Interlinguistics in China
Interlingvistiko en la nuntempa Cinio

(in Esperanto)

 

Resumo: Tiu chi studo skize retrovidas la aktivon de interlingvistiko kaj planlingvo en chinio. Enkonduki la enhavojn de iuj eldonajhoj aperitaj en fakaj gazetoj kaj eldonejoj. Espereble, pere de la studo, la leganto povas koni la nunstaton kaj problemon de interlingvistiko en chinio. La autoro ankau donas sian analizon kaj opinion pri la evoluado de interlingvistika studo en chinio.

Chu interlingvistika studo ekzistas en chinio? Se la teorio estas forta bazo de sukcesa praktiko, Kial la fakularo el chinaj Esperantistoj malatentas la sciencan aspekton de planlingvo? En tiu chi studo, mi resume skizas la pasinton, nunstaton kaj estontecon(?) pri la tereno en chinio. Kvankam en E-movada gazetaro oni aperigas kelkajn artikoletojn pri interlingvistiko kaj Esperantologio, en chi studo mi nur limigas mian diskuton al publikajhoj, kiujn prezentis sciencaj au fakaj gazetaroj.

Chinlingva formo de termino "interlingvistiko" unuafoje eble aperis en la fino de la sepa dekjaro de nuna jarcento. Por plena difino de la termino ni devas atendi ghis al 1981 jaro, kiam la china eldono de la libro "Dictionary of language and linguistics" verkita de anglaj R.R.K.Hartmann kaj F.C.Stork(1972,1981). En la vortaro oni troveblas la terminon "interlinguistics" kun difino. La tradukistoj de la vortaro estas profesiaj lingvistoj, oni uzas la "yuji yuyanxue(lingvistiko inter lingvoj)" kiel chinigo de angla "interlinguistics".

Kvankam en la dua dekjaro oni jam povas legi artikolojn pri internacia lingvo kaj Esperanto en china gazetaro, kiuj plejparte celis propagandi Esperanton. Tiam en la gazetaro au eldonejo ankau aperis nemalmultaj tradukoj pri historio kaj nunstato de internacia lingvo. Ekz-e, la tradukojn de iuj verkoj de E.Drezen kaj E. Spiridovic.(noto 1)

Tiuj chi fruaj laboroj ankau helpis al la reforma movado de chinlingvo, precipe Hanzi(ideogramo). Mencindas, ke multaj diskutoj prezentas sin en tiama fama gazeto "New Youth(Xin Qingnian)". Por faciligi la lerneblon de Chinlingvo, iu lingvisto ech proponis, ke Esperanto anstatauas chinan kiel lingvo de kultuita chino. La influo dauras, Post 1949 jaro, iuj profesiaj reformantoj al chinlingvo estas tiuj, kiuj aktive laboras en frua mavado de E-o.(noto 2)

Resume, la distutoj pri internacia lingvo dum chi periodo, kernis la necesecon kaj eblecon de internacia lingvo. Kiel la plej baza problemo de internacia lingvo, vershajne la diskutoj estas utila al science koni la demandaron. Tie chi, la termino "internacia lingvo(guojiyu, vorte 'lingvo inter landoj au etnoj')" kutimas jen esti Esperanto. Strikte dirite, la demandaro nur rilatis Esperantologio, lau moderna difino de interlingvistiko(Blanke, 1985), ghi nur estas parto de interlingvistiko. Bedauhrinde la bona komenco ne dauradis. Ankau eble, en sekvaj jardekoj oni devas fari pli gravajn aferojn ol esplori demandon de internacia lingvo.

En la kvina dekjaro, la fama lingvistika revuo "China filologio (Zhongguo Yuwen)" publikis la artikolojn "Internacia Komuna lingvo kaj Esperanto"(Zhao, 1957), "Formiga problemo de internacia komuna lingvo"(Wu, 1957), kiuj cheftemas pri lingva problemo de post homara unuigho, do, futura komuna lingvo, kaj ne estas generala interlingvistika problemo. Vershajne, la du artikoloj nur estas reagdo de chinaj lingvistaroj al verko "Marxism and linguistics" de J.V.Stalin(1951). Esence, ghi ne estas la temo de interlingvistiko.(noto 3)

1979 jaro, "Yuyanxue Dongtai(Information of linguistics)", la gazeto celas enkonduki la novan teorion kaj informon de lingvistiko en fremdlando, publikigas la artikolon de Chang Baoru(1979), tiu chi eble estas unuafoje, china lingvistika gazetaro atentas la problemon de interlingvistiko, kvankam la artikolo fakte nur estas tradukon de Kuznecov(1976).

