Previous PageTable Of ContentsNext Page

Ignat Florian Bociort

Artefarita kaj natura konceptoj en la evoluigo de la rumana lingvo dum la 19-a jarcento: Skizo de historia trarigardo

Zusammenfassung

Das künstliche und das natürliche Konzept bei der Entwicklung der rumänischen Sprache im 19. Jh.: Skizze einer historischen Betrachtung

Die Entwicklung des kulturellen Lebens im Verlauf des 19. Jahrhunderts in den rumänischen Provinzen Walachei, Moldau und Transsilvanien machte die Vereinheitlichung der nationalen Sprache und ihre Modernisierung durch bewusste Intervention der Kulturschaffenden notwendig. In diesem Prozess standen sich zwei Tendenzen gegenüber: Die Historiker und Philologen aus Transsilvanien - Cipariu, Pumnul, Laurean und andere - , für die die Sprache ein Argument im Kampf der Rumänen für politische Rechte im Habsburgischen Imperium war, haben eine "künstliche" Richtung konzipiert: Die Sprache müsse von nichtlateinischen Wörtern "gereinigt" werden; an ihrer Stelle sollten lateinische, italienische und französische Wörter eingeführt werden; man könnte auch neue Wörter durch Verallgemeinerung alter Suffixe lateinischen Ursprungs oder aus Zusammensetzungen aus Wortstämmen lateinischen Ursprungs bilden; und um das "lateinische Gesicht" der rumänischen Sprache ins Licht zu rücken, solle das etymologische Prinzip in der Orthographie angewendet und das kyrillische Alphabet durch das lateinische ersetzt werden. Einen ähnlichen Standpunkt hat Eliade R©dulescu in der Walachei vertreten, wobei er sogar die "Italienisierung" der Sprache anstrebte. Dieser Richtung haben sich die moldauischen Schriftsteller - Alecsandri, Russo, Negruzzi - entgegengestellt; später hat auch Maiorescu, die einflussreichste Persönlichkeit jener Zeit, diesen Standpunkt vertreten. Die Argumente dieser "historisch-volksverbundenen" Richtung natürlichen Charakters waren: Die Sprache müsse für das Volk verständlich bleiben, sie müsse dem ästhetischen Prinzip entsprechen etc. Ergebnisse dieser Auseinandersetzungen: Angemessene stufenweise Neologisierung der Sprache, phonetisches Prinzip in der Orthographie und lateinisches Alphabet.

Abstract

Artificial and Natural Approaches in the Development of the Romanian Language in the 19th Century: A Historical Sketch

The development of cultural life in the Romanian provinces (Wallachia, Moldavia and Transylvania) in the 19th century required, as thinkers and scholars realized, the unification and modernization of the national language. This process was dominated by two distinct tendencies. Transylvanian historians and linguists - Cipariu, Pumnul, Laurean and others - regarded the language as an instrument in the struggle for the political right of Romanians in the Habsburg Empire. Therefore, they favoured a kind of "artificial" approach, in which words of Latin, Italian or French origin would be coined to replace non-Latin elements, and new words could be derived by generalizing old suffixes of Latin origin. In order to emphasize the Latin character of Romanian, an etymological principle should be applied in orthography and the old Cyrillic alphabet should be replaced by the Latin one. A similar point of view was advocated in Wallachia by Eliade Radulescu, who even proposed the "Italianization" of the language. This direction was opposed by Moldavian writers - Alecsandri, Russo, Negruzzi and later Maiorescu, one of the most pre-eminent scholars of that time. They favoured a kind of "historical-popular" approach arguing that the language should remain intelligible for common people and should fulfil aesthetic requirements. The debates resulted in the gradual and moderate introduction of neologisms, the phonetic principle in orthography and the Latin alphabet.

