Previous PageTable Of ContentsNext Page

Antaŭ 60 jaroj, la 30-an de majo 1941, Detlev Blanke naskiĝis en Neumünster (Norda Germanio). Li plenkreskis en la subdistrikto Wismar, ĉe Balta Maro, kaj post sia abiturienta ekzameno en 1959 komencis studadon en la universitato de Rostock. Post sia studado li laboris de 1964 ĝis 1968 kiel fakinstruisto pri la germana lingvo kaj geografio en 10-klasa lernejo en la nordgermana vilaĝo Dorf Mecklenburg. Jam en 1957 li alproprigis al si memstude Esperanton kaj baldaŭ komencis gvidi kursetojn, prelegi pri Esperanto en gimnazioj kaj publikigi gazetartikolojn. En 1964 en Rostock li organizis la unuan interlingvistikan seminarion en universitato de GDR kaj dum la jaroj 1965-1968 li kunhelpis la reoficialigon de Esperanto en la nordo de GDR. Inter 1968 kaj 1981 Detlev Blanke estis plentempa sekretario de "Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR" kaj, ekde 1981 post la fondo de "Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR" (GDREA), plentempa sekretario de ties Centra Estraro. Li sciis enigi GDREA-n en la internaciajn strukturojn, kombini organizajn aktivecojn kun fakaj kaj sciencaj kaj tiel doni al Esperanto certan socian agnoskon en GDR. Sub lia gvido la asocio akiris apartan profilon, kiu eble plej bone videblas sur la paĝoj de la revuo der esperantist , kiun Detlev Blanke redaktis de 1970 ĝis 1990. Kiel vicprezidanto li helpis la senkonfliktan kaj samrajtan unuiĝon de GDREA kun Germana Esperanto-Asocio (GEA), maje 1991.

Emfazenda estas la daŭra klopodo de la jubileulo kunligi la teorian laboron kun la praktika. Tion spegulas ankaŭ lia scienca kariero: Detlev Blanke doktoriĝis en 1976 en Humboldt-Universitato Berlin per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana kaj en 1985 habilitiĝis per disertacio pri planlingvoj ĉe la sama universitato, kie li prezentis unuan prelegserion pri interlingvistiko jam en 1977/78 kaj en 1988 estis nomumita "Honoraria Docento pri Interlingvistiko" (kun "facultas docendi", en 1995 konfirmita kiel "venia legendi"). Ekde tiu jaro li prelegas. Per lia habilitiĝo - la unua pri interlingvistiko mondskale - la fako enkondukiĝis en la sciencan pejzaĝon de GDR kaj tiamaniere Detlev Blanke ebenigis la vojon por sekvaj esploroj. Ĉe tio li tamen ĉiam konsciis, ke ne eblas serioze verki pri la planlingvo, ĝia funkciado kaj evoluo sen bone koni la lingvo-komunumon, kaj li scipovis kombini la esploraktivecojn kun la praktika agado por Esperanto. Tiel lia scienca laboro neniam estis kaj estas memcelo. Detlev Blanke ne nur direktas sin al la lingvistoj, ne sufiĉe okupiĝintaj pri la planlingva fenomeno, sed ankaŭ al esperantistoj, kiuj ne malofte adeptas al mitoj kaj troigoj pri sia lingvo kaj ignoras sciencan laboron.

Detlev Blanke diversmaniere kontribuis al la evoluo de interlingvistiko. Per la iniciato de pluraj organizaĵoj kaj sia aktiva kunlaboro en tiuj li helpis establi sciencajn strukturojn kiuj stimulas kaj pliefikigas interlingvistikajn esplorojn kaj plifaciligas publikigadon kaj popularigadon de ekkonoj. Naciskale menciendas la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio ĉe GDREA (1970) kaj la Societo pri Interlingvistiko (GIL) (1991); internaciskale gravas lia kunlaboro en la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) ekde 1974, en la Terminologia Esperanto-Centro kaj en la Komitato de UEA (1977-1997). La listo de liaj publicaĵoj, ekde la unua artikolo en 1958 ĝis la fino de 2000, ampleksas proks. 1600 erojn, el kiuj ni elektis pli ol 500 por tiu ĉi festlibro. Krome la jubileulo faris sennombrajn prelegojn dum seminarioj, konferencoj kaj renkontiĝoj antaŭ esperantistoj, informprelegojn antaŭ neesperantista publiko kaj multnombron da prelegoj antaŭ akademiaj publikoj enlandaj kaj eksterlandaj (i.a. en la universitatoj de Aix-en-Provence, Paris [Sorbonne], Budapest, Havanna, Santa Clara kaj Santiago de Kuba, Helsinki, Tampere, Plovdiv, Sofia, Oslo, La Laguna). Menciindaj estas krome liaj recenzada kaj bibliografiada aktivecoj. Ekde 1992 ekz. Detlev Blanke (kune kun Humphrey Tonkin kaj Jane Edwards) priservas la sekcion Auxiliary Languages/International Languages en International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures, eldonata de The Modern Language Association of America (MLA) en New York.