En 1983 jaro, "La Mondo(shijie)", la organo de CEL aperigis du artikolojn samnomajn "Interlingvistiko kaj Esperantologio", la autoroj estas Zhou Li(1983) kaj Zhang Dancheng(1983). Interesa estas, Zhou uzas "guojiyuxue kaj Zhang "yuji yuyanxue" kiel chinigo de termino "interlingvistiko". Lau surfaca signifo de chinaj vortoj, "yuji yuyanxue"similas al "lingvistiko inter lingvoj", "Guojiyuxue" al "scienco pri internacia lingvo". Kvankam ili uzis la nesamajn terminojn, la ambau donas proksiman difinon kaj kategorion al interlingvistiko. La artikoloj diskutas iujn bazajn demandojn pri interlingvistiko kaj Esperantologio. Tiu chi eblas unuafoja enkonduko pri interlingvistiko al china leganto. Ni nur bedauras, ke "la mondo" ne estas grava kaj publika gazeto, kiu nur atingeblas al nemultaj Esperantistoj. Versajne la bona komenco simbolas duona sukceso. Sed dum sekvaj jaro "La Mondo" nur sporade alportas la legantaron temon pri interlingvistiko kaj planlingvo. Se interlingvistiko estas teoria fundamento de Esperanta movado, en chinio oni shajnas nur emfazi la praktikan flankon de la movado.

Samjare Chen Yuan publikas sian verkon "Sociolingvistiko(Shehui yuyanxue)"(Chen 1983), kiu aparte traktas la demandon pri "Internacia helpa lingvo", en la libro la autoro donas la kriteriojn de ideala internacia helpa lingvo, kiel komunikilo de internacia medio, ghi devas supernacia, neutrala,science strukturita, silaba kaj elparolebla, viveca kaj fleksebla, facile lernebla, sed nekruda. En la fino de la libro, oni legeblas la referencon, kiu estas malfacile vidita en china fak-verko. En la referenco, estas la verkoj de D. Blanke, E. Drezen, H.Frank, U. Lins. Chen uzas termino "yujiyuyanxue". Tiu chi libro estas unu el la plej gravaj verkoj pri sciolingvistiko en chinio.

Mencindas, dum 1988-1990 jaroj, ke Zhou Liuxi(1988-1990) publikas en "la mondo" serion da studoj pri Esperantologio, kvankam "la mondo" estas enmovada gazeto. La serio certe posedas sciencan nivelon. Char Zhou estas profesia lingvisto, kiu interesas kaj studas interlingvistikon kaj planlingvon. La serio diskutas multajn bazajn demandojn pri Esepranta strukturo. . En la 3-a numero de 1988, la lingvistika revuo "Fremdlingvoj(Waiguoyu)" dedicis al centjarigho de Esperanto la richan kolekton, kiu enhavas 14 artikolojn. Preskau chiuj studoj temas pri Esperantologio. Unuafoje oni legis tiel multajn studojn pri Esperanto en lingvistika gazeto. Jen estas la titoloj de chefaj artikoloj: Cen Qixing(1988): La estinteco, estanteco kaj estonteco de E-o. Li Shijun(1988): Pri evoluado de Esperanto. Yue Fu(1988): Esperanto-Ponto inter elstaraj mondoaj literaturoj. Zhang Hongfan(1988): Internacieco kaj la internacia lingvo. Wei Yuanshu(1988): Pri Suplemento. Zhang Dancheng(1988): La tipologiaj trajtoj de Esperanto. El la autoro, kelkaj estas profesiaj lingvistoj, el kiuj Cen Qixing estas unu el famaj lingvistoj en nuntempa chinio. Bedaurinde, pro la limigo de amplekso, chiuj artikoloj estas mallongaj.

