Previous PageTable Of ContentsNext Page

Věra Barandovská-Frank

Forgesita panslavisma volapukisto1

Zusammenfassung

Ein vergessener panslawischer Volapükist

Die gegenseitige Beeinflussung von Plansprachen und natürlicher Sprachplanung wird am Beispiel des mährischen Tschechen Václav Plocek veranschaulicht, der 1890 die sog. populär-katechetische Grammatik von J.M. Schleyer aus dem Jahre 1889 übersetzte. Dem Nachwort des Übersetzers ist zu entnehmen, dass Plocek sich besonders für Panslawismus, eine seinerzeit verbreitete literarisch-philosophische Bewegung, engagierte. Das beweisen auch Übersetzungen der sog. slawischen Nationalhymne, der tschechischen Nationalhymne und einiger mythologischer Erzählungen, die Plocek im Jahre 1890 in Deutschland publizierte. Die Übersetzung selbst ist ein Beispiel für die Schöpfung einer tschechischen grammatischen Terminologie, die damals in ihrem Anfangsstadium war. Außerdem war Plocek ein überzeugter Volapükist, der während der grammatischen Auseinandersetzungen zwischen Schleyer und Kerckhoffs in den Jahren 1888/1889 treu auf Schleyers Seite stand.

Abstract

A Forgotten Pan-Slavic Volapukist

The reciprocal influence between planned languages and natural language planning is illustrated by the case of Václav Plocek, a Moravian Czech who translated J.M. Schleyer's so-called popular-catechist grammar of Volapük in 1890. The translator's epilogue shows that Plocek was active in Panslavism, a literary-philosophical movement of that time. This is also proven by his translations of the so-called Slavic national anthem, the Czech national anthem and several mythologic tales Plocek published in Germany in 1890. His translation offers insight into the early stages of the creation of a Czech grammatical terminology. Plocek was also a supporter of Schleyer in the grammatical debates with Kerckhoffs in 1888/1889.

1 Enkonduke

La arĥivo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (ĉe la urba biblioteko, Progrès 33, CH-2305 La-Chaux-de-Fonds) estas frandaĵtrovejo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la historio de planlingvoj. Precipe manuskriptoj kaj privataj leteroj kapablas revivigi iamajn uzantojn de planlingvoj: homojn entuziasmajn, revemajn, plenajn da grandaj ideoj kaj planoj. Jen Eŭropo antaŭ pli ol cent jaroj, kiam spirito de homaranismo kaj tutmondiĝo vigligadis romantikan intelektulan agadon. Unuflanke, la junaj nacioj serĉis sian identecon, ekdefendante naciajn lingvojn kaj literaturojn; aliflanke, influite de lingvistikaj esploroj pri lingvoparenceco, kreskis la emo ekkoni kaj kontakti aliajn popolojn: tiel iel oni klarigas la rapidan sukceson de la mondolingvo Volapük, al kies adeptoj apartenis ankaŭ la ĉeĥo Václav Plocek.

Mi eksciis pri li el la dokumentoj, iam apartenintaj al la volapuka klubo en Sankt Gallen. Flaviĝintaj paĝoj de leteroj, forgesita manuskripto de lernolibro kaj eldonitaj tradukoj de ĉeĥaj tekstoj en Volapukon malkovras energiplenan personecon, klopodantan agordigi sinceran ĉeĥan naciismon kun defendo kaj propagado de mondlingvismo. Václav Plocek naskiĝis en 1839, li iam estis oficiro, li parolis kelkajn lingvojn (tion li mencias mem en letero datita je la 14-a de septembro 1888 al la klubgvidanto G. Schmid, kaj krome Johann Schmidt [1981: 33]), li ellernis Volapukon kaj iĝis ties diplomita instruisto (lia nomo staras en Yelabuk Pedipedelas, listo de Volapuk-diplomitoj el 1889), li partoprenis en lingvaj bataloj inter Schleyer-anoj kaj Kerckhoffs-anoj (ekz. laŭ la skribaĵo el la 20-a de aŭgusto 1888). Laŭprofesie li estis poŝtoficisto en moravia urbeto Blížkovice - tiam Lispitz en Aŭstrio (tion oni ekscias el la poŝtstampo kaj subskribo en lia manuskripto) kaj li apartenis al panslavisma movado (tio videblas el liaj komentoj kaj tradukoj). Li havis kontaktojn kun svisaj volapukistoj, publikigis gramatikon de Volapuko por ĉeĥoj en 1889, tradukis kaj adaptis al la ĉeĥa la lernolibron de Schleyer en 1890 kaj en la sama jaro publikigis en Volapuko kelkajn ĉeĥajn rakontojn. Jen ĉiuj faktaj informoj, kiujn mi sukcesis trovi. Mi klopodos projekcii ilin al intelekta kaj lingva panoramo je la fino de la pasinta jarcento, por vidi, kiel panslavismo kaj mondlingvismo povis kunekzisti kaj sinteziĝi.

