Previous PageTable Of ContentsNext Page

Aleksandr Dmitrievič Duličenko

Planlingvo: inter lingvokonstruo kaj etna lingvo

(La sperto de tipologia analizo)

Zusammenfassung

Plansprache: Zwischen Sprachkonstruktion und Ethnosprache (Erfahrung einer typologischen Analyse)

Der Autor analysiert Parameter und Strukturschemata von Ethnosprache (EL) und sozialisierter Plansprache (PL), wobei er zu letzterer das Esperanto (sowie Ido, Occidental-Interlingue und Interlingua und in der Vergangenheit auch Volapük rechnet). Er schlägt ein Modell der Sprachschöpfung vor, nach welchem die Plansprache nur eine höhere Stufe linguistischer Abstraktion als die normierte (schriftliche) Literatur-Ethnosprache darstellt.

Abstract

Planned Language: Between Engineered and Ethnic Languages (Report of a Typological Analysis)

The author analyzes parameters and structural schemes of ethnic languages (EL) and socialized planned languages (PL), the latter being represented by Esperanto (as well as Ido, Occidental-Interlingue and Interlingua; in the past also Volapük). He proposes a model of language creation according to which a planned language is considered merely to embody a higher level of linguistic abstraction than a standardized (written) literary ethnic language.

Planlingvo (PL), aŭ alie internacia artefarita lingvo (IAL), estas objekto, kiu troviĝas inter lingvokonstruo (LK) kaj etna lingvo (EL). LK estas plene produkto de racia kreado ellaborita de unu homo aŭ, plimalofte, de malgranda kolektivo. EL estas spontana-racia kreado ellaborita dum longa tempo de unu konkreta etna kolektivo. LK estas pankronia - nur de momento de ĝia ensociiĝo komencas kreiĝi ĝia diakronio: EL, male, estas elkomence socia kreado kaj tio ĉi estas bazo de ĝia diakronio. LK estas refoja, ĝi kreiĝas laŭ similo al EL; EL estas tiamaniere elkomenca laŭ sia genezo kaj uziĝas kiel bazo por konstruo de PL.

La menciitaj parametroj esence diferencigas EL de LK. Sed diapazono de similaj diferencoj mallongiĝas post kiam LK eniĝas en la socion kiel ilo de la interkomunikado, t.e. kiam ĝi akiras sociolingvistikajn kvalitojn necesajn por funkciado- fariĝas lingvo de skriba kaj parola komunikado, de periodaĵo, de arta k.a. literaturo, de radio ktp. Ni povas diri plu: ensociiĝinta PL (= SPL) fakte enplektiĝas en sistemon de la lingva produktaĵo de la homaro kaj firmigas determinitan lokon en hierarkio de tiu ĉi lingva produktaĵo.

Dum la historio de interlingvistiko kaj lingvoprojektado speciale estis konstruitaj pli ol 1000 lingvoprojektoj (ĝis la jaro 1973, laŭ Duličenko [1990] Meĵdunarodnyje vspomogatel'nyje jazyki, Tallinn, estis fiksitaj pli ol 900), sed proksimume 10 el ili transiris projektan stadion, t.e. akiris iujn sociolingvistikajn kvalitojn kaj tiamaniere ensociiĝis. Unua ensociiĝo de lingvoprojekto okazis antaŭ 121 jaroj - tio ĉi estis la fama Volapük de Johann Martin Schleyer, poste, en 1887, aperis Esperanto de Ludwig L. Zamenhof. Ĉe la limo de du jarcentoj funkciis en malvasta rondo de la membroj de Kadem bevüetik Volapüka - Akademi internasional de lingu universal nova PL - Idiom Neutral; aliaj ensociiĝintaj PL estis konstruaĵoj de la XX jarcento. Jen kronologia listo de ĉiuj SPL:

El 10 SPL 6 havis mallongan "vivon", dum 4 (Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue kaj Interlingua -ĉiuj ili kun signo _) daŭrigas sian funkciadon ĝis nun.

La tipologia studo de EL kaj SPL evidentigas teorie gravajn konkludojn. Sed antaŭ tia analizo ni devos nin turni al la objektoj mem - al EL kaj al SPL, speciale al iliaj strukturoj, t.e. respondi je unu demando: el kiaj komponentoj konsistas la nomitaj objektoj?