Samjare aperigis la fama "China Granda Enciklopedio(zhongguo dabaike quanshu)" Lingvistikan volumon(yuyan wenzi quan), kiu enhavas du artikolojn "Internacia helpa lingvo"(Zhou 1988a) kaj "Esperanto"(Zhou 1988b), la autoro Zhou Liuxi iam estis iomete aktiva interlingvisto en Chinio. la autor skribis:"Kun la kreado de internacia lingvo, naskighas unu nova lingvistika brancho-interlingvistiko. Interlingvistiko esploras la rilatecon inter naciaj lingvoj kaj futuron de monda universala lingvo, studi la praktikan sperton, propangandan kondichon de internacia helpa lingvo. Ghi(interlingvistiko) ankau esploras kreadan principon, lingvan strukturon kaj normon de internacia lingvo, el la angulo de tutaj naciaj lingvoj(enhavantaj bazajn nociojn kaj espriman manieron). Por antaua tasko, eble nomita kiel politiko de internacia lingvo, kaj la lasta nomita kiel lingvistiko de internacia lingvo. Nun, interlingvistiko chefe estas Esperantologio". Atentindas, ke la autoro uzas "guojiyuxue" kiel la chinigo de "interlingvistiko". Por science trakti la demandaron de planlingvo, tiu chi artikoleto certe kontribuas ege al china interlingvistiko. Pro la ampleksa limigo la artikolo nur skize diskutas la temon en la grava kaj serioza enciklopedio.

Ni(1990) diskutas la demandaron de internacia lingva komunikado el futurologio. En la oka chaptro nomita "Estontaj artefaritaj(helpaj) lingvoj", la autoro diskutas la jenajn demandoj:"Zamenhof kaj futuro de Esperanto", "Artefarita lingvo","Estonta 'homo-mashina' universala lingvo","Internacia trendo de grafika kaj signa lingvo","Naskigho de kosma lingvo". Teorie, la cheftemo de la libro devas kategori al interlingvistiko, char ghenerale oni konsideras ke interlingvistiko estas lingvistika brancho esploranta internacian lingvan komunikadon. Sed en chi tiu libro ni ne eltroveblas ajn spuron de interlingvistiko, en la referenca listo ech ankau ne troveblas unu titolon pri interlingvistiko. Pro mal- kaj misinformita, la autoro donas malmultajn klarigojn pri planlingvo. En la verko, oni videblas multajn interesajn, sed estas eraraj faktoj pri planlingvoj!

En 1992 jaro, la fama eldonejo en chinio "Komerca Eldonejo(Shangwu Yinshuguan)" aperigis la chinan eldonon de "Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto(J.Wells 1992)" tradukitan de Zhou Liuxi. En la antaua pagho, ni legeblas jenan resumon "Tiu chi libro esploras lingvan strukturon de Esperanto, el la angulo de lingvistika teorio(precipe, universaleco de lingvo). En la libro la autoro citas la materialoj el cent da lingvoj, multeflanke objektive analizas la strukturon kaj funkcion de Esperanto. Ghi posedas tre grandan valoron al Esperantologoj kaj tiuj, kiuj esploras gheneralan lingvistikon(General Linguistics)". La tradukanto aldonas al la libro postparolon nomitan "internacia lingvo kaj interlingvistiko(Zhou 1992)", kiu skize diskutas difinon de interlingvistiko, klasifikon de internacia lingvo kaj enkondukon de gravaj dokumentoj pri la tereno. Miaopinie, la autoro menciis la dokumentojn bazajn tiujn, kiuj estas tre utilaj al chinaj legantoj. Char antau tiam, oni apenau legis sisteme la atingon pri interlingvistiko kiel scienca brancho de lingvistiko. El la materialoj cititaj de la autoro, la plej aktuala estas Blanke(1985). Lau la korespondo inter Zhou kaj mi, li legis kaj esploris la enhavon de la tereno, kiam li studis en Usono. Char persone li nur posedas Blanke(1985), kiun Blanke donacis al li. El la fakto, ni videblas ke la eksterlandaj eldonajhoj estas tre malfacile akiritaj en Chinio, precipe, la dokumenton de interlingvistiko. Kvankam la postparolo iam aperis en "La Mondo", la publikajho de la fama eldonejo sendube atingas al pli multaj legantoj ol nur enmovada "La Mondo". La libro posedas preskvanton de 1400 ekzempleroj.

Por instigi kaj interesi chinajn fakulojn, precipe lingvistojn, ekde 1992 jaro LIU Haitao redaktas kaj eldonas la informilon "Interlingvistika Kuriero(Yujiyuyanxue Tongxun)", kiu celas al chinaj lingvistoj kaj aliaj fakuloj. Ghi liveras al legantoj bazajn konojn, novajhon kaj bibliografion pri interlingvistiko kaj planlingvoj. Enhave, ghi similas kun IpI de CED kaj IntI de GIL. La informilo nun jam eldonitis 10 numerojn. Kiel ununura forumo kaj eldonajho de interlingvistiko en chinio la eldonanto klopodos dauri la agadon. Nun la informilo senpage donacas al legantoj chinaj, chiuj numeroj meze eldonas 50 ekzemplerojn.

