj celis la internan klerigon de la Esperanto-movado, kaj aliajn konferencojn por eksterstarantoj en diversaj lokoj en Usono kaj kunlige kun Universalaj Kongresoj (plej laste ĉe la Telaviva Universitato en 2000; similan aranĝon antaŭvidas la Akademio de Esperanto kaj la Kroata Akademio de Sciencoj en Zagrebo en 2001). Serioza pritrakto de la historio de planlingvoj, kaj ties ĉefa rolanto Esperanto, estas jam ofta elemento en la lingvistika historio kaj la intelekta historio (Blanke 1985, Large 1985, Eco 1993, Janton 1973 k 1993, Sakaguchi 1998, Liu Haitao 1999), kaj en lastaj jaroj la laboro de Esperanto cele al lingva egaleco ricevis pozitivan atenton inter fakuloj pri lingvaj rajtoj (vidu ekzemple Skutnabb-Kangas 2000, Fettes 1997a). Lins (1988) esploris la historion de la Esperanto-movado en kontribuo al la historiografio pri precipe Germanio kaj Rusio. Peter Forster (1982) aperigis sociologian studon de la brita Esperanto-movado.

La unua klopodo de Wells prezenti lingvistikajn aspektojn de Esperanto en ĝisdata faka kadro (1978) celis precipe la esperantistojn mem, sed nun Gledhill (1998) aperigis seriozan gramatikan priskribon de Esperanto surbaze de lingva korpuso. Inter tiuj du kontribuoj, venis la mallonga sed rimarkinda vivo de la projekto Distributed Language Translation, industria klopodo utiligi Esperanton kiel perilan lingvon en maŝintradukado (v. Witkam 1983, Sadler 1991). Kvankam la projekto fine ne realiĝis, pro manko de rimedoj, siavice kaŭzita de malbonaj komercaj perspektivoj, la projekto rezultigis tutan serion da gravaj verkoj pri la sintakso kaj semantiko de Esperanto (ekzemple Papegaaij 1986, Schubert 1987, Schubert 1993). Sur la tereno de lingvopolitiko, Selten kaj Pool (1982) analizis la utilecon de Esperanto laŭ ludoteorio, kaj Piron (1994) ekzamenis la pretendojn de Esperanto en la kunteksto de la monda lingva situacio, inkluzive de personaj sintenoj al lingvoj. Rolas en tiu ĉi periodo de eksogena studado ankaŭ pluraj institucioj transpontaj, ekzemple Esperantic Studies Foundation en Usono (vizitu < www.esperantic.org> por trovi ligojn kun aliaj retadresoj; vidu ankaŭ Fettes 1997b), la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (fako de la Austria Nacia Biblioteko), kaj la Esperanto-Centro kaj interlingvistika biblioteko en La Chaux-de-Fonds, Svislando.

Aparte influa en la serioza akceptigo de Esperanto flanke de fakuloj estis kaj estas Detlev Blanke, kies verko de 1985 estas ofte citata en la literaturo pri planlingvoj. Blanke ankaŭ sisteme faciligis la vojon por eksterstarantoj per sia redaktado de Interlinguistische Informationen, bulteno, kiu celas liveri bibliografiajn k.s. donitaĵojn, informojn pri konferencoj, ktp., al germanlingvaj fakuloj (Blanke 1999). Krome, li kunlaboras en unu el la plej grandaj kaj longdaŭraj bibliografiaj iniciatoj eksogenaj, nome la Internacia Bibliografio de Modern Language Association, alirebla rete kaj en ĉiujare aperigataj volumegoj (Tonkin k Blanke 1999). Ĉiu jarkolekto enhavas tricenton da individuaj bibliografiaj registroj de fakaj artikoloj kaj libroj pri Esperanto kaj rilataj temoj. La bibliografio kovras precipe la lingvistikon kaj la literaturkritikon. Tiu kunlaboro kun MLA komenciĝis jam en la 1970-aj jaroj sub gvido de Richard E. Wood kaj la aŭtoro. La rete alirebla versio de la bibliografio enhavas eĉ milojn da bibliografiaj registroj - nepre la plej kompleta ekzistanta bibliografio de studoj pri Esperanto.

