Previous PageTable Of ContentsNext Page

Balázs Wacha

ANTAŬ-SOSURUMO: Fragmentoj el verkata studo pri René de Saussure

Zusammenfassung

Einige Gedanken zu René de Saussure .

Im Mittelpunkt des Artikels stehen die sprachlichen und linguistischen Gründe, die zur Ausarbeitung der Wortbildungstheorie durch René de Saussure führten. Zu diesen gehören die Vorstellungen bedeutender Esperanto-Theoretiker, insbesondere jene von Louis Couturat (1907). Der Autor berücksichtigt in seiner Darstellung die Besonderheiten der Sprechergemeinschaft in der Anfangsphase des Esperanto ebenso wie die sprachwissenschaftlichen Traditionen innerhalb Europas. Besondere Aufmerksamkeit wird den Beziehungen zwischen den Wortarten im Esperanto beigemessen.

Abstract

Some Reflections on René de Saussure

The author reflects on the linguistic and scientific influences which led René de Saussure to develop his theory of Esperanto word formation. Among these are the ideas of Louis Couturat (1907), one of the most important Esperanto theoreticians. The article considers the peculiarities of the Esperanto community in this initial period as well as linguistic traditions in Europe. The major emphasis is on the relationship between word classes in Esperanto.

Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas nur el senŝanĝaj vortoj

Ludoviko Lazaro Zamenhof (1887/1903) 1

La unua, kiu estus povinta science analizi Esperanton, estis Louis Couturat (1908). Bedaŭrinde, li nur patris Idon, novan sistemon plene fremdan al Esperanto: efektive, surbaze de sia logistiko, li apriore kreis vortfaran sistemon, en kiu ĉefa karakterizo estis lia fama "renverseblo".

André Albault (1982)

Malforta punkto de la juna esperanto estis la manko de vortfarada teorio. Ido estis multflanke reago al tia situacio: en sia studo pri la derivado en la Lingvo Internacia, kiu aperis 1907 en franca lingvo, Couturat vaste kaj funde kritikis la esperantan vortfaradon per sia "principo de renversebleco" kaj metis samtempe la teorian fundamenton de Ido. Ni estis tre bonŝancaj, ke tiutempe troviĝis en niaj vicoj la eminenta René de Saussure, kiu kreis la formulon de neceso kaj sufiĉo akceptotan en 1913 far nia Lingva Komitato. La Saussure-studo ne estis nur defendo de la esperanta sistemo, sed samtempe klariga verko por la esperantistoj. Granda parto de la idista kritiko al esperanto hodiaŭ ne plu validas, simple pro la fakto, ke la Saussure-tezoj atentigis pri malkongruaĵoj kaj plibonigis per tio la lingvouzon.

Herbert Mayer (1987: 6)

Vielmehr bemühen wir uns zu verstehen, wie das Esperanto, so wie es ist, funktioniert. Glücklicherweise wird an dieser Frage schon sehr lange gearbeitet.

Klaus Schubert (1997: 129)

Die Esperantologie wurde von ... dem Mathematiker René de Saussure, und Eugen Wüster begründet.

Detlev Blanke (1985: 195).

W. A. Verloren van Themaat en 1977 komparis produktivecon de vortfarado en ses lingvoj, du el kiuj estis planlingvoj. Detlev Blanke (1980: 383) resuminte la rezultojn de tiu esploro, konkludas, ke la vortostruktura produktiveco de Esperanto (5,2 %) estas duoble pli alta ol tiu de la germana (2,24), kaj superas tiun de la rusa, angla kaj Interlingua preskaŭ dekoble. Neniel do estas mirinde, ke manierojn de vortfarado ne nur Zamenhof kaj ĉiuepokaj bonaj aŭtoroj, E-instruantoj, sed ankaŭ la esplorantoj de Esperanto kaj kreantoj de novaj lingvoprojektoj opinias demando speciale grava kaj esplorinda (vd. ekz. Blanke 1985: 87, 156, 179, 253-73).

