Aplikata interlingvistiko

(Applied interlinguistics)

Liu Haitao


1. Kio eatas Interlingvistiko?

Kiel jam notis kaj diskutis multaj interlingvistoj, la nocio "interlingvistiko" ankorau ne havas unuecan komprenon. Schubert tiel klarigas la diferencon: "There are several competing definitions of interlinguistics around, which, in my view, mainly differ in scope. As the term suggests, interlinguistics has something to do with interrelations and with languages. Some authors focus on the interrelations between language systems, whereas others emphasize the relations among the speakers of different languages and their ways of communicating across language bariers" (1989: 7). Pri la diferenca kompreno Blanke ankau diras "Eventigxas, ke la prefero por unu au aliaj aspekto au nuanco en la difinoj tre dependas de la profesia specialigxo(kibernetikisto, lingvisto, sociologie au strukturisme orientita lingvisto k.s.) kaj lige kun tio de la preferata esplorkampo"(Blanke, 1998a:7).

Fakte, ni povas grugigi la diversajn difinojn pri la temo en du cxefajn tendencojn, kiuj komprenighas kiel "vasta" kaj "malvasta" difinoj. Sekve ni citos iujn reprezentajn vidpunktojn pri la difino kaj objekto de interlingvistiko por pririgardi kiajn esplorojn interlingvistoj estas faranta.

Blanke difinas gxin jene: "La plej fekunda aliro al tauga difino de interlingvistiko al mi sxajnas la interdisciplina, multfaceta esploro de la problemo de la internacia lingva komunikado, kun cxiuj siaj rimedoj, kondicxoj, efikoj kaj kun cxiuj aspektojn: politiko, ekonomia, lingvistika, jura, sociologia, informadika, psikologia, kulturologia k.a." (Blanke 1998a: 15). Sub tiu difino, interlingvistiko enhavas tri cxefajn subtemarojn: internacia lingva komunikado, planlingvistiko kaj Esperantologio. Tiuj ankau estas la cxefaj esplorkampoj de GIL, Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri interlingvistiko), kiun Blanke prezidas.

Sakaguchi opinias "Interlinguistik (interlingu(a)+ist/ik) (=Plansprachenkunde) ist als eine sprachwissenschaftliche Disziplin aufzufassen, deren Untersuchungsgegenstand Plansprachen sind"(Sakaguchi 1998:412). En la okulo de Sakaguchi interlingvistiko egalas al planlingvistiko, kiu nur estas parto de interlingvistiko en la difino de Blanke. Certe ekzistas multaj lingvistoj, kiuj konsideras ke interlingvistiko estas scienco esploranta planlingvon. Schubert(1989) titolas tiel sian volumon pri la temo.

La du difinoj videblas kiel du cxefaj tendencoj pri temaro de interlingvistiko en lingvista rondo.

Anstatau la difino de Blanke, Sakaguchi proponas novan distingon inter "gxenerala" kaj "speciala" interlingvistiko: "Die allgemeine Interlinguistik hat zum Ziel, mögliche Strukturen und Leistungen von Plansprachen sowie deren Beziehung zu natuerlichen Sprachen und zu anderen semiotischen Systemen zu erforschen. Die spezielle interlinguistik hingegen beschaeftigt sich mit der Beschreibung einzelner Plansprachen und der in diesen Sprachen eventuell vorhandenen Literatur" (Sakaguchi 1998: 413). Lau AS, gxenerala interlingvistiko similas al gxenerala lingvistiko, fokusante sin al la teoria flanko de la demando; speciala esploras individuajn planlingvojn, ekzemple Esperanton au Interlingua-n. Cxi tie mi ne povas diri kies difino estas pli tauga kaj celtrafa, sed se oni interpretas DB kiel difinon de "vasta" kaj AS kiel "malvasta" interlingvistiko, tio certe pli bone helpas kompreni kaj esplori la fonton kaj fincelon de planlingvoj. Efektive multaj fakuloj kredas ke interlingvistiko ne nur estas afero pri lingvistiko de planlingvoj. Por pliklarigi la komprenon de la scienco, estas utile vidi kiel la sciencistoj el alia najbarscienco difinas la fakon. Kibernetikisto Frank utilece difinas por internacia AIS la sciencon kiel "la temo de la utile difinenda interlingvistiko estas interlingvoj, kiuj estas por tiu rolo au tauge elektitaj el la aro de la klasikaj lingvoj au tauge planitaj au precipe planeblaj"(Frank 1991: 187).

Resume, ni opinias ke interlingvitiko estas brancxo de lingvistiko. Vastsignife gxi esploras multiflanke la demandaron de interlingva komunikado, celante plibonigi kaj optimigi la interlingvon. Teorie, planlingvoj estas homa kreajxo por tia celo, tiel senstrange gxi farigxas fokuso kaj kerno de interlingvistiko, kaj sekve formigxas la planlingvsitko - la brancxo de interlingvistiko. Planlingvitiko traktas la gxeneralan trajton, konstruan kriteron, tipologion, lingvostrukturon kaj ensociigxon de planlingvo. La ensociigxo estas la gravan parton de planlingvistikoj; la proeduro(de projekto al lingvo) estas la plej signifa temo en interlingvsitiko. Lingvo estas sistemo de homa komunikado; tial individuo povas krei nur la projekton de tia sistemon, ne la lingvon mem. Lau la grado de praktiko kaj ensociigxo, Esperanto estas nursola planlingvo(Blanke 1985), kiu trapasis la vivsperton de projekto al vera lingvo, tial gxi allogindas la apartan atenton de interlingvistoj, rezulte la naskigxo de alia subtereno de la scienco- Esperantologio, kiu esploras la fonton, principojn, strukturon, evoluadon, funkcion, aplikadon kaj lingvosocion de Esperanto.