2 Panslavismo

Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. Tial eblas observi komunslavajn ideojn jam komence de literatura kleriĝo. La eklezia slava lingvo jam estis certasence prototipo de interlingvo: en la antaŭparolo al la slava traduko de evangelioj, kiun verkis en la 9-a jc. Konstantin/Kiril, li alparolis ĉiujn slavojn, starigante por ili komunan kulturan programon. En la 19-a jc. tiaj kulturaj kaj lingvaj rilatoj naskis panslavismon, sub influo de la romantika movado en Eŭropo. La filozofio, en kiu naciaj elementoj sinteziĝas kun supernaciaj, estis produkto de politika-intelektula movado, kaŭzita per la franca revolucio, influita de germana literatura romanticismo kaj lingva pangermanismo. Ĝi proklamis la unuigon de popoloj per la forto de la lingva parenceco, malgraŭ aliaj diversecoj (vd. ekz. Efremova 1999).

Kiel spirita patro de panslavismo estas vidata, iom paradokse, la germano Johann Gottfried Herder. Lian prognozon pri hela estonteco de Slavoj prilaboris la slovaka poeto Jan Kollár, kiu en la jaroj 1824 ĝis 1832 ĉeĥlingve (!) verkis heksametran eposon Slávy dcera, kompareblan kun la Dia komedio de Dante.

Granda parto da Slavoj ne havis politikan memstarecon, ekz. en aŭstro-hungara monarĥio kun la oficialaj lingvoj germana kaj latina vivis slovenoj, serboj, kroatoj, slovakoj, ĉeĥoj, poloj kaj ukrainoj. Ĉu pro tio, ĉu malgraŭ tio, ilia nacia memkonscio kreskis, apogite je sento de tutslava identeco: ekzemple, la poemo de Kollár Co z nás Slávů bude o sto roků (`Kio estos, el ni, Slavoj, post cent jaroj') prognozas la disvastiĝon de slavaj lingvoj tra la tuta Eŭropo ĉ. la jaro 2000. Ĉ. 1830 ekestis la slovaka skriblingvo, bazo por krei nacian literaturon. La poeto Ján Hollý tradukis klasikajn antikvajn aŭtorojn (Homeros, Theocritos, Tyrtaios, Vergilius, Ovidius k. a.) antaŭ verki proprajn poemojn kaj eposojn, inter kiuj precipe Svätopluk (1833) kaj Sláv (1839) prikantas la gloran historion de slavaj gentoj (komp. ekz. Balajka 1992: 111).

Baldaŭ naskiĝis slava komparatistiko: la slovenoj Bartolomej Kopitar kaj Franjo Miklosiĉ, la ruso I. I. Sreznevskij kaj la ĉeĥo Josef Dobrovský uzis la metodojn de Franz Bopp kaj Jakob Grimm, pri slavaj lingvoj ekinsteresiĝis August Schleicher kaj August Leskien, 1876 fondis la kroato Vatroslav Jagiĉ sciencan revuon pri la slava filologio (vd. ekz. Horálek 1962: 43).

La ideo de novepoka komuna panslava lingvo estis logika sekvo de tia evoluo, despli, ke la koncernaj lingvokreaj streboj jam ekzistis: tutslava projekto de kroato Juraj Krizaniĉ, kiu pledas por unueco de slavaro kun ĉefa rolo de Rusio, datiĝas inter la jaroj 1659 kaj 1666; la serbo Stefan Stratimiroviĉ proponis ĝeneralan slavan lingvon en 1796 (Duliĉenko 1990: 38, 56). La pola vortaristo Samuel Bogumil Linde, skribante pri la simila ideo en 1840, sentis la komencon de tia lingvo en reciproka alproksimiĝo de slavaj lingvoj, kiujn li vidis kiel naturajn dialektojn de la ĝeneralslava (vd. ekz. Chmielik 1998). Per panslavismo de Kollár inspiriĝis la kroata poeto kaj politikisto M. Ban, proponante tutslavan lingvon surbaze de la rusa en la jaroj 1847 ĝis 1849, same R. Razlag en 1850, simile Raiĉ en 1853, M. Majar/V. Gorjah en 1863 ĝis 1865 kaj O. Caf 1872 (Duliĉenko 1990: 77, 80, 87, 94). Horálek (1962: 39) mencias ankaŭ teoriajn laboraĵojn pri panslava lingvo de A. S. Budiloviĉ en 1892 kaj de F. Jokl en 1893.

La panslavisma ondo respeguliĝas en pluraj projektoj de ĉeĥaj aŭtoroj: Neuslawisch de I. Hoŝek el 1907, Slovanština de E. Kolkop el la jaroj 1912 ĝis 1913 (kaj ĝia posteulo Slavski Jezik de B. Holý) kaj Slavina de J. Konečný el 1912 (Duliĉenko 1990: 172, 196, 201, 214). En la laste menciita eĉ aperis traduko de Himno de la slava nacio (kies melodio, cetere, pluvivas en la nuna pola nacia himno), verkita de la slovako Tomášik kaj amase kantita dum diversaj naciaj festoj. Tiun-ĉi himnon ankaŭ Václav Plocek estis tradukinta - en Volapukon. (Post la ekesto de Ĉeĥoslovakio en 1918 panslavismo eksmoderniĝis. Laŭ la bibliografio de Duliĉenko, plua interslava projekto Slovan, farita de la ĉeĥo A. E. Žídek en Usono, datiĝas nur post 1940, kaj la lastan Mežduslavjanskij jezik konstruis grupo da ĉeĥaj aŭtoroj gvide de la poeto Ladislav Podmele, inter la jaroj 1954 ĝis 1958, kiel intelektulan amuzaĵon.)