Ludoviko Lazaro Zamenhof diris, ke lia lingvo esence konsistas el senŝanĝaj vortoj (1903/1992a: 234), tamen praktike li instruadis akcenti eĉ longajn derivaĵojn unuvortece, krome li senĝene instrukciadis pri vortospecoj plej diversaj 2. Aktivulo de la Delegitaro por Alpreno de Lingvo Internacia kaj membro de la Komitato, Wilhelm Ostwald, aludante al derivado, diris, ke en arta lingvo devas regi unusenceco. Regnar Ström en 1905 atentigis, ke pro diferencoj en vortaroj estas malklare, ĉu spiono estas homo aŭ ago. Laŭ-ideale, kaj laŭ Ström, "la komprenaĵo, estas fiksita en la trunko kaj sendependa de la finiĝo". Zamenhof en 1907 skribis: "'Stamp' povas esti egale bone tradukata per verbo (stampi ) kaj per substantivo (stampo), se vi trovas, ke estas necese doni por ĉi tiu radiko en ĉiuj lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo ..." (L. Zamenhof 1962: 3). Couturat pensis kaj skribis (France en 1907, Ide en 1910), ke derivado en planlingvo devas havi unusencajn regulojn, ne nur koncerne formon, sed ankaŭ - semantikajn: oni observu ilin ankaŭ ĉe senpera derivado (dérivations immédiates). Boirac atentigis pri "trikategorieco de l' Universala Vortaro" (vd. Albault 1982). René de Saussure asertadis (ĉefe inter 1910 kaj 1916), ke por havi la nepran klarecon, postulatan de Couturat, en Esperanto sufiĉas scii, kion propre ĉiu el la vortoj signifas. Li insistis, ke ĉiu vorto principe povas porti (individuan, leksikan, ne-gramatikan aŭ ne speciale gramatikan) propran signifon: inter la vortoj li konis kaj volis agnoskigi ankaŭ finaĵajn vortojn (kiujn aliaj kaj kelkfoje ankaŭ li simple nomas finaĵoj). Li aldonis, ke nenion oni bezonas diri (indiki) dufoje. Signifo de aro da vortoj konkludiĝas el signifo de la elementoj. Eŭgen Wüster (1921) kvazaŭ diris: ho jes, Saussure pravas, ni sciu, kion ĉiu el la elementaj vortoj signifas, sed ni atentu, ke la signifo de neniu vort(element)o perdiĝu ĉe pluderivado, kune kun la forlasata elemento. Tio ne estas simple solvebla en la fakta, iom neperfekta Esperanto ... Wüster provis parte kvazaŭ rimarki, konsciigi, firmigi laŭ li ekzistantajn (-ec-, -ad-) kaj parte liveri novan (- ent-) pluformadilojn, meteblajn en lokon de forfalinta finaĵo, por memorigi pri derivo-paŝoj ne plu evidentaj: igi ion (ekz. movoenergion) varmo kaj igi ion varma ne estu sendistinge varmigi . V. Varankin (1929), Fruictier, ŝajne, pludonis la Sosurajn instruojn. Fruictier (1930: 83-4) citas radikojn ne kiel adjektivajn, verbajn, substantiv ajn, sed kiel adjektivon (bel), substantivojn ( hom, hund, dom), verbojn (kur, am, sid), superante Zamenhofon kaj Sosuron je memstarigemo priradika. Ĉe aliaj aŭtoroj radikoj aperas ne kiel - ekzemple - verboj, sed kiel nur rilatantaj al la vortkategorioj: verb- a-j, substantiv-a-j, adjektiv-a-j (Blanke 1985: 239; Mattos 1987: 176). Kolomano Kalocsay kaj aliaj volis ensistemigi plus kompletigi la plejparton de la Sosura tradicio, kaj ambiciis instrui la tuton al ni aliaj (Kalocsay 1931/1970; Kalocsay/Waringhien 1985: 525-528; Csiszár 1994: 51-52). D. Blanke, P. Janton, I. Szerdahelyi, W.A. Verloren van Themaat, R. Rokicki, G. Blázquez, D. Weidmann, G. Mattos kaj aliaj analizis kaj analizas plu, kvante, kvalite, nocie. Janton iam atentigis, ke ne eblas en Esperanto difini vortospecon sen konsideri deklinacion kaj konjugacion, "fleksiojn" (Janton 1973: 62 3), alifoje li konkludis interalie, ke en Esperanto ekzistas nur kvin verboj: AS, IS, OS, US, U (Janton 1987: 82). Szerdahelyi (1974, 1975, 1976b), simile al Janton (1973) kaj diference de Janton (1987), atentigadis pri neceso pli zorge distingi vorton kaj vortelementon (morfemon), kaj per tio ankaŭ vorto-specon (disde eventuala morfemo-speco, vd. ankaŭ ekz. Lindstedt 1983: 11). Wüster kaj Révész volis, krom analizi la faktan lingvostaton, iom ankaŭ influi la pluan evoluon de la lingvo: Wüster volis videbligi la antaŭan ŝtupon almenaŭ de la duagradaj derivoj (ekz. kaj ĉefe per enŝovo de -ad, -ec-, - ent -), ekzemple distingi ankradejon, kie oni ankras (el ankri ), disde ankrejo, kie oni tenas ankrojn (ankro). Révész (1984) deziris tion streĉi ĝis maksimumo, tra pluraj ŝtupoj kaj disbranĉiĝoj, krome li antaŭvidis entute pli krean, malpli imitecan kaj ne etnolingvecan (ne kliŝo-sekvan) uzmanieron de la lingvo kaj de la derivo-sistemo fare de la estonta esperantistaro. Rokicki (1987: 102) tre zorge distingas diversajn morfemtipojn laŭ eblo (aŭ ne-eblo) ilin kombini en vortoformo, sed li trovas por si provizore troa la taskon efektive subdividi morfemojn nesintaksajn kiel JOHAN, TRINK, LAKT. Tamen, laŭ liaj parolaj asertoj ŝajne li trovas objektiva kriterio kutiman kunokazadon de certaj radikoj ekzemple kun - ec-, de aliaj radikoj kun -ad-: tio ebligas formisman-strukturisman aliron, sen konsidero de signifo. Blanke (1980: 384; 1985: 239) (malakceptante identigon de vorto kaj morfemo kompare kaj konfronte-kalkule pruvis, ke la kombiniĝemo de la efektive funkciantaj Esperantaj morfemoj multe mapli dependas de morfofonologiaj kondiĉoj, ol tiu de la germanaj: lin interesis la evidente uzataj derivaĵoj, kunmetaĵoj (1985: ĉ. 255, 282), kun konsidero de grado de la individua (po-vorta) specialiĝo en la vortosignifo. Weidmann (1988: 28) neas Esperantajn vortospecojn, tamen li starigas vortoklasojn kiel objektoklaso, eventoklaso, kvalitoklaso. La menciitoj plejparte devis iel rilati ankaŭ al sosuraĵo (vd. komentojn de Gledhill 1998: 32 kaj ankaŭ de Schubert 1997: 129), same kiel Sosuro mem ekde la jaro 1907 evidente ne povis esti sendependa de certaj, ankaŭ de mi memorigotaj konstatoj de Couturat.

Vorto estas minimuma libera formo - estas dirinta Bloomfield (1926/1987). Libera formo povas roli kiel eldiro, kiel aktuale funkcianta frazo 4, tial eblas la ĵusaĵon praktikeme mallongigi jene: vorto estas minimuma (ebla) frazo. Minimuma libera formo, minimuma frazo (eldiro) tamen ŝajnas esti prefere kaj efektive ne vorto, almenaŭ ne leksemvorto, sed vortoformo, kiu ja siaflanke tamen r e p r e z e n t a s leksemvorton. (Kion vi vidis? - Domon ). Vortospecon difinas ĝiaj morfologiaj kategorioj, ekz. tenso aŭ kazo - tiu opinio estas esence trovebla jam ĉe stoikoj - tre klare ĉe Dionysios Thrax. (1a jc. a. K.) 5. Do substantivo en lingvo kun deklinacio estas tio, kio havas la vortoformojn de tiulingva substantivo. Kiel oni diras la akuzativon de dom-? Kaj: la akuzativo de kio, propre, estas la formo domon, ĉu de dom-, aŭ de domo - oni povas demandi, por pli kompreni, kial ne por ĉiu estas evidenta, ekzemple, substantiveco (eble pli precize: substantivesto, aŭ substantiv-estado, proksimume laŭ la spirito de Révész (1984: 116), kiu ja neniel konfuzus ĉi tion ĵusan kaj deadjektivan substantiv econ) de tiu aŭ alia radiko ...