2. Cxu ekzistas aplikata interlingvistiko?

Cxu interlingvistiko estas brancxo de aplikata lingvistiko, kiel videblas cxe Szerdahelyi: "La aplikita lingvistiko devis rimarki, ke la nuna interlingva problemo estas novtipa demando, kreita de la moderna socio, de la evoluado de la tekniko, kiun ne plu eblas solvi per klasik-tradiciaj rimedoj. Oni devas apartigi novan disciplinon, kies tasko estu gxuste la solvado de la interlingva problemo. Tiu nova brancxo de la aplikita lingvistiko nomigxas interlingvistiko. La interlingvistiko devas trovi la respondon al la demando: kiu lingvo solvu la problemon: cxu nacia au internacia; cxu estinta, estanta au estonta; cxu etna aù artefarita?" (Szerdahelyi 1979:10-11). Nerderlanda interlingvisto Verloren van Themaat ankau subtenas la vidpunkton de Szerdahelyi:"La interlingvistiko estas scienco aplika, ne la pura. gxia celo estas trovi ne la veron, sed la plej efikan instrumenton al celo - cxi-kaze la internacia komunikado. Planlingvo - precipe se gxi estas intencita kiel la dua lingvo por la homaro - estas socia institucio."(Verloren van Themaat 1985: 22).

Kio estas aplikata lingvistiko? Lau Liu Yongquan, "Aplikata lingvistiko estas aro de lingvistikaj konoj aplikata al diversaj terenoj, gxi esploras, kiel la lingvo povas akiri la optimigan uzadon. Oni divideblas gxin en du brancxojn: gxenerala kaj masxina aplikata lingvistiko. Gxenerala inkluzivas: instruado de lingvoj, normlingvo, leksikografio, traduko, terminologio kaj aliaj(Interese, tie ni vidas sekvan frazon 'Kreado de internacia helplingvo, celante eltrovii la rimedon de solvi la interlingvan komunikadan problemon)."(1991: 1-10). La difino de masxina aplikata lingvistiko ege similas kun de komputila lingvistiko, kiu esploras la lingvan aplikan problemon rilate al komputilo.

Ni bone konas ke nur el fundamenta scienco povas naskigxi la aplikata scienco. Se interlingvistiko mem estas aplikata scienco, tiel aplikata interlingvistiko versxajne ne plu rajtas vivi. Se Szerdahelyi pravas, ni versxajne eniras en ciklo "aplikata", kiel komprenas la nekongruajxon: aplikata interlingvistiko de aplikata lingvistiko!?

En sia ampleksa monografio(Sakaguchi 1998), Sakaguchi subdividas interlingvistikon en gxenerala kaj speciala, pura(reinen) kaj aplikata(angewandte) interlingvistkoj. Tiuj cxi subkampoj objekte kaj funkcie similas kun ilia gefratoj cxe lingvistiko. Kiuj estas pura kaj aplikata interlingvistiko, la autorino uzas la du apartajn cxapitrojn doni al ni la respondon. Lau Sakaguchi, "Das Ziel der "reinen" Interlinguistik - als Teilbereich der Linguistik - ist bezueglich ihres Gegenstanges die wissenschaftliche Erkenntnis der Plansprache: ihres Wesens, ihres characters, ihrer Wirkungen und ihrer Leistungen"(Sakaguchi 1998: 347). Tiel ni komprenas ke "pura" interlingvistiko estas brancxo de lingvistiko, kiu esploras sciencan aspekton de planlingvo. Tio preskau samas kun la libro-titolo redaktita de Schubert(1989). Sed en Schubert(1989)certe ankau enhavas la artikolojn, kiuj strikte celas ne esti "puraj" lau difino de Sakaguchi, sed esti "aplikata"(angewandten). "Das Ziel der angewandten Interlinguistik - als eines Teilbereichs der Linguistik - ist es, die Erkenntnisse der "reinen" oder allgemeinen Linguistik und Interlinguistik fuer außerlinguistische Zwecke zu nutzen. Dabei geht es darum, die Praxis der internationale sprachlichen Kommunikation direkt oder indirekt zu verbessern. Zu diesem Zweck entwickelt die angewandte Interlinguistik eigene theoretische Ansaetze"(Sakaguchi 1998: 355). Tie cxi la autorino emfazas ke "aplikata" interlingvistiko naskigxanta el "pura" au gxenerala interlingvistiko kaj lingvistiko esence celas al la plibonigo de internacia lingva komunikado.