Mi ne opinias probabla, ke Václav Plocek konis iun konkretan komunslavan lingvoprojekton, antaŭ ol li eklernis Volapukon. Sed evidente tuŝis lin la emociplena patriotismo, kiu respeguliĝas en komentoj de liaj volapukaj verkoj kaj en elekto de materialo por traduko en Volapukon. Kvankam la oficiala lingvo en la aŭstro-hungara monarĥio estis la germana, la ĉeĥoj konsciiĝis meze de la 19-a jarcento ne nur pri sia propra nacieco, sed ankaŭ pri parenceco de ĉiuj slavoj. Tio estis inspira fonto por la slava konferenco en Prago (1848), kaj, post kiam la aŭstra absolutismo mildiĝis, naskiĝis eĉ politika memkonscio, reprezentata de junĉeĥa partio (1874) kaj sekvata de vigla kultura vivo: fondiĝis ĉeĥa nacia teatro (1883) kaj ĉeĥa akademio de sciencoj kaj artoj (1890). Komencis profunda intereso pri ĉeĥa historio ĉu science esplorita (eldoniĝis historiaj verkoj de Frantiŝek Palacký), ĉu literatura (prezentata precipe en romanoj de Alois Jirásek, el kiuj Plocek probable ĉerpis), ĉu mitologia (t.n. malnovĉeĥaj manuskriptoj, kiuj poste montriĝis kiel literaturaj falsaĵoj, korespondas ekzemple al la nacikonscia movado keltisma, reprezentata per t. n. manuskriptoj de Ossian) kaj pri la ĉeĥa lingvo (kion montras granda vortaro ĉeĥa-germana de Jungmann el la jaroj 1934 ĝis 1839). Plocek naskiĝis en 1839, kaj probable jam liaj gepatroj estis patriotoj, donante al la filo nomon de ĉeĥa princo kaj sanktulo Václav.

Ni rigardu iom pli detale lian manuskripton de Volapuk-lernolibro por ĉeĥoj (Plocek 1890b), fakte adapton de la germanlingva lernolibro de Schleyer: Populär-katechetische Grammatik der Weltsprache Volapük von ihrem Erfinder Schleyer Johann Martin, Konstanz am Bodensee, Verlag von Schleyer's Weltsprache-Zentralbüro, 1889 (112 p.). En la postparolo de la tradukinto (p. 74), troviĝas jena pruvo de panslavismo kaj patriotismo, mencianta ĉeĥajn mitologiajn prapatrojn kaj historiajn personojn (mi tradukas el la ĉeĥa originalo):

Tuj poste Plocek klarigas, ke la ĉeĥoj povas iĝi konataj inter aliaj nacioj eĉ sen lerni ties lingvojn, simple lernante la mondolingvon. Per la vorto svĕtomluva - kiu staras en la ĉeĥa teksto sen artikolo, ja ne ekzistanta en la ĉeĥa, t.e. (la) mondolingvo/mondoparolo, skribata kun komenca minusklo - Plocek evidente indikas konkrete Volapukon, ĉar li - supozeble - ne konis iun alian planlingvon.

Plue li asertas, ke
ĉ
iu, kiu konas kaj scipovas la gramatikon de sia gepatra lingvo, povas facile kaj rapide ellerni la mondolingvon kaj uzi ĝin tutmonde, ĉar en pluraj landoj jam ekzistas ĝiaj kluboj kaj periodaĵoj, eĉ en kelkaj lernejoj ĝi enkondukiĝis. Kiu scipovas la mondolingvon, povos facile vojaĝi tra la mondo. Kiu uzos ĝin, povos famiĝi kaj propagandi arton kaj klerecon de sia lando. La fondinto de la praga universitato, reĝo Karolo IV, ja asertis, ke homo iĝas vere homo tra edukiĝo kaj klereco
.

Klaras, ke Plocek, kiu mem scipovis kelkajn lingvojn, opinias la konon de pluraj lingvoj signo de klereco, samkiel la uzon de mondolingvo.

Ankoraŭ foje evidentiĝas lia patriotismo je la fino de la postparolo:
Ĉ
iu ĉeĥo, ĉiu viro, kiu okupiĝas pri la mondolingvo, restu tamen fidela filo de sia gepatra lingvo, ĉar nur majstrante sian lingvon gepatran oni komprenas la mondolingvon.