Grava aspekto estis la stato de la esperantista komunumo, komence. - Kiam Zamenhof, poste instruantoj de la lingvo skribis, parolis pri afiksoj, la gelernantoj renkontis formojn, vortojn, lingvoelementojn semantike karakterizatajn fare de la instruanto. Ekz. - ul- indikas personon, -ej- indikas lokon, -er- parteton, -- objekton. Verŝajne ne estis klare, ĉu la prezentataj formoj, deriviloj a) kvalifikas, konfirmas, enklasigas, kvazaŭ sankcias antaŭe pretan signifon de vorto, pri kiu preta, fiksa signifo sufiĉas nur atentigi, montrante ĝiajn pli vastajn kadrojn, aŭ prefere ili b) modifas la signifon de la derivbazo laŭ la donita semantika kriterio. Tiu baza neklareco de la funkcio kaŭzis multe da spontanea ŝanceliĝado en la parolpraktiko, malstabila supozeble ankaŭ pro aliaj kaŭzoj kiel: etnolingvaj influoj, manko de senperaj parolmodeloj kaj de praktiko (vd. Kuznecov 6 1987: 135; Privat 1927; Saĥarov 1993: 21-22).

Kompare al la posta kaj ankaŭ nuna lingvopraktiko la parolatan Esperanton de la komenca periodo karakterizis troafiksado 7, kiun jes aŭ ne subtenis etnolingvaj influoj.

En la romano Jaĉjo Holm de W. G. Van de Hulst, en traduko de H. C. Vableuwen, oni povas renkonti la vortoformon infanaĵuloj. Miaj subaj ekzemploj eble iom superos eĉ la efektivan tiutempan troigadon, tamen mi riskas diri: ne estis tre malverŝajnaj formoj kiel: Franclandujanulo, Amerikejaĵanulo, segadilaĵo, infanidaĵulo. Por produkti tiajn vortojn la parolantoj havis aŭ supozis havi sufiĉe da motivoj, dirante ekzemple: mi pensis pri persono (-ul-), kiu ja estas an-o de tia lando, kaj kiu ja estas konkretaĵo siaspeca (-aĵ- ) kaj do por ĉio ĉi oni havas po unu specialan indikilon en nia "logik-aĵ-ar-ec-a" lingvo: kiom da eblaj kvalifikoj, tiom da eblaj afiksoj. Cetere, ankaŭ priskriboj de René de Saussure, eĉ se nur provizore, ĝis atingo de sekva ŝtupo de la sintezo, ebligas formojn kiel Rusgentanujo, ŝipaĵano, potujo, diplomatiartisto, sablaĵujo, Amerikejo, ĉambroloko aŭ ĉambrejo, por kompreniĝi 'Rusujo', 'ŝipano', 'poto', 'diplomato', 'sablejo', 'Ameriko', 'ĉambro' - ĉiu el la ĵusaj vortoj nur post forĵeto de la superfluaĵoj akiras sian formon kutiman (vd. René de Saussure 1915/1969: 12-14). La plena riĉo de la ideo, kaj vortosignifo 'homo' laŭ Sosura ekzemplo aspektas jene: (vertebrul)(ul)(konkretaĵ)(o). Saussure traktas tiajn formojn kiel rajte bazajn por la ĝusta analizo, kaj (kontraŭe) kiel ne-celindajn ĉe sintezo, kie li instruas forlasi la (por analizo alprenitajn) superfluaĵojn.

Homonimio pli aŭ malpli ofte, sinonimio tre ofte aperas kaj devas aperi en ĉiu lingvo. Al la bazaj faktoj de la lingvo apartenas la polisemio: ĝi estas unu el la esprimoj de la lingva ekonomio, konsiderata ankaŭ ĉe planlingvoj, ofte ankaŭ pro metaforiĝo surbaze de unuagradaj signifoj. (vd. ekz. Blanke 1979; 1985: 76; 265-73; Nourmont 1989: 115; Horváth 1996; 1997).

"Ne estas necese, eĉ ne eble, ke la vortoj en planlingvo estu unusignifaj ... Gravas difini la limojn inter necesa kaj balasta polisemioj" - skribas Blanke (1980: 384). Ström, Couturat, de Saussure, la diskutantoj komence de la jarcento, eble supozis, ke plursignifeco estas lasebla tute ekster planlingvo, krome Couturat certe ekskludis akcepteblon almenaŭ de struktura homonimio ĉe vortoderivado.

Iom pri la Eŭropa lingvistika tradicio. Vortkategoriojn oni provadis difini, unue, "semantike", kiel supozeble plej larĝajn klasojn laŭ signifo, due, laŭ eblaj sintaksaj pozicioj de la supozataj vortkategorioj, trie laŭ la havataj duagradaj kategorioj (kazo, tenso, modo, nombro). La unua aliro iom favoras, plifaciligas (ĉu prave, ĉu malprave) proksimigon aŭ identigon de vorto kaj morfemo. Tiaokaze ankaŭ vortkategorio kaj karaktero de radiko povas ne aŭ ne tre distingiĝi. La du aliaj aliroj necesigas distingon kaj diferencojn en la klasado de vortoj kaj vortelementoj, respektive.

La verkon de L. Couturat (1907) la posteuloj traktas kiel kritikon de Esperanta vortofarado. Couturat enkondukas sian laboron ja kiel analizon - kritiko lia koncernas, komence, nur la fakton, ke esperantistoj ne estis entreprenintaj analizon kaj en siaj priskriboj ili ne atentis pri la flanko de la signifo. Tamen, poste, pli kaj pli li enmetas siajn rekomendojn modifi kaj precipe aldoni al la jama inventaro de Esperanto. Menciindas, ke oni povas retrovi inter la ekzemploj de Couturat preskaŭ ĉiun ekzemplon de samtempa kaj posta ŝanceliĝado en la uzo kaj evoluo de Esperanto. Aparte li ekzamenas la derivo-rilaton inter verbo kaj substantivo, poste inter substantivo kaj adjektivo, fine inter verbo kaj adjektivo. Speciale li traktas plurajn afiksojn:
ek-, -ad-, -ig-, -iĝ-, -um-
k.s.

En sia Enkonduko (Introduction ) Couturat (1907) emfaze agnoskas, ke la sukceso, logikeco, klareco kaj precipe la facileco de Esperanto grandparte ŝuldiĝas al la sukcesa derivosistemo: tio sama faras Esperanton interesa ankaŭ por teoria esploro.

Le systèm de dérivations de l' Esperanto est sans contredit le trait le plus caractéristique de cette langue, et il contribue plus que tous les autres à lui donner un caractère de simplicité et de clarté logiques qui ne le rend pas seulement très séduisant pour le théoricien, mais très facile à apprendre et à manier mêm pour les personnes médiocrement instruites ...