En la sistemo scienca de Sakaguchi, kiel lingvistiko posedas aplikatan lingvistiko, interlingvistiko ankau aplikatan interlingvistikon. Retrovide al la difino de Szerdahelyi, ni povas kredi ke gxi nur elmontras la unuflankon de interlingvistiko. Kiam oni kreas la planlingvoj lau lingviatikaj teorioj kaj datumoj, tiam la agado krea trovigxas sin en aplikata lingvistiko, cxar fakte ni uzas la lingvistikajn konojn al nova apliko(lingva kreado). Tamen la kreado nur naskas la projekton de planlingvo, se kiu sukcese ekensociigxas, tiam la planlingvo ekevoluigas sin al vera homa lingvo. La ensociigxo kaj evoluado de planlingvo povas liveri al homaro novajn konojn kaj teoriojn pri lingvoj, la proceduro mem ne plu estas temo de aplikata lingvistiko, sed de (pura) interlingvistiko au lingvistiko. Kiam ni aplikas al aliaj terenoj la teoriojn kaj konojn, kiuj fontas el ensociigxo kaj funkciado de planlingvo, tiam aplikata interlingvistiko naskigxas.

La demandon solvas Kuznecov per aparta artikolo "Interlinguistics: a brancx of applied linguistics?", li diras "We must give preference to a definition of interlinguistics which could allow for a unification of the two theories - the theory of language projecting(included in the scope of applied linguistics) and the theory of the functioning of a planned language(which is beyond the scope of applied linguistics)....The study of planned languages cannot do without the analysis of the whole class of interlanguages, and this goal also goes beyond the scope of applied linguistics. We accordingly think it necessary to define interlinguistics as 'a science of inter-linguistic communication and interlanguages in general. According to such a definition, interlinguistics surely remains a branch of linguistics, but it cannot be considered a branch of applied linguistics, although they certainly have some aspects in common"(1989: 97). Kiel unu el la cxefaj reprezentantoj de rusa (ekssoveta) skolo interlingvistika, Kuznecov (1987) opinias ke interlingvistiko pritraktu interlingvajn kontaktojn kaj internacian lingvon kiel ilon de tiuj cxi kontaktoj. Al la esplorkampo de interlingvistiko do apartenu problemoj de multlingveco, planiteco de naciaj lingvoj, uzado de interetnaj lingvoj kaj planlingvoj. Komprenante interlingvistikon kiel lingvistikan brancxon, li subdividas gxin analogie al lingvistiko en interlingvistikon gxeneralan kaj specialan. gxenerala interlingvistiko interesigxu pri monda lingvosituacio, pri multlingveco kaj gxia evoluo, pri tipoj kaj niveloj de internacia komunikado, pri reciprokaj lingvaj influoj kaj ekesto de internacionalismoj, pri klopodoj solvi la internacian komunikadproblemon helpe kaj de naturaj lingvoj, kaj de planlingvoj. Gxis tiu punkto Kuznecov samopinias kun Blanke. Tamen lau Kuznecov apartenas al gxenerala interlingvistiko ankau teorioj de internaciaj naturaj kaj artefaritaj lingvoj, kaj al la lasta teorioj de lingvoprojektado kaj de lingvofunkciado. Li difinas specialan interlingvistikon simile kiel Sakaguchi, do kiel la studon de unuopaj planlingvoj, inkluzive esperantologion. Krome li emfazas la ligitecon de interlingvistiko kun multaj aliaj sciencoj, kiel lingvopolitiko, lingvopedagogio, sociologio, lingvofilozofio, dokumentadscienco, semiotiko - speciale terminologio, scienca komunikado, informadiko, logiko, kibernetiko, problemoj de artefarita inteligenteco kaj multaj aliaj (Kuznecov 1987:11-14, citita lau Barandovska-Frank 1995: 8-9).

Pri aplikata interlingvistko, kiel diras aliaj interlingvistoj? Blanke en sia ampleksa artikolo pri nunstato de interlingvistiko mencias: "Sed kio estus 'aplika interlingvistiko'? gxi eble povus signifi du aferojn: a) La studado de la realigxo (do aplikigxo) de gxeneralaj ekkonoj kaj principoj de interlingvistiko en konkretaj planlingvoj povus esti terenoj de aplika interlingvistiko. Tiam al gxi apartenus la esperantologio. b) La multaj kunigxoj de interlingvistikaj (plej ofte esperantologiaj) ekkonoj kun alidisciplinaj, kiuj havigas novajn ekkonojn en ne-interlingvistikaj sciencaj kampoj povas krei temojn de aplika interlingvistiko. Tio i.a. koncernas la heuristikan efikon de interlingvistiko/esperantologio al aliaj sciencaj kampoj"(Blanke 1998a: 18-19). Kibernetikisto/Interlingvisto Frank opinias ke interlingvistiko trovu interfakan lokon inter kvar jam tradicie konsiderataj lingvohumanistikaj kaj tri nun nepre kunkonsiderendaj lingvokibernetikaj fakoj kaj parte inkluzivu cxiujn sep kiel brancxoj de la aplikata interlingvistiko. Lau Frank, la sep fakoj estas literaturscienco, sociscienco, psikologio-estetiko, filozofio-semiotiko; klerigscienco, lingvistiko kaj informadiko.(Frank 1994).