Poste aperas la jam menciita traduko de la Himno de la slava nacio, en Volapuko. Jen almenaŭ la unua strofo por vidi, kiel la traduko klopodis adaptiĝi al la melodio de la originalo:

Hej! Slované, ještě naše

slovanská řeč žije,

dokud věrné srdce vaše

pro nášnárod bije.

Žije, žije duch slovanský,

bude žít na věky.

Hrom a peklo, marné vaše

proti nám jsou vzteky.

Sanö! slavels, pük lifom nog

jönik löfik obas,

lad fiedik obas ünä,

plo net pebom okas.

Lifö, lifö, tikäl slavels,

olifom tenüpik.

Töt äso höl, taels obas

ko sek dämoms nonik.

Sekvas traduko de la ĉeĥa nacia himno Kde domov můj, ankaŭ tiu en la volapuka versio senprobleme kantebla kaj montranta do eĉ poeziemon de Plocek.

Sur la paĝo 85 de la manuskripto troviĝas listo de libroj haveblaj ĉe la librovendisto Robert Hoffmann en Leipzig. Inter gramatikoj kaj vortaroj en diversaj lingvoj, sub la numero 30 staras Mluvnice řeči české (t.e. gramatiko de la ĉeĥa lingvo) de Plocek. Kial li verkis ĝin, klaras el liaj supre menciitaj aludoj: li certe konsciiĝis, ke por lerni fremdlingvon per gramatika metodo, oni bezonas koni la gramatikon de la propra lingvo. Tio, en lia epoko, ne estis facila, ĉar la ĉeĥa gramatika terminologio ĵus estis naskiĝanta.

Traduki la germanlingvan lernolibron de Schleyer, neuzante gramatikan kaj latinan terminologion, estis laboro digna de nacia reviviganto. Tiatempaj terminologiaj neologismoj, kiujn Plocek uzas, ekz. krutislovství, měnivost, náměstky, časoslova, příslovky, mezislovce, kramličky, ne travivis sian epokon kaj ne plu ekzistas. Latinajn nomojn de substantivaj kazoj, kiuj en la ĉeĥa ne ekzistas, li verŝajne transprenis el la germana originalo, skribante ilin majuskle, ekz. Kauzativ, Präpositional. Alie li al latinaj terminoj aldonis ĉeĥan tradukon, ekz. Konditionalis - způsob odvislý, Partizipien - způsob ŭčastný (nek tiuj ĉeĥaj vortoj plu ekzistas en nuntempa terminologio). Plurfoje li pripensis taŭgan ĉeĥan esprimon, farante zorgeman korektaĵon per ruĝa inko. Interese Plocek interpretas ĝentilecan pronomon, en la germana Sie, en Volapuko ons. Estas konate, ke la ĉeĥoj tiam uzadis, sub senpera influo de la germana, la personan pronomon de la tria persono plurala ili (ĉeĥe oni) kun adekvata verba formo, do kvazaŭ parolante pri neĉeestaj personoj. Alternativo, konata ekz. en la franca kaj en la rusa lingvoj, estas la dua persono plurala vy, kun posesivo váš, uzataj en la nuna ĉeĥa. De tiu, la samtempuloj de Plocek kreis beletan ĉeĥan neologismon vašnost (t.e. ,,vieco"), kiun Plocek suverene uzas. (Hodiaŭ ĝi, komprenble, sonas ege arĥaike.) La problemaro de ĝentileca pronomo ŝajnas esti por Plocek ege grava, ĉar li dediĉis al ĝi apartan atenton en sia korespondado.

Alia malfacilaĵo certe estis ĉeĥigi la gramatikajn ekzercaĵojn. Hodiaŭa leganto trovas ilin plurfoje ridindaj, ekz. tradukon de diminutivoj (ekz. já dělám matince přítelíčka). Sed, ni konsciiĝu, ke la aŭstra ,,imperiestra-reĝa poŝtoficisto kaj telegrafisto Plocek" (kiel li mem subskribis sian tradukon, aldonante la poŝtstampon ,,Blížkovice - Lispitz 6.4.1890") batalis por kaj en la ankoraŭ nestabiliĝinta ĉeĥa lingvo, simbolo de lia nacia identeco, kaj samtempe klopodis ,,tutmonde" konatigi sian patrujon helpe de mondolingvo, konata el fontoj germanlingvaj.

En la sama jaro 1890 publikiĝis en Bielefeld 48-paĝa libreto (Plocek 1890a), enhavanta precipe la rakonton Vlasta, batalo de junulinoj en Bohemio, kiun i.a. interpretis, ĉ. 1870, la menciita ĉeĥa verkisto Alois Jirásek. Temas pri mitologia historio de bohemaj amazonoj kun la gvidantino Vlasta, kiuj uzis belan junulinon kiel allogilon por kapti kaj murdi fortan influhavan princon. Aliaj rakontoj en la libreto de Plocek koncernas la jam menciitajn prapatrojn de ĉeĥoj, princon Krok kaj lian filinon Libussa. Krome ĉeestas, tute en la spirito de la Kollár-eca panslavismo, historieto pri la rusa princino Maria kaj la rakonto Mojöp pri bataloj inter slavoj kaj mahometanoj. En la libro krome troviĝas la samaj tradukoj de la himnoj slava kaj ĉeĥa, kiuj estas en la ĵus pritraktita lernolibro (apud alia poemo, Dal plo datuv, verkita de Plocek mem en 1887). Evidente, per tiu ĉi legaĵo por volapukistoj, Plocek refoje klopodis konatigi kaj estimigi sian ĉeĥan popolon.