Al scienca karakterizado de la jubileulo ankaŭ apartenas lia engaĝiĝo ĉe la organizado de sciencaj aranĝoj, kiel de la interlingvistikaj seminarioj por profesiaj lingvistoj en Ahrenshoop (GDR) (1979-1989), de la internaciaj fakaj seminarioj en Bad Saarow (GDR) (1978- 1990), de la Ronda Tablo Interlingvistiko kadre de la XIV-a Internacia Kongreso de Lingvistoj 1987 en Berlin aŭ de la sekcio Terminology Science and Planned Languages dum la internacia konferenco ProCom '98 omaĝe al Eugen Wüster en Vieno. En 1978 li iniciatis la serion de esperantologiaj konferencoj kadre de Universalaj Kongresoj de Esperanto. Kiel vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la 84-a UK en Berlin Detlev Blanke respondecis i.a. pri la scienca kaj kleriga programo. Per tiuj diversaj aktivecoj estis kreitaj gravaj bazoj kaj okazoj, kiuj prezentas stimulojn kaj evolueblecojn ankaŭ por aliaj sciencistoj kaj interlingvistike interesitaj esperantistoj. Tiujn kolegojn kaj lernantojn Detlev Blanke ĉiam subtenis, ĉu per fakspertaj kaj kritikaj konsiloj, grandanima disponado de faka literaturo ĉu simple per kuraĝigo.

Ĉar la laboroj de Detlev Blanke por interlingvistiko - kiel supre estis montrita -gravas ne nur naciskale sed ankaŭ internaciskale, estas kompreneble, ke festlibro okaze de lia 60-a naskiĝtago enhavas kontribuaĵojn kaj en la germana kaj en Esperanto. La fakto, ke nia alvoko je kunlaboro trovis grandan e¡on ĉe fakuloj en- kaj eksterlandaj, samtempe montras la renomon kaj respekton, kiun la jubileulo ĝuas. Entute la libro enhavas 43 artikolojn de aŭtoroj el 19 nacioj. Ili spegulas la larĝan spektron de interlingvistikaj esploroj kaj la interdisciplinan aliron en la verkaro de la honorato kaj krome klarbilde montras la multfojan e¡on, kiun tiu verkaro atingis. Tiel ni trovas multajn studaĵojn pri temoj ankaŭ traktitaj de la jubileulo mem, kiel lingvopolitikaj demandoj, terminologisciencaj kaj leksikografiaj aspektoj, pri esperantologio kiel prioritata objekto de interlingvistikaj esploroj, tradukscienco kaj socilingvistikaj problemoj de planlingvaj movadoj en historio kaj nuntempo. Kelkaj aŭtoroj en siaj kontribuaĵoj eĉ mencias la multspecajn impulsojn, kiujn ili ricevis de Detlev Blanke por okupiĝi pri la koncerna temo.

Kontribuintoj, redaktintoj kaj eldonisto dankas al la fondaĵoj Esperantic Studies Foundation kaj FAME pro financa subtenado kaj al Mark Fettes, Ino Kolbe, Wera Blanke, Dieter Dungert kaj Rainer Fiedler pro lingva korektado, konsilado kaj teknika helpo. Ni transdonas tiun ĉi festlibron al Detlev Blanke en kora ligiteco kaj kun danko pro lia laboro kaj deziras al li sanon, bonfarton kaj nelacigeblan kreadan potencon ankaŭ por estontaj planoj.