Kvankam multaj meze instruitaj personoj ne kapablas mem derivadi en maniero spontanea, sed surprizitaj de la reguleco de la derivitaj vortoj, ili pli facile alproprigas la derivaĵojn aŭdatajn en la kurso aŭ rimarkatajn en libro ktp. Couturat emfazas ankaŭ la produktemon de la derivsistemo Esperanta, kontraste al derivosistemoj en naturaj lingvoj. La vortgrupoj de tiu aŭ alia radiko en Esperanto estas aŭ povas esti kompletaj.

Couturat rimarkas, ke iuj esperantaj vortoj estas derivataj sen uzo de afikso, aliaj dank'al uzo de afikso. Tial ĉe li aperas du specoj de derivado: senpera derivado (dérivations immédiates: Couturat 1907: 6; 9-34 ) kaj nesenpera derivado (dérivations médiates, vd. Couturat 1907: 7; 35-56, praktike temas pri: afiksado). La senpera derivado konsistas en simpla anstataŭigo de finaĵo per alia finaĵo.

La esprimmaniero, kiun li mem atribuas al la Esperantaj fontoj kiel ĝeneralan, ne kontentigas lin: laŭ li ne estas sufiĉe aserti, ke al iu ajn radiko oni povas meti iun ajn el la finaĵoj -o, -a, -i, -e. Ĉi tia esprimmaniero montras, ke la aŭtoroj-esperantistoj ne konscias la gravecon de la procedo anstataŭigo.

Couturat emfazas, ke priskribo devas enhavi ankaŭ la priskribon de la signifo-rilatoj: ne estas sufiĉe vicigi la elementojn kaj klarigi ilian sinsekvon. Krome: la semantika rilato inter, unuflanke, la signifo de la bazo de la derivado kaj, aliflanke, la signifo de la derivaĵo devas esti renversebla, inversigebla. Lia ekzemplo - certe, por ke ĝi estu sendube kaj facile komprenebla - ne estas pri anstataŭigo, sed pri afiksado. Li priparolas la inversigadon, mi sube montros sage ambaŭ direktojn .

Objekto de okupiĝo _ persono kun tiu okupiĝo

muziko _ muzikisto

? _ artisto

Evidente, ne nur el muziko oni povas konkludi pri la signifo de la vorto muzikisto, sed ankaŭ el tiu de muzikistoartisto oni povas konkludi pri la signifo de la elirbazo ('muziko', 'arto'), t.e. se oni aŭdas/vidas nur la vorton artisto, oni sukcese divenas la signifon de la vorto arto. Kaj tia cirkonstanco devus esti koncerne derivitajn vortojn.

La regulo de renversebleco, inversigeblo estas tute ĝenerala - opinias Couturat - tamen, ĝi sekvigas interesajn fenomenojn, se oni aplikas tion je senpera derivado. El tio, ke oni same libere povas pasadi de substantivo al verbo, kaj de verbo al substantivo aŭ adjektivo, sekvas, ke la radiko ne povas havi per si mem gramatikan kategorion, tio estas ĝi ne plu estas per si mem pli substantivo ol verboadjektivo. (En la lingvo franca oni legas: ... que la racine ne doit avoir par elle-m ême aucun caractère grammatical, c' est-à-dire ne être pas plus substantif que verbe ou adjectif (Couturat 1907: 7). La franca vorto verbe estas substantivo: ĝi signifas ne 'verba', sed 'verbo'). Tio, ke la radikoj ne havas gramatikan kategorion, kaj do ne estas substantivoj, verboj ktp., estas preskaŭ evidenta laŭ Couturat ankaŭ cetere, ja ne ili, sed ĝuste la finaĵoj -o, -a,-i , -e determinas la gramatikan kategorion de ĉiu vorto (!), tute kaj individue. En la sekva paŝo li trovas kontraŭdiron. Kvankam la radiko, laŭ ŝajna konsento de ĉiu ĝis tiam, ne havas gramatikan kategorion (ni diru elaste: ĝi estas nek substantivo, nek substantiva, nek verbo, nek verba), tamen la Universala Vortaro liveras ekvivalentojn kun fiksita kategorio (diras Couturat, sed tiel estas ne nur en la Universala Vortaro , sed jam fine de la Unua Libro) kaj ankaŭ la manlibroj (ni diru: instruhelpiloj, lernolibroj) liveras, por klarigi la esperantajn radikojn, nacilingvajn vortojn kun klara gramatika kategorio, kun klara vortospeco.

Couturat konstatas, ke tio estas kontraŭ la principo de renversebleco, sed li aldonas du ŝajnajn pozitivaĵojn: unu estas, ke la solvo el metodika vidpunkto estas defendebla, la dua estas, ke tio fakte konformas kun la aktuala stato de Esperanto (ĝi konvenas kiel priskribo en la momenta lingvostato), en kiu ja derivado vere ne estas renversebla, ĉar la (leksika) senco de la derivaĵoj dependas - bedaŭrinde - de gramatika kategorio. Ĝi ja devus ne dependi: ĝuste tial Couturat volas ŝanĝi la aferon. Ĉu vorto estas substantivo aŭ verbo - tio en si mem ne ŝanĝu ĝian leksikan signifon.

Por demonstri la dusencaĵojn, kiujn la malklareco de la radikkaraktero povas kaŭzi, Couturat prezentas la derivaĵojn kulturigi, alkoholigi kies kutima senco klariĝas laŭ rilato al supozata deveno elde la vorto kultura ('cultivé'),alkohola , kaj malkoheras kun supozata deveno elde kulturo, alkoholo.

Ni ja vidas, ke oni bezonus scii, ĉu la vorto estas derivita elde substantivo aŭ adjektivo, sed ja nenio tion indikas. Jen la punkto en la pensoserio, al kiu poste Eugen Wüster aliĝas, skribante pri la tri fundamentaj reguladoj (Wüster 1921/1978: 30-43): forigo de gramatika hibrideco ..., finaĵa pluformado ..., "kompenso de manko de atributa sufikso de enteco".

Oni povas demandi, ĉu ĉiu vorto kun vortiga finaĵo (-o, -a, -e, -i) estas derivita? Ja principe ili povas esti derivitaj: la vortoj tuja, via, dua estas derivitaj el la vortoj tuj, vi, du. Do eble ankaŭ la vorto bela povas aŭ povus esti derivita el la radiko bel? Laŭ la priskribo de Couturat pri tio ne temas, tiel la afero ne statas. Parolante, enkonduke, pri rilato de verbo kaj substantivo, li diras, ke radikoj, kiuj kunhavas verban sencon ( sens verbal), povas senpere liveri verbon (fournir immédiatement un verb): esperi, enui, fondi, legi, pagi . El verboj ĉi tiaj oni povas (poste) senpere derivi substantivon, kaj - jen sekvas la aserto grava por Couturat mem - tia senpere derivita substantivo (le substantif immédiatement dérivé) signifas la agon aŭ la staton esprimatan de la koncerna radiko. Oni devas atenti la vortuzon: oni ne derivas el la radikoj (esper, enu ks.) la vortojn esperi, enui, fondi, legi, pagi , sed ja oni senpere derivas la vorton espero el la vorto esperi - kiel ni scias, per anstataŭigo.