LIU Haitao(1993a) en gazeto "Informacia Scienco(Qingbao Kexue)" publikis la studon titolitan "Interlingvo en perkomputila lingva prilaborado", kiu sisteme kaj interlingvistike esploras la kondicojn, tipon kaj aplikon de interlingvo en NLP(Natura Lingva Prilaborado). La artikolo enkondukas al leganto multajn novajn atingojn de interlingvistiko kaj Esperantologio. La autoro alvokas,ke la fakulo endas kaj indas atenti kaj ekigi la studon de planlingvo kaj interlingvistiko. En la fino de la artikolo donas la bibliografion, kiu enhavas la plej gravajn eldonajhojn pri interlingvistiko. La artikolo estas unua studo publikita en serioza kaj scienca gazeto pri la temo. Ghi ne nur enkondukas la rezultojn akiritajn de aliuloj,ankau liveras multajn atingojn el la autoro mem.

Liu(1994b) en la sama gazeto refoje publikis la samteman studon "La bariero de lingva komunikado en multilingva komputila reto kaj la solvo de la problemo", la studo diskutas pli ol pli la gravan problemon(internacia lingva komunikado) en informa epoko. El interlingvistika vidpunkto la autoro projektas la sistemon bazitan universala gramatiko, tie chi universal gramatiko estas nocio de interlingvistiko kaj planlingvo, kaj ne similas kun "universal grammar" de Chomsky. Esence la sistemo estas hom-komputile kunlabora Traduka Sistemo. La studo eble viditas kiel profundigo en la kampo. Fakte cirkau la artikoloj la autoro multfoje en sia artikoloj pri komuptila lingvistiko menciis la gravecon de interlingvistika studo al komputila lingvistiko(Liu 1993b,1994a,1995b, 1996c). Espereble la rilato inter du tereno estas studita profunde. Char esence komputila lingvistiko kaj interlingvistiko chiuj naskighas por solvi lingvan problemon, KL al komunikado inter homaro kaj mashino, IK al inter diverslingvaj homaroj.

Pri kominigho de komputila lingvistiko kaj Esperanto, Li Wei(1986) kaj Qiao Yi(1995) programadas siajn tradukajn sistemojn, kiuj povas komputile traduki inter Esperanto, china kaj angla.

La grava afero okazis, kiam la china lingvistika revuo "Modernaj Fremdlingvoj(Xiandai Waiyu) is en unua numero de 1995 jaro aperigis la artikolon "Interlingvistiko kaj planlingvo" de LIU Haitao(1995), la studo apartenas al unufoja afero en china lingvistika rondo. Jen la resumo: Skizo historia de multilingva fenomeno; Enkonduko al bazaj nocioj kaj difinoj de interlingvistiko; Kreado, klasifigo kaj evoluado de planlingvoj; Bazaj faktoj pri Esperanto; Signifo kaj valoro de esplorado sur interlingvistiko kaj planlingvo. Tiu chi vere signifa sukceseto en china interlingvistika studo. Char la gazeto estas unu el kernaj lingvistikaj gazetoj en China.

Liu(1996a) aperas en alia grava lingvistika revuo "Waiguoyu(Foreign Languages)", la artikolo enhavas jenajn enhavon:"Lingvo estas planebla?", "Rilateco inter planlingvo kaj lingva planado", "Studo pri planlingva demando", la autoro opinias:"Dum la evoluado de nacia lingvo, la intenca influo de homaro al la lingvo estas tre grava kaj profitdona. Lingva Planado fokusas sin al sinteza optimigo de homara lingva problemo. Fakte, ekzistas ege simileco inter planlingvo kaj lingva planado, el homara intenca influo al lingvoj. Planlingvo estas la plej alta produkto el lingva planado." Tiu chi papero ankau diskutas the kreadan kriterion kaj klasifikon de planlingvo.