Vor 60 Jahren, am 30. Mai 1941, wurde Detlev Blanke in Neumünster (Norddeutschland) geboren. Er wuchs im Kreis Wismar (an der Ostsee) auf und begann nach dem Abitur 1959 an der Universität Rostock zu studieren. Nach seinem Studium arbeitete er von 1964-1968 als Fachlehrer für Deutsch und Geografie an einer zehnklassigen Oberschule in Dorf Mecklenburg. Bereits 1957 hatte er im Selbststudium Esperanto erlernt und wenig später begonnen, erste Kurse zu leiten, an Gymnasien Vorträge über Esperanto zu halten sowie Artikel für Zeitungen zu schreiben. 1964 organisierte er in Rostock das erste interlinguistische Seminar an einer Universität der DDR und gehörte in den Jahren 1965-68 zu den Wegbereitern einer Reoffizialisierung des Esperanto im Norden der DDR. Von 1968-1990 war Detlev Blanke hauptberuflich als Sekretär des "Zentralen Arbeitskreises Esperanto im Kulturbund der DDR" bzw. nach Gründung des "Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR" (GDREA) 1981 als Sekretär des Zentralvorstandes tätig. Er verstand es, den Verband in internationale Strukturen einzubauen, die organisatorische Tätigkeit mit fachlicher und wissenschaftlicher Arbeit zu verbinden und Esperanto damit zu einer gewissen gesellschaftlichen Anerkennung in der DDR zu verhelfen. Unter seiner Leitung gelangte der Verband zu einem eigenen Profil, das vermutlich am deutlichsten sichtbar wird auf den Seiten der Zeitschrift der esperantist , deren Redakteur Detlev Blanke von 1970 bis 1990 war. Als Vizepräsident von GDREA trug er im Mai 1991 zu einer konfliktfreien und gleichberechtigten Vereinigung der beiden deutschen Esperanto-Verbände bei.

Hervorzuheben ist das ständige Bemühen des Jubilars um eine enge Verbindung von Theorie und Praxis. Dieses widerspiegelt auch seine wissenschaftliche Laufbahn: Er promovierte 1976 an der Humboldt-Universität zu Berlin zur vergleichenden Wortbildung im Esperanto und im Deutschen und habilitierte sich 1985 mit einer Arbeit über Plansprachen, ebenfalls an der Humboldt-Universität, wo er bereits 1977/78 eine erste Vorlesungsserie hielt und 1988 zum "Honorardozenten für Interlinguistik" (mit "Facultas Docendi", die 1995 als "Venia Legendi" bestätigt wurde) berufen wurde. Seit diesem Jahr hält er Vorlesungen. Mit seiner Habilitation - der ersten auf diesem Gebiet im Weltmaßstab - führte er das Fach Interlinguistik in die wissenschaftliche Landschaft der DDR ein und ebnete damit auch den Weg für nachfolgende Forschungen. Dabei war ihm jedoch stets bewusst, dass seriöse wissenschaftliche Arbeit über die Plansprache, ihr Funktionieren und ihre Entwicklung ohne profunde Kenntnis der Kommunikationsgemeinschaft nicht möglich ist, und er verstand es, seine Forschungen mit praxisorientiertem Wirken für Esperanto zu verbinden. So war und ist das wissenschaftliche Engagement für Detlev Blanke nie Selbstzweck. Er richtet sich mit seinen Arbeiten nicht allein an die Vertreter der Linguistik, die sich bisher ungenügend mit der Problematik von Plansprachen beschäftigt haben, sondern ebenso an Esperantisten, die nicht selten Mythen und Übertreibungen betreffs ihrer Sprache anhängen und wissenschaftliche Ergebnisse ignorieren.

Detlev Blanke hat auf verschiedene Weise zur Entwicklung der Interlinguistik beigetragen. Durch die Initiierung von mehreren Organisationen und seine aktive Mitarbeit darin hat er wissenschaftliche Strukturen mitgeschaffen, die interlinguistische Forschung anregen und effektivieren sowie die Publikation und Verbreitung von Erkenntnissen erleichtern. In nationalem Rahmen sind diesbezüglich die Fachgruppe Interlinguistik/Esperantologie im DDR-Esperanto-Verband (1970) und die Gesellschaft für Interlinguistik (GIL) (1991) zu nennen; im internationalen Maßstab sind seine Mitarbeit im Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) (Zentrum der Forschung und Dokumentation zum Welt-Sprachenproblem) seit 1974, im Terminologia Esperanto-Centro (Terminologisches Esperanto-Zentrum) sowie im Komitee des Esperanto-Weltbundes UEA (1977-1997) erwähnenswert. Die Liste seiner Publikationen vom ersten Artikel 1958 bis zum Ende 2000 umfasst ca. 1600 Titel, von denen für diese Festschrift über 500 ausgewählt wurden. Darüber hinaus hielt der Jubilar unzählige Vorträge auf Seminaren, Konferenzen und Treffen vor Esperanto-Publikum sowie auf Informationsveranstaltungen. Hinzu kommt eine Vielzahl von Vorträgen vor akademischem Publikum im In- und Ausland (u.a. an den Universitäten in Aix-en-Provence, Paris [Sorbonne], Budapest, Havanna, Santa Clara und Santiago de Kuba, Helsinki, Tampere, Plovdiv, Sofia, Oslo, La Laguna). Erwähnenswert ist auch seine Tätigkeit als Rezensent und Bibliograph. Seit 1992 z.B. arbeitet Detlev Blanke (gemeinsam mit Humphrey Tonkin und Jane Edward) für die Sektion Auxiliary languages/international languages der International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures , die von The Modern Language Association of America in New York herausgegeben wird.