1 Enkonduko

Jam la unuaj tradukistoj de religiaj tekstoj en la rumanan dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj, samkiel la kronistoj Gr. Ureche (1672-1745), Miron Costin (1633-1691), Ion Neculce (1672-1745) kaj la unua granda sciencisto de la rumana kulturo, D. Cantemir (1673-1723), membro de la Akademio de Berlin, konsciis pri la nesufiĉo de la malnova rumana lingvo por elegante esprimi altajn ideojn kaj sentojn. La unua teksto rilate al vojo pliriĉigi la lingvon (per neologismoj) kaj efektivigi ties unuecon (per vortoj konataj en ĉiuj rumanaj regionoj) estas Predoslovie la Noul Testament de la Bălgrad ('Antaŭparolo al Nova Testamento aperinta en Alba Iulia') (1648), verkita de la metropolito Simion Stefan (?-1656).

Tamen la ŝarĝo evoluigi la lingvon ĝis al nivelo komparebla al tiu de la latina aŭ malnovslava estis granda kaj eĉ multe pli granda kaj aktuala montriĝis dum la 19-a jarcento la modernigo de la rumana por atingi la nivelon de la aliaj latinidaj lingvoj - precipe de la itala kaj la franca, rigardataj kiel modeloj. Tiuj ŝarĝoj necesigis la strebojn de kulturkreantoj de kelkaj generacioj; ili fervore tradukis rumanen, verkis originale, teoriumis pri la farendaĵoj, pri la neceso ne atendi la spontanean historian evoluon de la lingvo. Jam tiuj streboj konscie interveni en la objektivan proceson por orientigi la lingvan evoluon laŭ certaj principoj montris fakte artefaritan koncepton, kvankam la agantoj ne konsciis pri tio. La pliriĉigo, sistemigo kaj polurado de la lingvo estis por ili io normala, praktika celo. Tiu laboro, akompanata de multaj disputoj, daŭris ĝis la dua duono de la 19-a jarcento. Temis do ne pri la "rajto" interveni, sed nur pri la plej taŭga maniero fari tion. Jen do premisoj por planlingvistika agado kaj artefarita koncepto.

La poeto Ienăchi_© Văcărescu (1740-1797), en sia poeziaĵo Testament ('Testamento') heredigis al siaj posteuloj, kiel ĉefan ŝarĝon, "la kreskigon de la rumana lingvo". Same, la poetoj Ion Budai Deleanu (1760-1820), aŭtoro de la plej sukcesa epopeo en la rumana, kaj Barbu Paris Mumuleanu (1794-1836) plendis pri la malperfektaĵoj de la rumana; precipe la verko de Deleanu entenas diversajn solvojn kaj komentojn ege interesajn el lingvistika vidpunkto; bedaŭrinde lia verko restis neeldonita ĝis 1875-1877. Plimultiĝis tiutempe la teoriaj aspektoj rilate al plua lingva evoluo, ĉar en ĉiuj rumanaj regionoj disvolviĝis la beletro, la scienco, la filozofio. Tamen la lingvaj konceptoj estis diversaj, kontraŭdiraj, kelkfoje en si mem nekonsekvencaj. Neniu direkto, orientiĝo, "skolo" estis homogena. Tiu situacio naskis la plej karakterizan fenomenon de la rumana kulturo dum la 19-a jarcento: Viglajn lingvistikajn disputojn. Du lingvaj konceptoj estis la ĉefaj: la arta kaj la natura.

2 La artefarita koncepto

La Transilvanianoj, por kiuj la rumana, latindevena, estis ankaŭ argumento en iliaj politikaj bataloj por la rajtoj de la rumanoj en la Habsburga imperio, postulis evidentigi diversvoje la latinan aspekton de la lingvo, eksigi el ĝi la "fremdajn vortojn", kiaj estis konsiderataj la slavaj, turkaj, grekaj k.a. kaj anstataŭigi ilin per tute novaj, latinaj aŭ latinidaj (italaj aŭ francaj). Por reliefigi la "latinan vizaĝon de la rumana", ili postulis ankaŭ la etimologian principon en la ortografio kaj la latinan alfabeton anstataŭ la ĉirila, kiu estis tradicia.