Szerdahelyi dirus, ke esperi estas primara vorto, espero estas sekundara. Couturat sen malaprobo konstatas, ke la signifo de ago, stato per preskaŭ neevitebla vastiĝo povas (ek)signifi la rezulton de la koncerna ago. Kelkaj el liaj ekzemploj: difekto, diferenco, diro, dono, donaco, fino (!), komisio, koncepto, rikolto, signifo, solvo,takso, pluvo, neĝo(!), hajlo. Tamen, ia malaprobo sekvas poste.

Li trovas substantivojn (same derivitajn senpere el verbo), kiuj markas nur la rezulton, kaj kie la konforman agadon oni povas esprimi nur uzante sufikson: amalgamo, apanaĝo, faldo, fendo, makulo, ploro(!), skizo, verko - komparu:faldado, fendado, verkado ktp.

Couturat poste konstatas, ke ĉe parto de la derivaĵoj la interna interrilato estas aŭ povas esti ankaŭ kontraŭa: la senperan derivaĵon oni traktas (almenaŭ okaze) kiel agsubstantivon kaj oni speciale derivas (almenaŭ okaze) la nomon de la rezulto: pakaĵo, rikoltaĵo . En ĉi tiu parto Couturat rekomendas, kondiĉe, ekuzon de la sufikso - ur- por indiki produkton de ago, kiun li trovas distingenda kaj de la ago, okazo mem, kaj de la pasivaĵo (objekto) de la ago: imito - imituro - imitaĵo : ~ 'ago imiti' - 'bildo' - ekz. 'pridesegnato, io pridesegnata'.

La rilatojn inter vortospecoj en derivado li traktas poste en jenaj subĉapitroj:

I. Verboj senpere derivitaj el substantivo: ori, arĝenti, sali, sukeri, gudri, sabli, vitri, vuali: ankaŭ ĉi tie la elirbazo estas ne la radikoj, sed la substantivoj oro,arĝento ktp. Li prezentas ekzemplon ankaŭ de participoj, kiuj iam estas uzataj sen la konforma verbo: dentita, pintita. Li trovas sinonimajn paralelaĵojn kiel kolori kaj kolorigi, loki kaj lokigi , ombri kaj ombrumi, pensii kaj pensiumi. Li kritikas la derivaĵojn kiel elektrigi, limigi, ordigi : oni asertas, ke la derivbazo estas elektra, orda, lima , respektive, sed - kiel li diras - nenio indikas, ke la verbo estas derivita de adjektivo (!) kaj ne elde substantivo ... Estas memkompreneble, liadire, ankaŭ ke oni ne povas derivi agsubstantivon per simpla ŝanĝo de la infinitiva finaĵo -i je la substantiva -o: Naturellement, le substantif verbal (désignant l' action) ne peut etre formé par le simple changement de i en o, tial oni uzas similokaze-ad-:krono - kroni - kronado. Li konfirmas la rekomendon pri la desubstantiva sufikso -iz-, sekve al Verax: bitumizi, gumizi, gelatenizi, nikelizi, sulfizi, talkizi. Couturat kaptas la okazon por montri, ke krom la preciziĝo de la signifo de la verbo (vd. nikeli : nikelizi ), per simpla substantivigo de infinitivo je "izi" oni, bonŝance, ne reekhavus la bazan formon: nikelizi _ nikelizo _ nikelo.

Couturat pensas trovi eĉ pli grandan malkonsekvencecon ĉe paroj kiel bridi - senbridigi, seli - senseligi. Li rekomendas kiel pozitivan poluson kunbridigi (kio ja vere ne ekskludiĝas). Ne akordiĝas, kiel li konstatas, ankaŭ armi kaj armilo. Traktas Couturat en aparta grupo la verbojn senpere derivitajn el "instrumentalo" de frazo: (per kio oni -as: bastono, broso, funelo, kanono, pioĉo, veneno, vipo): bastoni, brosi, funeli, kanoni, pioĉi, veneni, vipi. Li trovas nekonsekvenca solvo, ke rimedon de la ago oni jen esprimas derive (surbaze de konvena verbo), jen per sendependa substantivo kombilo - broso, rastilo - pioĉo. Li ne forgesas prezenti verbojn, kiuj estas senpere derivitaj el nomo de plenumanto de laboro, portanto de ofico, rango, eco, aŭtoro, aganto: bigoti, ĉefi, filozofi, dandi, gasti, nomadi (`esti nomado'), piloti, profeti, avari, malĉasti, egali, rapidi, sati, verdi ktp.

Li ankaŭ prezentas ekzemplojn de senpera derivado de verbo (infinitivo) el prepozicio kaj adverbo: antaŭi, superi. La baza morfologia skemo ĉi tie diferencas de la antaŭaj: kiam temas pri derivado elde substantivo kaj adjektivo, tiam temas pri anstataŭigo - kiel Couturat tion estis rimarkinta. - Ĉe prepozicioj (mi aldonu) temas pri vera aglutinado, aldono: super+i. Por derivi verbon elde adjektivo, Couturat, ne akceptante simplan verbigon, trapasas substantivon je -ec- : al la ordinara avari respondas lia rekomendo de avareci. La rekomendo havas ian sian postvivon ĉe Wüster (1921/1978: 32) kaj Révész (1984: 115). Couturat atentigas, ke liaj priskriboj ne devigas uzi kun certa radiko nepre nur certan sufikson, nur ke oni devas konsideri la funkcion. Oni rajtas elekti el vortoj kiel filozofii 'okupiĝi pri filozofio' kaj filozofeci 'esti filozofo'.

II. Li ekzamenas detale rilaton de substantivo kaj adjektivo. Li trovas subgrupon, en kiu la interrilato ŝajnas al li klara kaj akceptinda: po du vortoj havas saman sencon, kaj diferencas nur la gramatikaj roloj (fraŭla, fraŭlo, vidva, vidvo, invalida, invalido, laika, laiko, parazita, parazito, suverena, suvereno, katolika, katoliko, franca, franco, verkinta, verkinto; simile: festa tago, dia infano, reĝa moŝto, responda letero, kritika artikolo > festo, dio, reĝo, respondo, kritiko. Kiel ni vidas, la adjektivo kaj la substantivo laŭ leksika signifo ŝajnas identigeblaj: festa estas festo, kritika estas kritiko. Pli ofte - diras Couturat - la adjektivo derivita senpere indikas nuran rilaton: ama kanto, dolora krio, muskola fibro ktp.