Liu(1996b) studas la terminologian problemon el planlingva angulo. Jen chaptra nomo: "Termina normigo kaj planlingvo", "Scienca kaj teknika termino en planlingvo", "Wuester, Drezen kaj Internacia termina klavo", "Interlingua kaj Glosa". La verkanto konkludas jene:"Termina normigo kaj planlingvo chiuj naskighas por altigi la kvaliton de informa interkomunikado de homaro. Ili same posedas al kategorio, ke homaro intence shanghas sian lingvon. Termina normigo estas internacia aktivo de lingva planado, la internacieco de termino estas tre grava en informa epoko. Historio kaj sperto de planlingvo doneblas al terminologio utilajn valorojn."

Liu(1996d) esploras la rilatecon inter chinlingvo kaj planlingvo, la papero divideblas en partoj:"Pazigrafioj bazitaj sur Hanzi", "Planlingvoj bazitaj sur sintaksa strukturo de chinlingvo", "Planlingvoj uzantaj Hanzi-parton kiel sintaksaj markoj". Post esplori la historion kaj sintakson, la autoro konsideras ke la sintaksa marko kaj afiksaro de Esperanto similas kun partaro de Hanzi, iusignife Esperanto estas pazigrafio uzanta alfabeton. Se ni konsidreas kaj atentas la fakton, ke Chinlingvo bone funkcias kiel la skribilo inter diversaj etnoj de chinio. El tiu chi punkto, la sukceso de Esperanto eble dankas al ghia simileco che strukturo kun chinlingvo, precipe, Hanzi.

Liu(1997) diskutas demandaron de planlingvo kaj interlingvistiko, el la vidpunkto de kibernetiko, matematiko, komputila kaj ghenerala lingvstiko. La autoro opinias: "La historio kaj funkciado de planlingvo povas pravigi la teorion de "universal grammar" de Chomsky, kaj diron de W. von Humboldt pri lingva esenco. Konkrete, planlingvo estas eksterigo de "Universal Grammar" de Chomsky; Humboldt diras ke lingvo estas "senlima uzado de lima ilo", planlingvo jhuste naskighas kaj evoluadas el limaj reguloj kaj lingvaj materialoj. Diferenante kun nacia lingvo, planlingvo antauas regulojn lingvajn, male nacia lingvo postas la reguloj." Lau la sperto kaj kono de moderna komputila lingvistiko, precipe, tekniko pri corpus-based analogical semantics, la autoro staras la demandon, ke semantika sistemo de Esperanto eble fontas el "Ekzercaro" de FUNDAMENTO(Zamenhof, 1963) bazita sur analogical principles.

Ekde la lastaj jaroj chinoj ankau havas siajn planlingvajn projektojn, kiel "Universala lingva kodo"(Liu 1992) kaj "Internacia universala piktogramo(IUP)"(Liu 1995c). Mirinde, la projektoj chiuj posedas la tipon de pazigrafio. La du autoroj ne konas la historion kaj atingon de planlingvo kaj interlingvistiko. La fenomeno eblas speguli la postulon de chino al universala interlingvo, kiun tre forte influas la malferma politiko de chinio. Lau la plej nova informo, la autoro de "Internacia universala piktogramo", s-ino Liu Shan, jam kunlaboris kun esploristoj el Pekinh Universitato kaj Nacia Lingva komisiono por evoluigi sistemon de mashina tradukado. Vershajne, ili jam elfaris "UniWord" prototipon, kiu povas traduki el IUP al angla kaj chinlingva. Lau IUP, ili ankau elfaris porteblan tradukan sistemon por Taksio solvi komunikan malfacilon inter shoforo kaj pasaghero(Liu Shan 1993, Zhou Lina 1996, Liu Shan 1996).