Moderan koncepton reprezentis Timotei Cipariu (1805-1887), la plej granda filologo de sia generacio. En sia verko Principia de limbăşí scriptur© ('Principoj pri lingvo kaj skribado') (1864) li laŭdas la belecon de la lingvo en la malnovaj religiaj tekstoj, sed tiu lingvo "dekadencis" dum la 18-a jarcento pro turkaj kaj grekaj pruntaĵoj, do oni devas ilin forĵeti el la lingvo kaj anstataŭigi ilin per popolaj vortoj latindevenaj, prenataj el ĉiuj rumanaj dialektoj. Samtempe ankaŭ la slavdevenaj vortoj estis maloportunaj, do oni volis, ke la "nova rumana lingvo" estu pli-malpli konvencia.

Pli radikala estis la koncepto de Arune Pumnul (1818-1866). Por li aperis racie kaj logike anstataŭigi la fremdajn vortojn ne nur per latindevenaj, sed ankaŭ per artefaritaj: Tiuj vortoj, necesaj por novaj objektoj kaj konceptoj, estas kreendaj per ĝeneraligo de malnovaj latindevenaj sufiksoj kaj per komponaĵoj el latindevenaj radikoj. Ekzemple, la sufikso -ciune estis doninta la derivaĵon rugăciune (<lat. rogatio, -onis), do, laŭ lia opinio, oni devus apliki tiun sufikson en ĉiuj necesaj situacioj, laŭ analogia sistemo.

La ideon de Pumnul rilate la komponaĵojn aplikis, en Valakio, C. Aristia (1800-1890) en siaj tradukoj el Homero, kreante komponaĵojn kiel braţalba, lungizbitorul, de-nalt-tunūtorul, de-nori-întârătorul k.s., kiuj kaŭzis viglajn diskutojn. Firme apogis tiun solvon Ion Eliade Rădulescu (1802-1872), la plej elstara kulturkreanto en Valakio dum la 48-a generacio. En sia artikolo Asupra traducţiei lui Omeŗ ('Pri la traduko el Homero') (1837) li metis du gravajn demandojn, al kiuj neniam la kontraŭuloj de la natura principo povis argumente respondi: a) Se Homero prave kaj hodiaŭ unuanime konsentite kreis novajn vortojn, per komponado, ĉu la postaj poetoj ne rajtas fari la samon en siaj lingvoj? b) Ĉu la rumana principe ne akceptas sintezajn solvojn? Ambaŭ demandoj povis ricevi nur jesajn respondojn, kaj Eliade R©dulescu donis plurajn ekzemplojn de tute akceptitaj komponaĵoj en la malnova rumana lingvo: arotputernicul (ne "ăl de poate toate") k.s.

Fakte Ion Eliade Rădulescu, en la dua periodo de sia kultura agado (post 1840) montriĝis fervora apoganto de artefarita koncepto en la evoluigo de la rumana lingvo. Antaŭ 1840 lia pozitiva rolo en la rumana kulturo evidentiĝis en la ideoj prezentitaj en la Prefaţă© la Gramatica românească ('Antaŭparolo al la rumana gramatiko') (1828) kaj en la praktika aplikado de tiuj ideoj en siaj publikaĵoj. Inter tiuj ideoj estis, ekzemple, la redukto de la alfabeto de 56 literoj al 28, nombro valida ankaŭ hodiaŭ, kaj anstataŭigo de pluraj cirilaj literoj per latinaj, tiele kreante la "transiran", "interŝtupan" alfabeton de cirila al latina, proceso kiu finiĝis en 1860 en Valakio, en 1862 en Moldavio, per definitiva adopto de nure latinaj literoj. Sed post 1840 Eliade iniciatis - sensukcese - "italiigon" de la rumana, kiun li konsideris dialekto de la itala. En siaj Paralelism între limba română şi italiană ('Paralelismo inter la rumana kaj la itala') (1840) kaj Vocabular de vorbe streine în limba română, adicăslavone, ungureşi, turceşti, nemţeşti, greceşti ('Vortaro de fremdaj vortoj en la rumana, t.e. malnovslavaj, hungaraj, turkaj, germanaj, grekaj') (1847) lia artefarita koncepto atingis kulminon; li proponis tute kuriozan lingvon, kun multaj nekonataj vortoj italdevenaj.