Li trovas, ke intenseco, konkreteco, abstrakteco, objekteco, personeco indikiĝas kontraŭdire, ne proporcie, kaj li konkludas pri manko de -oz-: kritike li ekzamenas la rilatojn inter adjektivo kaj substantivo kun -ul- kaj -ec- aŭ sen ili (komparu: ambicio : ambicia : ambiciulo, ŝtono : ŝtona, kolero : kolera, ĝojo, gajeco )

Li trovas plurajn rilatospecojn inter verbo kaj adjektivo. Li starigas subgrupon, en kiu la adjektivoj havas nek klare aktivan, nek klare pasivan sencon: konsoli - konsola, paroli - parola, esperi - espera.

Sekvas subgrupo, en kiu la adjektivo esprimas eblon, kapablon agi. Adstringa, ĉarma, instrua, interesa, konsola, konvinka, morda. Oni vidas, ke pluraj el ĉi tiuj adjektivoj konservas ian spuron de "nemanifestiĝanta" transitiveco. Laŭ atentigo de Couturat pluraj instruiloj avertas ne konfuzi tiajn adjektivojn kun participoj, sed laŭ li ĝuste la avertoj mem atentigas pri malekvilibro, malcerteco. Li parolas ankaŭ pri -em- kaj rekomendata -iv- en la transira zono de signifoj.

Couturat kritikas multe da aliaj detaloj, plej grava, tamen, estas lia aserto, ke ŝanĝo de vortospeco devus ne kunŝanĝi la vortosignifon: oni nepre povu ŝanĝi vortospec-apartenon, kategorian valoron, sen ŝanĝi leksikan signifon. Lia kritiko estas resumebla je tio, ke konserviĝo de la leksika signifo ĉe ŝanĝo de vortospeco en Esperanto ne estas regula. Kelkfoje paro kiel kuro - kuri promeno - promeni liveras la saman signifon, kun (nur) diversaj gramatikaj informoj. Alifoje la infinitivo esprimas agon, tamen la paralela substantivo ne estas agsubstantivo en vortoparoj kiel martelo - marteli, boato - boati; ĉe similaj vortoparoj la leksika signifo de la du vortoj devus esti, laŭ postulo de Couturat, ĉiam la sama, kaj do sistemo ideala ne povas esti kiel la Esperanta.

La unua reago de Saussure estis akcepto de la ideoj de Couturat, tio estas Sosuro ekcelas kompromison. La rezulto de lia laboro estas verko, lingvoprojekto, per kiu li povas kompromisi inter Esperanto kaj Ido. Temas pri lia pseŭdonime eldonita kreaĵo: Elementala gramatiko de la lingwo internaciona kun exercaro di A n t i d o (1907). En la projekto, la modifoj de Esperanto laŭ direkto al Ido ne estas tre grandaj. S. N. Kuznecov atentigas, ke pluraj idaĵoj kiujn Sosuro transprenas, poste aperas ankaŭ en Esperanto.

La dua fazo estas rekonsidero de la demando, kaj eksupozo de organiza principo en la Esperanta vortfara sistemo, kiu diferencas disde la principo de Ido kaj Couturat. La fazon de rekonsiderado esprimas la sekvaj frazoj de de Saussure (1910/1982: 40): "Kiam aperis Ido en 1907, mi estis impresata pri derivado de prof. Couturat, el Parizo, kaj mi kredis, ke en Esperanto mankas precizaj reguloj por la konstruado de derivitaj vortoj ... Mi daŭrigis observi dum tri jaroj la meĥanismon de Esperanto kaj sukcesis montri la naturajn leĝojn, kiuj regas la vortfaradon en tiu lingvo ..."

Kiel la Sosura plano realiĝis, tion mi traktos en iam kompletigota versio de ĉi tiu artikolo.

Bibliografio

Albault, André (1982): "Postparolo al represo". En: René de Saussure: La vort-teorio de Esperanto . Kun postparolo de André Albaut kaj bibliografio de Reinhard Haupenthal. (Represo de la eldono Genève, 1914).

Antido (Saussure, de René) (1910): La logika bazo de vortfarado en Esperanto. Genève: Universla Esperantia Librejo 1910. 12 paĝoj. (El Scienca Revuo, Aŭg. 1910)

Blanke, Detlev (1970): "Planlingvaj projektoj kaj la planlingvo Esperanto". En: Blanke, Detlev (Red.) (1977): Esperanto. Lingvo - movado - instruado. Centra Laborrondo en Kulturligo de G.D.R, Berlino, 187 p.

- (1980): "Konfronta lingvistika komparo de la Germana lingvo kaj de Esperanto" . En Szerdahelyi, István (Red.): Miscellanea interlinguistica. Tankönyvkiadó, Budapest, 380-99.

- (1979): "Resumo kaj rezultoj de disertacio". En: Blanke, Detlev red. Esperanto. La internacia lingvo - sciencaj aspektoj. 151-64.

- (1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag, 408 p.

Blazquez, Félix Garcia (1985): "La nuda vero pri la kategorieco de la radikoj." En: Planlingvistiko , n-ro 16, (jaro 4, vintro), 10-12.

Bloomfield, Leonard (1926/1987): "A Set of Postulates for the Science of Language". In: Hockett, Charles F. (Red.) (1987) : Leonard Bloomfield Anthology: Language 2: 153-164.

Couturat, Louis (1907): Étude sur la dérivation en Esperanto. Dédiée a MM. Les membres du Comité de la Délégation pour l'adoption d'une langue auxiliaire internationale. Coulommiers. Impremierie Paul Brodard. 77 p.

Csiszár, Ada (1994): In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (1891-1976). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 100 p.

Daŝgupto Probal (1985): "Pri la lingvistika bazo de kontraŭkategoriismaj argumentoj". En: Planlingvistiko , n-ro 13, 17.

D-ro Esperanto (= L.L. Zamenhof, 1887): Международный язык. Предисловие и полный учебник. Por Rusoj. Варшава: Kelte, 40 p.

Duc Goninaz, Michel (Red.) (1987): Studoj pri la internacia lingvo. Gent - AIMAV. 155 p.