La struktura skemo de la EL (sur bazo de triadialekta EL) estas:

PD estas periferia dialekto, BD - baza dialekto, ELL - etna literatura lingvo.

Tiamaniere la ELL formiĝas el la sekvantaj bazaj komponentoj:

1.

- materialo de la BZ

_

 

2.

- materialo de la PD

|

 

3.

- uzo de la materialo de aliaj lingvoj

|

}

    interna lingva aposteriorizacio

4.

- elementoj de la lingvokreado (de la skribistoj, normalizatoroj, kodifikatoroj)

|

|

_

 

Dum procezo de kreado de la ELL ĉiuj 4 komponentoj, iliaj elementoj akordiĝas unu kun la alia, efektivigante kondiĉojn por la interna lingva aposteriorizacio; la lasta alkondukas finfine al la sistemo de ELL. Ni rimarku ĉi tie, ke iuj elementoj de la nomitaj 4 komponentoj povas koincidi, sekvigante troaĵon (germ. Redundanz/ Abundanz, fr. redondance, angl. redundancy).

La struktura skemo de la SPL (sur bazo de Esperanto):

ĜL estas ĝermanaj lingvoj, RL - romanaj lingvoj, SL - slavaj lingvoj, AL -aliaj lingvoj.

Tiamaniere la PL (_ SPL Esperanto) formiĝas el la sekvantaj bazaj komponentoj:

1.

    - baza materialo de unu konkreta lingvo aŭ unu lingvogrupo

_

|

|

 

2.

    - materialo de aliaj lingvoj aŭ lingvogrupoj

|

}

interlingva aposteriorizacio

3.

    - elementoj de la lingvokreado pere de uzantoj kaj normalizatoroj

|

|

_

 

Dum la procezo de kreado de (S)PL ĉiuj 3 komponentoj, iliaj elementoj akordiĝas unu kun la alia, efektivigante kondiĉojn por la interlingva aposteriorizacio, kio finfine alkondukas al la PL. Kaj ĉi tie povas esti troaĵo (Redundanz/Abundanz). La fakto de la ekzisto de elementoj de la lingvokreado elekstere de la lingvouzantoj signifas, ke sur jena etapo la nomita lingva sistemo estas ekensociiĝanta, t.e. transformiĝas al SPL.

La konsidero de la menciitaj strukturaj skemoj de la ELL kaj SPL montras, ke inter iliaj komponentoj estas ne malmultaj similaj: en ambaŭ kazoj ekzistas la materialo-bazo, en ambaŭ kazoj uziĝas suplementa (aldona) materialo (PD kaj nebazaj lingvoj) kaj elementoj de la posta / nova lingvokreado.

Por ke la aposterioraj sistemoj "laboras", t.e. funkcias, estas necesa movo de kelkaj internaj lingvaj procezoj, nome la sekvaj:

EL _ ELL

LK _ SPL

1. sistemigado kaj ordigado de la lingvaj elementoj (unuoj) sur ĉiuj lingvaj niveloj

1. sistemigado kaj ordigado estas plenumitaj (faritaj) en projekta stadio (t.e. en stadio de LK)

2. aktivigado de apartaj fragmentoj (aŭ blokoj) de la gramatika sistemo

2. "revivigo" de la tuta gramatika skemo

3. diakronio ekzistas jam en EL, plua evoluo daŭras

3. ekformigado kaj plua evoluado de la diakronio

4. mekanismo de asimetrio de la lingva signo ekzistas jam en EL kaj jam funkcias

4. ekformado kaj plua evoluado de la asimetrio de la lingva signo

5. procezo de la terminarigado ("terminologizacio")

5. procezo de la terminarigado ("terminologizacio")

6. evoluado de la stiloj

6. evoluado de la stiloj

El la komparo de la menciitaj tipologiaj kvalitoj (aŭ parametroj) estas videble, ke sistemigado de la lingvaj elementoj fariĝas dum procezo de la kreado de ELL. Dum tiu tempo por PL la sistemigado estas preparita jam en la projekta stadio, t.e. en la stadio de LK. Krome ni povas diri, la parametro 2 tipologie koincidas nur parte: en la ELL aktiviĝas nur apartaj fragmentoj kaj kvalitoj de la gramatika sistemo, por la SPL estas necese ekmovigi ĉiun gramatikan skemon. Se en la ELL la kvalito de diakronio kaj de asimetrio de la lingva signo (t.e. ekapero de homonimio, de sinonimio ktp.) transdoniĝas kaj reproduktiĝas el la EL (antaŭ ĉio el ĝiaj teritoriaj dialektoj), en la SPL tiuj ĉi kvalitoj devas evolui "de nulo". Kio koncernas parametrojn 5 kaj 6, ni devas diri, ke ili evoluas pli-malpli paralele en la ELL kaj SPL.