Supre mi skize superrigardas la historion kaj nunstaton de interlingvistiko en chinio. Resume nun la interlingvistiko de chinio ekzistas jenaj problemoj: 1. La interlingvistiko jhus startas,urghe devas trakti multajn fundamentajn demandojn. Unuavice estas la problemo de termino, Ekz-e: en chinlingvo oni tradukas duforme la terminon "interlingvistiko", "Guojiyu xue" kaj "Yuji Yuyanxue". Lauhvorta signifo "Guojiyu xue" estas "scienco pri internacia lingvo", "Yuji Yuyanxue" estas "scienco inter lingvoj". Kvankam la du tradukoj esence havas samajn difinojn pri la tereno, sed la studo pri internacia helpa lingvo, oni kutime nur uzas la nomon preferitan de mem. Pri la du nomoj la lingvistika rondo ekster interlingvistiko kutime uzas "Yuji Yuyanxue", la iam informita interlingvisto, kiel Zhou Liuhi, kiu nun ne plu estas aktiva en la tereno, en sia publikajho uzas "Guojiyu xue". 2. Serioze mankas al necesaj kaj bazaj materialoj pri interlingvistiko, pro tiu chi oni malfacile objektive kaj sisteme esploras la temon. Multaj studoj ech erare donas la faktojn pri planlingvo kaj interlingvistiko, ekz-e: Ni(1990) skribas kaj konsideras, ke la planlingva projekto "Romanid"de Z.Magyar estas tre populara planlingvo en eksterlando, precipe en Hungario, Romanid eblas anstatauigi Esperantan lokon en planlingvo. Fakte chiuj interlingvistoj bone konas, ke la Romanid nur konsidereblitas kiel planlingva projekto. El planlingvo multaj estas pli populara ol ghi. Por liveri al esploristo pravan informon, unue ni devas kolekti haveblajn materialojn. Bedaurinde, chino ghishodiaue ankorau ne acheteblas la necesajn eldonajhojn rekte el alilando pro transpagiga malfacilo. Por solvi la malfacilo ni redaktas la bazan bibliografion pri interlingvistiko, en kiu inkludas la materialojn troveblajn en enlanda biblioteko kaj individuo. Ni kore bonvenas la helpon el alilandaj kolegoj,tiel Vi grande kontribuos al china interlingvistika studo. 3. Mankas al studantoj pri la tereno, en nuna chinio oni ech tre malfacile trovas homon, kiu volonte profesias kiel lingvisto. En nuna chinio oni pli preferas la profesion, kiu kapablas rapide profitodona. Se lingvistiko ne kapablas akiri profiton, nia interlingvistiko nepre devas longe atendi! Oni taksas la valoron de iu lau lia monujo. Senprofita afero estas sensignifa lau multaj vidpunktoj. Chiuj farigas, ke ni tre malfacile starigas sian studgrupon pri interlingvistiko. La manko de homo kaj organizo limigas, ke ni ne povas profunde au amplekse studi la signifan sciencon. 4. Pro manko al subteno de elstaruloj(lingvistoj kaj aliaj), ni tre ne facile publikas sian studon en fama lingvistika gazetaro, en kiu gisnune oni ne aperigas sisteman studon pri planlingvo kaj interlingvistiko. Ghojinde, dum du jaroj, mi jam publikis kelkajn artikolojn en chi tiuj lingvistikaj gazetaroj. Sed kiel unu scienco, ili estas tro malmultaj. Se la organizo nur subtenas la profitodonan aferon, la interlingvistiko sen financan rimedon kiel vivtenas sin? Eka-e, mi persone verkas interlingvistika libron por chino antau jaroj, sed pro manko de financa reimedo, eble la verko chiam restas en mia kesto. Kiel dirite, trovighas antau la jhus komenca interlingvistiko en chinio esti multaj problemoj kaj longega vojo. Sed ni kredas, ke pura teorio ne chiam vanas. Ni daure klopodos, eldoni informilon, publiki tezon, akiri la subtenon de lingvistoj, redakti bibliografion.... Mi esperas, ke la tempo shanghos chiujn!!!


La autoro kore dankas d-ro D.Blanke por diversaj helpoj pri I-ko dum dek jaroj. Mi ankau dankas helpon el multaj eksterlandaj kolegoj.

Notoj:


1. Drezen E.K.(1892-1937), soveta interlingvisto kaj terminologo. Li verkas
multajn artikolojn kaj librojn pri interlingvo. El la libroj elstaras la "Historio de la mondolingvo"(Drezen 1991), tiu chi libro ghis hodiau ankorau estas unu el la plej gravaj referencoj al chiuj seriozaj interlingvistoj. Pri la vivo kaj verkoj de la famaj interlingvisto, oni legeblas el Kuznecov(1991).
Spiridovic,E(1891-1935), la belrusa jhurnalisto kaj universitata docento, ublikigis serion da artikoloj pri la teorio de lingva evoluo. La libro "Jazikoznanie i medunarodnij jazik" estas lia chefverko, ekzistas la japana kaj china traduko.(Spiridovic, 1932).