Fruictier, Paul (1930): Kompleta gramatiko kaj vortfarado de Esperanto. Jaslo: Esperantista Voĉo, 187 p. 8

Gecső, Tamás (ĉefred.)/Varga-Haszonits, Zsuzsa/Golden, Lariko (teĥn. red.): Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997). Universitato Eötvös Loránd. Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko, 495 p.

Gledhill, Christopher (1998): The Grammar of Esperanto. A corpus-based description. München/NewCastle: LINCOM Eŭropa. 100 p.

Haupenthal, Reinhard (1977): Katalog der Plansprachenliteratur der Universitätsbibliothek Saarbrücken. Katalogo de la planlingva literaturo de la universitata biblioteko Saarbrücken. Saarländischer Esperanto-Bund e.V Saarbrücken. 9

Haupenthal, Reinhard (1982): "Bibliografio pri vortfarado en Esperanto". En: René de Saussure: La vort-teorio de Esperanto. Kun postparolo de André Albault kaj bibliografio de Reinhard Haupenthal. Represo de la eldono Genève, 1914, 84-90.

Horváth, Katalin (1996): "Hogyan bővülhetnek a szinonímasorok". En: Magyar Nyelv , 1996 (92-a jarkolekto): 325-31.

- (1997): "Pri la interrilato inter polisemio kaj sinonimio". In: Koutny, Ilona/Kovács, Márta (Red): Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto. 55-60.

Janton, Pierre (1973): L' Espéranto. Que sais-je. No 1511. Presses Universitaires de France, 126 p.

- (1987): "Latentaj strukturaj trajtoj de la Esperanta gramatiko". En: Duc Goninaz, Michel (Red.): Studoj pri la internacia lingvo. Gent: AIMAV, 79-90.

Kalocsay, Kálmán (1931/1970): Lingvo Stilo Formo. Studoj. Tria, parte tralaborita eldono. Osaka: Librejo La Pirato. 160 p.

- (1975): "La karaktero de vortelementoj en Esperanto". En: Literatura Foiro, n-ro 29, 11-14.

- (1977): "Esperanta vortfarado." En: Blanke, Detlev (Red.) (1977), 51-85.

- (1979): "Saussure". En: Alfonso Pechán/Vilmos Benczik (Red.): Gvidlibro por supera ekzameno (historio, literaturo, metodologio). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 156 p.

- (1980): La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj. (Teorio kaj praktiko). Saarbrücken: Iltis, 20 p.

Kalocsay, Kálmán/Waringhien, Gaston (1985): Plena analiza gramatiko de Esperanto. (Kvina korektita eldono). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 598 p.

- (1985): "Pri la vortosistemo de Esperanto". En: Dek prelegoj. (Red. Vilmos Benczik, kun Antaŭparolo de Ada Csiszár). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 9-37.

Kapitánffy, István/Kovács, Endre (1975): "filológia". In: Király, István/Szerdahelyi, István: Világirodalmi Lexikon. Harmadik kötet (3a volumo), F - Groc. Akadémiai Kiadó, Budapest, 164-166.

Kökény, Lajos/Bleier, Vilmos (1933/1979): Enciklopedio de Esperanto. I. volumo. (Iniciatinto: ĉefred. Ŝirjaev. Represo de la unua eldono). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 599 p.

Кузнецов C. Н. (1987): Теоретические основы интерлингвистики. Москва: Издательство Университета дружбы народов, 207 p.

Leyk, Jerzy (1979): "Modelo de la Esperantaj leksoformoj". Blanke, Detlev (Red.): Esperanto. La internacia lingvo - sciencaj aspektoj. Berlin: Kulturbund, 145-151.

Lindstedt, Jouko (1983): "Plena analiza gramatiko de Esperanto". En: Planlingvistiko, 7- 14.

Mattos, Geraldo (1987): "Vortanalizo en Esperanto". In: Centjara Esperanto. Chapecó-Sc (Brazilo): Fonto, 169-204.

- (Red.) (1987): Centjara Esperanto . Chapecó-Sc (Brazilo): Fonto, 237 p.

Mayer, Herbert (1987): "Kalocsay kaj liaj falsaj disĉiploj". En: Literatura Foiro n-ro 104, 6-11.

Nourmont, Claude (1989): "Ambigueco de Esperanto el la semantika vidpunkto en komparo kun la franca lingvo". En: Rokicki, Ryszard (Red.:) Acta Interlinguistica. 13-a Scienca Interlingvistika Simpozio. Varsovio, 27. 04. - 01. 05. 1985, 111-117.

Privat, Edmond (1927): Historio de la lingvo Esperanto. (2-a parto. 1900-1927). Leipzig: Hirt & Sohn, 188 p.

Révész, Sándor (1984): "Radikkarakteroj kaj elementaj vortstrukturoj" En: Rokicki, Ryszard (Red): Acta Interlinguistica. (11a Scienca Interlingvistika Simpozio, Varsovio, 1983). Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne, 103-141.

Rokicki, Ryszard (1984): "Enkonduko en la leksemstrukturan klasifikadon de la Esperanta morfemaro". En: Rokicki, Ryszard (Red): Acta Interlinguistica. (11a Scienca Interlingvistika Simpozio, Varsovio). Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne, 127-41.

- (1987): "Leksemstrukturaj aspektoj klasifiki la Esperantan morfemaron". En: Duc Goninaz, Michel (Red.) (1987): Studoj pri la Internacia Lingvo. Gent, AIMAV, 91-104.

Saĥarov, Aleksandr (1993): Rememoroj de centprocenta esperantisto. Moskvo: Impeto, 199 p.

Saussure, René de (pseŭdonime: Antido) (1910): La logika bazo de vortfarado en Esperanto. Genève: Universala Esperantia Librejo 1910. 12 p. (El Scienca Revuo, Aŭg. 1910).

- (1910/1982): Resumo de la teorio de Antido. (Saarbrücken: Iltis 1982), 53 p.

- (1911/1069): Konkurso. Kia estas la logika senco de ,,grando". Saarbrücken: Edition Iltis, 1969, 8 p.

- (1914): La vort-teorio de Esperanto verkita de René de Saussure (Antido). Dediĉita al D-ro Zamenhof kaj al Akademio Esperantista okaze de la Deka Kongreso en Parizo 1914 . Universala Esperantia Librejo, 10, rue de la Bourse, Genève, 1914. (Vd. René de Saussure 1914/1982), 78 p.

- (1914/1982): La vort-teorio de Esperanto. Kun postparolo de André Albault kaj bibliografio de Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis (Represo de la eldono de Universala Esperantia Librejo, Genève, 1914), 90 p.