3 Mondlingvismo

Post la unua Volapuk-gramatiko, aperinta kiel aldonaĵo al Sionsharfe en 1879, kaj la germanlingvaj lernolibroj kaj vortaroj, presitaj inter la jaroj 1880 - 1884 ĉe E. Tappen en Sigmaringen, Schleyer ekde 1881 aperigadis sian revuon Volapükabled kaj aliajn eldonaĵojn en Überlingen. Tie, ĉe la eldonisto August Feyel, eldoniĝis ankaŭ la Gramatiko de mondolingvo por la lingvo ĉeĥa de Plocek. (La ŝajne unuan eldonon 53-paĝan indikas Haupenthal 1982: 59, el la jaro 1888. En CDELI troviĝas la eldono el 1889, indikata ankaŭ de Schmidt, 1981: 33). En la antaŭparolo Plocek skribas, ke en Aŭstrio disvastiĝas membroj de la viena volapuka klubo (tre konataj estis lerniloj de Moritz Obhlídal, aperintaj ekde 1887; mia rimarkigo), kaj ke en multaj urboj, ekz. Vieno, Konstanz, München, Breslau, Paris, Antwerpen, aperas volapukaj gazetoj. (Fine de la antaŭparolo ne mankas la patriotisma admono: Ĉiu, kiu okupiĝas pri la mondolingvo, restu tamen fidela filo de sia lingvo gepatra.)

Intertempe, ŝajne jam ekde la jaroj 1884 - 1885, Schleyer havis propran eldonejon en Konstanz, kie en 1889 aperis ankaŭ lia lernolibro, tradukita de Plocek en la ĉeĥan. (La dua eldono aperis samloke en 1890, 126 paĝa, kun pli longa listo da vendeblaĵoj, inter kiuj mankas la ĉeĥa gramatiko de Plocek.)

Inter 1879 kaj 1890 okazis multo. En 1884, la unua kongreso kun 150 ĉeestantoj, okazinta en Germanio, transformis Volapukon en socian movadon (vd. ekz. Caraco 1998: 395). En tiu jaro aniĝis ankaŭ Auguste Kerckhoffs, kiu fondis la francan asocion unu jaron poste. Inter 1886 kaj 1889 li redaktis la gazeton Le Volapük, kiun legadis ankaŭ Plocek. En 1887, Kerckhoffs publikigis broŝureton kritikantan la lingvon kaj proponantan gramatikajn simpligojn, kaj samjare li post la sukcesa kongreso en Munkeno iĝis prezidanto de la volapuka Akademio. En 1889, kiam la disputo inter la konservema Schleyer kaj la reformema Kerckhoffs iĝis publika, la movado dispartiĝis en du batalkampojn.

Laŭ Drezen (1931/1991: 171), jam dum la unua jaro de sia ekzisto Volapuko trovis amikojn en Aŭstro-Hungario. En la listo de Schmidt (1985) estas 36 aŭstro-hungaraj volapukaj kluboj, ekestintaj antaŭ 1890. Estas facile imagi, ke ne nur Plocek, sed pluraj ĉeĥoj konektis la mondolingvon kun panslavismo. En CDELI troviĝas ĉeĥlingvaj Volapuk-gramatiko kaj vortaro de Jan Miroslav Bakalář el 1887, kaj el la sama jaro lernolibro de Ivan Ivanoviĉ, ĉiuj eldonitaj en Moravio. (Ili menciiĝas ankaŭ ĉe Haupenthal 1982. Schmidt 1981: 3-4, indikas, ke la du Bakalář-libroj eldoniĝis ĉe Hoffmann en Leipzig - ĉu eble la unuaj eldonoj? La unua eldono de la Ivanoviĉ-libro aperis en Leipzig. Krome publikiĝis germanlingvaj lernolibroj de Volapuko en la ĉeĥa Budějovice/Budweis kaj en moravia Brno/Brünn.)

Laŭ Yelabuk Pedipedelas el 1889 ekzistis jenaj diplomitaj volapukistoj en Ĉeĥio kaj Moravio: en Brezová Hora: Brummeisen, Svoboda; en Haida: Thomas; en Leitmeritz: Langer, Roschig; en Lispitz: Plocek; en Lundenburg: Bakalář; en Oberpolitz: Brade, Hauptmann, Jackel, Müller, Renner, Vogel; en Pribram: Havelka, Schokan, Gloyar; en Schoenberg: Veselý; en Weipert: Steck; en Witkowitz: Piskor. Kluboj ekzistis (laŭ Schmidt 1985) en Budweis, Leitmeritz (kun revuo), Mährisch Weisskirchen kaj Prago, kie aperadis la revuoj Volapükagased nulik, redaktata de František Havelka, kaj Volanunel - Světový věstník, redaktita de M. A. Vítek. Plocek mencias en siaj leteroj, ke la ĉeĥaj volapukistoj abonis periodaĵojn kaj amase korespondadis - li mem ricevis ĉ. 500 leterojn. Plocek kontaktis ankaŭ la klubon en Sankt Gallen, kiu estis tiam unu el la plej aktivaj.