2. Lingva reformado en chinio spertas sekvajn chefajn shtupojn: Stari la esprimi sonan simbolon por Hanzi, unuigi Hanzi sonojn, tiu chi komencas el 1892 jaro, la kreanto de unua projekto estas Lu Gangzhang. hodiau la norma formo estas Hanyu Pinyin. 1933 jaro, iuj chinoj kaj sovetanoj elfaras latinigan sistemon por chinlingvo, la sistemo nomitas kiel "ladinghua xinwenzi(latiniga nova skribo)", fakte la Esperantistoj, kiujn ni menciis en la artikolo, aktivis tiutempe en la tereno. Post fondo de popola chinio en 1949 jaro, Registaro staras la national committee on language reformation(Zhongguo wenzi gaige weiyuanhui, nun, guojia yuyan wenzi gongzuo weiyuanhui) por profesie trakti la aferon. Iuj esperantistoj funkcias kiel altagradan oficistoj en la organizo, ekz-e: Ye Laishi kaj Chen Yuan.
Krome la alfabeto de chinlingvo, oni ekigas la movadon de simpligo de Hanzi
por pli facile skribi la kompleksan Hanzi. Stari kaj disvastigi la komunan
interlingvon "Putonghua". Zhou Youguang(1988) skize resumas la lingvan
reformadon en Chinio. Por pli detale koni la rolo de Esperanto kaj la aktivo
de Esperantisto en la movado, legu Ye Laishi(1995).

3. Lins(1988) en 316-383 pagho, donas detalan informon pri Socialismo kaj
lingvo internacia. Tie chi ni legeblas Marx, Engles, Lenin, Stalin, Marr,
Drezen, ech Spiridovic pri la temoj, interesaj kaj historiaj faktoj.