- (1915/1969): Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto. Raporto al la Akademio Esperantista. Verkita de D-ro René de Saussure, prezidanto de la Komisiono pri Vortfarado . Bern (Fotorepreso. Saarbrücken: Iltis), 40 p.

Schubert, Klaus (1997): "Ausdruckskraft und Regelmä_igkeit: was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht". En: Tonkin, Humphrey (Red.): Esperanto, Interlinguistics and Planned Language. New York [etc.]: University Press of America (Center for Research and Documentation on World Language Problems), 117-139.

Ström, Regnar (1905/1984): "Fundamentaj reguloj de la vortfarado en Esperanto". En: Lingvo Internacia 2, 41-42. (En: La neforgeseblaj kongresoj. eldonejo ludovikito, 8-11).

Szerdahelyi, István (1974): "La karaktero de vortelementoj en Esperanto". En: Literatura Foiro n-ro 23, 8-11, n-ro 24, 5-9.

- (1975): "Ĉu vorto aŭ vortelemento?" Literatura Foiro n-ro 34, p.13.

- (1976a): Vorto kaj vortelemento en Esperanto. Studoj. 10. Kultura Centro Esperantista Kuopio. Literatura Foiro. 14 p.

- (1976b): "La Esperanta morfemaro". En: Szerdahelyi, István (Red.): Esperantologiaj Kajeroj 1. Budapest: Univ. Eötvös Loránd, 61-117.

- (1980): Bevezetés az interlingvisztikába. Történeti vázlat és forrástanulmány. Budapest: Univ. Eötvös Loránd, 290 p.

- (Red.) (1980): Miscellanea interlinguistica. Tankönyvkiadó. Budapest. 513 p. (Redakta komisiono: Judit M. Kalotai, Éva M. Soós)

Varankin, V. (1929/1977): Teorio de Esperanto. Helpilo por superaj Esperanto-kursoj. (Represo de la eldono Moskvo 1929). Saarbrücken: Iltis, 67 p.

Verloren van Themaat, Willem A. (1977): ,,Productive word-formation in four natural and two constructed languages". En: Ecologos (Denver) 23 N-ro 86, 3, 8-12.

Wacha, Balázs (1984): "Pri la radikkaraktero". En: Acta Interlinguistica. 1984. 95-101.

- (1994): "La Zamenhofa koncepto de lingvo-evoluo". En: Literatura Foiro n-ro 151, 257-67.

- (1998): "Faktoroj de lingvoevoluo tra la historio de lingvoj, planlingvoj, Esperanto". En: Gecső, Tamás (ĉefred.)/Varga-Haszonits, Zsuzsa/Golden, Lariko (teĥn. red.): Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997) . Universitato Eötvös Loránd. Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko, 202-266.

Waringhien, Gaston (1964): "Rekomendoj de la Akademio pri Vortfarado". En: Aktoj de la Akademio 1963-1967, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 9, Rotterdam 1968, 69 -70. A

Weidmann, Dietrich (1988): Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto. Lizentiatsarbeit der philosophischen Fakultät I der Universität Zürich. (Weidmann's Mondo-Servo). 97 p.

Wüster Eugen (1921): "La tri fundamentaj reguladoj. La unua el la du plej urĝaj taskoj de la esperantologio". En: Esperanto Triumfonta 2, n-ro 55, p. 1; n-ro 56, p. 1; n-ro 57, p. 1-2; n-ro 58, p. 1-3; a. En Haupenthal, Reinhard (Red.): Esperantologiaj Studoj. Memor-Kolekto. Antverpeno: La Laguna, 29-44.

- (1923a/1978): "Esperantologiaj principoj". En: Haupenthal, Reinhard (Red.): Esperantologiaj studoj . Antverpeno: La Laguna, 71-116.

Zamenhof, Ludoviko L. (1962): Lingvaj respondoj, konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. (Editoris: G. Waringhien, sesa eldono Esperantaj Francaj Eldonoj). 11. rue P.- Vergnes, Armandem - Francujo 130 p.

- (1908/1962): "Pri la akuzativo post verboj de movo. Respondo 41 a)", La Revuo, 1908, Majo. En: Zamenhof, L. L. (1962), p. 71

- (1899/96): "Eltiro el privata letero al W.H. Trompeter ...". En: Zamenhof, L. L. (1929/1983): Originala Verkaro. Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 1929, Esperanto-Fako, 422-425

- (1903/1992a): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto de L. Zamenhof. 18a eldono. Prinotita de G. Waringhien. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, Nederlando. 446 p.

- (1903/1992b): "Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz (!) ĝis la nuna tempo". En: L. Zamenhof/G. Waringhien (1992): Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto . (18a eldono, prinotita de G. Waringhien). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 241-252.

- 1903/1992b): "Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia". En: L. Zamenhof/G. Waringhien (1992): Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. (18a eldono, prinotita de G. Waringhien). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 253-297.

La aŭtoro tre dankas la redaktintojn kaj la kontrolintojn, sen kies grava helpo konsciencaj kontrolado, korektado, redaktado la artikolo ne povus esti ĝustatempe finita kaj aperinta.

1 En la Zamenhofa Antaŭparolo al la Unua Libro (1887: 11) (Kp. Zamenhof 1903/ 1992a: 234).

2 Vd. ekz. Pri la akuzativo post verboj de movo (1908/1962: 71).

3 "En réalité, il et impossible de définir verbes et noms en dehors de leur flexion."

4 Mattos (1987: 169) en sia Vortanalizo en Esperanto uzas la terminon sentenco je la senco frazo en mia uzo ĉi tie.

5 Robert Henry Robins: A short history of linguistics. (2nd ed.) (1979), p. 57.

6 Kuznecov (1987:135) asertas: "La esperantistoj de la novaj generacioj perceptadis kaj transprenadis la modelojn de la lingvouzo de siaj antaŭuloj, kaj ili ne konis tiujn ŝanceliĝojn, iam turmentajn, kiujn la sorto prezentis al la pioniroj de la movado. Transdonado de la lingvo, de generacio al generacio, funkciigis tiun senkonscian imitadon, kiu certigas la stabilecon ankaŭ de la naturaj lingvoj." (mia traduko)

7 "La Akademio opinias, ke multaj aŭtoroj trouzas sufiksojn, tio estas preskaŭ neevitebla en parolado, sed tio estigas la skriban lingvon nenecese peza", skribas Antido alie René de Saussure (1910). Vidu en la represo de Saussure (1914/1982)

8 Dankon al Károly Fajszi pro havigo de libroj kaj la ĉiama tre afabla helpado

9 Tre koran dankon al Jozefo Dörr pro la donacita aro da libroj.