Do, ni povas diri ke aplikata interlingvistiko ekzistas en interlingvistiko, kiel aplikata lingvistiko en lingvistiko. Gxi aplikas la konojn kaj teoriojn fontantajn el gxenerala kaj pura interlingvistiko, solvante la problemojn ekster lingvoj kaj en aliaj sciencoj, iujn el kiuj Kuznecov kaj Frank supre listigas. Miaopinie, se ni rilatigas interlingvistikon kun aliaj sciencoj, tiam oni eniras la terenon de aplikata interlingvistiko. En la lernolibro interlingvistika de AIS, Barandovska-Frank skize resumas la jam haveblajn atingojn pri interlingvistiko kaj kulturo, semiotiko, psikologio, lingvopolitiko, kibernetiko, pedagogio kaj sociologio(Barandovska-Frank 1995: 11-17). Tiel, la lernolibro estas bona komenco al aplikata interlingvistiko, precipe la unua cxapitro de la libro. Wera kaj Detlev Blanke multe esploras la demandon de planlingvo kaj terminologio(Blanke 1998b). Pro la limigo spaca, tie cxi mi ne plu mencias la studojn de aliaj fakuloj en la tereno de aplikata interlingvistiko. Tamen menciindi tian punkton, kvankam interlingvistiko cxefe tendencas al aplika scienco, kiel tiel Blanke diras:"cxar la internacikomunika lingvo-problemo estas ligita kun tiom da praktikaj facetoj, oni povas rigardi interlingvistikon brancxo de aplika lingvistiko"(1998a: 15). Ni kredas ke interlingvistiko certe inkluzivas la "puran" parton, kiun ni jam klarigas supre. Jen estas aplika ciklo: aplikata lingvistiko - projekto(de planlingvoj) - planlingvo(vera lingvo) - interlingvistiko pura - interlingvistiko aplikata. Simile kun ni, tion Back klarvide rimarkigas"La interlingvistiko dekomence ekestis kiel disciplino de tipo 'aplikata', t.e. celanta praktikan agadon, pli konkrete, konstruadon delaueble plej tauga planlingvo. Intertempe, tamen, gxi akumilis tiom da materialo kaj ekkonoj ke gxi akiris novan statuson kiel scienca disciplino de tipo 'pura', 'teoria', t.e. celanta plimultigxon de niaj scioj pri la mondo kaj la homo."(1994: 134).

Dum jaroj, mi mem ankau neprofunde esploras la problemon, kaj publikis artikolojn en cxinaj fakrevuoj pri interlingvistiko kaj lingvoplanado, terminologio, semantiko, kibernetiko k.t.p.(Liu Haitao 1998a). En miaj artikoloj mi multeflanke studas la rilatecon inter komputila lingvistiko kaj interlingvistiko, kaj la eblecon aplikan de interlingvistiko al komputila lingvistiko. Sekvan parton mi dedicxas al la temo, kial komputila lingvistiko, kaj ne aliaj sciencoj? cxar kiel supre dirite, aplikata interlingvistiko ne nur estas aplikta komputila interlingvistiko, gxi povas rilati kun aliaj multaj sciencoj.

Lingvistika esploro ofte posedas la tempan markon kaj trajton. Hodiau homaro vivas en Retepoko kaj Informepoko, kies cxefrolo estas komputilo.

Esence, mi komprenas ke komputila lingvistiko celas al imitado de homa lingvokapablo per la komputilo. Se ni esperas ke komputilo kapablas plibone ampleksigi la povon de homa cerbo, nia lingvo devas traktebli de la masxino. Tiel ne estas strange, ke komputila lingvistiko cxiam allogas pli kaj pli multajn lingvistojn. Interlingvistiko, kiel brancxo de lingvistiko, celante la solvon de interlingva problemo, ne rajtas ignori la komputilan lingvistikon. Fakte, en sekva diskuto videblas, ke la similegeco ekzistas inter du sciencoj.

3. Interlingvistiko kaj komputila lingvistiko

Fama germana lingvisto Humboldt asertas "Sie(=lingvo) muß daher von endlichen Mitteln unendlichen Gebrauch machen"(1997: 114. Germanan orginalon citas el Schubert 1993:315). Tiun aserton evoluas Chomsky, formante la influega teorio de Genera Gramatiko(GG). El la multaj verkoj de Chomsky diverslandaj lingvistoj konas la diron de Humboldt en nova vesto "lingvo estas senlima uzado de lima rimedo"(1992: 32), Kvankam Genera teorio iugrade povas pruvi, ke la regularoj povas generi la tutan lingvon, cxiam la lingvistoj dubas pravecon de GG. Realisme, la plej bona ekzemplo pruvas la aserton de Humboldt estas planlingvo, precipe la proceduro de gxia evoluado kaj ensociigxo. Cxar planlingvo jxuste naskigxas kaj evoluadas el limaj reguloj kaj lingvaj materialoj. Tio eble konsiderindas kiel la kontribuo de interlingvistiko al bazaj problemoj de lingvistiko.