Dume, la endogena Esperantologio ankaŭ plifortiĝis, ekzemple per sociologiaj studoj (Rašić 1994), per atento al la lingvoakiro kaj lingva pedagogio - temo kaj endogena kaj eksogena (v. Maxwell 1988), kaj per klopodoj liveri bazajn lingvajn bezonaĵojn al la kreskanta nombro da denaskaj parolantoj de Esperanto, same temo endogena kaj eksogena (Lindstedt 1999, v. ankaŭ Corsetti 1996, Versteegh 1993). Menciinda estas ankaŭ la Reta gramatiko de Wennergren ( http://www.concinnity.se/bertilow/pmeg/index.htm, 2001-01-17). Ludovikito lanĉis sian multvoluman kolekton de la verkoj de Zamenhof kaj de alia materialo el la fruaj jaroj de la lingvo. Vilborg daŭrigas la aperigon de sia etimologia vortaro, kiu atingis sian kvaran volumon kaj la literon R. Notindaj ankaŭ estas aparte vastaj vortaraj projektoj por la lingvoj japana (Miyamoto 1982), itala (Minnaja 1996), korea (Li Hajpin 1991) kaj vjetnama (Nguyen Minh Kinh 1999), kaj pluraj Retaj vortaroj, gramatikoj, tekstobazoj kaj bibliografioj. Malantaŭ la leksikografia laboro staras alia institucio kun tro mallonga historio, la Terminologia Centro de Universala Esperanto-Asocio, kiu klopodis enkonduki iom da ordo en la evoluigo de la teknika terminaro de Esperanto sed ne povis engaĝi la financajn kaj homajn rimedojn bezonatajn por plene atingi sian celon. Pli frue, Rüdiger Eichholz klopodis evoluigi tiun terminaron ĉefe per iom neregebla sistemo de interkonsiliĝo kun la Esperanto-publiko. Tiaj multfacetaj kaj ŝanĝiĝantaj prezentoj de la lingvo riskas eklipsi projekton jam de jaroj prilaboratan, nome la novan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto sub redakto de Michel Duc Goninaz.

En tiu plej lasta periodo de Esperantologio okazis, resume, revolucio en la eksogena pritrakto de Esperanto. Oni ne povas diri, ke Esperanto nun ĉiam ricevas la atenton kiu, kiel lingva fenomeno, ĝi meritas: ankoraŭ tro multaj lingvistikaj studoj aŭ ne atentas ĝin aŭ ĝin misprezentas. Sed la iama plendo, ke la lingvistiko kiel tuto kvazaŭ deskribas kaj ignoras Esperanton, nepre ne plu plene validas. Pli kaj pli la ĉefa demando antaŭ la estonteco de Esperanto ne estas eksogena sed endogena - la kapablo de la esperantistoj difini por Esperanto rolon en la ekstera serĉado de egaleco kaj efikeco en la monda lingva situacio. Foje la cinikuloj diras, ke "tiuj, kiuj ne kapablas, instruas." Ni povus malice modifi tiun diron: "tiuj, kiuj ne kapablas, studas." La eksogena pristudado de Esperanto, kvankam ege esenca, ne fariĝu anstataŭaĵo de la endogena lingva vivo, ĉar tiukaze ne restos fenomeno por studi.

Bibliografio

Auld, William (1956): La infana raso. La Laguna: Stafeto, 101 p.

- (1997): Pajleroj kaj stoploj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 6+342 p.

- (Red.) (1958): Esperanta antologio: Poemoj 1887-1957. La Laguna: Stafeto. 642 p.

- (Red.) (1984): Esperanta antologio: Poemoj 1887-1981. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 12+888 p.

Blanke, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag, 408 p..

- (1997): "The Term `Planned Language'". En: Tonkin (1997b), 1-20.

- (1998): "Zur Rolle von Plansprachen im terminologiewissenshaftlichen Werk von Eugen Wüster". In: Language Problems and Language Planning. 22: 267-279.

- (1999): "Germana societo Gesellschaft für Interlinguistik." In: Esperantologio/Esperanto Studies 1: 38-47.

Boulton, Marjorie (1960): Zamenhof, Creator of Esperanto. London: Routledge and Kegan Paul, 223 p.

Cooper, Robert L. (1989): Language Planning and Social Change. Cambridge: Cambridge University Press. 8+216

Corsetti, Renato (1996): "A Mother Tongue Spoken Mainly by Fathers". In: Language Problems and Language Planning 20: 263-273.

Couturat, Louis (1910): Étude sur la dérivation dans la langue internationale. 2-a eld. Paris: Delagrave, 100 p.

Drezen, Ernest (1930a): Historio de la mondolingvo. Leipzig: EKRELO, 242 p.

- (1930b): Analiza historio de Esperanto-movado. Leipzig: EKRELO, 95 p.

- (1931). Skizoj pri teorio de Esperanto. Repres. Aabyhøj, Danlando: Dana Esperanto-Federacio, 1975.

Eco, Umberto (1993): La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea. Roma/Bari: Laterza, 388 p.

- (1994): La serĉado de la perfekta lngvo. Trad. Daniele Mistretta. Pisa: Edistudio, 388 p.