Referenco


Blanke, Detlev. 1985. Internationale Plansprachen. Berlin: Akademie-Verlag.
Cen Qixiang 1988. Shijieyu de guoqu, xianzai he jianglai. In: Foreign
Languages. 3. p.69-73.
Chang Baoru, 1979. Guoji fuzhuyu leixing yanjiu de jige wenti. In:
Information of linguistics. 1.
Chen Yuan. 1983. Shehui Yuyanxue(Sociolinguistics). Shanghai: Xuelin.
Drezen, E. 1991. Historio de la mondolingvo(la 4-a eldono). Moskvo:Progreso.
Kuznecov, S.N. 1976. K voprosu o tipologiceskoj klassifikacii mezdunardnych
iskusstvennych jazykov. In: Problemy interlingvistiki, p.60-78.
Kuznecov, S.N. 1991. Drezen, lia verko, lia epoko. In: Drezen 1991, p.3-40.
Hartmann, R.R.K&Stork, F.C. 1972. Dictionary of language and linguistics.
London: Applied Science Publisher.
Hartmann, R.R.K&Stork, F.C. 1981. Yuyan he yuyanxue cidian. Chinese
translation of Hartmann, R.R.K&Stork, F.C.(1972), trans. Huang Changzhu, Lin
Shuwu, Wei Zhiqiang, Shanghai: Cishu chubanshe.
Li Wei 1986. Automata tradukado el la internacioa en la chinan kaj anglan
lingvojn. GrKg 27, 147-152.
Li Shijun 1988. Lun shijieyu de fazhan daolu. In: Foreign Languages. 3. p.
75-77.
Lins, U. 1988. La danghera lingvo. Bleicher Eldonejo.
Liu Haitao 1992. "Universala Lingva Kodo", in "Journal of Planned Languages"
16th edition.
Liu Haitao 1993a. Ziranyuyanchuli zhongde meijieyu wenti(Intermediated
Language in NLP), In "Information Science", 14(2).
Liu Haitao 1993b. "The Influences of Wittgenstein's Language Philosophy on
Computational Linguistics" In:"Research and Applications of Computational
Linguistics", Beijing Language Institute.
Liu Haitao 1994a. "Knowledge Represents and acquirements of NLP", In "New
developments of AI", Tsinghua University.
Liu Haitao 1994b. Kuayuyan jisuanji wangluo de yuyan tongxu wenti(Language's
Communication in Cross-linguistic Computer Networks), In "Information
Science", 15(5).
Liu Haitao 1995a. Guojiyuxue he jihuyuyan(Interlinguistics and Planned
Languages), in "Modern Foreign Language", 1.
Liu Haitao 1995b. "Planned Languages and Computational Linguistics", in
"Developments and applications of Computational Linguistics", Tsinghua
University.
Liu Haitao 1995c. Internacia Universala Piktolingvo. In "Journal of Planned
Languages" 21th edition.
Liu Haitao 1996a. "The relationship between Planned languages and Language
Planning", in "Foreign Languages", 5. p. 49-54.
Liu Haitao 1996b. "Terminology Standardization, the view from planned
languages", in "Terminology standardization and information technology",
2.3.4. p.4-6, 16-19, 14-16.
Liu Haitao 1996c. "NL communication in Internet", in "Modern technology on
library & information", 4. p.7-11.
Liu Haitao 1996d. "Planned Languages based on Chinese", in "Chinese Character
Culture", 4. p. 7-12.
Liu Haitao 1997. "Interlinguistic studies based on axiomatic principles", in
"Foreign Languages", 6. p.25-30.
Liu Shan 1993. Jiqifanyi fanfalun he tuwenhuyi. In: Computer World,
1993-9-15, p. 9.
Liu Shan 1996. UniWord tuwen huyi xitong. In:The studies of chinse language
and characters in the epoch of computer. p.119-132.
Ni Mingliang. 1990. Renlei yuyan zonghengtan. Beijing: Zhongxin.
Qiao Yi(1995): Iom pri la interlingvistika modeligo. In: Tutmondaj Scienco
kaj Tekniko, n-ro.4.
Schubert, K.(eds) 1989. Interlinguistics. Berlin: Mouton de Gruyter.
Spiridovic, E. 1932. Jazikoznanie i medunarodnij jazik(Japana eldono),
L'omnibuso.
Stalin, J.W. 1951. Der Marxismus und die Fragen der Sprachwissenschaft.
Berlin.
Wei Yuanshu. 1988. Suplemento. In: Foreign Languages. 3. p. 85-87.
Wells, J. 1992. Shijieyuxue Gailun. Beijing, Shangwu Yinshuguan.
Wu Yanxuan 1957. Guanyu guoji gongtongyu de xingcheng wenti. In: Chinese
Linguistics, 7.
Ye Laishi(1995). Ye Laishi Wenji(Verkoj de Jhelezo). Beijing: ChEL.
Yue Fu 1988. Shijieyu-shijie wenhua jiaoliu de qiaoliang. In: Foreign
Languages. 3. p. 80-81.
Zamenhof, L.L. 1963. Fundamento de Esperanto. Marmande: EFE.
Zhang Dancheng 1983. Yuji yuyanxue he shijieyuxue. In: la mondo. 4, p.7-8.
Zhang Dancheng 1988. Shijieyu de leixingxue tezheng. In: Foreign Languages.
3. p. 108-111.
Zhang Hongfan 1988.Guojixing yu guojiyu. In: Foreign Languages. 3. p. 82-84.
Zhao Juecheng 1957. Guoji gongtongyu he shijieyu. In: Chinese Linguistics, 4.
Zhou Li 1983. Yujiyuyanxue he shijiyuxue. In: la mondo. 1. p.2
Zhou Lina 1996. Mianxiang tuxiangma de ziranyuyan yuju shengcheng jishu. In:
Works of computational linguistics, Beijing university, p. 104-112.
Zhou Liuxi 1988a. Guoji fuzhuyu. In: Chinese Enciklopedia-Linguistics.
Beijing: Press of chinese enciklopedia, p. 117-118.
Zhou Liuxi 1988b. Shijieyu. In: Chinese Enciklopedia-Linguistics. Beijing:
Press of chinese enciklopedia, p. 354.
Zhou Liuxi 1988-1990. Shijieyu yufa de jiben wenti. In La mondo. 1988,
nr.7/9/10,p.16-17, 18-19, 10-11; 1989, 2/3/4/5/6/7/8/9/10/12, p. 11-13, 5-7,
6-8, 17-19, 7-8, 12-12, 11-13, 5-7, 11-13; 1990, 1, p.8-9.
Zhou Liuxi 1992. Guojiyu he Guojiyuxue. In: Wells(1992), p.152-161.
Zhou Youguang 1988. Wenzi Gaige. In: Chinese Enciklopedia-Linguistics.
Beijing: Press of chinese enciklopedia, p. 403-407.

 


This article had been published in "Informilo por Interlingvisto" of CED.

Sub instigo de Mark Fettes, mi jam detaligis kaj ampleksigis la publikitan studon.

 

Copyright © LHT 1997

Go to my homepage