Zur wissenschaftlichen Charakterisierung des Jubilars gehört auch sein Engagement bei der Organisation wissenschaftlicher Veranstaltungen, wie den Interlinguistik-Seminaren für an DDR-Hochschulen tätige Sprachwissenschaftler in Ahrenshoop (1979-1989), den internationalen Fachseminaren in Bad-Saarow (1978-1990), dem Rundtischgespräch Interlinguistik im Rahmen des XIV. Internationalen Linguisten-Kongresses 1987 in Berlin oder der Sektion Terminology Science and Planned Languages auf der internationalen Konferenz Professional Communication and Knowledge Transfer (ProCom '98) in Wien zu Ehren des 100. Geburtstages von Eugen Wüster. Im Jahre 1978 initiierte er die Serie esperantologischer Konferenzen im Rahmen der Esperanto-Weltkongresse. Als Vizepräsident des Örtlichen Kongresskomitees des 84. Esperanto-Weltkongresses in Berlin war Detlev Blanke vor allem für das Wissenschafts- und Bildungsprogramm verantwortlich. Durch diese verschiedenen Aktivitäten wurden nicht zuletzt wichtige Grundlagen und Foren geschaffen, die für andere Wissenschaftler und auch linguistisch interessierte Esperantisten Anregung und Entwicklungsmöglichkeiten darstellen. Dabei hat Detlev Blanke Mitstreiter, Kollegen und Schüler stets unterstützt, sei es durch fachkundige und kritische Ratschläge, durch großzügige Bereitstellung von Fachliteratur oder ermunternden Zuspruch.

Da das Wirken Detlev Blankes für die Interlinguistik - wie oben gezeigt - nicht nur im nationalen sondern auch im internationalen Maßstab bedeutsam ist, erscheint es nur natürlich, dass eine Festschrift aus Anlass seines 60. Geburtstages Beiträge sowohl in deutscher Sprache als auch in Esperanto enthält. Die Tatsache, dass unser Aufruf sehr große Resonanz bei Fachleuten aus dem In- und Ausland gefunden hat, zeugt zugleich von der Wertschätzung und Achtung, die dem Jubilar entgegengebracht wird. Insgesamt beinhaltet dieses Buch 43 Beiträge von Autoren aus 19 Nationen. Sie widerspiegeln die Breite interlinguistischer Forschung und das interdisziplinäre Herangehen im wissenschaftlichen Werk des zu Ehrenden und legen zugleich beredtes Zeugnis davon ab, welch vielfaches Echo dieses Wirken gefunden hat. So finden wir zahlreiche Studien zu Themen, denen sich der Jubilar selbst gewidmet hat, wie zu sprachpolitischen Fragestellungen, zu terminologiewissenschaftlichen und lexikographischen Aspekten, zur Esperantologie als einem Schwerpunkt interlinguistischer Forschung, zur Übersetzungswissenschaft sowie zu soziolinguistischen Problemen der Plansprachenbewegungen in Geschichte und Gegenwart. Zahlreiche Autoren erwähnen in ihren Beiträgen die vielfältigen Anregungen, die sie von Detlev Blanke für die Beschäftigung mit ihrem Gegenstand erfahren haben.

Beiträger, Herausgeber und Verlag bedanken sich bei der Esperantic Studies Foundation sowie bei der FAME-Stiftung für die großzügige finanzielle Unterstützung sowie bei Mark Fettes, Ino Kolbe, Wera Blanke, Dieter Dungert und Rainer Fiedler für sprachliche Korrektur und Beratung sowie Hilfe bei der technischen Fertigstellung. Wir überreichen Detlev Blanke diese Festschrift in herzlicher Verbundenheit sowie mit Dank für seine Leistungen und wünschen ihm Gesundheit, Wohlergehen und unverminderte Schaffenskraft für seine weiteren Vorhaben.

März 2001
Sabine Fiedler (Leipzig, Germanio)

Liu Haitao (Xining, Ĉinio)