Edwards, Jane (1993): "Esperanto as an International Research Context". En: Ian M. Richmond (Red.): Aspects of Internationalism: Language and Culture. Lanham, Maryland: University Press of America. 21-34.

Esterhill, Frank (2000a): Interlingua Institute: A History. New York: Interlingua Institute. 9+106 p.

- (2000b): ,,Interlingua - R.I.P". En: Verbatim. 25 (4): 25-27.

Fettes, Mark (1997a): ,,Esperanto and Language Policy: Exploring the Issues". En: Language Problems and Language Planning 21: 66-77.

- (1997b): ,,Interlinguistics and the Internet". En: Language Problems and Language Planning 21: 170-176.

Forster, Peter G. (1982): The Esperanto Movement. The Hague: Mouton, 413 p.

Gledhill, Christopher (1998): The Grammar of Esperanto. Munich/Newcastle: LINCOM Europa, 100 p-.

Grosjean-Maupin, Émil/Esselin, Albert/Grenkamp-Kornfeld, Salo/Waringhien, Gaston (1930): Plena vortaro de Esperanto. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 517 p.

Haugen, Einar (1966): Language Conflict and Language Planning. Cambridge: Harvard University Press.

Hymes, Dell H., (Red.) (1964): Language in Culture and Society. New York: Harper and Row, 35+764 p.

Janton, Pierre (1973): L'espéranto. Paris: Presses Universitaires de France. 128 p.

- (1993): Esperanto: Language, Literature, and Community. (Red.: Humphrey Tonkin). Albany: State University of New York Press, 169 p.

Kalocsay, Kálmán (1931): Lingvo stilo formo. Budapest: Literatura Mondo, 143 p.

Kalocsay, Kálmán/Gaston Waringhien (1932): Parnasa gvidlibro. Budapest: Literatura Mondo, 207 p.

- (1935): Plena gramatiko de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo, 370 p.

- (1980): Plena analiza gramatiko de Esperanto. (kvara eldono). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 598 p.

Kiselman, Christer (1999): "Notico de la redaktoro". En: Esperantologio/Esperanto Studies 1: 3-4.

Kökény, L./Bleier, V. (Red.) (1933): Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo, 599 p.

Kuznecov, Sergej N. (1989): "Interlinguistics: A Branch of Applied Linguistics?" En: Schubert, Klaus (Red.) (1989), 89-98.

Lapenna, Ivo/Lins, Ulrich/Carlevaro, Tazio (1974): Esperanto en perspektivo. Rotterdam: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, 32+844

Large, Andrew (1985): The Artificial Language Movement. Oxford: Blackwell, 239 p.

Li Hajpin (1991): Esperanto-korea kaj korea-Esperanto vortaro. Seulo, 830 p.

Lindstedt, Jouko (1999): Hejma vortaro. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 62 p.

Lins, Ulrich (1988): Die gefährliche Sprache. Gerlingen: Bleicher, 326 p.

Liu Haitao (1999): ,,Kiel evoluas interlingvistiko? Kompara studo". En: Language Problems and Language Planning 23: 65-77.

Manders, W.J.A. (1947): Vijf kunsttalen. Purmerend: Muusses, 386 p.

- (Red.) (1950): Interlingvistiko kaj Esperantologio. Purmerend: Muusses. 77

Maxwell, Dan (1988): "On the Acquisition of Esperanto". In: Studies in Second Language Acquisition 10: 51-61.

Minnaja, Carlo (1996): Vocabolario italiano-esperanto. Milano: Cooperativa Editoriale Esperanto, 1438 p.

Miyamoto, Masao (1982): Vortaro japana-Esperanto. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1083 p.

Neergaard, Paul (1942): "La Esperantologio kaj ties disciplinoj: Taskoj kaj rezultoj". En: Tra densa mallumo. Kopenhago: Laborista Esperanto-Klubo, 37-64.

Nguyen Minh Kinh (1999): Granda vortaro vjetnam-esperanta. Hanoi: Mondo-Eldonejo, 1412 p.

Papegaaij, B.C. (1986): Word Expert Semantics: An Interlingual Knowledge-Based Approach. Dordrecht/Riverton: Foris, 254 p.

Paulston, Christina Bratt/G. Richard Tucker (Red.) (1997): The Early Days of Sociolinguistics. Dallas: Summer Institute of Linguistics, 12+362 p.

Piron, Claude (1994): Le défi des langues - du gâchis au bon sens. Paris: L'Harmattan, 336 p.

Privat, Edmond (1980): Esprimo de sentoj en Esperanto [1910]. Den Haag: Internacia Esperanto-Instituto, 61 p.

Rašić, Nikola (1994): La rondo familia. Sociologiaj esploroj en Esperantujo. Pisa: Edistudio, 192 p.