Uzante la limajn regulojn kaj materialojn generebli la senlimajn materailojn de homa lingvo, se tio estas prava, ni povas dedukti, ke la lingvo estas komputebla! Kompreneble, nur se lingvo estas komputebla, ni povas programigi la lingvon en la komputilo. Tio cxi estas senpera kontribuo de interlingvistiko al la fundamento de komputila lingvistiko.

Ni diras ke interlingvistiko kaj komputila lingvistiko havas intiman rilatecon, kiun diskutas inde kaj ende. Tio estas cxar:

A. Interlingvistiko kaj komputila lingvistiko, same estas brancxo de lingvistiko. Du kampoj devas pritrakti la problemon de lingva kreado.

B. La interlingvan barieron ni grupigeblas en du tipojn: Natura kaj antikva bariero de hom-homa komunikado; Artefarita kaj moderna problemo interlingva inter homo kaj masxino. Esence, kaj komputila lingvistiko kaj interlingvistiko, ambau naskigxas por solvi lingvan problemon(barieron), komputila lingvistiko al komunikado inter homaro kaj masxino, interlingvistko inter diverslingvaj homaroj.

C. Funkcie, ambau estas iloj kaj rimedoj de reprezentado kaj transigo de scio kaj informo. Precipe en cirkonstanco de plurlingveco.

Cx. Planlingva demando estas kerno de interlingvistiko, multaj interlingvistoj emfazas, ke la planlingvo estas konscie kreata de homoj kun celo, faciligi au optimumigi internacian lingvan komunikadon. Gxi gxenerale celas al tuta mondo. Tiel, planlingvo devas esti pli facile lernebla kaj uzebla ol natura lingvo. Tio postulas ke planlingvo estas regula kaj preciza, fakte la du punktoj ankau estas bazaj trajtoj de planlingvo. Kaj la praktiko de komputila lingvitiko pruvas, ke la regula kaj preciza lingvo povas esti pli bone komputata de masxino.

D. Lau nuna tekniko, en ajna apliko de komputilal lingvistiko la partopreno de homo necesas. Tiel la esploristo de komputila lingvistiko ne povas ne konisderi la postulon el du flankoj(homo kaj mascxino).

El supre kelkaj punktoj, miaopinie, kvankam surface, interlingvistiko celas al homaro, komputila lingvistiko al komputilo, esence ambau funkcias lau sama au simila principaro. La rilato inter la du kampoj ne estas inkluda, kaj estas intime najbarscienca rilato kun sama au simila celo.

Pri la intima rilato inter komputila lingvistiko kaj interlingvistiko, Frank kaj Lánsky klare diras "Die Interlinguistik kann also im Prinzip vollständig durch die Rechnerlinguistik erfaßt werden. Und umgekehrt: die Rechnerlinguistik kann nicht viele mehr als eine informatisch präzisierte Interlinguistik enthalten, nämlich nur noch die rechnergestützte Dokumentation und Sprachstatistik der Literaturen ethnischer Sprachen und der schon verwirklichten Literaturen von Plansprachen."(Frank 1992: 9). Alidirite, komputila lingvistiko nur estas precizigo de interlingvistiko.

Pri teoria flanko de la demando, Frank jam faris multe diskutojn en serio da artikoloj. Mi mem ankau cxinlingve skribas artikolojn pri la temo(cxefan resumon vidu Liu Haitao 1998a, 1998b).

En komputila lingvistiko ekzistas ne malmultaj subterenoj. Sekve, mi diskutas skize la eblan influon de planlingvoj al iuj subterenoj de komputila lingvistiko.

3.1 Pazigrafio kaj gxia apliko en komputiko

Pazigrafio estas ne parolebla signosistemo, gxi apartenas al la tipo nekompleta de planlingvo. Koncize dirite, pazigrafio nur estas internacieca konceptaro kaj signaro; la celo de pazigrafia kreanto ofte esperas gxin funkciigi kiel univesalan skrib-komunikilon inter diversalingvanoj(Blanke 1985). Lau strikta kriterio, pazigrafio eble ne estas vere tutafunkcia planlingvo, tamen gxia historio kaj sperto ankau estas utila al komputiko.

En moderna komputiko, la videbla interfaco inter homo kaj komputilo tre disvastigxas, cxar tio povas facligi la uzadon de pli ol pli kompleksa programaro. Konsiderante la internacian uzadon kaj merkaton de multaj programoj bazitaj sur grafika interfaco, cxu vi ofte renkontas la etajn bildsimbolon(angle: icon)? Se la programisto au softvara firmao intencas internaciigi sian produkton, la bildsimbolo universala eble estas helpa al diversalandaj uzantoj. Tial, pazigrafio farigxas la sistema fundamento de tia laboro. Por homo, pazigrafio eble estas malfacile skribata, precipe la bilda tipo. Tamen almenau teknike, la komputilo pli taugas kiel bilda skribilo.