En Svislando la volapuka movado disvastiĝis tre intense (vd. Künzli 1998), alveninte tien per la prelego de Gottlieb Wirth el Sankt Gallen en 1884, la tiea klubo estis fondita en julio 1887 kaj en 1888 nombris pli ol 100 anojn. En Sankt Gallen okazis la 22-an de septembro 1887 la unua pli granda tutsvisa volapukista kunsido de ĉ. 400 personoj, kiun Schleyer mem ĉeestis, decidinte fondon de la tutsvisa asocio kaj ĝia periodaĵo Volapükaflen Jveizik (`Svisa amiko de Volapuko'). Tiu ĉi aperadis ĉe la eldonisto kaj librovendisto F. Hasselbrink en Sankt Gallen. La unua redaktoro iĝis G. Schmid, al kiu estas adresita ankaŭ skribaĵo de Plocek kun peto pri sendado de la revuo al Ĉeĥio, kie troviĝis eblaj abonantoj. La lanĉon de la revuo sekvis starigo de la landa organizo, kies motoroj restis la samideanoj el Sankt Gallen (G. Schmid estis vicprezidanto, G. Wirth sekretario), kiuj havis multajn eksterlandajn kontaktojn.

En la kluba arĥivo troviĝas leteroj el i.a. Germanio, Vieno, Londono, Kopenhago, Francio, inkluzive de franclingva letero de Kerckhoffs, kaj de Kerckhoffs subskribita volapuka poŝtkarto, sendita de Volapükaklub flentik Paris, Bld. St. Germain 174. Sur la foto, montranta la membrojn de la klubo en Sankt Gallen kaj indikanta iliajn nomojn, estas du sinjoroj kun nomoj tre ĉeĥecaj: Jirsa kaj Dvorský. Krome troviĝas en la arĥivo unu numero de la ĉeĥlingva gazeto Zlatá Praha, priskribanta turismajn belaĵojn de Svislando. Konatas, ke dum la ekonomia krizo en Aŭstrio-Hungario inter 1873 ĝis 1879 elmigris multaj precipe ĉeĥaj senlaboruloj al Vieno. Ankaŭ al Svislando venis iuj, ekzemple la (slovakaj) antaŭuloj de konata okcidentalisto Alphonse Matejka. Oni ne scias, kiamaniere Plocek akiris kontaktojn kun la plej forta svisa klubo - eble tra ĉeĥdevenaj samideanoj?

En aŭgusto kaj septembro 1888, el kiuj datiĝas du interesaj skribaĵoj de Plocek al Schmid, la volapuka movado estis kulminanta. Minacis jam la konflikto inter Schleyer kaj Kerckhoffs, antaŭsignita per gramatikaj bataloj, i. a. pri la fama ĝentileca pronomo. En tiu tempo, la sanktgallenanoj probable staris je la flanko de Schleyer, kvankam ties aŭtoritateco ne bone harmoniis kun la demokratiaj principoj de Svislando. Aliflanke ŝajnas, ke la ĉeĥoj, vivintaj en severa aŭstra monarĥio, kutimis obei kaj opiniis la procedmanieron de Schleyer tute natura. Jen du skribaĵoj de Václav Plocek (en la traduko de Jean-Claude Caraco, partetoj de la originalo .......... estas ne plu legeblaj aŭ nekompreneblaj):

(poŝtkarto):

Lispitz, 20.8.1888

Tre estimata sinjoro!

Kun plej kora saluto, restante via plej sindona

Plocek V., Aŭstrio, instruisto de Volapuko.

(letero):

Lispitz, 14.9.1888

Tre estimata sinjoro!

Kun plej kora saluto restas via tre sindona

Plocek.

Nu, oni scias, ke Kerckhoffs volis ne neniigi, sed esence plifaciligi Volapukon, sed ĵus tio alportis grandajn dubojn al la movado: jam la numero 2/1888 de Volapükaflen Jveizik, kiun Plocek evidente havis en la mano, lamentas pri malfacileco de la lingvo (kp. Künzli 1998: 416). Schleyer jam tiam faris kelkajn modifojn, sed eble li krome opiniis, ke la lernado de la lingvo estas problemo de lernmetodo? Almenaŭ en la de Plocek tradukita lernolibro troviĝas jena aŭtora antaŭparolo: (Plocek 1890b: 5, mia traduko el la ĉeĥa):

La gramatiko estas do klarigata per multaj ekzemploj kun sekvaj traduk-ekzercaĵoj ambaŭdirektaj. Tio supozeble plaĉis ankaŭ al Plocek, aliel li verŝajne ne klopodus traduki ĵus tiun libron, kiam similaj ĉeĥaj jam ekzistis: la gramatiko de Bakalář eĉ estas skribita laŭ germanlingvaj lernleteroj de Moritz Obhlídal.