Estas tute evidente, ke tiuj ĉi procezoj, kiuj havas internan karakteron, povas esti ekmovigotaj se ekzistas necesaj eksterlingvaj kondiĉoj. Ĝuste tiuj ĉi kondiĉoj ebligas al la ELL kaj SPL konfirmiĝi en la socio. Ĝuste de ili fine dependas, kia estos ELL kaj SPL, t. e. funkcie forta funkcie malforta.

Ni rigardu la plej gravajn, laŭ nia opinio, lingvistikajn parametrojn, kiuj karakterizas la du menciitajn lingvajn kategoriojn:

ELL

SPL

1. havas konstantan naturan (aŭ organikan) bazon sur ĉiuj niveloj en lingva horizontalo - tio ĉi estas siaspeca fono, kunteksto por ĉiu ELL

1. havas apogilon en lingvoj-fontoj, sed ligo inter ili kaj SPL estas neregula

2. funkcias en kondiĉoj de la monoetnismo kaj monolingvismo de ĝiaj uzantoj, en kondiĉoj de malesto de alia lingva elekto

2. funkcias en kondiĉoj de la diversetnismo kaj dulingvismo de ĝiaj adeptoj

3. funkcias transdoniĝante de unu generacio al alia, t.e. la procezo havas heredan karakteron, sen interrompo, sen perdo de la lingvaj "impulsoj"

3. por la SPL tiu ĉi kondiĉo estas tre malfacile atingebla

4. estas patrina lingvo por pli granda parto de la etno (popolo)

4. por la SPL tiu ĉi kondiĉo estas tre malfacile atingebla

El la dirita videblas, ke por la SPL ekzistas seriozaj kaj objektivaj malfacilaĵoj, kiuj obstaklas ĝian penetrigon en la socion. La ELL tute "kovras" konformiĝantan etno-lingvan spacon, sed vere ne sufiĉe kompakte: absolute tuta socio ja uzas ne nur ELLon - daŭre funkcias ankaŭ lingva horizontalo (t.e. dialektoj). La situacio de SPL devas esti karakterizata kiel dispersa, maldensa , kio senigas adeptojn de SPL havi malvastajn regulajn kontakojn unu kun la alia, subtenadi konstantan kaj seninterrompan literatura-lingvan procezon. La SPL en tiu rilato estas pli simila al la latino de la Meza kaj Norda Eŭropo, al la malnova eklezia slava lingvo en slavaj kaj parte neslavaj landoj, al la sanskrito en Hindujo kaj en najbaraj regionoj, al la klasika araba lingvo en la landoj de Proksima Oriento kaj de Norda Afriko ktp.

Kiel ajn karakterizi la PLojn, ni devas trakti ilin kiel unu el variaĵoj de la lingva produktaĵo de la homaro.

Ni proponas ĉi tie modelon de la lingvokreado, kiu, unue, konsideras gradon de la racia influo sur lingvo elekstere de la socio kaj de la individuo, kiu, due, determinas lokon de PL en la hierarkio de la lingvaj objektoj kaj, trie, demonstras, kiu konkreta lingvistika disciplino okupiĝas pri tiuj lingvaj objektoj:

Tiamaniere konforme al nia skemo la PL de aposteriora tipo ne estas io neordinara, ĝi estas nur pli alta nivelo de la lingvistika abstrakcio, kiu atingiĝas per helpo de la proceduro de la interlingva aposteriorizacio, dum la ELL kreiĝas per interna lingva aposteriorizacio, t. e. per prilaborado de la materialo de dialektoj en la limoj de unu konkreta EL. Dum ensociiĝo la PL alproksimiĝas al la ELL. Precize ĉi tie interplektiĝas interesoj, unuaflanke - de la tradicia lingvistiko kaj, duaflanke - interesoj de la interlingvistiko. Ili okupiĝas nur pri diversaj niveloj de la lingvistika abstrakcio.