Fakte, iuj jam komencas tiatipan laboron. Ekzemple: Liu Sha, la autorino de pazigrafio "Internacia universala piktogramo(IUP)", jam kunlaboris kun esploristoj el Pekinh Universitato kaj Nacia Lingva komisiono por evoluigi sistemon de masxina tradukado. Versxajne, ili jam elfaris "UniWord" prototipon, kiu povas traduki el IUP al angla kaj cxinlingva. Lau IUP, ili ankau elfaris porteblan tradukan sistemon por taksioj solvi komunikan malfacilon inter sxoforo kaj pasagxero(Liu Sha 1993).

Interreto sxangxas la terglobon en la virtualan vilagxon; se iutage ni vidas la programarojn uzantajn la pazigrafian principaron kiel la bazo krei la bildsimbolojn universalajn, tio eble ne estas surprizinda.

3.2 Komputila semantiko

Kontraste kun sintakso de lingvo, semantiko certe estas la plej granda bariero malhelpi la evoluadon de komputila lingvistiko. Kvankam esence la signifo estas nedividebla, tio certe ne signifas ke la semantiko tute estas nekomputebla. Nun ni denove turnas nin al la diro de Humboldt, kiu ankau aludas alian trajton de lingvo: komponeco(compositionality), kiel Schubert diras "Infinite expressiveness cannot be achieved on the basis of finite means unless there are mechanisms that compose new expressions from existing elments. One of these mechanisms is word formation."(1993: 315)

La praktiko indikas, ke komputilo ofte ne bone uzas la rimedon de komponeco signifa por prilabori la semantiko, cxar la natura lingvo mem ne posedas la regulan sistemon en vort-kunmetado kaj aliaj terenoj de semantika komponeco. Schubert(1993) detale komparas la vortan formigxon inter natura lingvo kaj planlingvo(cxefe Esperanto), konkludante ke Esperanto tre elstaras tiuflanke.

Tial versxajne ni povas diri, ke la regula strukturo de Esperanto ne nur utilas al sintaksa komputado, ankau al semantiko komputila.

Krome la jxus menciita "semantika komponeco"(semantic component), komputila lingvisto ankau ofte uzas alian metodon nomitatan "semantika kampo"(semantic field), kiu strukturigas cxiujn vortojn en kongruan sistemon lau kampa principo kaj teorio. cxar lingvo estas la plej bona esprimilo de homara scio, kaj la vorto mem estas la plej baza unuo de signifo. Tiel, la sistema strukturigo de la cxiuj vortoj en la lingvo eble signifas strukturigon kaj klasigon al homa sciosistemo. Alidirite, la teorio kaj tekniko de semantika kampo esence estas klasigo kaj organizo de homa scio. Tia objekto ege similas la celon de filozofia projekto en planlingvo. En la historio, vere multaj filozofoj partoprenas la agadon; por detala informo pri filozofia projekto, vidu Eco(1994) kaj Strasser(1988).

Tiuj materialoj helpos al (komputila) semantikisto elfari plibonan sistemon de semantiko lau kampa principo. Interese estas, ke la esploristoj de moderna masxina traduko opinias ke la penso pri masxina traduko komencis de 17 jarcento(Hutchins 1995); ke Leibniz, Descartes kaj Becker k.t.p estas pioniroj pri la temo, oni povas konfirmi tiajn pensoj en iliaj verkoj pri filozofia projekto. Tio eble estas la plej frua kunigxo de du terenoj, pli frua kelkjarcente ol komputilo mem!

3.3 Simpliga lingvo kaj gxia komputado

Natura lingvo estas kompleksa, la neklarajxo kaj ambiguo okazas en cxiuj niveloj de lingva strukturo. Tion Homo komprenas, dank'al sia kunkreska sciaro. Tamen al komputilo, tio vere estas tre malfacila. Tial komputila lingvisto dekomence limigas sian objekton - lingvon. Kutime oni simpligas, reguligas kaj monosignifigas la traktatan lingvon por atingi plibonan rezulton de komuptado. Tiel, la modifita lingvo nomigxas kiel "limigita lingvo" au "regata lingvo" en komputila lingvistiko.

Fakte, leksike kaj gramatike simpligi la lingvon ne estas facila afero. Gxojinde, interlingvistiko denove povas liveri utilan helpon al la temo. En planlingvo ekzistas tipo, kiu celas la plibonan uzadon per simpligo de la lingvo. Basci English(Ogden) kaj Latino sine flexione(Peano) estas du plej famaj ekzemploj. Ogden estas semantikisto. Peano matematikisto kaj logikisto, kiun moderna lingvistiko konsideras unu el la fondantoj de matematika lingvistiko(Barandovska-Frank 1995b:119, Blanke 1985). Se ni aprobas, ke matematika lingvistiko estas la grava fundamento de komputila lingvistko(Feng 1985), tiam Peano ankau povas konsiderata kiel grava pioniro de komputila lingvistko.