Lasta kaj tute sensukcesa reprezentanto de artefarita koncepto en la evoluigo de la rumana estis la filologo kaj historiisto August Treboniu Laurean (1810-1881), kiu estis kunaŭtoro de Dicţionarul limbii română, I-II ('Vortaro de la rumana lingvo') (1871-1876) kaj de Glosariu ('Vortlisto') (1871), verkoj neutiligeblaj pro la troaj etimologiismo kaj "purismo" de la aŭtoroj, kiuj intencis vidi en la rumana nur pure latindevenan novan modernan lingvon.

3 La natura koncepto

Inter la personecoj de la rumana kulturo de la 19-a jarcento, la reprezentantoj de la natura koncepto por evoluigi la lingvon ne estis multaj, sed ili estis la plej prestiĝaj kiel verkistoj kaj sciencistoj. Tiun koncepton reprezentis ĉefe la Moldavia "historia-popola skolo", kiu ankaŭ en la literaturo kaj historio pledis por la "nacia spirito". Ankaŭ tiu direkto en la evoluigo de la rumana lingvo konsentis pri la neceso de neologismoj (pruntaĵoj el la ceteraj romanidaj lingvoj), sed oni estis multe pli konservativa, alte aprecante la lingvon de la popolo, precipe de la folkloraj produktaĵoj, kaj la malnovan lingvon de la kronistoj kaj de la relegiaj tradukoj. Laŭ ties sistemo la necesaj neologismoj devas adaptiĝi, kiam ili estas necesaj (kiam mankas en la lingvo malnova vorto por la sama ideo aŭ objekto). La unua teoriulo de la natura koncepto estis A. Russo (1819-1859). Liaj Cugetări kaj Studie moldovasn© ('Pensoj kaj Studaĵo pri Moldavio') (1845-1855) ne nur prezentas programon de la natura lingvistika koncepto, sed impete, bataleme refutas la latinisman direkton de Transilvanianoj kaj la konceptojn de Eliade R©dulescu, rigardataj kiel "damaĝantoj de la lingvo". La ekscesoj en neologizado kaj la analogismo de Arune Pumnul okazigis al li sarkasmon. Liaj argumentoj baziĝas sur komuna bonsento, sed sur diskutebla ideo el lingvistika starpunkto: Kion dirus la glora vojevodo Stefan la Granda, reganto de Moldavio (1457-1504) se oni renkontus lin kun la salutvortoj de la "lingvaj damaĝantoj" ?! Al la ideo, ke moderna kulturo ne povas vestiĝi en la lingvo de la kamparanoj aŭ eĉ en la lingvo "utiligata de almozpetantoj en foiroj", Russo replikas: Ankaŭ Pascal kaj Schiller uzis la lingvon de la kamparanoj, sed poluritan far multaj verkistoj kaj aliaj kulturkreantoj antaŭ Pascal kaj Schiller.

Gravan rolon en la plifortigo de la natura koncepto ludis la plej granda poeto, dramverkisto kaj prozisto de la rumana kulturo dum la 48-a generacio, V. Alecsandri (1818 aŭ 1821-1890). En artikoloj, sed precipe en satiroj - Dicţionar grotesc ('Groteska vortaro') - kaj en pluraj komedioj li ridindigis la troigojn de Pumnul, Cipariu, Eliade Rădulescu k.a. Al la argumento de nekomprenebleco, de abismo inter la popolo kaj la kulturo, Alecsandri aldonis estetikajn argumentojn: la belsoneco de la vortoj, la eleganteco de la morfologiaj, sintaksaj kaj frazeologiaj strukturoj de la lingvo. En la komedio Russaliile în satul lui Cremene ('Terura fantomo en vilaĝo senorda') li grandhumure mokis la derivaĵojn de Pumnul; en Iorgu de la Sadagura ('Jorgu el Sadagura') la satiro mallaŭdis la troan neologizadon ktp. Grandan satiran efikon havis en la teatro de Alecsandri la homonimeco de novaj vortoj kun malnovaj tabuvortoj.