En 1889, dum la pariza volapuka kongreso, okazis ,,mola puĉo", kiu deklaris la Akademion de Kerckhoffs plej supera movada instanco, decidpova por demandoj lingvaj kaj organizaj. Neeviteble, la vojoj de Schleyer kaj Kerckhoffs disiĝis, kun katastrofaj sekvoj por la movado: konfuziĝintaj membroj amase forlasadis ĝin. En la jaroj 1890 ĝis 1891, la klubo de Sankt Gallen estis unu el la kvar ankoraŭ ekzistantaj en Svislando. En 1892 ĝi, laŭ la arĥiva membrolisto, havis nur ankoraŭ 15 membrojn. En 1900 ĝi ne plu ekzistis.

Postrestis ĝia arĥivo kaj en ĝi la forgesita manuskripto de Plocek. Kial ĝuste tie? La sanktgallena klubo plej verŝajne havis rektajn kontaktojn kun Schleyer. Konatas, ke Schleyer, havanta intertempe propran eldonejon en Konstanz, postuladis monon por la tradukoj de siaj libroj. Ĉu eble Plocek ne volis interkonsenti kun li rekte, sed petis peradon de la svisa klubo? Aŭ, ĉu li volis publikigi sian libron en la eldonejo de Hasselbrink? Lia manuskripto pretis nur en aprilo 1890, kiam la movado jam krizis kaj Volapükaflen Jveizik ĉesis aperadi. Ni apenaŭ trovos la precizan kaŭzon, pro kiu la manuskripto ne publikiĝis. Kortuŝite ni legas, je ties fino, bombastan poeman mesaĝon, kiun Plocek skribis en la jaro 1887 kaj en 1890 li ankoraŭ fidis ĝin (Plocek 1890b: 73, Esperanto-traduko de Jean-Claude Caraco):

1) Volapükans se vol lölik, lilolsöd dani oba,

läsevolsöd ko ob danöl, famolsöd gudi süla.

2) Bi Sölal e Levalüdal, esedom obes mani,

kel in ladäl lesubimik, löliki pebalöl voli.

3) Man ot ladäla fulikün, plo kemens su tal jönik,

vilom menade dub datuv, paladi givön läbik.

4) Man at labom i taelis, bi no kapäloms givi,

taels mödik tlätels binoms, viloms te rübön dini,

5) Givi de God levalüdik, legivot de Santikäl,

sikod volapükels valik, danolsöd i ko legäl.

6) God in sül God Levalüdol, jelolös mani cödik,

sefolös ko valüd ola, no lüvolös cil okik.

7) Volapükans zilik binoms, dub ol Schleyer gudikün,

cils Goda e Santikäla - dölis olik gletikün.

8) Sikod volapükels valik, danolsöd ko ob gälik,

famolsöd Godi lemekik, binolsös Schleyer` e danik.

1) Volapukistoj el la tuta mondo, aŭskultu mian dankon,

aplaŭdu kun mi dankanta, gloru la bonecon de la ĉielo.

2) Ĉar la Sinjoro kaj la Ĉiopovanto sendis al ni viron,

kiu en sublima entuziasmo unuigis la tutan mondon.

3) Tiu viro kun plej plena entuziasmo, por la kunhomoj sur la bela tero,

volas doni feliĉan paradizon al la homaro per invento.

4) Tiu viro havas ankaŭ kontraŭulojn, ĉar ili ne komprenas la donon,

multaj kontraŭloj estas perfiduloj, ili nur volas fuŝi la aferon,

5) Donon de la ĉiopova Dio, donacon de la Sankta Spirito,

pro kiu ĉiuj volapukistoj danku ankaŭ kun ravo.

6) Dio en la Ĉielo, Dio ĉiopova, protektu la justan viron,

sekurigu per via potenco, ne forlasu vian infanon.

7) La diligentaj volapukistoj estas, dank` al vi, tre bona Schleyer,

la infanoj de Dio kaj de la Sankta Spirito, dank` al viaj tre grandaj ideoj.

8) Tial ĉiuj volapukistoj danku kun mi ĝoja,

gloru la kreintan Dion, estu dankaj al Schleyer.