3.4 Logiko kaj lingva komputado

Logiko estas dedukta fundamento de komputado. Oni povas kredi, ke la procezo de lingva kompreno en komputilo estas procezo de logika deduktado. Se oni havas la lingvon, kies bazo tute estas logika, cxu gxi pli taugos al komputila prilaboro? En naturaj lingvoj evidente tiaj lingvoj ne ekzistas, cxar homo mem ne apartenas la logikan ajxon. Tamen, en planlingvo jam estas la logika lingvo. Temas pri la projekto "Loglan" de James Cooke Brown, kvankam la projekto ne celas al komputilo, sed por pruvi la hipotezon "lingva rilateco" de Whorf-Sapir. La strukturo de Loglan tre similas kun aliaj programlingvoj en Artefarita Intelekto. Ni ankorau ne klare konas, kiel la logika lingvo povas utili al komptuila lingvistko, tamen sendube gxi livereblas la perfektan logikon al komputilo, kaj logiko cxiam estas bonvena de komputilo. Ni jam vidis, ke el planlingvoj Lojban(Loglan-a varianto) posedas la plej multajn komputilajn programojn pri la analizo kaj strukturo de la lingvo.

3.4 Planlingvo kiel interlingvo de plurlingva komputsistemo

La fakuloj ofte diskutas pri ekonomieco de interlingvo en plurlingva traduko. Tamen ankorau ne ekzistas komuna vidpunkto inter la diversaj esploristoj, kiuj estas la plej bonaj kaj taugaj interlingvoj. Oni scias, ke DLT estas gxis nun la plej granda projekto, uzanta interlingvan tekniko en multlingva traduksistemo. Tie la interlingvo estas Esperanto, la sola homara lingvo naskigxanta el milo da projektoj planlingvaj. Kial estas Esperanto? cxar gxi atingas la preskau perfektan ekvilibron inter reguleco kaj esprimpovo(Schubert 1988, Liu Haitao 1993). Schubert, iam cxeflingvisto de DLT projekto, verkas multajn artikolojn pri la temo. Eble ne ekzistas pli tauga interlingvo ol Esperanto, almenau nun. Tamen interreto rapide kovras la tutan mondon; lingva sistemo uzanta interlingvon certe estas pli grava kaj utila ol antaue. La planlingvo havos cxefan rolon en la scenejo.

Kompreneble, ni ankorau povas listigi aliajn rilatojn inter interlingvistiko kaj komputila lingvistiko, sed por kompreni la intiman rilaton inter du kampoj, tio eble suficxas.

4. Konkludo

Interlingvistiko estas brancxo de lingvistiko, celanta faciligi kaj optimigi la interlingvan komunikadon. Oni kreas la projekton de planlingvo por plenumi tian taskon, bazite sur la teorioj kaj datumoj de lingvistiko. Tio procezo povas esti vidata kiel temo de aplikata lingvistiko. Se la projekton multaj homoj ekuzas, la ensociigxo komencas. Kiam la projekto konvertas en la veran lingvon, naskigxas la "pura" interlingvistiko. Sekve, oni povas uzi la konojn kaj spertojn el "pura" interlingvistiko en aliaj sciencoj kaj temoj, tio apartenas al temaro de aplikata interlingvistiko. Supre mi skize diskutas la rilaton inter komputila lingvistiko kaj interlingvistiko, opiniante ke la atingoj nemalmultaj de interlingvistiko estas utilaj al esploro de komputila lingvistiko. Multaj aliaj fakuloj havas similajn vidpunktojn kun mi.

Notoj:

(1). En tiu cxi papero mi ne povas plimulte klarigi la bazajn nocioj de interlingvistiko kaj planlingvo. Interesato povas trovi bezonitan informon en la verkoj en Referencoj.

(2). Mi dankas Prof. Feng Zhiwei, kiu multe helpas min pri komputila lingvistiko. En interlingvistika flanko, mi dankas d-ro Blanke, kies helpo dauras atingi min ekde antau 11 jaroj. Certe, mi ankau dankas d-ro Barandovska-Frank kaj prof. Frank. Iliaj verkoj kaj pensoj estas tre utilaj al la formigxo de mia opinio pri la du sciencoj.

 

Referencoj

Back, O. 1994. Demandoj pri la scienca statuso de planlingvaj temoj. En: Maitzen, H.M./Mayer, H./Tisljar, Z.(red.): Aktoj: Internacia Scienca Simpozio "Esperanto - 100-jara". Vieno: Pro Esperanto. P. 133-136.

Barandovska-Frank, V. 1995a. Enkonduka Lernolibro de Interlingvistiko. Editura Universitati din Sibiu.

Barandovska-Frank, V. 1995b. La latina kiel interlingvo. Akademio Libroservo.

Blanke, D. 1985. Internationale Plansprachen; Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag.

Blanke, D. 1998a. La aktuala stato de interlingvistiko. En Carlevaro, T. (red.): Domaine de la recherche en linguistique appliquee. Bellnzona: Dubois. p.6-90.

Blanke, D.(red). 1998b. Publicajxoj de Wera Blanke. Berlin.

Chomsky, N. 1992. Qiaomusiji yuyanzhexue wenxuan[Artikolaro de Chomsky pri lingva filozofio]. Beijing: Shangwu.

Eco, Umberto 1994. Die Suche nach der vollkommenen Sprache[La sercxado de perfekta lingvo]. Muenchen: Beck.

Feng Zhiwei. 1985. Shuli yuyanxue[Matematika lingvistiko]. Shanghai: Zhishi chubanshe.