Robert, Emmanuel (1910): Dictionnaire Espéranto-Français. Parizo: Presa Esperantista Societo, VIII+362 p.

Rubin, Joan/Björn H. Jernudd (Red.) (1971): Can Language Be Planned? Hawaii: University Press of Hawaii, 24+343 p.

Sadler, Victor (1991): "Machine Translation Project Reaches Watershed". En: Language Problems and Language Planning 15: 78-83. (Repres. en Tonkin 1997b: 188-194).

Sakaguchi, Alicja (1998): Interlinguistik: Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt/M.: Peter Lang, 492 p.

Saussure, Ferdinand de (1916): Cours de linguistique générale. (Reeld., red. Tullio de Mauro. Paris: Payot, 1973).

Saussure, René de (ps. Antido) (1910): La construction logique des mots en Espéranto. Genève: Universala Esperanta Librejo, 32 p.

- (1916): La vort-strukturo en Esperanto. (Repres. Brasília: Laborgrupo Antaŭen. 1985).

Schubert, Klaus (1987): Metataxis: Contrastive Dependency Syntax for Machine Translation. Dordrecht/Providence: Foris, 250 p.

- (1993): "Semantic Compositionality: Esperanto Word Formation for Language Technology". En: Linguistics 31: 311-65.

Schubert, Klaus (Red.) (1989): Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages. Berlin/New York: Mouton de Gruyter, 348 p.

Selten, Reinhard/Pool, Jonathan (1982): Ĉu mi lernu Esperanton? Bielefeld: University Bielefeld (Institute of Mathematical Economics).

Skutnabb-Kangas, Tove. (2000): Linguistic Genocide in Education, or Worldwide Diversity and Human Rights? Mahwah, New Jersey: Erlbaum.

Stankiewicz, Edward (1972): "Baudouin de Courtenay: His Life and Work". En: A Baudouin de Courtenay Anthology: The Beginnings of Structural Linguistics. (Red. Edward Stankiewicz), 3-48.

Stojan, Petr (1929): Bibliografio de internacia lingvo. Genève: Universala Esperanto-Asocio, 560 p.

Tonkin, Humphrey (1997a): "Language as a Social Phenomenon: A Perspective on the Emergence of Sociolinguistics". En: Paulston/Tucker (1997), 247-254.

Tonkin, Humphrey (Red.) (1997b): Esperanto, Interlinguistics, and Planned Language. Lanham, Maryland: University Press of America, 23+232 p.

Tonkin, Humphrey/Blanke, Detlev (Red.) (1999): "Aŭxiliary Languages, International Languages". En: Ford, Terence k.a. (Red.): 1998 MLA International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures. Vol. 3: Linguistics. New York: Modern Language Association, 261-267 [eroj 10708-11035].

Tonkin, Humphrey/Fettes, Mark (1996): Esperanto Studies: An Overview. Esperanto Document 43A. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 16 p.

Verax, Charles. 1910. Enciklopedia vortareto Esperanta. Paris: Hachette. 18+249 p.

Versteegh, Kees (1993): "Esperanto as a First Language: Language Acquisition with a Restricted Input". En: Linguistics 31: 539-55.

Vilborg, Ebbe (1989-): Etimologia vortaro de Esperanto. Malmö: Eldona Societo Esperanto (1: A-D, 1989, 104 p.; 2: E-Ĵ, 1991, 114 p.; 3: K-M, 1993, 128 p.; 4: N-R, 1995, 124 p.).

Waringhien, Gaston (1957): Grand dictionnaire Espéranto-Français. Paris: Librairie Centrale Espérantiste.

- (1959): Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, 447 p.

- (1970): Plena ilustrita vortaro de Esperanto. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1303 p.

- (1980): 1887 kaj la sekvo. Antverpeno/La Laguna: TK/Stafeto, 293 p.

Wells, John C. (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 76 p.

Witkam, A.P.M (1983): Distributed Language Translation. Utrecht: BSO. 15+4+17+106+111+8+28+14+62

Wüster, Eugen (1978): Esperantologiaj studoj. Antverpeno/La Laguna: TK/Stafeto. 254 p.

Zamenhof, L.L. (1962): Lingvaj respondoj: konsiloj kaj opinioj pri Esperanto [1925]. Red. Gaston Waringhien. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 130 p.

- (1963): Fundamento de Esperanto [1905]. 9-a eld. Red. A. Albault. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 355 p.

- (1973): Unuaj libroj por esperantistoj. Iam kompletigota plena verkaro de L.L.Zamenhof, vol. 1. Red. Ludovikito (ps. Itô Kanzi). Kioto: Ludovikito. 157 p.

- (1992): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto [1903]. Red. Gaston Waringhien. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 16+446 p.