4 Kaj poste?

En la jaroj 1890 ĝis 1891 ankoraŭ aperadis revueto Jveizapot (`svisa poŝto'), kiu tamen ne povis bremsi la disfalon de la movado en Svislando. Dum la sama tempo likvidiĝis la imperia volapuka organizaĵo en Germanio, kie ankoraŭ en 1890 estis aperinta la slavisma broŝureto de Plocek (1890a, en CDELI numero Li Vol 33, tiel ankaŭ, kun kelkaj tajperaroj, ĉe Haupenthal 1982. Schmidt 1981: 33, datigas ĝin eĉ nur 1891), kaj pereis ankaŭ Österreichischer Zentralverein für Volapük en Vieno. Oni povas imagi la seniluziiĝon de ĉeĥaj-aŭstraj volapukistoj (kaj panslavistoj). Ĉar la vivkondiĉoj en ilia patrujo rapide ŝanĝiĝis pro la progresanta industriiĝo, ekestanta proleta internaciismo unuflanke (ekflamiĝinta ekz. dum manifestacioj la 1-an de majo 1890) kaj politika naciismo aliflanke (elekto de junĉeĥa radikala partio en imperian konsilion en 1891) flankenŝovis la noblajn ideojn de panslavismo. Post la jaro 1890 (laŭ Schmidt 1985: 6) en Aŭstrio-Hungario ankoraŭ ekestis deko da volapukistaj kluboj, inter ili unu en Ĉeĥio (Leitmeritz 1891). Sed en Ĉeĥio jam en 1890 publikiĝis lernolibro de Vladimír Lorenz pri alia ,,mondolingvo", Esperanto.

Bedaŭrinde mi ne sukcesis ekscii ion pli pri Václav Plocek. Lia familia nomo estas sufiĉe ordinara kaj disvastiĝinta, precipe en norda Moravio. Kiel poŝtisto, do ŝtata oficisto, li ne nepre devenis el Blížkovice. Ĉiukaze, neniu tie pretis respondi miajn demandajn leterojn. Václav Plocek do restas, por nunaj historiemaj interlingvistoj, persono kuniginta du grandajn idealismajn movadojn, panslavismon kaj mondlingvismon.

Bibliografio

Bakalář, Jan Miroslav (1887): Mluvnice světomluvy Volapük. Dle učebných listů Mořice Obhlídala. (dua eldono) Velké Meziříčí: J. F. Saska, 26 p.

Bakalář, Jan Miroslav (1887): Slovníček řeči světové Volapük. Velké Meziříčí: J. F. Saska, 38 p.

Balajka, Bohumil (1992): Přehledné dějiny literatury I, SPN Praha, p. 102-111.

Caraco, Jean-Claude (1998): ,,Auguste Kerckhoffs kaj lia rolo en la Volapük-movado" En: Vatré, Henri (eld.): Menade Bal Püki Bal. Festschrift für Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Iltis, 391 - 404.

Chmielik, Tomasz (1998): ,,Samuel Bogumil Linde kaj lia provo krei tutslavan Esperanton". En: Carlevaro, Tazio (eld.): Domaine de la recherche en lin-guistique appliquée. Bellinzona: Hans Dubois, 97-113.

Drezen, Ernest (1931/1991): Historio de la mondolingvo (4-a reviziita eldono) (Red. Sergej N. Kuznecov). Moskvo: Progreso, 453 p.

Duličenko, Aleksandr (1990): Meždunarodnyje vspomogate'lnyje jazyki. Tallin: Valgus, 445 p.

Efremova, Lenče (1999): Panslavaj planlingvoj. Semestra laboraĵo el la fako interlingvistiko, manuskripto. Poznań: Universitato A. Mickiewicz, 11 p.

Haupenthal, Reinhard (1982): Volapük-Bibliographie. Hildesheim etc.: Olms, 124 p. Kunbindita kun Schleyer, Johann Martin: Volapük. Die Weltsprache. Represaĵo.

Horálek, Petr (1962): Úvod do studia slovanských jazyků. Praha: Státní pedagogické nakladatelství, 457 p.

Ivanovič, Ivan (1887): Světová řeč Volapük ve třech lekcích. (dua eldono) Brno: Barvič, 31 p.

Kerckhoffs, Auguste (1889): Yelabuk Pedipedelas. Paris: Le Soudier, 176 p.

Künzli, Andreas (1998): ,,La mondolingvo Volapük en Svislando". In: Vatré, Henri (eld.): Menade Bal Püki Bal. Festschrift für Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Iltis, 1998, 411- 420.

Plocek, Václav (1889): Mluvnice světomluvy. Pro jazyk český. Überlingen: August Feyel, 54 p.

- (1890a): Vlasta, jipulaklig in Bömän. Lovepolot se jenabuk Bömäna fa Plotzek V. Bielefeld: N. Heine, 48 p.

- (1890b): Prostonárodní vyučovací mluvnice řeči světové. Manuskripto. Blížkovice, 88 p.

Schmidt, Johann (1981): Erste vollständige Zeitschriften-Liste des Volapük und Literatur-Liste des Volapük. Typoskripte aus 1962 und 1965. Saarbrücken: Iltis 1981, 64 p.

Schmidt, Johann (1985): Liste der Volapük-Verbände und Vereine. Typoskript aus 1966. Saarbrücken: Iltis 1985, 9 p.

1 Mi kore dankas al s-ro Claude Gacond por disponigo de arĥivaĵoj, al s-ro Jean-Claude Caraco por la tradukoj el Volapuko kaj al d-rino Jiřina Mužíková por havigo de ĉeĥa fakliteraturo.