La decidan rolon en la "fina venko" de la natura koncepto havis la elstara kulturteoriulo kaj estetikisto de la 19-a jarcento en Rumanio, Titu Maiorescu (1840-1917), kreinto de la rumana literaturkritiko kaj de la kultura rondo "Junimea" ('La juneco'), al kiu apartenis la plej grandaj klasikuloj de la rumana beletro de la dua duono de la 19-a jarcento (kelkiuj ĝis hodiaŭ). Unu volumo de lia trivoluma gravega verko Critice ('Kritikaj laboraĵoj') okupiĝas nur pri lingvaj problemoj, traktitaj en larĝa historia, filozofia, estetika perspektivo. Liaj artikoloj kontraŭ Pumnul - Observări polemica ('Polemikaj rimarkoj') - aŭ pri neologismoj, pri "be_ia de cuvinte" ('parola ebrieco'), pri la rumana lingvo en la ĵurnaloj de Transilvanio, pri la ortografio ktp. ktp. kreis fortan kontraŭstaron al la artefarita koncepto en la evoluigo de la rumana lingvo, ĉar liaj argumentoj, prezentitaj kun frida logiko kaj stila eleganteco, estis kvazaŭ unuanime akceptitaj de la gravaj personecoj - anoj de la rondo "Junimea" - kaj de la sekva generacio. Kvankam en 1860 okazis en Sibiu (Transilvanio) kunveno de prestiĝa Filologia Komisiono cele al apliko de la etimologia principo en la Transilvaniaj publikaĵoj, post la interveno de Maiorescu ĝeneraliĝis la fonetika principo (fakte fonologia) en la rumana ortografio, kaj la ideoj de la artefarita koncepto estis pli kaj pli forgesitaj. Tamen, la objektiva evoluo de la rumana lingvo montras, spite al la teorioj de la natura koncepto, efektivigon de pluraj ideoj de la artefarita koncepto, precipe rilate al neologismoj: La tekstoj de Cipariu estas hodiaŭ pli modernaj ol tiuj de Russo; pli ol 80% el la neologismoj kondamnitaj de Russo kaj Maiorescu apartenas nuntempe al la ĉefa leksiko de la rumana lingvo. Nek Russo, nek Maiorescu priatentis la spontanean tendencon de la lingvo, de ĉiu lingvo, adopti internaciismojn.

4 Finaj rimarkoj

La artefarita koncepto - ekde Pumnul ĝis Laurean - neglektis la fakton, ke iuj fonetikaj, leksikaj kaj gramatikaj leĝoj ĉesis en certa historia momento. Memkompreneble, ili, filologoj kun notebla instruiteco, ne ignoris tion, sed estis konvinkitaj ke la prestiĝo de la kulturo povas evoluigi la lingvon, ne entute, sed en sufiĉa grado por ke ĝi realigu kelkajn celojn. La plej profundajn reformojn proponis Eliade Rădulescu, tial la lingvisto kaj simbolisma poeto Ovid Densusianu (1873-1938) en sia dujara universitata prelegaro en la Universitato de Bucureşti Evoluţia estetică a limbii române ('La estetika evoluo de la rumana lingvo'), (1929-1930) dediĉis ampleksan spacon al la ideoj de Eliade Rădulescu kaj opiniis, ke tiu ĉi povas esti konsiderata antaŭulo de la Esperanto-pensmaniero.

Bibliografio

Bociort, Ignat Florian (1995): Estetică literară vol. 2. Controverse. Timişoara: EUROBIT, 436 p.

[Colectiv] (1979): Dicţionarul literaturii române de la origini până la 1900. Bucureşti: Editura Academiei Republicii Socialiste România, 976 p.

Piru, Al. (1981): Istoria literaturii române de la ínceput până azi. Bucureşti: Univers, 582 p.

[Colectiv] (1978): Scriitori români. Bucureşti: Editura ştiinţifică şi enciclopedică, 527 p.