Frank, H., Yashovardhan, Barandovska, V. 1991. Kiel utile difini la nocion "interlingvistiko"? GrKG/Humankybernetik 32/4, 1991, p. 182-190.

Frank, H., Lánsky, M. 1992. Eine rechnerunterstützte Wortbildungsgrammatik auf der Grundlage der Ideen von Komensky, Zamenhof und de Saussure. GrKG/Humankybernetik 33/1, 1992, p. 5-19.

Frank, H.1994. Programmatische Notiz zur interlinguistik als akademische Disziplin. GrKG/Humankybernetik 35/4, 1994, p. 153-160.

Humboldt, W. von (1836)1997. Über die Verschiedenheit des menschlichen Sprachbaues und ihren Einfluß auf die geistige Entwicklung des Menschengeschlechts.(Chinlingva Traduko, Yao Xiaoping). Beijing: Shangwu.

Hutchins, W.J. 1995. Machine Translation: A brief history. En: "Concise history of the language science. Oxford: Pergamon. p. 431-445.

Liu Haitao 1993. Ziranyuyanchuli zhongde meijieyu wenti(Interlingvo en NLP), En "Information Science", 14(2).

Liu Haitao 1998a. "Interlinguistics in China", en "Language Problems and Language Planning", 22(1). p. 76-87.

Liu Haitao 1998b. Jihuayuyan yanjiu dui ziranyuyan chuli de yingxiang[La influo de planlingvoj al perkomputila lingva prilaborado], in "Shuyu biaozhunhua he xinxi jishu [Terminology standardization and information technology]", 4. p. 29-35.

Liu Yongquan kaj Qiao Yi. 1991. Yingyong yuyanxue[Aplikata lingvistiko]. Shanghai: Foreign Language Publisher.

Liu Sha 1993. Jiqifanyi fanfalun he tuwenhuyi[Metodiko de mashina traduko kaj Bild-teksta traduko]. In: Computer World, 1993-9-15, p. 9.

Kuznecov, S.N. 1987. Teoreticekie osnovi interlingvistiki[Teoria fundamento de interlingvistiko]. Moskvo.

Kuznecov, S.N. 1989. "Interlinguistics: a branch of applied linguistics?". en Schubert(1989) p. 89-98.

Sakaguchi, A. 1998. Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt/M : Peter Lang Verlag.

Schubert, K. 1988. Ausdruckskraft und Regelmässigkeit: Was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht. en "Language Problems and Language Planning", 12(2). p. 130-147.

Schubert, K. 1989. Interlinguistics-its aims, its achievements, and its place in language science. En Schubert, K(eds, 1989): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Laguages. Berlin: Mouton de Gruyter. p.7-44.

Schubert, K. 1993. Semantic compositionality: Esperanto word formation for language technology. En: Linguistics, 31:311-365.

Strasser, Gerhard F. 1988. Lingua universalis. Kryptologie und Theorie der Universalsprachen im 16. und 17. Jahrhundert[Universala lingvo. Kriptologio kaj Teorio de universala lingvo en 16 kaj 17 jarcentoj]. Wiesbaden: Harrassowitz.

Szerdahelyi, I. 1979. Enkonduko en interlingvistiko, en Carlevaro,T/Lobin, G. (red.)"Einfuhrung in die Interlinguistik", Leuchtturm.

Verloren van Themaat, W. A. 1985. Pri la kauzoj de la malkonsentoj en la interlingvistiko. En R. Rokicki(red.), [12-a]Scienca Interlingvistika Simpozio. Varsovio: ACI. p. 19-27.


Applied interlinguistics(Summary)

Whether exists applied interlinguistics? As branch of linguistics, the object of interlinguistics is to simplify and optimize the international language communication. For the purpose human consciously create the language systems - planned languages, which is the fruit of applied linguistics. But, when the language system begin to work, and finally become to true language. The "pure" interlinguistics be born, the theory of the functioning of a planned language is beyond the scope of applied linguistics. If we apply the theories and the knowledges from "pure" interlinguistics to other fields, we can said that is the topics of applied interlinguistics. In this paper, we sketch the relationship between interlinguistics and computational linguistics, and consider that many achievements and experiences from interlinguistics are useful to computational linguistics.


L' interlinguistique appliquée (résumé)

Est-ce-que il y a une interlinguistique appliquée? L' objet de l' interlinguistique, comme une branche de linguistique, est la simplification et l' optimalization de la communication linguistique internationale. Pour cela, on a cree, en pleine conscience, des systèmes linguistiques - des langues planifiées, lesquelles sont le produit de la linguistique appliquée. Mais, si un tel système linguistique se développe, il devient une vraie langue. L' interlinguistique „pure" est née, parce que une théorie de fonctionnement des langues planifiées n' apartient plus à la domaine de la linguistique appliquée. Si nous appliquons des théories du fonctionnement de l' interlinguistique „pure" aux autres domaines, nous pouvons les considérer des thèmes de l' interlinguistique appliquée. Dans cet article, nous montrons la relation entre l' interlinguistique et la linguistique d' ordinateur, tout en croyant, que plusieurs résultats et expériences de l' interlinguistique sont utiles pour la linguistique d' ordinateur.


Back